Ĉio komenciĝis de kutima senfortiĝo. Pro tio, meze de decembro de la dumila jaro aŭtoambulanco prenis okdekjaraĝan s-inon Rozan al hospitalo. Oni faris esplorojn kaj, krome longedaŭra aritmio de la koro, nenion konstatis, do post semajno forigis la pacientinon hejmen.
Estis fiasko, ke en la hospitalo ie perdiĝis la denta protezo, kiun la s-ino envolvis papertuke, por evitigi malagrablan vidaĵon al aliaj personoj, kaj metis sur la littableto. Verŝajne iu laboristino simple forĵetis ĝin.
Sen dentoj iom malfacile oni vivas, do parencoj de s-ino Roza kune kun ŝi tuj iris al dentisto, por mendi novan protezon. Ili estis tre mirigitaj, kiam la dentisto proponis enskribi ilin vicen kun proponata periodo de atendo – kvin jaroj.
La sinjorino ne estis certa, ĉu post la tempo ŝi ankoraŭ bezonos la dentojn, do aĉetis ilin kontraŭ proprajn 300 zlotojn. Samtempe ŝi skribis demandon, pri kondiĉoj de financado de la protezo, al asekura firmao, kiu dum ŝia tuta vivo prenis devigajn pagojn kaj devus pagi la kurackostojn.
La respondo havis multajn neprecizajn, burokratajn difinojn kaj signifis, ke la pacientino devas pagi, aŭ atendi.
Sinjorino Roza mortis en januaro de la 2003 jaro, do ŝi ne ĝisatendis la daton proponitan de la dentisto. Filo de la sinjorino sendis leteron priskribintan la aferon al loka gazeto kaj kritikis la grandan asekuran firmaon. La letero estis publikita, sed unu kritika opinio plia nenion ŝanĝis. Kion fari. La firmao estis fondita rezulte de nova, ŝtata reformo.
En julio de la 2006 jaro je la adreso de s-ino Roza venis sendaĵo. Ene estis oferto de preparo de la denta protezo.