Venceslao Stepanov

Mi naskiĝis en 2000 en siberia urbeto Kuragino, de kie mi poste transloĝiĝis en la urbon Abakan, kaj esperantiĝis en Aŭgusto 2024. Mi estas filologo laŭ la klero kaj korektisto laŭ la profesio. Krom Esperantisto, mi ankaŭ estas ŝatanto de la verkoj kaj artefaritaj lingvoj de J.R.R. Tolkien.
Mi verkas ĉefe poezion, kaj ĝis nun verkis ĉirkaŭ 70 versaĵojn en kelkaj lingvoj, plejparte en la rusa.
La arta lingvo
Kun ŝajna sperto diris diletanto,
Papage ripetante laŭ la modo:
“Ne estas vera lingvo Esperanto!
Ĝi estas ne pli ol senviva kodo.”
Sed mi jam loĝis en Esperantio,
Sur kies ter’ mi povis min apogi:
“Mi lernus Esperanton nur pro tio,
Ke verkis en ĝi Kalocsay kaj Baghy.”
Kaj kion ajn gurdadas ul’ malsaĝa
Kun mens’ nealirebla kiel turo,
Ĝardena flor’ ne cedas al sovaĝa,
Muziko al la sonoj de l’ naturo.
Do kial estu lingv’ artefarita,
Des pli se estas ĝi farita arte,
Objekto de mokado hipokrita
Kaj ne trezoro prizorgata varte?