Maljustas ĉio en la mondo, ĉar okulojn havas mi nur du, ne kvar! da haroj en la naz’ mi havas milojn, preferus anstataŭe mi flugilojn! Neĝer-steletoj falas, ili diversas tre, sed ĉiu ajn ses pintojn ja posedas. Kaj tio eble pruvas, ke Di’ estas hebre’, eĉ kvankam je la Dio mi ne kredas... Amik’, ni ne diskutu pri metod’: por ĉiu estas propra vivprogramo. Kaj se vi iun nomis “idiot’” – ĉi tio ja ne estas epigramo. |
tria premio de EKRA-2016
Viv’ jen karesas nin, jen batas, Varian sorton hom’ ricevas: Ja optimisto vivi ŝatas, Kaj pesimisto vivi devas. Do en medit’ filozofia Perceptas vivon mi sen tristo – Se la problem’ ne estas mia, Mi certe estas optimisto. * Kiu malsan’, eĉ se akute, Nin suferigi ja ne povas? – Alzheimer! Sendolora tute, Kaj ĉiutage ĉio novas! * La vir’ al multaj ĝuoj emas: Li fumas, drinkas kaj blasfemas. Kaj poste sekvas kiso ama Per la buŝo sama. |
tria premio de EKRA-2020