Venis iam libertempi al insulo
francoj, poloj, ĉehoj, rusoj, aliuloj.
Ĉiuj manĝis, ĉiuj kuŝis, sunbruniĝis,
kaj vespere iuj ludis, amuziĝis.
Multaj tabloj en manĝejo apud plaĝo
amasigis ripozantojn dum tagmanĝo.
Diverslingva parolado sonis ĉie,
tie pola, tie rusa, angla tie…
Ĉe unua tablo sidis gehungaroj,
poste junaj bulgarinoj kaj bulgaroj.
Dekstre ĉiam estis loko al germanoj,
sekve estis poloj, finnoj, kaj hispanoj.
Ĉehoj havis sian lokon en angulo,
kaj ĉe pordo sidis kvaro da nigruloj.
Ĉilandanoj kunparolis nur intere,
parolbruo disaŭdiĝis malespere.
Nekompreno ne permesis konatiĝi
eĉ, se iuj volus vere amikiĝi.
Ĉiutaga malagrabla pozicio
jam komencis iom pezi al la ĉiuj.
En la grupo junulara el Polio
estis bela blondulino Patricio.
En la kvara tago de la ripozado
ŝi eniris kaj komencis paroladon.
Laŭte diris esperante kaj gestade,
ke jam tempas kompreniĝi iugrade.
Preskaŭ ĉiuj ŝian lingvon ne ekkonis,
sed facile ili temon ja divenis.
Ĉeestantoj silentiĝis kaj atente
kune gapis kaj aŭskultis ŝin konsente.
la knabino ĝuste tuŝis gravan temon,
ĉar kompreno estis tre granda problemo.
Tuj aliris al knabino parolanta
du junuloj, kiuj konis esperanton.
Ili ambaŭ volis helpi en preparo
de la kurso al volonta junularo.
Antaŭ fino de somera feriado
gejunuloj jam adaptis paroladon.
Saman lingvon uzis ĉiu ĉeestanto.
Tian forton havas lingvo esperanto.