François Monshet Nhy Wa Dana
Mi nomiĝas François Monshet Nhy Wa Dana. Mi naskiĝis la 29-an de marto 1954 en Kinŝaso. Mi loĝas en Lukala, urbeto situanta 184 kilometrojn de nia ĉefurbo Kinŝaso "Demokratia Respubliko Kongo". Mi laboris en la cementfabriko de Lukala per akronimo "Cilu" kiel kariera teamestro dum 37 jaroj, sindikata delegito dum tri jaroj, prezidanto de la mina komitato dum kvin jaroj. Mi reprezentis mian firmaon ĉe la ministerioj de minejoj, kaj estis prezidanto de sano kaj sekureco dum ses jaroj. Ekonomiaj kondiĉoj puŝis la firmaon apartiĝi de mi, baldaŭ ses jaraj. Nun, mi kamparadas kaj bredetas.
Mi lernis la lingvon Esperanton ekde 1989 kaj ĝis nun mi militas por mia tre kara lingvo. De 15 jaroj ,mi estis prezidanto de nia klubo Stelaro "Lulilo de la lingvo Esperanto". Mi okupis la postenon de kasisto en nia landa asocio dum tri jaroj, vicprezidanto dum du jaroj kaj prezidanto dum tri jaroj. nun mi estas simpla membro, sed tre aktiva.