Ne juĝu…

Valentin Melnikov

Belartaj Konkursoj 2018
branĉo TEATRAĴO, subbranĉo MONOLOGO KAJ SKEĈO
Honora Mencio

Monologo de saĝa virino

Amikino Anna iam rakontis: ŝi konatiĝis kun du bonaj junuloj, amikoj. Ambaŭ saĝaj kaj bonkoraj, ambaŭ tre plaĉis al ŝi, ankaŭ ŝi al ili… kaj do? Ili ne povis “disdividi” ŝin, do forlasis. Ja “vira amikeco” pli valoras. Tio nomiĝas “nobleco”. Aŭ, esence, stulteco, ĉu ne? Oferi vivajn sentojn al seka moralo, elpensita antaŭ jarmiloj de mi-ne-scias-kiu, kiam la tuta vivo de homoj estis tute alia. Nu, pensu oni: kial siajn gefratojn kaj gefilojn oni amas, sendepende kiom da ili estas; tamen se virino aŭdacas ami samtempe du virojn – oni tuj trovas por ŝi multajn aĉajn vortojn, eĉ tute nenion sciante pri la cirkonstancoj…

Ĉu eblas tuj de la unua rigardo taksi homon, kaj kompreni, ke jen li estas la sola taŭga por vi, por tuta vivo? Ne eblas ja. En vendejo vi rigardas kelkajn robojn, prove surmetas, atente esploras… Sed homo ja estas pli komplika objekto ol robo, kaj restos kun vi pli longe…

La vivo senfine varias, ne ekzistas samaj homoj kaj samaj situacioj, ĉiufoje oni pensu aparte, sed ne apliku ŝablonojn. Kiu diris, ke ne eblas ami du virojn samtempe? Eblas ja – se ambaŭ tion meritas. Sed certe ne eblas ami ilin egale – ĉar ĉiuj homoj estas diversaj…

Jen estis Petro. Bonega homo, mi sincere amis lin, naskis filon. Sed, laboraj devoj… ni longe vivis en diversaj lokoj, neniu el ni povis oferi ŝatatan laboron por transloĝiĝi… Monatoj de disiĝo, tiom malfacile eltenebla junaĝe… Li mem komprenis, ke absoluta fideleco ne eblas en tiaj kondiĉoj. Kaj mi ne kaŝis de li mian “romantikan aventuron”, rakontis poste ĉion. Ĉu li pardonis min? Nu, eĉ ne temis pri pardono: simple laŭ li mi faris nenion riproĉindan. Li diris: “Mi amas vin, do mi volas ke al vi estu bone. Do mi ĝojas, se la bonon, kiun – momente aŭ ĝenerale – ne povas fari mi, faros al vi iu alia…” Kaj poste mi eĉ pli amis Petron – ĉar lia amo al mi superis viran egoismon… La vivo daŭris… ĝis tiu terura akcidento en lia ekspedicio…

Georgo. Ankaŭ bona homo. Filino naskiĝis. Sed li pli kaj pli kredis, ke edzino estas propraĵo de viro. Mi tiel ne povis… mi volis esti ne sola kaj samtempe libera. En nia junaĝo oni ankoraŭ instruis, ke libero nepre enhavas respondecon pri siaj agoj. Ne kiel nun… Sed li tamen ne komprenis. Do – li restis sola. Sen edzino, sed kun flegata memfiero. Certe li poste provis iel aranĝi rilatojn kun aliaj virinoj, tamen sensukcese. Ja indaj virinoj ne tolerus premon, kaj ĉifonulinoj simple baldaŭ tedas. Aŭ eble li ĝis nun memoras min… sed tiu memfiero malpermesas al li diri rekte, eĉ al si mem…

Kaj jen Johano. Verŝajne neniu ino restus trankvila apud li. Profunde nigraj okuloj, velura voĉo… Iam li diris: “Pri mi cirkulas diversaj malicaj onidiroj: kvazaŭ mi havas multajn infanojn disĵetitajn tra la tuta mondo… Do, mi ne volas ke oni mensoge klaĉu pri mi, mi preferas diri veron… (retorika paŭzo) Mi havas kvin infanojn de kvar virinoj.” Nu, mi respondis samtone: “Mi naskas po unu infano de ĉiu viro, kiun mi amas.” Jen tia paro ni iĝis, ambaŭ floroj de samaj valoroj. Ne tuj mi lin elektis, hezitis inter li kaj Andreo. Tamen, min ravis, ke Johano plu subtenas varmajn rilatojn kun ĉiuj siaj virinoj kaj gefiloj. Serioza kaj zorgema li estas, ne ventkapulo. Kredu aŭ ne, ni iĝis feliĉaj. Certe li iam-tiam plezurigis aliajn virinojn – do kio? Mi preferis ne demandi maldiskrete. Ja nin kunigis ne sole lito. Io plej subtila, ne klarigebla per vortoj… Li neniun trompis, ankaŭ ne min. Kaj mi komprenis: li, tiom bona, ja meritas amon ne nur mian. Tamen ja li konstante revenas al mi, restas kun mi… Fakte, se li kaj ŝi kuniĝas libervole, kaj se rezulte ne aperas nedezirata gravediĝo kaj ne transdoniĝas iu aĉa malsano – do seksumado ĉiam estas bono. Kaj ne gravas, kio estas skribita en iliaj dokumentoj. Al li kaj al ŝi bonas, kaj iun alian tio ne tuŝas. La tuta kvanto da bono en la mondo pliiĝas. Tiurilate mi kun Johano ĉiam samopiniis, samkiel kun mia karmemora Petro. Gravas zorgi pri la kunulo, ĉiam fari bonon por li. Kaj sincere ĝoji kaj ĝui la kunecon – ĉiun tagon, ĉiun horon… Ie mi legis – el virinoj, kiuj mem opinias sian familian vivon feliĉa, duono havas intimajn rilatojn flanke… Nature, se la edzo ne pretas percepti tion – do nenion diru al li, nek al iu ajn alia. Sed ja al mi bonŝancis pri la edzo…

Certe ne ĉio estis ideale glata, iam-tiam ni interkverelis, kiel ĉiuj geedzoj. Kaj foje post skandaleto kun Johano, mi iris al Andreo. Malgraŭ pasintaj jaroj, malgraŭ ĉio, en li restis sentoj al mi. Kaj li estis feliĉa tiun vesperon…

Por semajnfinoj mi kutime lasis la filinon iri al ŝia parto, Georgo. Avertante: “Se tie oni babilos pri mi aĉaĵojn – ne aŭskultu!” Jam sepjara, ŝi bone komprenis. Infanoj estas tre sagacaj, multe pli ol ŝajnas. Nur kun malpli da vivosperto, sed tio provizoras. Do indas paroli kun ili samkiel kun plenaĝuloj. Se ili ion ne komprenos – do redemandos, eble ne tuj…

Tamen, prave diris mia ŝatata poetino: “Prefere ne tro rigardi retro”. Agrablas rememori amitajn kaj amatajn virojn, sed indas vivi nun kaj ĉi tie… La sama poetino diris: “Rapide pasis la temp’”. Mi feliĉas. La filino jam dudekjaras. Certe ankaŭ ŝi volis elekti por si la plej indan viron. Do ŝi atentis kelkajn, poste intime amikiĝis kun du. Ŝi ĉiam sinceras, do ĉiu el tiuj viroj sciis, ke ŝi amikas (kaj amoras) ne nur kun li. Sergeo konstante admonis, postulis, ke ŝi estu nur kun li. Kaj Alekseo akceptis ŝin tia kia ŝi estas. Do nature ŝi edziniĝis al Alekseo. Mi ĝojas pro ŝia elekto – kvankam mi eĉ ne dubis, ke ŝi elektos lin. Estu ili feliĉaj!…

Kaj vi, se vidas ion, kio ne eniĝas viajn moralajn ŝablonojn – ne juĝu. Precipe se neniu el ni plendas kaj ĉiuj kontentas. La vivo estas pli varia ol niaj imagoj pri ĝi…