La poeto de l’ skolo Ibera
ĉiam verkis laŭ stilo libera.
“Ĉu ĝi estas poem’?” –
“Mi ne scias eĉ mem!” –
li respondis per vorto sincera.
Laŭ dir’ de hispanoj, Cervante-
-s, sen dub’, pli talentis ol Dante.
Italoj oponas,
ke Dante pli bonas,
nur vante la tempon perdante.
Verkist’ fama – Jonathan Swift –
neniam veturis per lift’.
Kaj same Ŝekspir’ –
laŭ onidir’.
Por moderna poeto Honkonga
Limerik’ ĉiam ŝajnis tro longa...
unua premio de EKRA-2013