Proksimiĝis fino de lernojaro. Gelernantoj de la lasta klaso de ekonoma liceo jam de longe pensis kaj kunparolis pri proksima feriado, pri matura ekzameno kaj venonta studado. Inter tiuj kunparoloj aperadis temo, kiel kaj kie pasigi la feriojn. Multaj lernantoj planis memstarajn malproksimajn veturadojn sen siaj gepatroj -"ja ni estas plenaĝaj" - ili diris. Kelkaj laŭdis sin pri siaj antaŭaj translimaj vojaĝoj.
Inter ĉiuj estis tri junuloj, kiuj neniam forveturis eĉ fore de sia distrikto. Ili havis nek monon, nek tempon por tio. Du el ili estis ĝemelaj fratoj, la tria estis ilia kuzo. Iliaj familioj ne estis riĉaj kaj la knaboj, kiam eblis, alfaris por helpi al siaj gepatroj por vivteni multnombrajn familiojn. Kelkaj kolegoj ŝercis, ke ili ĉiam devas havi videblan propran kamenon, do ne povas forveturi.
Hubert, kiu estis konata pro siaj multaj internaciaj vojaĝoj, proponis, ke kiu estas honora abituriento venu lastan tagon de aŭgusto al kafejo apud stadiono kaj rakontu siajn somerajn feriajn aventurojn. Ĉiuj konsentis, malgraŭ iuj malvolonte.
La somero pasis kaj proksimiĝis fino de la aŭgusto. Hubert per telefono rememorigis al iuj gekolegoj pri la finaŭgusta renkonto.
Al la ĉestadiona kafejo venis preskaŭ ĉiuj klasanoj. Mankis nur du knabinoj, kiuj forveturis al parencoj loĝantaj apud maro kaj ankoraŭ ne revenis. La gejunuloj kunigis kvar tabletojn, mendis kafojn kaj komencis rakonti. Multaj pasigis varmajn semajnojn apud maro, kelkaj ŝipveturis sur grandaj lagoj, kaj kvar sportemaj knaboj vagadis sur montoj. La kamaradoj kun plezuro rakontis pri interesaj vidaĵoj kaj aventuroj, nur Hubert kaj tri liaj amikoj ankoraŭ ne diris kie ili estis ĉisomere.
- Nu, rakontu, kie vi libertempis- vokis kelkaj knabinoj.
Montriĝis, ke Hubert dum tutaj du semajnoj restadis en Barcelono kaj ĝuis per naĝado en Mediteraneo. Liaj amikoj vojaĝis unu al Parizo, la dua al Romo, kaj la alia pasigis unu semajnon en Berlin, kaj unu en Stralsund apud Balto. Longe daŭris pluaj rakontoj pri vojaĝoj kaj multaj la teme demandoj estis faritaj. Iumomente Hubert turniĝis al la knaboj, kiuj neniam forveturis, kaj nun vigle kunparolis kun knabinoj pri vienaj antikvaĵoj, kaj demandis ĉu ili malproksimiĝis de sia kameno. Ĉiuj ekridis kaj revenis al rompitaj kunparoloj, sed iu ripetis la demandon kaj ĉiuj silentiĝis rigardante scivole la ĝemelojn.
La ĝemeloj ridetis kaj respondis, ke dum iom da tempo ili ne vidis sian kamenon dank al sia kuzo Stefan.
- Ĉu vi diros al ni, kie vi libertempis? - aŭdiĝis kelkaj voĉoj.
- Dum tri semajnoj ni restadis en Eŭropo - respondis Stefan.
- Ho, ŝerculo, ja ni ĉiuj estas en Eŭropo.
- Sed ni vojaĝis tra Eŭropo. Ni estis en Ateno, Vieno, Parizo, Madrido kaj kelkaj aliaj urboj.
- Bona ŝerco - diris Hubert – Kiu povas vojaĝi dum tri semajnoj kaj vizitadi duonon da Eŭropo, ĉu vi prirabis iun bankon?
- Netute, ni nur utiligis uzeblajn eblecojn.
- Kiujn eblecojn vi utiligis, kiujn ni ne povis utiligi? Stefan, ĉu vi mokas nin?
- Evidente ne, kaj iujn uzeblajn eblecojn vi ankaŭ havis. Ja ni petveturadis senpage aŭ preskaŭ senpage. Senpaga estis ankaŭ tranoktado kaj loĝado, sed rakontado pri tio bezonus tro longan tempon.
Vi simple alklaku rete vorton "esperanto" kaj "pasporta servo".