Bety estis tre bela knabineto. Tiom bela, ke homoj trairantaj sur strato rerigardis, por revidi ŝin kaj flustris – Kiel belega infano! Dume ŝi veturis per infanveturilo kun ŝia patrino aŭ patro. La gepatroj laboris, do malgrandan belulinon flegis juna virino loĝanta proksime.
Antaŭ ol la knabineto atingis unuan jaron de la vivo, ŝi scipovis memstare iradi en ŝia ĉambro. Ĉarmaj paŝetoj de la filineto tre ĝojigis la gepatrojn, same unuaj vortoj kiujn ŝi provis diri.
Kiam la gepatroj revenis hejmen post laboro, la filineto ĝoje kuris al la pordo, por saluti ilin kaj karese alpremiĝi.
Ŝi scipovis bele danci kaj kanti, rapide kaj facile lernis skribi kaj legi. La patro aŭ patrino, depende kiu de ili pli malfrue eliris al sia laborejo, gvidis ŝin al vartolernejo. Plu ĉiuj fasciniĝis pri tia beleco.
Bluaj okuloj estis tre viglaj kaj gajaj, kaj helaj haroj ĉirkaŭis rondan vizaĝeton. Malgranda nazeto aldonis ĉarmon.
Estante sepjaraĝa, Bety komencis lernadon en proksima bazlernejo. Ĉiam ŝi estis elstara lernantino. Dum tri lernojaroj partoprenis multajn lingvajn konkursojn kaj ricevis premiojn. La gepatroj estis fieraj, kiam aŭdis laŭdojn pri la filino.
Kiam Bety estis dekdujara, ŝi komencis ĉeestadon en lerneja kanta ensemblo. Post du jaroj, kune kun ŝiaj geamikoj ofte elveturadis al diversaj urboj, por kanti kaj danci al aliaj aŭskultantoj. Ŝi estis kontenta pro siaj sukcesoj kaj vigla vivmaniero. Iujn ridigis ŝia granda emo manĝi dolĉaĵojn. Precipe ofte Bety ŝatis tromanĝi kukojn. Estis vere mirinda, ke ŝi ne estis dika. Dume ŝi estis vere belaspekta, ĉefe pro la vigla vivmaniero.
Malgraŭ multa tempo pasigata je preparo kaj laboro en la ensemblo, Bety plu estis la plej bona lernantino en sia klaso. Ĉiuj instruistoj admiris ŝiajn notojn.
Printempe, proksime de fino de lernojaro, la tuta kantensemblo elveturis al vojevoda urbo, por demonstri kantojn kaj dancojn kadre de regiona konkurso. Kun granda ĝojo ili akceptis unuan premion kaj poste ĉeestis solenan festenon en urbestrejo kie estis multaj estimataj gastoj, kaj granda kvanto da dolĉaĵoj.
Estis malfrua vespero, kiam Bety revenis hejmen. Ŝi estis kontenta, sed laca kaj mire pala, do tuj enlitiĝis.
Matene la gepatroj kun teruro konstatis, ke ilia filino senforte kuŝas en la lito, estas palega kaj preskaŭ ne povas diri. Ili tuj venigis aŭtoambulancon, kiu prenis malsanulinon al hospitalo.
Kuracistoj, post esploroj, konstatis grandan malfortigon de la tuta organismo kaj damaĝon de la neŭra sistemo, kaŭzita per nekutima faktoro. La gepatroj de la ceteraj ensemblanoj ankaŭ konstatis mirindajn malfortigojn de siaj infanoj. Feliĉe ili ne estis danĝeraj.
La malesperaj gepatroj de Bety dum multaj horoj, poste dum multaj tagoj restadis en hospitala ĉambro, ĉe lito de la filino, multfoje demandis kuracistojn pri espero resaniĝi la knabinon. La mira malsano estis tre enigma. Medikamentoj estis senefikaj.
Policistaj esploristoj trovis nekonatan substancon en unu speco de ĉokoladaj bombonoj, kiujn manĝis la gejunuloj. Tio estis verŝajne narkotiko. Ĝi kunigata kun kafo venenis ĉeestantojn. Bety manĝis la multajn bombonojn.
Dum multaj monatoj, ne ekzistis espero resanigi Bety. Ŝi kuŝis hejme en sia lito senmove. Ne povis iri, paroli, memstare manĝi kaj eĉ vidi. Eble ŝi aŭdis, sed tio ne estis certa. Gepatroj ofte legis laŭte librojn kaj parolis pri ĉiutagaj aferoj, por ŝi povus aŭdi.
Oni neniam trovis iun, kiu preparis la venenitajn bombonojn.
La patro de Bety de multaj jaroj estis esperantisto kaj ofte renkontadis samideanojn. Dum iu interparolo kun ĵurnalisto ĝus reveninta el sudamerika kontinento li tuŝis temon de la malsano. La ĵurnalisto rakontis pri esperanta setlejo en Brazilo, kie loĝas maljunulo konata pro siaj kuracaj scipovoj. Li parolas nur hispane kaj esperante kaj kompreneble ne uzas komputilon. Kion fari? Ja ne estas facile trovi iun brazilan setlejon en ĝangalo.
Nur post jaro la patro de Bety parolis kun la ĵurnalisto pri termino de forveturo al la malproksima lando. Dum du monatoj ambaŭ viroj restadis en Brazilo. Dum du semajnoj ili iradis sur sudamerika senvojo kaj praarbaro. Kiam fine ili atingis la setlejon, ili estis lacegaj kaj malpuraj. Loĝantoj uzis ĉefe esperanton, do eŭropaj vojaĝantoj facile komprenis ilin, malgraŭ eta hispana akcento. Laŭ opinio de la ĵurnalisto multaj brazilanoj konas kaj ŝatas esperanton.
Sinjoro Jafa Tuku estis okdek naŭ jaraĝa. Li atente aŭskultis pri malsano de Bety kaj ordonis atendi dum tri tagoj. La kvaran tagon li alvenis kaj donis al patro de Bety saketon kun pulvorigita miksaĵo de kuracherboj. La patro ne provis pagi. Li sciis, ke tio estus ofenda, do simple donacis esperantan lernolibron al nepo de la maljunulo. Tiu aspektis tre ĝojan, simile lia avo. La knabo kun fiero montris la libron al aliaj infanoj, kiuj ĉirkaŭis lin. Ĉi tie ne estas facile gajni libron, aparte esperantan.
Jam post kvaronhoro la infanoj alkuris por montri konon de esperantaj vortoj. Ili montris per siaj fingroj kapon, manon, piedon, genuon, nazon kaj aliajn korpopartojn kaj nomis ilin esperante. Sinjoro Jafa Tuku kun rideto spektis lingvan ludon de la infanoj.
Post reveno al hejmo patro de Bety instruis sian edzinon pri uzado de la drogo.
Ĉiuvespere Bety estis nutrata de sia patrino per nutroj kun malgranda dozo de la medikamento.
Dum du monatoj nenio ŝanĝiĝis, poste la gepatroj rimarkis malfortajn movojn de okuloj de la malsanulino kaj de iliaj okuloj ekfluis larmoj. Dum sekvaj dek monatoj Bety iom post iom movis per mano, kapo, piedo. Poste dum du jaroj ŝi lernis diri, manĝi kaj iradi kiel infaneto.
Nun Bety Studas medicinon. Ŝi estas sana. Eble ŝi estas iom malpli energia kaj gaja, sed ja ŝi estas jam matura.