Limerikoj de malkongresano kial ŝrumpas la membrokvanto

Valentin Melnikov

Kongres’ estis en Kopenhago,
tro grandas por ĉio la pago.
hezitis mi tre –
ĉu veni aŭ ne,
kaj tamen rezignis pri l’ ago.

Jen estis kongres’ en Hanojo,
ĝis kiu tro longas la vojo.
Fiaskis la plan’
de l’ samidean’ –
li ploris en granda malĝojo.

Ĝin sekvas kongres’ Rejkjavika.
Alven’ estas same komplika:
tro grandas kotizo,
problemas la vizo –
mi grumblas per mok’ limerika.

Kaj poste kongres’ Bonaera –
samspeca vizi’ efemera
pro granda distanc’
malmultas la ŝanc’,
ke la partopren’ estu vera.

Ĉu daŭros la vic’ sen-efika,
kaj laŭ “korektec’ politika”,
ke fortu la grad’
de l’ loka movad’,
okazos kongres’ Antarktika?

(Temas pri Universalaj Kongresoj de 2011-2014)


Tra la verda mondo

limerikoj

Junul’ vivis en Roterdamo
sen ia bezono pri damo:
laŭ modo de l’ ej’
fariĝis li gej’,
kaj laŭdis ĉi specon de amo.

Junul’ al kastel’ Greziljona
veturis por staĝo impona.
Draman arton li studis,
en spektakloj provludis,
kaj revenis komplete senmona.

Juna knab’, vizitinte Hercbergon,
poste ofte grimpadis sur kverkon,
ĉar laŭ lia deklar’
de sur alta branĉar’
li jam vidas en for’ Finan Venkon.

Junulin’ en Bulonjo-sur-maro
Ofte ploris en trist’ kaj amaro:
“Ne plu venas kongresi
kaj min ĝue karesi
diligenta, ho ve, kolegaro!”

Kursgvidant’ en Mazara-del-Vallo
estis fama por ĉiu italo.
Tamen el eksterlando
ofte venis demando –
ĉu li estas fakulo aŭ malo?