|
Se vidas ni Rusion el la foro,
pri la disiĝo ĉesas jam angoro.Hieraŭ mi ekstazis plej,
sakrante tiajn emociojn,
ke nur malnova necesej’
similajn konas erupciojn.
Al miaj kvietaj demandoj pri tio,
ĉu bonos daŭrigo de l’ biografio,
kun granda malĝojo respondis pitio:
ne eblas prognoz’ en la mond’ de l’ mafio.
Por sin konservi en naturo,
per frakasado kaj disprem’
sin reproduktas la teruro,
sin plantas kaj sin nutras mem.
Eĉ se maldensiĝas laŭ la tempo
morna nokto super nia domo,
la libero rusa, en aŭtento
estos indikita per pogromo.
Al mi proksimas ĉio en Rusi’,
konatas, tute klaras por kompreno,
senteblas kun intima emoci’,
sed Dio gardu min de la reveno. |
|
|
Vi estas por animo kaj raci’
unua amo kaj prizon’, Rusi’.Mi ekzistas, fakte ne konante
de libero la spiritan senton:
kiu vivis sub la kloŝ’ konstante,
tiu ne perceptas firmamenton.
Animo rusa mute krablas,
indiferenta al kompreno.
Fremdlingvon uzi ĝi kapablas
nur kun vortar’ kaj abomeno.
Liberiĝinte de la rusa vibro,
mi sidas nun en la hebrea ĉelo,
sed, reveninte al popol’ de Libro,
plu amas la popolon de Botelo. |
|
|
Ni amas la gvidoron multe pli,
se jam sub tomba ŝton’ troviĝas li.Mi kredas, ke bonkoras kaj honestas
la potenculoj ĉie sur la tero.
Mi kredas, ke en mar’ niksinoj estas,
mi kredas je koboldo kaj ĥimero.
Popolon rusan ĉiam la gvidor’
antaŭen marŝi vokas plu kun pompo,
por gloro, por moralo kaj honor’,
sed kie la antaŭ’ – denove trompo.
Tra l’ epok’, kvazaŭ muŝoj, zumas,
kunplektiĝas en ornamenton –
la gvidor’ kaj putin’ plenumas
la socian temperamenton.
Al troa vervo kaj persisto
degelis mia interes’:
se agresemas progresisto –
abomenindas la progres’.
En vivo, morto kaj amor’
trovinte la senliman temon,
ne kraĉis mi al la gvidor’,
ĉar plene fekis sur Sistemon. |
|
|
En sankta popola batalo
mi estis la misa detalo.El marĉo jam vino riveras
kaj kreskas balen’ sur herbejoj;
la viv’ en Rusio prosperas;
filinon atendas du gejoj.
Respektas la epok’ laŭ granda list’
profetojn, krucumitajn sen kompato,
kaj ĉiu libro pri simila Krist’
aperas kun prefaco de Pilato.
Kompatas mi de Marks’ heredon –
ĝi falis en la rusan kelon.
Pravigis celo la rimedojn,
rimedoj fekis sur la celon.
Evoluas la mondo spirale,
rondo rondon postsekvas laŭ ord’,
kaj hodiaŭ ni, certe, morale
estas super mongoloj el Hord’.
Dum regas timo kaj kateno,
mallarĝas permesita spaco:
ne licas ŝerci sub ingveno
kaj rezonadi super kaco.
Riveroj da tenebro en profundo
fluadas sub la krusto de moralo,
do ĉiam plu minacas la inundo
sur ĉiu placo, pont’ kaj magistralo.
Verkist’ impetas kun arogo
al deponej’ por sia pred’;
manĝanto el komuna trogo –
ne feku tien en sekret’.
Hodiaŭ mi tre foras de la moko
pri la jarcento ŝtorme furioza:
De grandiozaj fuŝoj la epoko
ja restas la epoko grandioza. |
|
|
Metio de la nenifar’ elita
min savis de prospero nemerita.La firmament’ kristale helas
kaj de fabelaj bildoj plenas –
ne ĉar la mondo vere belas,
sed ĉar esence mi kretenas.
Lernis mi facile kaj abunde,
kaj de ajna scio la porcion
mi ensorbis tiom plenprofunde,
ke ne povas trovi jam la scion.
Facile verkas mi kaj saĝe!
Belsonas mia verslini’!
Nur sekvatage tre domaĝe
relegas miajn versojn mi!
Aprilo! Larman gutofrapon
mi ŝatas en sonor-kulmin’.
Alvenas pensoj en la kapon,
sed, ve, ne trovas tie min.
Mi verse min elspezis sendomaĝe
kaj, disipinte vivon kiel horon,
mi per la manoj kaptas plenkuraĝe
jen eĥon, jen rebrilon, jen odoron.
Belas, saĝas, iom kurba spin’,
pri la mond’ perfektas la kompreno –
mi hieraŭ enrigardis min
kaj eliris tuj kun abomeno.
L’ okuloj per kortuŝaj larmoj brilas:
jen tuta vivo – por legad’ ofero.
Kaj tio en la viv’ al mi utilas,
kiel en tundro – necesejpapero.
Kreski ekde la certa momento
ĉesas ni – bedaŭrindas la halto:
ja al mi, eble, ĝis la prudento
restis du centimetroj da alto.
Animo olda strebas al kviet’.
Mi dume povas vivi, povas kanti,
deziras mi ankoraŭ ĉion, sed –
jam malpli ol dezirus deziranti. |
|
|
Atingas ni de vivosperto supron,
sed ne pli frue, ol travivis stupron.Kolomba kver’ kaj pepo de hirundoj
animon mian regas en trankvil’,
sed se esplori plu – do en profundoj
silente sidas la pterodaktil’.
Mi ĝojas senti min inteligento
kaj vivi hele, klare kaj serene.
Sed ve – la plej perfekta instrumento
dum jaroj malakriĝas senrevene.
Kun homoj proksimecon mi evitas,
ne faras eĉ paŝeton al sincero.
Por ajna tuŝo ĉiam malfermitas
nenio krom la necesej-papero.
Pro instruad’ pri l’ vivosenco
min regas trem’:
la vivosperton de demenco
mi havas mem.
Mi dum disputoj silentas,
kvazaŭ kaptilo en streĉ’:
ĉe certaj homoj – mi sentas –
saĝi ne decas eĉ.
Propran vivosperton, eĉ modestan,
pli ol saĝon, mi aprezas ŝate:
plej perfekta sentorgano estas
pugo, travergita senkompate.
De l’ viv’ ŝatindas hasta karuselo
en aktuala spaco kaj momento.
Por mi trivita mia viva felo
pli karas, ol florkron’ ĉe monumento.
Al bono kaj malbon’ indiferenta,
mi estis kaj heroo, kaj ofero.
Mi spite ambaŭ vivis senprudenta,
kaj ambaŭ min provizis per sufero. |
|
|
Rapidas hejmen aŭtoj en mallumo
kaj uloj, jam uzitaj por konsumo.Estas tiu pens’ – ŝtelita flor’,
sed al ĝi ne malutilos rim’:
hom’ ne restas sola, en ignor’!
Iu nepre kaŝobservas lin.
Al ni descendas de sur alt’
pro la aspekt’ de birda flugo –
jen la feliĉo kaj ekzalt’,
jen guto da fekaĵ’ el pugo.
Ŝatas ni sekuron en epoko:
stacidome bonas la trankvil’;
sed romiaj grekoj jam kun moko
skribis pri ĉi tem’ antaŭ jarmil’.
En ajna bildo, ajna sono
trovante kaŭzon por angor’,
tedul’ similas al plafono,
likanta eĉ sen pluva plor’.
Saltas ĉirkaŭ ni feliĉ’ kun ardo,
logas danci valson kaj kvadrilon,
sed en sort’ senpagas nure lardo,
kiun oni metas en kaptilon.
Serĉante vojojn el la plago,
vi ne forgesu, ke sen perd’
neniam restas tia ago,
kiel ektuŝo al la merd’.
Oldulo, spektu kun prudento
la filmon de la vivospert’:
eĉ altkvalita ekskremento
ja tutegale estas merd’.
Por vivi en ĉi mondo kun sukces’,
dum turnas sin la ter’ – al ĉio pretu.
Baziĝu sur triobla malpermes’:
ne timu, ne esperu kaj ne petu. |
|
|
Ne eblas plibonigi l’ homon vere,
do tial ni perfektas senespere.Kvazaŭ paf’, aperas la subito,
montras homon funde kaj sen kaŝ’:
kio ĵetos sparkojn el granito,
kaŭzos nur disŝprucon de fekaĵ’.
Homo estas mister’, kiu daŭre
respegulas de l’ mondo la tuton –
klasigebla kaj faŭne, kaj flaŭre,
inkludanta kaj ŝtipon, kaj bruton.
Se en homo Di-fajrer’ subitas –
klare distingeblas li el for’.
Kiam la fajrer’ ne senprofitas –
tre malaltas ĝia prezvalor’.
Jen homoj – flamas kaj fervoras
por fari bonon al homar’,
sed bedaŭrinde fiodoras
ilia strebo al bonfar’.
Niaj noblaj intencoj en kreo
ĉiam venas al ĝena konstato:
fajron donis al ni – Prometeo,
fajron uzis post li – Herostrato.
Ni kompatu lin: pro ŝtormaj dramoj
dispeciĝas kaj dissaltas for
ĉiuj liaj cent kvin kilogramoj
da soleco, tristo kaj angor’.
Laŭ animo – fripon’, mizerul’,
sed muzik’ lia ĉion superas:
dia grac’ estas kvazaŭ pustul’ –
eĉ sur pugo ĝi foje aperas. |
|
|
Kiu komprenis de l’ viv’ fundamenton,
tiu delonge preferas silenton.Jen estas homo – en kontento,
kaj tuj embuskas lin angor’:
bezon’ de tristo kaj turmento,
avid’ je spleno kaj dolor’.
La saĝo kaj postaĵo kamaradas,
eĉ se malsimetrias la unio:
ja por talent’ sidejo bezonatas,
sed pug’ indiferentas al racio.
Simpligi sin la saĝo vane penas,
samkiel feblas volo antaŭ fat’.
Ju pli la kapo per sinuoj plenas,
des pli sinuas nia vivopad’.
Ŝatas mi, kiam vort-pasament’
ore brilas sur pensoj koheraj,
kaj pri saĝo atestas silent’
nur se mankas atestoj ceteraj.
De idioto bravas agoj,
specife grandas la kuraĝ’.
Stultec’ kapablas je zigzagoj,
neatingeblaj por la saĝ’.
La kuraĝo de malkaŝa spito,
plena de serĉado kaj angoro –
dignas pli, ol pruda hipokrito
de bigota pia di-adoro.
Amikoj ĉiam kapricetas
kaj emas moki nin facile.
Amikoj ĉiam iom tedas –
al fido kaj certec’ simile.
Racio, ne konanta malprudenton
kaj cerbo sen petolo kaj kuraĝ’,
kaj menso, ignoranta vivan senton,
senlime malproksimas de la saĝ’. |
|
|
Ebriul’, ne hontu, ke la naz’ aŭroras –
ĝi kun nia flago bele samkoloras.Se ne ekzistus Dia volo,
ne scius ni pri alkoholo;
do drinko estas ne malbon’,
sed de l’ beato lecion’.
Majestan, racian, solenan
por drinko mi havas motivon:
uzante l’ okazon konvenan,
konstante mi festas la vivon.
Jen denove al mi venas amiko,
portas vinon li por distro konstanta.
Tempo, kiun ni disipas kun ŝiko, –
estas mono, tutegale mankanta.
Pri l’ natura harmoni’ – apreco,
la muzel’ ebria – fi, fatraso!
Ĉiam al mi venas modereco
proksimume post la tria glaso.
Somere mi en tago januara
ekvidis elefanton en glaset’.
La elefant’ ekfumis kun kviet’,
kaj diris li al mi: «Ne drinku, kara!»
Paseo kaj futur’ – la sort’
eternas sen modif’:
donitas ja naskiĝo, mort’
kaj drinko – dum la viv’. |
|
|
Hebreojn – kaj kadukajn, kaj junaĝajn
mi amas ne dresitajn, sed sovaĝajn.Mi vivas facile, leĝere,
sed devas mi diri konfese,
ke estas hebreoj ni, vere,
sed iuj – pli ol necese.
Rimarku ni: dum histori’ evoluis,
gvidante l’ popolojn fatale,
hebreoj ĝis nun sian ŝtaton konstruis,
tamen la rusan – male.
Se mia bona juda Di’
indulgus min, sen krud’ –
facile povus fari li,
ke mi ne estu jud’.
De la hebre’ per larmo penta
trasaturitas la spirit’:
hebre’, pri ĉio plenkontenta,
estas kadavr’ aŭ invalid’.
Antisemit’ similas damon
de profesia delikato:
sentante al hebre’ malamon,
postulas pagon sen rabato.
Ne simplan loĝejon bezonas hebreoj,
hebreoj bezonas por vivo ekzakta
loĝejon specifan, kun du necesejoj:
unua – vianda, alia – la lakta.
Rimarkas judon vi en ajna sfero,
jam ĉe la sojl’ nevole lin aŭskultas.
la judoj tre malmultas sur la tero,
sed ĉiu judo ege, ege multas. |
|
|
Laŭ viv’ senzorga, misa drivo –
jen estas vere luksa vivo.Vane la konscienc’ modesta
angore jukas en la sin’:
mi estas hom’ – nenio besta
fremdas min.
Sen hastado, kun pia prudento
mi surterajn aferojn aranĝas:
mi asketas, se mankas la tento,
kaj fastadas mi, kiam ne manĝas.
Decidu, Dio, ni agorde
pri roloj – sen antinomi’.
Pekulojn amas vi? Bonorde.
Kaj pekulinojn amu mi.
Anim’ doloras kaj ribelas,
se ardon bridas abstinenc’;
virgeco per la formo belas,
sed peko bonas per esenc’.
Amor-kuniĝoj plej diversaj
spiriton havas kaj esencon,
do inter agoj seks-perversaj
agnoskas mi nur abstinencon.
Kiam povis mi kaj eĉ kapablis
en la biografi’ havi faktojn,
mi kun inoj volonte establis
la surface-intimajn kontaktojn.
Ŝanĝiĝas mi poiomete,
kaj pro l’ fatal’ ne tristas, fakte.
Virinojn amis mi konkrete,
nun ilin amas mi abstrakte.
Se ni reenkarniĝas vere
por nova vivo, laŭ la fat’,
do birde flugus mi somere,
kaj marte mi estiĝus kat’. |
|
|
Angore tristas la virin’,
ke la spegul’ dikigas ŝin.Virin’ estas bazo de domo,
fiero por la famili’;
ŝi estas amiko de homo,
eĉ kiam pork’ estas li.
Mi belulinojn ne adoras,
ne nur pro manko de la mon’ –
eĉ nokte belulin’ memoras
pri digna pozo por impon’.
Ke en animo brilu sun’
kaj flamu dramo,
preferis mi paroli kun
vestita damo.
Ĉar la virin’ alia estas,
se ŝi senvestas.
Enigma virina naturo
malsimplas por penso rezona,
sed damo kun bona figuro
pli klaras ol kun la malbona.
Vir’ estas best’, aĉul’ avara,
tedul’, despoto, kretenego.
Ke tio ĉi fariĝu klara,
edziĝu simple vi, kolego.
En viro pleje gravas saĝ’ sen limo,
kaj forto – por vigleco kaj bonfarto.
Sed al virino logas nin animo
kaj ankaŭ la ceteraj korpopartoj.
La viro sin per nodo ligos,
sed se en li pasio bolas,
virinon nepre li instigos
al tio, kion mem ŝi volas.
Per logik’ ne eblas inon venki,
ĉiam bolos ŝi kaj violentos;
eblas la edzinon rekonvinki,
nur se oni tuj kun ŝi konsentos. |
|
|
En am’ belegas kaj adoro,
kaj apogeo, kaj langvoro.La mondo klaras por akademio,
scienco ĉion povas klasifiki,
kaj kaŝas bela vort’ «poligamio»
la fakton, ke ni ege ŝatas fiki.
Jen plej supera intereso:
plenumi oldan vorto-gamon
kaj gvidi voje al progreso
mucide bonmoralan damon.
Se belajn revojn en subito
kripligas la realo blinda –
por la animo nur koito
estas kuraco plej fidinda.
Kaŝas sin malico en etik’,
kiu multon sen pravig’ tabuas:
bono, sed ne peko, estas fik’,
se la karulino tion ĝuas.
Estas la plej bona tasko –
krei karnon laŭ kutim’.
Nia tasko – korponasko,
Di’ provizos per anim’.
Kiel interrigardis ni subite,
forgesi povos vi.
La mondo etas, iam do enlite
renkonton trovos ni. |
|
|
Mirakla ĝuo de amora sento –
multobligilo por la homa gento.Viva sent’, de ludoj ĝoja folo,
sparkoj de diskut’ sen ajna cedo…
Am’ estas daŭrigo de parolo
per alia komunikrimedo.
Naturo nin surliten ŝovas,
la sorto tion ne abolas:
Sen ino vivi vir’ ne povas,
kaj ino – povas, sed ne volas.
Virin’ facilas je inspir’,
sed pri la sort’ neniam dankas:
jen en la vivo mankas vir’,
jen estas vir’, sed vivo mankas.
Kun certeco kaj obstino
jenan leĝon mond’ posedas:
ju senpekas amikino,
des rapide ŝi gravedas.
Ŝi meditadis, pala kiel lun’,
kaj nigrasilke fluis la harar’.
Ŝi tiom fridis en intima kun’,
ke min pro tio trafis nazkatar’.
Anim’ doloras, jukas, plendas,
angoras en la korp’ sen fino,
kiam neniu priofendas
pudoron de l’ posedantino.
Por belulino sola fakt’
signifas mokon kaj ofendon:
kiam neniu vir’ sen takt’
al ŝi esprimas fi-pretendon.
En varmo, en malhel’, ĉe maro,
se pimpas sub la man’ talio,
konstati eblas sen eraro:
okazos baldaŭ ankaŭ plio. |
|
|
Se la viv’ troplenas de laboro,
malfortiĝas povo de amoro.Duonjarcenton travivinte,
mi post amaso da labor’
certiĝis: homon markas inde
nur pena ŝvito de amor’.
La varmo ekscite denovas,
inspiras – do ĉiuprintempe
bedaŭras mi tre, ke ne povas
du litojn okupi samtempe.
Ne estu vi heroldo-trumpetisto,
sed gvidu kaj mem sekvu kun pasi’:
la viro devas esti optimisto,
havante ĉion bonan antaŭ si.
De l’ tempo malicas la ŝtormo,
la kaŭzo de multaj sopiroj:
ŝanĝiĝas de damoj la formo,
kaj ankaŭ enhavo de viroj.
Kiel kadukan domon – tero,
min same firme hejmo tenas,
kaj kolportadon de tenero
mi preskaŭ jam ne partoprenas. |
|
|
Organoj feblas – jen kolik’, jen spasmo.
Maljuna trist’: marasmo – ne orgasmo.Kiam junis mi multe pli,
sciis mi, ke vivos sen fin’,
do al mi taŭgis ajna lit’,
io estis en ajna in’.
Dum benitaj jaroj de pasint’
per senbrida vivo ni feliĉis,
tiam ni amoris kun pasi’
ĉion, kio spiris kaj moviĝis.
En mi plurestas bravo kaj kuraĝ’,
eĉ se l’ aplombo estas jam sen senco.
Do al fraŭlinoj ekde certa aĝ’
mi palpebrumas tute sen intenco.
Anim’ kaj korpo jam ne ardas,
fajrujo mia bruli ĉesis:
fraŭlinojn belajn mi rigardas,
sed kiucele – jam forgesis.
En la anim’ ne fridas, ne malplenas;
vidante damon en negliĝa pur’,
mi sensas: viva sent’ en min alvenas,
sed ĝi jam estas sento de humur’.
Nova fazo jam regas animon,
de la vivo simpliĝas la dramo:
ne rifuzo nun kaŭzas la timon,
nun mi timas konsenton de damo.
Specifajn trajtojn havas la maljun’:
ne tiom pompas la anim-festeno,
kaj ĝuoj, revoj kaj aspiroj nun
jam al stomak’ leviĝas de ingveno.
En tumulta hast’ de tardo vespera
jen ekfulmas lumosparko subita –
la aspekto de virino pretera
nin pensigas pri la viv’ nevivita. |
|
|
Mi vivas pie kiel pastro,
ne pli pasie ol post kastro.Susurante per jaroj, al lim’
venas temp’, kalkulante la aĝon,
sur vizaĝ’ riveliĝas anim’,
kaj serene lumigas vizaĝon.
En la viv’ plej gravas la momentoj,
kiam kvietiĝas la konsci’:
ja kurantaj en la mond’ eventoj
tute bone kuras eĉ sen ci.
Maljuniĝante, svarmas la idaro,
ĉiu – kun propra tragedi’ kaj dramo.
Vidante ĉi spektaklojn kun amaro,
mi solas kiel kaco de Adamo.
La nuna tago helas vere
kaj plenas de serena blu’ –
do jen rimarkis mi vespere,
ke mi ekzistas, vivas plu.
Drinku ni, oldulo! Tardas jam,
lastaj steloj de l’ ĉiel’ vanuas.
Ni arkaikiĝis kiel tram’,
tamen la aeron ne poluas.
Ĉion ajn, kio sanon minacas,
faris mi en la vivo terana,
sed mi nun min aktive kuracas,
do sendube mi mortos plej sana.
Postmorte kien la anim’ prenatos,
ho Dio, ne marĉandas mi kun ci:
ja en eden’ pli mildas la klimato,
sed en infer’ pli bonas la soci’.
Taksos niajn vivojn nepo klera,
se neglektos – ne bedaŭru tre;
ĝoju – nia tombo estos tera,
sed ne, dank’al dio, maŭzole’. |
|