La lingvo de la okuloj

Ulrich Matthias

Observi homojn estas mia hobio. Pro tio mi ŝatas veturi en trajnoj, precipe en fermitaj 6-personaj kupeoj, kunvojaĝante kun fremdaj homoj en tia proksimeco, kian oni aliloke evitus. Ĝuste en tian kupeon mi iris ĉi vespere. Vidante nur tri homojn en ĝi, mi malfermis ĝian pordon kaj ekparolis: “Bonan vesperon. Ĉu ĉi tie ankoraŭ estas libera loko?” La tri pasaĝeroj – dugemaljunuloj kaj unu knabino – kapjesis, kaj la maljuna virino -gestis al mi per mansigno, ke mi libere elektu iun ajn el la tri liberaj lokoj. Mi metis mian dorsosakon sur la pakaĵkradon kaj eksidis. Dume la trajno jam ekveturis. “Enuiga vojaĝo”, mi pensas post kelkaj minutoj, “ili ĉiuj silentas, apenaŭ moviĝas, apenaŭ spiras…”.

Mia observemo tamen ne ripozas. Sen tro rimarkeble turni mian kapon al ili, mi rigardas la du oldulojn. “Verŝajne ili estas geedzoj”, mi pensas. Sed, sobre pensante, mi konstatas, ke nenio en ilia konduto indikas tion. Ili ne interparolas, ili eĉ ne vere rigardas unu la alian. Kvazaŭ du fremduloj.

Mia rigardo transiras al la knabino. Ĉirkaŭ 20-jara mi taksas ŝin, kaj supozas, ke ankaŭ ŝi estas studento, kiu ĵus pasigis la semajnfinon hejme ĉe siaj gepatroj. Ŝi aspektas kiel dormanta infaneto. Kiel anĝelo. Silentaj homoj kun kontenta vizaĝo estas dolĉaj. Iom malgranda ŝi estas, kun unuavide ne tro okulfrapa eksteraĵo. Sed ŝiaj trajtoj elradias mildecon kiun substrekas la pala bruno de ŝia hararo same kiel la sabla koloro de ŝia bluzo. Nek ŝminkon nek ornamaĵojn mi rimarkas. Natura ĉarmo.

Dum mi meditas pri ŝi, la maljunulino ofertas sandviĉon al la viro. Senvorte. Li akceptas ĝin. Ankaŭ senvorte. Tutcerte ili estas geedzoj, malnovaj geedzoj. Iam mi legis, ke averaĝaj malnovaj geedzoj interparolas nur sep minutojn tage. Ĝuste tiaj ili estas. Sendube.

La knabino interesas min pli. Ĉu malantaŭ ŝia trankvila fasado troviĝas indiferento aŭ kaŝita pasio? Certe ŝi estis tre obeema infano. La gepatroj ŝin bone edukis. Ĉu ŝi simple neniam estis ribelema, aŭ ĉu ili sufokis ŝian volon per psika, eble eĉ fizika perforto, tiel ke interne turmentas ŝin subpremitaj sentoj kaj emocioj? Ne, ŝi aspektas sufiĉe feliĉe…

“Ĉu vi enpakis la gazeton?” La voĉo de la viro rompas la silenton. Ŝajnas, ke la maĉado de la sandviĉo vekis lin el lia letargio. Finmanĝinte, li nun volas ion legi.
“Ne, kial?”, respondas la edzino.
“Mi diris al vi, ke vi enpaku la gazeton.”
“Tion mi ne aŭdis.”
“Mi nun volas legi la gazeton.”
“Mi pensis, ke vi faris tion jam hejme. Krome, ni ja baldaŭ alvenos.”
“Tio min ĉagrenas, ke vi ne enpakis la gazeton.”

Tedaj homoj. La mondo estas plena je ravaĵoj kaj mirakloj, sed tiuj du uloj havas nenion pli agrablan por diri. Fakte, ravaĵoj interesas min pli. Kaj konsciiĝante pri tio, mi denove rigardas al la knabino. Al mia anĝelo. Ŝi certe nur malfrue ekinteresiĝis pri knaboj. Mi eĉ povus imagi, ke ŝi ankoraŭ neniam havis amanton. Eble la amo de panjo kaj paĉjo ankoraŭ sufiĉas por ŝi.

“Tio min vere ĉagrenas, ke vi ne enpakis la gazeton”, subite ripetas la viro. Kaj la rigardoj de mia anĝelo kaj mi renkontiĝas. Ŝiaj pupiloj montras unue al mi, poste kaŝe al niaj du kunvojaĝantoj, kaj fine denove al mi. Ni ridetas unu al la alia. Ni pensas same. Mi ŝategas ŝin, ĉar mi ŝategas homojn kiuj regas la lingvon de la okuloj. Malmultaj, tro malmultaj ĝin parolas.

Tiel ankaŭ la du olduloj nenion rimarkis. Ankoraŭ dek minutojn ni vojaĝis kvarope. Tiam okazis io, kion mi ege deziris kaj samtempe ege timis: La du olduloj eliris ĉe la sekva stacio, kaj neniu nova venis en nian kupeon. La trajno denove ekmoviĝis. Streĉita malcerteco ŝvebas en la aero. Neniam antaŭe mi tiom forte sentis la intimecon de trajnkupeo. Mi apenaŭ aŭdacas ĵeti rigardon al ŝi. Ja observante homojn, oni ĉiam atentu, ke la alia ne sentu sin tro observata. Aliflanke, ĉu virinoj povas distingi rigardojn, kiuj admiras anĝelojn, de tiuj, kiuj nur deziras konkeri objekton? Ŝi verŝajne jes. Do mi ne tro timu. Kaj dum nia veturo tra la malhelo nia kupeo ja ofertas nenion alian vidindan.

Ŝajne ankaŭ ŝi tion komprenis. Subite niaj rigardoj denove renkontiĝas, kaj ĉi-foje ŝia rideto penetras profunde ĝis mia koro. Io varma kaj milda trafluas kaj plenigas min, ĝi faligas min en edenan etoson. Ho, kiom mi amas tiun ĉi senton, ho, kiom mi dankas al mia patrino, ke iam, kiam mi estis ankoraŭ bebo, ŝi jen kaj jen ridetis al sia infano el plena koro, tiel forprenante de ĝi ĉiujn timojn kaj zorgojn kaj lulante ĝin reen al praa feliĉo, kvazaŭ reen en sian sinon. Unue subkonscie, poste racie, mi sciis, ke tiaj momentoj ĉiam revenos en mia vivo, eĉ se nur malofte, kaj tial mi neniam serioze pensis pri memmortigo. La vivo tro belas, ĝi donas tro da ŝancoj por profunda feliĉo. Precipe, se mi ne perdos ŝin, mian anĝelon. Kaj tiucele mi devas ekparoli kun ŝi, eĉ se tio rompas nian silentan, sensonan serenecon.

“Ĉu ankaŭ vi studas en Heidelberg?”, mi demandas ŝin.
“Jes, ĉe la pedagogia altlernejo”, ŝi respondas. Unuafoje mi aŭdas ŝian voĉon, kun plezuro notante, ke ĝi sonas ĝuste tiel varme kaj milde kiel mi imagis ĝin.
“Kaj do vi verŝajne loĝas en unu el la apudaj studentaj hejmoj, ĉu ne?”, mi daŭrigas, jam sentante min ĝoja kaj fiera pro tio, ke mi sukcesis komenci konversacion kun ŝi.
“Ne, mi loĝas en Eppelheim, ne tiom proksime al la altlernejo.”

“Ĉu vi nun veturos per tramo tien?”, mi aŭtomate pludemandas, jam fantaziante pri tio, ke mi akompanos ŝin dum la veturo, malgraŭ tio, ke Eppelheim ne vere estas mia direkto kaj ke krome antaŭ la stacidomo atendas min mia biciklo.
“Hm”, ŝi respondas, kaj ŝajnas al mi, ke tio signifas. “Jes, kompreneble”.

Ni silentas. “Ŝi vere estas trankvila homo”, mi pensas, kiam mi konsciiĝas pri tio, ke ŝi nur respondis al miaj demandoj, sed ne reciprokis ilin. “Sed ĝuste tiaj silentemaj homoj povas havi tre profundan animon.” Dum mi pripensas, ĉu mi nun demandu ŝin pri detaloj de ŝia studado aŭ ĉu mi simple rakontu ion pri mi mem, ŝi subite leviĝas kaj surmetas sian dorsosakon. “Mi devas foriri nun… ĝis!” Ŝiaj vortoj ŝokas min. Elirante el la kupeo, ŝi donacas al mi lastan rideton, dum ŝiaj okuloj diras: “Mi kompatas vin.”

“Mi ne komprenas”, respondas la miaj. Ja restas ankoraŭ almenaŭ dek minutoj ĝis Heidelberg. Ŝi tute ne aspektis, kvazaŭ ŝi apartenas al tiuj homoj, kiuj nervoziĝas jam kvaronan horon antaŭla halto de la trajno pro la timo maltrafi sian stacion. Kaj verŝajne ŝi eĉ ne devas rapidi al la tramhaltejo, ja la tramoj ankaŭ vespere veturas ankoraŭ ĉiun dudekan minuton.

Jam ŝi estas for. Ĉu mi tuj sekvu ŝin? Tio aspektus altrudiĝeme. Ankoraŭ postrestas la feliĉo en mi, sed la racio min avertas. Se mi ne reagas nun, mi morgaŭ iros tra la pedagogia altlernejo kaj la tuta urbeto Eppelheim, ĉie elrigardante pri knabino, kies nomon mi eĉ ne konas. Aŭ mi provos retrovi ŝin pere de anoncgazeto aŭ la loka radio, kiel lastatempe faras multaj gejunuloj en similaj situacioj. Pli bonas reagi nun. Tiu vibrado, kiun mi sentas en mi, fakte estas tiom forta, ke sendube temas pri amo. Ŝi tiom mankas al mi, ke necesas sekvi ŝin. Mi imagas, kiel mi demandas ŝin pri ŝia adreso ĉe la trajnpordo, sur la kajo, ĉe la tramhaltejo aŭ en la tramo; mi vidas nin iri man-en-mane al ŝia domo…

Elirante el la kupeo, mi finfine vidas ŝin ĉe la trajnpordo, sed intertempe jam pluraj homoj staras inter ni. Malfacilus preterpasi ilin. Fine la trajno haltas. Elirinte, mi serĉas ŝin sur la kajo. Subite kvazaŭ fulmo io min trapikas kaj disŝiras: Jen iu barbulo ŝin brakumas kaj arde kisas.