Lidka ĉiutage komencis plori, kiam al hejmo venis ŝia avo. Ŝi ankoraŭ ne finis la unuan jaron de sia vivo, kaj jam havis proprajn preferoj kaj sen skrupuloj montris ilin. Ŝi ne ŝatis la avon kaj ne ŝatis trankvile kuŝi. Ĉiam iu devis porti ŝin sur la brakoj aŭ minimume balanci sur speciala lulilo.
Kiam finiĝis patrinaj ferioj kaj ŝia patrino devis iri al laborejo, ŝi demandis bopatron, ĉu li povus zorgadi pri la malgrandulino. Tie komenciĝis dramaj travivaĵoj de la etulino rilatitaj kun elirado de la patrino el hejmo. Post kelkaj tagoj veno de la avo igis rememoro pri foriro de la panjo, al kiu senĉesa ĉeestado ŝi kutimiĝis, kaj bezonon plori kvankam dum dek kelkaj sekundoj. Pasis du, tri semajnoj kaj la knabineto forgesis pri neceso de ploro en tempo de foriro de la patrino. Ŝi plu postulis senĉesan okupon de iu familiano pri si, sed jam kutimiĝis, ke krom gepatroj ankaŭ la avo sufiĉe bone ŝin portas sur la brakoj, revindas, nutras kaj dormigas. Ŝi ankaŭ ekŝatis ĉiutagajn promenveturojn per infanĉareto laŭ parkaj aleoj. Tiam pleje ŝi ŝatis dormi.
Kiam la avo eniradis hejmen la panjo diris al la filineto:
- Lidka, vidu kiu venis al vi, via avo - kaj Lidka kante ripetis: - ajo,ajo.
De tiam ĉiuj hejmanoj nomis la avon "ajo".
Kaj okazis tio. Jen, kiam la patrino revenis el la laborejo kaj la avo foriris al sia hejmo Lidka komencis plori. Ŝi jam traktis la avon kiel familiano, kiu krome dediĉas al ŝi pli multe da tempo ol gepatroj, kiuj okupas ankaŭ pri multaj hejmaj aferoj.
Tiutempe avino de Lidka mortis pro vojakcidento. La knabineto preskaŭ ne konis ŝin kaj kompreneble ne komprenis kio estas la morto, sed sur komodo staris foto de la avino kaj kandelo, kaj la patrino ofte diris al Lidka, ke la avino foriris al anĝeloj.
Poste, kiam Lidka jam bone scipovis iradi kaj paroli, ŝi gaje kuris al venanta avo kaj bonvenigis lin per rakontoj pri novaj ludiloj kaj koloraj krajonoj kaj montris siajn desegnaĵojn. Ŝi jam ne nomis lin "ajo".
Kiam venis virusa epidemio, Lidka ne vidis sian avon dum kelkaj monatoj. De tempo al tempo ŝi nur kunparolis kun li per telefono, kune kun sia patro.
Komence de aŭtuno la avo malsaniĝis. Lin turmentis tuso kaj gorĝdoloro. La malsano daŭris jam pli ol dek tagojn kaj ne volis lasi. Kiam la patro kune kun Lidka telefonis al la avo ŝi diris:
- Avo, vi ja ne povas foriri al anĝeloj.
- Kial ne ?
- Ĉar mi ploros.
- Do mi ne povas.