(influite de rusa poeto Vl. Viŝnevskij, kaj ne nur)
1. Fi(-)eraj…
***
Mi estas ateisto, dank’al dio…
***
Mi iam-tiam volas, ke eterne…
***
Ĉu dio scias, ke li ne ekzistas?..
***
Por dubi oni devas multon scii…
***
Vi eĉ imiti saĝon ne kapablas …
***
Plej longas la paroloj pri nenio…
***
Ĉu vi, krom la Biblio, ion legis?..
***
Eraroj viaj mondon ne detruos…
***
Se mankas mon’, do pleje gravas sano…
***
La vivo hardas nin. Sed kiucele?..
***
Plezuroj devas esti multekostaj…
***
Ĝojigu homojn. Aŭ vin mem, almenaŭ…
***
Deŝiru la havaĵon for de l’ seĝo!..
***
Finfine, tamen, provu fari ion!..
***
Sed tutegale poste vi bedaŭros…
***
Neniu via ag’ meritas dankon…
***
Matene, postebrie… Ho, teruro!..
***
Ne ĉiujn dio punas ĝustatempe…
***
Jen estas lia vica cigna kanto…
***
Sci’ estas forto. Uzu ĝin singarde!..
***
Oni imitas nur neimiteblajn…
***
Ĉu vi ne provis pensi proprakape?..
***
Delonge min ne laŭdas idiotoj…
***
Se mi ekzistas – ĉu mi, sekve, pensas?..
***
La homo vivas nur dum li atendas…
***
Li malgraŭvole iĝis optimisto…
***
Bonordas ĉio, se ne konsideri…
***
Nur frenezuloj en Rusi’ bonfartas…
***
Stultulo preĝas, dum saĝulo agas…
***
Pli bonas agi, ol postuli helpon…
***
Agnosku tamen, ke NE ĈIO PASAS…
***
Do, li sin trompis mem. Kaj tiom lerte!..
***
Propeka kapr’ ne povas kornobati…
***
La homo povas ĉion. Se devigi…
***
Bonŝancu do! Ke oni vin ne pafu…
***
Kaj nun – pri la vetero… Abomene!..
***
Post tiu ĉi lini’ – rigardu dorse…
2. In(-)spiritaj…
***
Cogito, ergo sum. Dum spiro spermo…
(tio estas latino. Traduku mem!)
***
Amata mia!.. (fino de l’ citaĵo)…
***
Ne banaligu amon per konsento…
***
Malvarmas vi – sen am’ kaj litkovrilo…
***
Mi atendadis vin ĝis malvarmumo…
***
Dum estas vi – cetero malutilas…
***
Ho, kiel ĉion ĉi malbutonumi?!..
***
Nur mi scipovas ami vin korekte…
***
Mi konas ŝin. Verdire, eĉ plurfoje…
***
Deziro ĉiam estas malmodesta…
***
Do ĉiufoje, kiam mi edziĝas…
***
Kaj ĉiuj, kiujn viv’ al mi proponas…
***
Ĉi-foje via nomo estas Anna…
***
Sen pantalon’ prefere ne kuraĝu…
***
La edzo venas ĉiam malkonvene…
***
Amata! Mi ne povas ne averti…
***
Mi kisas vin – kaj tio aktualas!..
***
Se povus mi – sed mi, ho ve, ne povas!..
***
Diversaj pensoj venas post amoro…
***
Ne tiom vi min amis, kiom ĝemis…
***
Amata! (Kiom restis ĝis mateno?)…
***
Vi belas, kiam vin neniu vidas…
***
Por ami vin – necesas heroeco…
***
Ja, kiu nudas, tiu baldaŭ tedos…
***
Mi amas vin! Do estu pli singarda!..
***
Mi, tamen, vin influis pozitive…
***
Do mi vin amas – simple kaj sen «ankaŭ»…
***
Vagante en la ama triangulo…
***
Do – lastan fojon antaŭ geedziĝo…
***
Jen la miraklo: la virin’ enlasas…
***
Mi ĉie vin serĉadas per okuloj…
***
Kuŝiĝu, kaj mi mem pri ĉio zorgos…
***
Kompaton havu al poet’ dormanta…
***
…la sola ul’, al kiu vi ne cedis…
***
Ho, senvestiĝu!.. (ne al vi mi diras)…
***
Por kio – tiuj gamboj, tiuj ĝemoj?..
***
Ja mi al vi praktike ne mensogas…
***
Vestita vi aspektis pli impone…
***
La edz’ ekscias ĉion la plej lasta…
***
Ju pli da pekoj – des pli dolĉas penti…
***
Ĉi tie serĉas mi nur necesejon…
3. Komp – utilaj…
***
Ĉu vi memoras – en la naŭdek kvina…
***
Nun premu «Yes». OK, Format complete…
***
Pli bonas vina dozo, ol vindozo…
***
Ne s^atas mi literojn c^apelitajn…
***
Ĉu, eble, al vi eĉ pasvorton diri?..
***
Kaj se mi premos tiun ĉi butonon?..
***
Ĉi tie vin eĉ «unformat» ne helpos…
***
Denove pendas? Provu legi «help»-on…
***
OS-duona? Mi preferus plenan…
***
«Logout»? Ne? Do ĝuste tiel diru!..
***
«Shut down». Mi ripetas trian fojon!..
***
Sed eble, tamen, legi instrukciojn?..
4. Ver’de’bataj…
***
En Esperanto eblas ankaŭ sakri…
***
Internacia lingvo por skandali…
***
Ruslanda Esperanto-Asocio – ?..
***
Mi ŝatus vivi en Kazohinio…
***
Ho mia kor’!.. Sed kio pri la cerbo?..
***
Jam tedis babilad’ pri «fina venko»…
***
Pri «ata-ita» ne disputu vane…
(laŭbezone uzu nomon de alia problemo)
***
Raŭmisto finvenkiston ne komprenos…
***
Se ankaŭ mi nomiĝus Ludoviko…
***
Eternaj komencantoj… Ja eternas!..
***
Kulmino de sintrompo: Ago-tago!..
***
Ĉu vi subskribis Pragan Manifeston?!..
***
Mi ne memoras: kio estas REU?..
***
Kaj nun – denove turnu la folion…