Deziras mi brakumi vin,
karesi, kisi kaj admiri,
tenere premi al la sin’,
per via haŭt-aromo spiri.
Kaj tiel diros mi en fin’,
sen la certec’ pri perspektivo:
tutsimple mi deziras vin.
Sen uzo de infinitivo.
Ĉu tiu paĝo plaĉis al vi? Se jes, bonvolu ŝati ĝin, kaj tiel rekomendu al aliaj legi ĝin!