Dediĉita al Olga Kiseljova (1968-2018). Premiita kiel la plej bona poemo verkita en Esperanto en la 4-a konkurso “Poesia da tutti i cieli / Poezio el ĉiuj ĉieloj” (Venafro, Italio, 2017)
Anglo pensas, ke “ĉio bonordas”.
pensas ni pri cifer’ – tri plus kvin,
kaj por mi la animon agordas
tiu simpla literokombin’.
Antaŭdorme min hantas imago,
de profundaj impresoj la gam’:
via ĉarma rideto sur lago,
akvo, suno… kaj revo pri am’.
Koron premas soleca vegeto.
Vi mesaĝas, sed plu restas for.
Mi sopiras pri via rideto
kaj varmigas min nur rememor’.
Ĉirkaŭprenu min arde, tutkore,
kisu longe, kun rava tener’!
En la mondo ekzistu porhore
vi kaj mi, kaj ne gravas ceter’!