Bestaj migradoj estas inter la plej videblaj kaj mirindaj fenomenoj de la monda naturo. Miras la farmisto okuloj al ĉielo pri la migraj flugoj de gruoj, de anseroj inter la kontinentoj suden kaj norden. Triba estro staranta en alta flava herbo en Kenjo spektas la migradon de la gnuoj kiuj marŝas trans la savano. La migrojn same kiel la sezonojn homoj povis anticipi regule – sen danĝero de malapero. Sed en la 21-a jarcento ĉie en la mondo homa kulturo endanĝerigas la migradojn. Pri la sezonoj mi plejparte silentas sed ili ŝanĝiĝas pro tergloba plivarmiĝo.
La ioma perdo de migraj specioj ne estas nova problem. La plej grandaj migraj fenomenoj en Norda Ameriko finfine malaperis entute. Malaperis la migradoj de bizonoj de la grandaj stepoj en la 19-a jarcento kaj de la ‘portantaj’ kolomboj en la komenco de la 20-a jarcento. Eĉ la migroj de salmoj Atlantikaj iĝis endanĝerigitaj pro la blokado de deltoj per retaj fiŝkapitoj.
Ni pripensu pri la kreskanta danĝero por migraj specioj. Meksiko raportas ke inter 1963 kaj 1989 la kvanto de flugoj de ‘kantobirdoj’ malkreskis per 50%. La Universistato de Montana kalkulas ke 59% de la migraj vojoj por alkoj jam malaperis pro homa konstruado de komercoj, domoj kaj ŝoseoj. Cent migraj specioj de salmoj ne pli ekzistas pro detruo de kvalito de ties nask-riveroj. Ne leĝa hakado de arbaroj en Meksiko endanĝerigas la migradon kaj vivadon de la tiel nomataj, ‘reĝaj’ papilioj kiuj flugas norden-suden en la Amerikoj. Ni pensu pri la problemoj de la migroj de la balenoj kaj aliaj marestaĵoj. Ĉefe, ni pensu pri la tro granda mortigado de migraj bestoj pro ‘sporto’ kaj ekonomiaj kialoj.
Kiuj estas la ĉefaj cirkonstancoj kiuj kaŭzas la problemojn por la migroj de sovaĝaj bestoj?
Kion ni povas fari por ebligi ke homoj ne pli detruu la migrajn vojojn?
Kiuj estas la etikaj konsideroj?
Kiuj estas la kulturaj kialoj por protekti la migrajn vojojn?
Kiuj estas la ekonomiaj kialoj por protekti la migrajn vojojn?
Kiuj estas la internaciaj aspektoj pri la protekto de migraj specioj?