Enriko estis la plej juna laboristo en laborensemblo. De nelonge li estis edziĝita kaj ĵus stariĝis patro de bela knabineto. Kune kun la kolegoj li deziris “honori” la okazon.
Post laboro ili iris al restoracio, kie manĝis bonan tagmanĝon kaj drinkis multajn toastojn. Vespere ĉiuj iris al alia nokta lokalo, kie estis muziko kaj pli fortaj drinkaĵoj. Dum diverstemaj kunparoladoj, Johano, laborkamarado de Enriko plendis pro grandaj pagoj kontraŭ telefonparolado. Enriko diris, ke li preskaŭ neniam parolas pertelefone. Lia edzino respondas telefonaĵojn kaj de tempo al tempo ŝi informas lin, ke li parolu, do li konektas aparaton en sia ĉambro.
La nokto pasis mirinde rapide, kaj matene la kamaradoj devis iri al la laborejo. Peza estis laboro en tiu tago kaj malfacila estis tuta tago, kaj ili devis ankoraŭ ekskuzi hejme sian noktan foreston. Viroj intertraktis, ke iliaj edzinoj devus scii pri deviga tuja laboro pro granda averio en la laborejo.
Sekvaj du tagoj pasis tute kutime, kaj la tria tago estis vendredo, unua de aprilo – tago de ŝercoj.
Vespere en hejmo de Enriko sonoris telefono.
– Iu al vi – vokis edzino de Enriko el kuirejo.
– Jes, mi aŭskultas – diris Enriko.
– Ĉu vi forgesis pri mi? – sonis dolĉa virina voĉo.
– Kiu parolas?
– Oh Enriko, ne ŝajnigu. Ĉu al vi ne estis bone kun mi?
– Mi ne scias, pri kio vi diras.
– Bone, bone, mi nur volus demandi, kiam ni povas denove renkontiĝi…
Enriko malkonektis la telefonon. Li sciis, ke lia edzino aŭskultis la interparolon, do li estis tre kolera. Li vere ne sciis, pri kio diris la virino. Li eĉ ne sciis, kiu ŝi estis.
– Kiu ŝi estis?- demandis la edzino, kaŝante koleron.
– Mi ne scias- respondis Enriko.
– Kompreneble, vi ne scias.
– Kredu, mi vere ne scias…
– Ja mi aŭdis!
– Mi scias, ke vi aŭdis, sed mi ne scias, kial vi kredas al ŝi, kaj ne al mi.
– Neniu kredus aŭdante tion, kion mi aŭdis.
Ŝi brue fermis pordon kaj iris al ŝia ĉambro. Enriko aŭdis ŝian mallaŭtan ploron. Li sentis malĝojon, sed ankaŭ fortan koleron. Dum monato la geedzoj tute ne kunparolis. Post la monato lia bopatrino diris al li pri ebleco de eksedziĝo. Enriko denove klarigis, ke tio estis iu eraro. Senefike.
Ĉitempe la kunlaborantoj vidante lian malĝojon demandis pri ĝia kaŭzo. Enriko respondis, ke tio ne estas grava. Fine, post multaj demandoj li rakontis al ili pri ĉio. Kaŝataj ridetoj kaj mirigaj mienoj tuj sciigis al li, ke la tuta afero estis preparita de ili. Enriko rekte demandis ilin pri tio. Ĉiuj certigis lin, ke neniu el ili tion faris, sed li ne kredis.
De tiu tempo pasis ok jaroj. Eksedziĝo ne okazis, sed Enriko ne loĝas kune kun sia edzino kaj filino. Li ofte vizitadas ilin, ludas kun la filino, interparolas neutre kun la edzino, sed loĝas sole. Kial? Oni ne scias. Simple de iu tempo ili ne scipovis interkompreni, eĉ pri malgravaj aferoj.
Pri la afero, de antaŭ jaroj neniu rememoras.