Postkurato - Mi estas mondano

Wacław Rekowski

Antaŭ longa tempo... ho, ne tre longa; de tiuj eventoj pasis nur sep jaroj.

En bela, suna, printempa tago poŝtisto alportis al mi rekomenditan leteron.

Ene de ofica koverto estis foto de mia aŭto farita de radarfotilo kaj du grandaj folioj kun multaj administraj reguloj kaj postulo pagi punmonon pro troa rapido de mia aŭto antaŭ du semajnoj. Rapido de mia aŭto montrita en la ofica skribaĵo ne estis vera. En loko, kie estis muntita la radaraparato, mi weturis nur dufoje kaj mi tutcerte veturis tie laŭleĝe, ĉar mi sciis pri la radarilo. Mi ne pagis la punon kaj pro tio mi estis akuzita de polico al juĝo.

Kompreneble vanaj estis miaj provoj konvinki juĝiston pri mia pravo. Tiufoje mi estis kondamnita pagi pli grandan monpunon kaj jurpagojn. Tio kolerigis min. Mi estis senforta kontraŭ juĝo. Dum du jaroj mi batalis kontraŭ policistoj, akuzisto kaj juĝo teme malprava puno pro mia troa rapido veturante peraŭte.

Post la dua vizito de ekzekuciisto, kiu minacis depreni mian aŭton, mi decidis fuĝi.

Mi estis dudekdujara kaj mi fuĝis el mia lando al najbara Germanio. Nenio terura, mi facile trovis laboron kaj ĉambron por loĝi. Mi laboris en granda ĝardena vendejo kaj tiu laboro plaĉis al mi. En la vendejo laboris ankaŭ du aliaj poloj do ni facile kompreniĝis. Kiam mi venis al urba magistrato por registri mian laboron, mi eĉ ricevis senpagan monatan busbileton por vojaĝi al mia laborejo.

Pasis tri monatoj kaj mi jam preskaŭ forgesis pri miaj persekutistoj kiam mi perpoŝte ricevis postulon veni al policejo. Ho ve! Mi tute ne volis komenci ĉion de komenco. Simple mi pakis mian modestan havaĵon kaj mi decidis forveturi tra sekvan landlimon. Sed unue mi devus vendi mian aŭton. Ja pro ĝi oni povis facile trovi min. Tuj mi trovis junulon, kiu volonte aĉetis ĝin kontraŭ malgranda monsumo.

Pertrajna veturado montriĝis agrabla. Mi vojaĝis tra du landoj tage kaj nokte kaj mi eĉ dormis en komforta kupeo. En Belgio mi serĉis laboron kaj loĝlokon diskrete, ĉar mi ne volis registriĝi. Tio ne estis facila ĉefe ĉar mi ne konis fremdajn lingvojn. Mi provis uzi kelkajn germanajn vortojn, sed nenion mi atingis. La trian tagon de senefika vagado mi decidis elveturi suden. Stacidomo estis preskaŭ malplna. Nenio mirinda, ja estis malfrua vespero. Mi eliris kajen. Ankaŭ tie estis nur tri personoj. Mi demandis fervojiston pri plej proksima trajno, sed li ne komprenis min. Irante laŭ kajo mi proksimiĝis al lasta benko kie sidis kaŭrinta juna virino. Ŝi delikate tremis kaj aspektis malvarmiĝinta malgraŭ varmeta vespero.

Kiam mi demandis per mia malbona germana lingvo ĉu mi povas iel helpi, ŝi levis sian kapon kaj mi ekvidis ŝian plorantan vizaĝon. Ŝi rigardis min kaj rapide eliris ĉefelirejen. Mirigita mi longe gapis ĉidirekte. Kion fari, mi komencis promeni laŭ la kajo. Returnante min mi ekvidis la knabinon irantan al mi kun policisto. Mi tuj volis forkuri, sed jam estis tro malfrue. Ili ambaŭ ekstaris ĉe mi kaj la policisto demandis min, pri kio mi demandis la virinon. Ŝi jam ne ploris, sed ŝiaj okuloj estis iomete ruĝigitaj. Malfacile mi diris al li, pri kio temis, kaj li nedaŭre parolis france kun la knabino kaj foriris.

La knabino restis kaj kelklingve provis demandi min kiun lingvon mi konas. Mi preskaŭ nenion komprenis, sed fine ŝi demandis min pri Esperanto. Ho, mi antaŭ dek jaroj iom ekkonis ĝin, sed ĉu mi ne forgesis? Mi respondis al ŝi, ke mi iomete konas esperanton, kaj ŝi ekridetis. Tio estis vere bela rideto.

Mi rapide rememoris esperanton. Agrabla ĉarma instruistino havis kapablon reveki interesiĝon pri la lingvo. Multaj vortoj ŝajnis al mi konataj delonge.

Ni dum multaj horoj de la nokto promenis laŭ stratoj de la urbo kaj nur grizmatene ni revenis al la stacidomo. Ni decidis vojaĝi kune. Kial kune? Ĉar ni ambaŭ estis fuĝantoj. Jen Klara ĝuste fuĝis de sia familia hejmo. Ŝi faris tion post multjara suferado pro persekutado de ŝia patro, kiu estis policisto kaj postulis de ŝi absolutan obeon. Vivo en ilia hejmo estis precipe prema kiam li ebriis, do tre ofte. Hieraŭ la patro informis sian filinon pri lia promeso de ŝia fianĉiĝo al filo de lia ĉefo, ankaŭ drinkulo. Hieraŭ ankaŭ ŝi staris plenaĝa, do tia estis la unua leĝprava decido.

Dum venintaj kvin jaroj ni loĝis en Francujo, Italujo kaj Hispanujo.

Nun ni loĝas en Svislando. Ni havas dujaran filon kaj feliĉan vivon.