Scienco pri biografio malsamas ol geografio: unua – pri kapoj, alia – pri mapoj. Jen tia distinga defio! Enigma person’ el Kairo neniam nudiĝis; jen diro: “pro granda hontem’ ne scias mi mem – ĉu ino mi estas aŭ viro?” Post longa kaj akra kverelo pentriston forlasis modelo, ĉar li malmodeste ŝin pentris senveste, nur restis sur li la ĉapelo. “Mi havas la revon!” – konfesas La ul’: – “ĉesi drinki”. – «Impresas! Faru do! Simplas jen!» – “Sed ne povas mi sen Revo vivi! Do tial ne ĉesas.” Respektinda sinjor’ el Irlando jen replikis al rekta demando: “Estas mia sekreto – Ekvilibra dieto: Ĉiumane po glaso da brando!” Junulin’ foje diris: “Liberon! Mi ne ŝatas sufokan aeron! Ŝvitas dum ĉi-somer’ mi, indas ion malfermi.” – «Konsentite! Ĉu vinon? bieron?» Programisto el Timiŝoar’ volis prunti mil eŭrojn, sed ĉar precizemis la ulo – do por glata kalkulo prunteprenis li 1024. |
unua premio de EKRA-2015