Ne indas frapi ĉe ŝlosita pordo – neniu vin atendas por alven’. Kaj ĉion, kion tuŝis vi laŭ ordo – alia nepre fuŝos sen kompren’. Se ion kreis vi, pri io revis – alia baldaŭ igos krevi ĝin. inspiron, kiun iam vi ricevis – elspiros iu (eble iu in’). Objektoj kaj aferoj, kiuj plaĉas al vi – ne estas samaj por fremdul’. Por li, verŝajne, ili pleje aĉas, plejbonokaze – simple estas nul’. Pro tio povas vin obsedi tristo. Ignoru tamen, kaj ne veu tro. Kaj se vin oni nomas pesimisto – “Mi sentas pisemismon” diru do. |