Danĝeraj rimoj

Valentin Melnikov

Birdetoj ĝoje grajnojn bekas,
kaj super ni flugante… kantas.
Ho, niaj streboj tiom vantas!
Ni homoj tiom multe pekas!

Mi, admirante herban verdon,
surpaŝis akcidente… kardon.
Necesas havi ja singardon,
por dum promen’ ne riski perdon.

Tra teleskop’ en kosma spaco
videbla estis ruĝa… luno.
Kaj ĝi al iuj ŝajnis puno,
de l’ mondofino la minaco.

Fraŭlin’, vidante luksan riĉon,
al la sinjor’ prezentis… peton,
ke li donacu braceleton,
al ŝi farante la feliĉon.

Johan’ kaj Manjo tre amikas,
kaj ili ofte kune… sidas:
Johan’ trankvile televidas,
kaj Manjo intertempe trikas.

Jen instruisto en lernejo,
la fizikist’ – li estas… saĝa,
Ĉar kvankam estas li samaĝa
kun mi, li membras jam en TEJO.

Dum romantika aventuro
abunde gutis mia… ŝvito.
Ja mi ne estas emerito,
bonordas dume la naturo!