Erotika novelo
2018
Enhavo
Tiu erotika novelo estas farita nur por plenaĝuloj. Ĝi prezentas seksumajn agojn. Se vi ne ŝatas tian prezentadon, tiam nepre ne legu tiun novelon.
Robin Wilson estas 25-jaraĝa fraŭlo. Li ne estas sukcesa amaĵisto. Tamen li ofte sonĝas pri belaspekta amoplena amikino, ekzemple kiam li sidas en metroo. Li ja ĉiutage veturas pli ol unu horon al la urbocentro de Helkamp. Multas la belaj virinoj, sed Robin neniam kuraĝis alparoli ilin. Restas nur la revoj. Ankaŭ la gekolegoj en la instituto, kie Robin laboras, jam estas rimarkintaj, ke Robin suferas pri tiaj problemoj.
„Venu hodiaŭ al la kunveno en la kafejo de la instituto. Tie estos eta festo, prof. Fabre invitis la tutan kolegaron. Li ja sukcese kolektis grandan monsumon por la nova projekto“, proponas Ron, kiu apartenas al la sama sciencista laborgrupo kiel Robin. „Mi ne ŝatas tiajn aranĝojn“, respondis Robin, aldonante „sed mi venos. Tiam ni ja kune povas ĝui la fanfaronadon de nia ĉefo. Mi nur esperas, ke estos bona bufedo“. „Ne ĉiam pensu pri la manĝaĵo, por vi pli gravas la sporto. Pensu pri via belaspekta ventro.“, Ron mokis lin kaj post tiuj vortoj sekrete malaperis.
Prof. Fabre malfermis la vesperan renkontiĝon: „Karaj gekolegoj! Mi ĝojas, ke vi ĉiuj kunvenis. Hodiaŭ ni ĉiuj povas festi la grandan sukceson. Nia venonta projekto estos sekurigita. Nia laborgrupo eĉ kreskos per tri pliaj sciencistaj kunlaborantoj. La venontan semajnon okazos nia projekta seminario. Tiam vi povos bonvenigi ilin. Sed nun mi invitas vin iri al la bufedo. La bongustaj bulkoj kaj la ŝaŭmvino jam atendas nin“.
La tuta kolegaro nun obee enviciĝis antaŭ la longa tablo por sin provizi. Ron staris malantaŭ Robin kaj rimarkis, ke pro la amaso da homoj oni certe bezonus iom da tempo por atingi la manĝetojn kaj la ŝaŭmvinon. Li demandis koleginon, kiu staris en la vico antaŭ Robin „Helen, ĉu vi havas novajn informojn pri la projekto?“ Helen turniĝis dirante „Ne, mi ankaŭ nur scias, ke temas pri la ‘telepatio-eksperimento’. Niaj konkurencantoj ja eltrovis ĝin“. Per sia dekstra mano Ron donis etan puŝon al la dorso de Robin por instigi lin, dirante „Robin, vi ja certe scias ion, kion vi pensas?“
„Mi ankaŭ nur havas magrajn informojn. Tiu eksperimento tute ne traktis veran telepation. Ili ja nur pruvis, ke oni povas transporti pensojn per magneta stimulado. Kaj ili nur sukcesis per du aŭ tri mallongaj vortoj“, klarigis Robin, kaj Ron ĝojis, ke li sukcese instigis sian kolegon al konversacio kun virino. Sed, ĝuste en tiu momento alvenis ŝia amiko. „Pardonu min, kara,“ li diris, brakumante ŝin, kaj aldonis „mi preskaŭ preterdormis tiun kunvenon.“ Ron nur komentis „Feliĉulo, vi. Ni ankoraŭ ne atingis la bulkojn. Sufiĉas la oferto, eĉ por vi.“ Do, tiu aranĝo pasis por Robin kiel kutime. Estis nur kelka babilado kun malmultaj gekolegoj, sen ŝanco por plia alproksimiĝo. Ron ne povas malhelpi sian kolegon tre frue forlasi la aranĝon.
„La venonta trajno venos kun kelkminuta malfruiĝo“ aŭdiĝis el la laŭtparolilo sur la kajo. Nun, lundon, en la vespero, post la laboro, multaj homoj tie atendis en densaj vicoj. Robin iris al la antaŭa parto de la kajo, ĉar tie li verŝajne havus bonan ŝancon atingi liberan sidlokon en la vagono. La metala voĉo el la laŭtparolilo vokis „La trajno alvenas. Atentu la spacon inter la vagono kaj la kajo!“ kaj ĉiuj klopodis eniri la trajnon kiel la una pasaĝero. Robin trovis sidlokon apud la fenestro. „Ho, mi almenaŭ nun sukcesis“, li pensis, ĉar multaj aliaj nur atingis starlokon. „Kial la fervojo ne zorgas por pliaj vagonoj?“ grumblaĉis viro, kiu apogis sin je la vando, sed neniu reagis. Preskaŭ ĉiu pasaĝero provis eviti rigardi la aliajn. Multaj koncentriĝis je siaj poŝtelefonoj aŭ al aliaj elektronikaj aparatoj.
Robin enŝaltis sian elektronikan librolegilon sed hodiaŭ li ne povis bone koncentriĝi. Tra lia menso vagis multaj pensoj, ekzemple: „Ĉu mi hodiaŭ tro frue forlasis la kunvenon? Kial mi ne klopodis konversacii kun pliaj gekolegoj? Mi ja ne scias multon pri la telepatio-projekto.“ Robin provis rilaksiĝi kaj fermis la okulojn. Li preskaŭ ekdormis, sed je ĉiu stacio aŭdiĝis la mesaĝo el la laŭtparolilo. Robin ĉirkaŭrigardis la vagonon. Liaj okuloj nur tre mallonge restadis sur la vizaĝoj de la kunpasaĝeroj. Li ne trovis interesajn homojn krom unu virinon, sidantan je la kontraŭa flanko de la vagono. Ŝi estis verŝajne samaĝa kiel li. Ŝi tenis sian poŝtelefonon en la mano sed ne uzis ĝin. Robin rimarkis, ke ŝi ankaŭ ĉirkaŭrigardis la vagonon. Do, por unu eta momento iliaj rigardoj renkontiĝis. Kvazaŭ li estis kaptita, Robin turnis sian kapon kaj denove ŝaltis sian legilon. Tio estis nur preteksto. Post kelkaj sekundoj li denove turnis siajn okulojn al ŝi. Sed nun tiu virino ne reagis. Ŝi ŝajne uzis sian poŝtelefonon. Robin deturnis sian rigardon kaj fermis siajn okulojn. Nun li ne plu riskis kontakton per okuloj. Tra lia menso denove vagadis pensoj: „Ĉu ŝi vere priatentis min? Aŭ ĉu tio estis nur hazardo? Kial mi ne povas komuniki kun ŝi? Ŝi estas ja vere tre simpatia“.
Ankaŭ la virino ne plu koncentriĝis sur sia poŝtelefono. Jes, ŝi estis perceptinta la rigardojn de Robin. Sed tion ŝi volis kaŝi. Ŝi ja ne konis lin. Tio estis la unua fojo, ŝi neniam antaŭe vidis lin. Robin daŭrigis sian cerbumadon: „Kial mi ne scipovas telepation? Sed, kio okazus, se ŝi estus telepatia? Mi tiam povus sendi al ŝi mesaĝon. Sufiĉas ja nur eta vorto aŭ signo“. Robin nun, en sia menso, ‘produktis’ amasojn da diversaj signoj, kaj prijuĝis ĉu ili estus taŭgaj aŭ ne. Ĉu li simple provu sendi la vorton ‘Saluton’? Aŭ ĉu li provu sendi bildon, ekzemple de bela floro? Li ĉiam denove pripensis aliajn signojn kaj tro malfrue rimarkis, ke, ĉe la lasta haltejo, lia elektita virino jam estis forlasinta la vagonon.
„Ron, ĉu vi kredas, ke telepatio vere ekzistas? Mi legis, ke ĝis nun neniu povis pruvi tion“, demandis Robin. „Jes, kial ne“, respondis Ron kaj klarigis, ke la tiel nomata ‘telepatio-eksperimento’ ja konfirmis, ke komunikado inter du mensoj eblas sen paroloj aŭ gestoj eĉ je granda distanco. Oni nur bezonas la ĝustajn signalojn kaj antenojn. Robin demandis denove: „Sed kial tia komunikado ne funkcias inter ni ambaŭ?“ „Verŝajne ĉar ni ne havas la ĝustajn antenojn, aŭ ĉar ni ne uzas la ĝustajn signalojn“, rediris Ron. Robin konkludis, ke li bezonus pliajn informojn pri tiu temo. Eventuale li ja trovus ion en la biblioteko.
„Vi certe serĉas materialon pri telepatio, ĉu ne?“ demandis Helen, kiu hodiaŭ deĵoris en la biblioteka enirejo. Robin ektimis. Li ja intense estis rigardinta ŝiajn belformajn mamojn. „Ĉu ŝi estas telepatia?“ li pensis, kaj respondis „Jes, vi pravas, sed kiel vi povas scii tion?“ Helen replikis „Vi estas ja la kolego, kiu hieraŭ staris en la longa vico malantaŭ mi. Ĉu vi memoras? Tie vi ja jam montris, ke vi estas eksperto sur tiu kampo“. Nun Robin estis zorgoliberigata. Ŝia kolegino certe ne havas telepatiajn talentojn. „Tie estas la katalogo. Se vi bezonas helpon, demandu min“, ŝi diris kaj montris al li la vojon.
En la katalogo Robin trovis abundan materialon. Ne eblus legi ĉiujn librojn kaj artikolojn. Hodiaŭ li nur trafoliumis tri raportojn pri eksperimentoj el tiu kampo. Unu laborgrupo en Svedio priskribis studaĵon, en kiu oni observis ĝemelojn. Tre interesa estis la informo pri telepatiaj travivaĵoj de unuzigotaj ĝemeloj, el kiuj unu estis graveda. La alia studaĵo traktis la telepatiajn talentojn de aŭtismuloj. Neŭrologino el Kalifornio ekzamenis kelkajn aŭtismajn infanojn kaj povis pruvi, ke ili vere povas komuniki sen paroloj aŭ gestoj. La tria raporto traktis la telepatio-eksperimenton. Robin nur supraĵe legis la tekston, ĉar la metodon transporti signalojn per magneta stimulado li ja jam konis. En bunta gazeto li poste trovis etan instruadon por homoj, kiuj volas lerni telepation. Li kompreneble dubis pri tiu afero, sed tamen li legis tion.
Tiu artikolo traktis simplajn konsilojn por la lernado de la telepatio. „Tion mi ankaŭ provos“, pensis Robin. Li lernis, ke unue oni devas esti mense tute malfermita. Oni ne nur celu atingi la pensojn de alia homo. Tre gravas, ke oni ofertas siajn proprajn pensojn ankaŭ al aliulo. Por havi bonan komunikadon, oni nepre devas koncentriĝi, pli bone mediti. Se oni estas finfine tute liberigita de aliaj pensoj, oni koncentriĝu je speciala signo, vorto aŭ agado. Tio estu la unua sendita mesaĝo al la aliulo, kiu tiam povas respondi per la sama signalo.
„Mi devas rapidiĝi“, Robin pensis, ĉar jam estis post la sesa horo vespere kaj li volis ja atingi la metroon ĝustatempe. Kompreneble temis ne pri iu ajn trajno. Devas esti nur la trajno, kiu ekveturos je la sesa kaj kvarono. Li esperis denove vidi tiun interesan virinon, kiu sidis en la sama vagono. Robin kuris al la rulŝtuparo. Damne, ĉiam denove difekta! Ŝvitante li atingis la kajon kaj kontrolis la horloĝon. Estis jam kvarono post la sesa. Li malfruiĝis. Elĉerpita li paŝis al la antaŭa parto de la kajo kaj miris, ke ĉi tie staris multaj homoj. „La venonta trajno venos kun kelkminuta malfruiĝo“, denove aŭdiĝis el la laŭtparolilo sur la kajo. Tio signifis, ke eventuale restus la ŝanco vidi ŝin.
Robin nun trankviligita atendis kaj sukcese eniris la deziratan vagonon. Sed li nun ne kaptis sidlokon. Liaj okuloj ja daŭre estis serĉantaj la virinon. Bedaŭrinde hodiaŭ ŝi ŝajne ne kunvojaĝis. Senreviĝinta Robin stariĝis en angulo apud la pordo. Li provis pensi pri aliaj aferoj, sed tio ne funkciis. „Eventuale ŝi sidas ĉe la alia flanko de la vagono, kaj mi nur ne rimarkis ŝin. Estas ja tro multe da homoj ĉi tie“, li diris al si mem kaj provis rememori ŝian aspekton. Tio ne estis facila ĉar li eĉ forgesis la koloron de ŝia hararo. Li nur memoris, ke ŝi lastfoje havis ĉarman ĉevalvostan hararanĝon. Li nun koncentriĝis je la pordoj de la vagono por ĝustatempe rimarki ŝian eliron. Kaj li demandis sin, ĉu ŝi havus telepatian talenton. Robin formis en sia menso belegan bildon de ruĝa rozo. Li firme koncentriĝis je la frazo „Tiu rozo estas por vi. Se vi ricevas ĝin, respondu per bildo de blua floro“. Verŝajne dekfoje li ripetis tiujn pensojn.
Li ja bone sciis, ke nur malmultaj homoj estas telepatiaj. Krome eĉ se du homoj havus tian talenton, ne estus certe, ke la komunikado funkcias. Ili bezonas verŝajne ankaŭ la saman ‘ondolongecon’ kaj la ĝustajn ‘antenojn’. Robin ne sciis, kiel li pli bone priskribu la aferon, kaj li preskaŭ rezignis. En tiu momento aperis klara bildo de blua kampanulo en lia menso. Samtempe nepriskribebla plezura sento kaptis lin. Estis kvazaŭ regis varmo kaj malvarmeto en tiu sama tempo. „Ĉu tio estas nur iluzio?“ estis la unua penso. Sed sekvis vortoj, parolataj per klara voĉo, nur aŭdebla por li: „Dankon por la rozo, mi sidas ĉe la fenestro je la antaŭa parto de la vagono. Kial vi ne rimarkis min?“ Estis plena surprizo. Robin nun sciis, ke li ankaŭ havas telepatian talenton kaj respondis „Jes, nun mi vidas vin! Dankon pro la blua floro“. Tiujn vortojn li formis en sia menso sed simultane li movis la lipojn. La alparolita virino reagis per mansvingo. Ankaŭ Robin levis la manon.
La laŭtparolilo anoncis la venontan stacion. Robin ne havis multe da tempo. Li devis nun tuj fari decidon kaj demandis: „Ĉu vi permesas, ke mi eliru kun vi? Tiam ni povus ja daŭrigi nian konversacion“. La respondo estis „Jes, sed mi nur havas ĉirkaŭ dek minutojn. Poste mi devas elbusiĝi por mia hejmveturado“. „Malmulte da tempo, sed pli bone ol nenio“, Robin murmuris, sed li tuj mordetis sian langon. Lia nova konatulino povas ja kompreni ankaŭ tiun esprimon. Ŝi nun ekstaris kaj iris al la pordo. Sen vortoj ambaŭ brakumis unu la alian kaj eltrajniĝis.
„Ni iru tuj al la bushaltejo. Tie ni povas sidi sur benko“, proponis la virino kun la bela ĉevalvosta hararanĝo. Robin, kiu ankoraŭ ne konis ŝian nomon, prezentis sin. „Mi estas Sara“, ŝi replikis kaj sur la benko ili denove brakumis unu la alian. Robin prenis ŝiajn manojn dirante „Estas vera miraklo. Inter pli ol mil homoj nur troviĝas du, kiuj disponas pri la samaj antenoj. Kaj tiuj du estas ni ambaŭ. Mi estas feliĉulo, ke mi renkontis vin“. „Jes, mi ankaŭ ĝojas, ke mi trovis vin. Ĉu vi jam delonge scias, ke vi estas telepatia?“, Sara demandis. Robin klarigis, ke hodiaŭ estis la unua tago dum lia telepatia kariero. Sara, nun 26-jaraĝa, jam delonge sciis pri sia talento. Jam dum kelkaj jaroj funkcias telepatia komunikado inter ŝi kaj ŝia ĝemela fratino. Sed plia konversacio hodiaŭ ne eblis, ĉar la buso jam alvenis. Robin bedaŭris, ke hodiaŭ mankis la tempo, vokante „Morgaŭ ni denove renkontiĝos ĉi tie. Kunportu pli da tempo, mi proponas viziti la restoracion Alitala, ĉu vi konsentas? Ĝi troviĝas apude, je la jena strato“. Sara donis sian konsenton, kaj kisis lin sur la dekstran vangon. Tiam ŝi rapidegis al la buso.
En la kantino de la instituto troviĝis dum tiu frua mateno nur du homoj. Estis Robin kaj Ron, kiuj trinkis kafon. Robin ne povis koncentriĝi je la laboro. Tial li estis invitanta sian kolegon Ron trinki ion. Ron tuj rimarkis, ke lia kolego estis tute ŝanĝita. „Kio okazis? Kial vi volas paroli kun mi nun?“, li demandis. Robin rakontis pri sia hieraŭa travivaĵo en la metroo, kaj Ron kategorie rifuzis lin: „Mi ne kredas tion! Vi estas freneza. Telepatio ne ekzistas. La telepatio-eksperimento ja nur montris, ke oni povas stimuli cerbon per altgradaj magnetaj kampoj, sed tio ja ne estas vera telepatio. Vi nur fantazias, ĉar evidente vi enamiĝis.“ Robin respondis „Jes, mi enamiĝis, tio estas vera, sed mi nun ankaŭ scias, ke mi havas telepatian talenton. Sara ankaŭ, kaj ŝia ĝemela fratino“. Li krome klarigis, ke tia talento nur tre malofte troviĝas, kaj ke li ja nur estas komencanto. Li ankoraŭ tute ne komprenas tiun kapablecon.
„Ne, ne, mi tute ne kredas tion“, ripetis Ron kaj demandis „Ĉu vi nun, en tiu ĉi momento, havas kontakton kun via nova amikino? Kion ŝi sendas al vi? Ĉu vi jam informis ŝin pri nia nuna konversacio?“ Robin denove substrekis, ke la tuta afero estas nova sperto por li, kaj ke li ne povas klarigi ĝin. „Verŝajne la kontakto nur eblas ene de malgrandaj distancoj. Tiam mi nun ne sentas ion“, li diris. Poste li raportis pri la artikoloj, kiujn li estis leginta en la biblioteko. Unu el ili priskribis la nuntempe konatajn kondiĉojn por bona telepatia komunikado. Ankaŭ la cirkaŭaĵo ludas gravan rolon. Ekzemple, se la homoj troviĝas en modernaj konstruaĵoj, faritaj el betono, ne eblas komunikado. Kaj tre grava estas la psika stato de la telepatiaj komunikantoj. Robin legis, ke lertaj telepatiaj homoj povas bone kontroli siajn kapablojn, eĉ bloki la komunikadon. Certe ankaŭ aliaj kondiĉoj influas la aferon.
Ron ne estis konvinkita, li lin adiaŭis: „Mi nun iras al mia labortablo. Ankaŭ vi devus fari tion“. Sed li tre enpensiĝeme forlasis la kafejon kaj pripensis la kondiĉojn por telepatia komunikado. Speciale la influo de la ĉirkaŭa kampo el mikroondoj povas esti tre grava. La analizo certe ofertus novajn fruktodonajn celojn por la nuna instituta projekto. Eventuale Robin kaj lia nova amikino povus ludi kiel testpersonoj. Sed verŝajne estis tro frue konsideri tiun eblon.
Robin restis ankoraŭ duonhoron sola en la kafejo. Hodiaŭ li tute ne povis koncentriĝi je la laboro. Li nur atendis la laborfinon kaj la hejmveturadon per la metroo. Tre frue li forlasis la instituton direktiĝante la metroo-stacion. Hodiaŭ la trajno alvenis ĝustatempe, kaj Robin eniris la preferatan vagonon. Li tuj sentis la ĉeestadon de Sara sen vidi ŝin. „Iru antaŭen, ĉi tie, apud mi, estas ankoraŭ libera sidloko“, sonis klara voĉo, ne aŭdebla por aliaj. Robin respondis ankaŭ telepatie „Koran dankon, Sara. Nun mi spertas tre praktikan trajton de mia nova kapablo“. Li sidiĝis apud lia nova amikino brakumante ŝin kun granda ĝojo. La aliaj kunvojaĝantoj ne ĝenis lin. Nun li povis tute libere babili kun ŝi, kaj neniu kunvojaĝanto aŭdus tion. „Ni povas ne nur babili.“ transsendis Sara kaj daŭrigis la kaŝan konversacion „Atendu kaj sentu! Mi nun karesas vin. Mia dekstra mano tuŝas vian hararon“. Robin iomete ekskuiĝis. Li ne nur ricevis la mesaĝon, li ankaŭ sentis, ke iu kareseme tuŝis lin. Sed estis nereala tuŝo, tamen tre agrabla. Sara povosciis ne nur sendi vortojn kaj bildojn al lia cerbo. Ankaŭ sentoj kaj eĉ agoj estas transporteblaj per ŝia telepatia komunikado.
„Tiam mi povas ja ankaŭ kisi vin en kvazaŭ virtuala maniero, ĉu ne?“ demandis Robin telepatie, kaj tuj poste li mense vidis la ruĝajn lipojn de Sara kaj sentis varman malsekan kison. Sed estis nur la ‘virtuala’ metodo. „Tio estis bona komenco. Sed mi esperas, ke mi ricevos realan kison de vi baldaŭ“, li pensis. Sara komprenis tion kaj ridete ambaŭ eltrajniĝis je la venonta metro-haltejo.
La itala restoracio estis bona loko ne nur por manĝi. La juna paro tie trovis komfortajn seĝojn. La kelnero tuj alvenis kaj alportis teleron kun bongusta freŝa pano. Robin mendis la vinon kaj la menuon. La preparo de la manĝo daŭris iomete, bona ŝanco por Robin. Liaj okuloj ne volis forlasi ŝian belan vizaĝon. Ankaŭ Sara estis kontenta dirante „Jes, estis bona ideo iri ĉi tien. La restoracio plaĉas al mi, kaj krome mi vere malsatas.“ Robin pensis „La restoracio tute egalas. Gravas nur, ke vi ĉeestas, ĉar estas vi, kiu plaĉas al mi“. Post tiu telepatia mesaĝo Sara proksimiĝis al li. Ŝi premetis sian korpon al li, kaj nun okazis reala kisado. „Hm, hm“, kraĉotusis la kelnero kaj prezentis la manĝaĵon. Sara ricevis grandan picon kun fungoj kaj tomatoj. Por Robin estis la ege malvarma plado kun nudeloj kaj fromaĝo. Li kaptis la glason kun ruĝa vino kaj fiere proklamis „Kara Sara, mi dankas vin pro tiu rendevuo kaj mi proponas, ke ni ambaŭ tre ofte renkontiĝu. Por la venonta semajnfino mi invitas vin veni al mia loĝejo. Mi promesas bone ordigi la loĝoĉambron kaj preparos bongustan kukon.“ Sara dankis pro la vizito kaj rakontis, ke ŝi ankaŭ nur malofte ordigas sian apartamenton. Tial indas inviti vizitantojn.
La itala kuiraĵo kaj la vino vere bongustis. Sed Sara ne sukcesis finmanĝi la grandan picon kaj ofertis parton al Robin, kiu jam estis formanĝanta la nudelojn. Tute sataj kaj iomete lacaj ili forlasis la restoracion. Sara direktis ilin al la parko. Sub granda arbo troviĝis benko, sur kiu la juna paro ripozis. Robin tenere metis sian brakon sur ŝian ŝultron. Sara nun pli dense premis sin al li kaj ambaŭ fermis la okulojn. Komenciĝis intima telepatia dialogo.
„Ĉu vi ankaŭ vidis, kion mi vidas?“, demandis Robin. „Jes, sed mi volas, ke ankaŭ vi senvestiĝu“. La juna paro nur ŝajne neaktive sidas sur la benko. En ambaŭ mensoj okazis pasia amludado. Robin karesis la tutan korpon de Sara kaj kisis ŝin ne nur sur ŝia buŝo. Ankaŭ Sara donis sian parton. Ŝiaj manoj vagadis sur lia nuda dorso kaj baldaŭ atingis lian amorilon. Robin timigite reagis. Li sentis grandan volupton kaj ne nur virtuale fortan erektiĝon. Li malfermis siajn okulojn kaj iomete malproksimiĝis de ŝi dirante „Mi ne povas kredi tion. Ni ambaŭ seksumas nur uzante niajn mensojn. Estas nova sperto por mi. Rakontu pri viaj spertoj“. Sara, kiu komenciĝis ĝui la virtualan ludon, iomete bedaŭris la reagon de Robin, sed ŝi bone komprenis lin. Ŝi ja jam ekde kelkaj jaroj spertis telepatiajn travivaĵojn. En tiu situacio ŝi hezitis malkaŝi siajn spertojn al Robin. Ŝi timis, ke li povus esti ĵaluza. Robin tuj rimarkis tiun penson kaj diris „Ne, ne, mi ne estos ĵaluza. Bonvolu rakonti. Mi estas scivolema, mi esperas, ke viaj rakontoj ekscitos min“.
Sara nun ne plu estis laca, kaj proponis promenadon tra la parko. Tiam ŝi pli bone povus raporti. Robin konsentis, kaj man-en-mane ambaŭ paŝis tra la parko. Sara senĉese parolis, kaj Robin nur aŭskultis, kelfoje li brakumis kaj kisis ŝin. Sara parolis pri sia infaneco kaj speciale pri sia ĝemela fratino Saskia. „Cetere, por la postsekvanta semajnfino mi invitas vin iri al mia loĝejo. Tiam estus la ŝanco, ke ankaŭ mia fratino venos“, ŝi proponis, daŭrigante la raporton.
Post la 18-a naskiĝtago ili eltrovis, ke ili estas telepatiaj. Sara bone memoras la tagon, kiam okazis akcidento al ŝia fratino. Kvankam tio okazis en ĉirkaŭ 100 metrojn fora distanco, ŝi subite sentis grandan doloron, ekzakte kiel Saskia, kiu tiam suferis pro rompiĝo de la maldekstra gambo. Ne estis bona travivaĵo, per kiu komenciĝis tiu telepatia kariero. Sed feliĉe sekvis aliaj, tre agrablaj spertoj. Tre ofte la du ĝemeloj nun mense komunikiĝis.
Ĉiu el ili estis informita pri la travivaĵoj de la alia. Ili preskaŭ simultane ankaŭ ĝuis la samajn sentojn. Do, oni ricevis la saman ĝuon, se la alia ĝuis ion. Eĉ sekretaj kisoj kaj karesoj kun amikoj ne plu estis sekretaj. Sara daŭrigis sian raporton „Mi tre bone memoras la nokton, kiam mia fratino tre malfrue iris hejme. Mi jam estis en la lito. Saskia tiutempe ankoraŭ dormis en la sama ĉambro, en apuda lito. Sed ŝi ne povis ekdormi, ĉar ŝi daŭre nur pensis pri la pasinta rendevuo kun sia amiko. Ŝi estis tiel ekscitita, ke ŝi nepre bezonis masturbadon. Mi estis duone dormanta, sed mi klare sentis, ke ŝi volis, ke mi helpu ŝin. Tial mi venis al ŝia lito kaj ni spertis nian unuan lesban amoron. Ja, krome estis ankaŭ incesto, ĉu ne?“ „Faru paŭzon“, petis Robin, kiu nun sentis grandan eksciton.
Li brakumis ŝian amikinon. Sara ankaŭ rimarkis lian volupton kaj metis sian manon sur lian pantalonon, ŝi palpis la tie malliberigitan kacon, kiu nun forte erektiĝis. „Jes, mi scias, kion vi bezonas“, ŝi diris. Apud la parka vojo troviĝis multaj arbustoj. Tien ŝi direktigis lin kaj en sekura cirkaŭaĵo, sub la kronoj de granda fago, ŝi liberigis lian kacon. „Ho, kia granda faluso!“, ŝi vokis, kaj senhezite surgenuis por kisi tiun amorilon. Robin ne tre longe eltenis la traktadon kaj ŝprucigis sian ĉuron direkte al la buŝo de Sara. Sara kaptis la plimulton kaj permane iomete melkis lian ankoraŭ rigidan penison. Robin nun laŭte ĝemis. Li klinis kaj kisis sian amatinon, gustumante la propran fluidaĵon. „Mi ankoraŭ ne finis“, flustris Sara kaj daŭrigis la melkadon ĝis dua ŝpruco forlasis la nun lacigitan amorilon. Sekvis longa langokiso, kaj Robin eĉ zorgis pri la iomete malseka vizaĝo de Sara. Li donis al ŝi sian poŝtukon kaj petis pardonon pro la malpurigado. Sed Sara nur ridete reagis „Tio ne estas malpurigado, estas bona kosmetika traktado. Morgaŭ mia haŭto estos pli bela ol hodiaŭ!“ Brak-en-brake ambaŭ forlasis la parkon. Nun estis tempo por iri hejmen.
Sara la tutan semajnon ne estis vidinta sian fratinon, kiu loĝis en la apuda urbeto Minmont. Tial ŝi nepre devis kontakti ŝin. Robin certe komprenus, ke ŝi ne havas tempon por li. Restis nur kelkaj minutoj en la metroo por eta babilado kaj arda adiaŭa kiso. Sara vokis „Ĝis sabato, Robin. Mi venos jam je la tria horo post tagmezo. Mi ĝojos pri via memfarita kuko“. Kaj Robin iomete malĝoje svingis la manon.
„Kial mi ne aŭdis ion pri vi la tutan semajnon?“ aŭdiĝis la akra riproĉo de Saskia. Sara brakumis kaj kisis ŝin petante pardonon „Ja, mi kulpis, mi ne sufiĉe pensis pri vi. Mi petas pardonon. Neniam denove mi neglektu mian karan fratinon“. Saskia nun pli gaje bonvenigis sian fratinon kaj demandis „Kio okazis? Estas verŝajne tre interesaj novaĵoj. Sidiĝu kun mi sur la sofon kaj rakontu!“ Sed Sara bremsis ŝin „Ne, ne, unue estas via vico. Mi ja ankaŭ ne scias, kion vi faris. Estas vi, kiu devas raporti nun“.
Saskia obeis kaj komencis rakonti pri siaj travivaĵoj dum la pasinta semajno „Vi ne kredos min, mi pensas. Simon iris kun mi al la granda kermeso en Minmont. Li tie elspezis multe da mono. Poste li eĉ gvidis min al nobla restoracio. Estis grandega vespero. Ĉu mi ankaŭ parolu pri la pasia nokto?“ Nun Saskia ne povis reteni rideton, kaj Sara kompreneble konfirmis al ŝi daŭrigi la raporton, petante „Kara Saskia, tial ni ja kunvenis. Mi volas scii ĉion, kio okazis. Krome vi ja ne povas kaŝi ion ajn. Mi jam registris, ke vi ambaŭ bone seksumis en la kuirejo“. Saskia konfesis tion. Post la vizito de la nobla restoracio ili tuj veturis hejmen, kaj Simon iris en la kuirejon por alporti botelon da biero. Li ne trovis ĝin, kaj Saskia devis helpi. Ŝi klinis sin por atingi la plej suban fakon de la fridujo. Ĉe tio Simon mokante brakumis ŝin de malantaŭe kaj tiris ŝin al la tablo. Saskia en sia mano ankoraŭ firmtenis la bierbotelon kaj ne volis libere transdoni ĝin. Post mallonga lukto Simon kompreneble venkis kaj postulis pardonon de ŝi. Saskia rifuzis tion, kaj tio estis la komenco de la sekvanta ‘puno’. Simon tute senvestigis ŝin. Ŝi nun kuŝis sur la malvarma tablo. Tamen la amludo plaĉis al ŝi, kaj ŝi volonte akceptis la ‘punon’. Unue Simon ŝovis sian faluson profunde en ŝian gorĝon. Li plurfoje ire kaj reire movis ĝin. Poste li disetendis ŝiajn gambojn, lekis ŝian vulvon kaj eniris ŝian servopretan groton.
Saskia daŭrigis „Sara, pardonu min, mi tiam eĉ ne pensis pri vi, mi nur ĝuis la moviĝon. Kaj poste en la lito li plue dorlotis min. Estis vere tre bela nokto. Tio estas ĉio. Ĉu vi nun estas kontenta?“ Sara konis sian fratinon kaj rimarkis, ke ŝi retenis alian aventuron. Ŝi do postulis plian informadon: „Tre bona raporto, fratineto, sed restu honesta. Kio okazis du tagojn poste?“
Saskia nun iomete koleretis „Jes, vi pravas, estas ankoraŭ unu eta, tre eta, epizodo, kiun mi forgesis. Post du tagoj Simon telefonis kaj proponis denovan rendevuon. Bedaŭrinde mi devis malakcepti tion. Mi jam pli frue estis fiksanta la rendevuon kun Linus, vi ja konas lin ankaŭ“. Sara nur skuis sian kapon kaj riproĉe menciis „Tion mi ne povas kredi. Ĉu vi ĉiam ankoraŭ ne povas fari la ĝustan decidon? Se vi finfine ne povas elekti la ĝustan viron, vi certe poste ricevos neniun“ Sara jam sciis, ke dum la lasta jaro ŝia fratino kutimis rilatojn kun minimume tri viroj samtempe. Sed ŝian averton Saskia hodiaŭ ne volis aŭdi. „Ja, vi certe pravas, sed mi havas grandan koron. Unu viro ne sufiĉas por mi. Kaj Linus estas ja tiel dolĉa. Li invitis min iri al lia apartamento kaj tie, se mi raportus tion, vi certe iĝus ĵaluza.“ Sara jam mense ricevis bildojn de la priskribota amludado. Denove scivoleme ŝi petis daŭrigon: „Nu, vi estas malĉasta virino, tamen viaj vojoj interesas min. Mi estas ja via fratino. Do, rakontu“.
„Jes, tion mi estis atendinta. Sed poste ne plendu“, rimarkigis Saskia. Ŝi nun detale priskribis la sinsekvon de la tago kun Linus. Li estis juna belaspekta viro, 20-jaraĝa. Lia bukla hararo, kaj la atletika statuo entuziasmigas ĉiun virinon. Krome li estis tre ĝentila kaj sinretenema. Neniam li parolas kun laŭta voĉo. Entute li aspektas iomete virineca, sed tamen la virinoj amas lin, do ankaŭ Sara. Linus entuziasmege bonvenigis ŝin en sia moderna apartamento kaj unue montris al ŝi ĉiujn ĉambrojn. La loĝoĉambro prezentiĝis kun agrabla milda lumigo. Sur la tablo antaŭ la sofo troviĝis trinkaĵo kaj multaj apetitvekaj dolĉaĵoj. Saskia tuj trovis siajn preferatajn kuketojn, kaj Linus malfermis vinbotelon. La sekvanta babilado daŭris nur kelkajn minutojn. Linus tre galante senvestigis sian vizitantinon kaj komencis masaĝi ŝin kun bonodora oleo. „Nekredeble, mi sentis kvazaŭ mi estis en paradizo. Estis nura malstreĉiĝo, tute sen sekso.“ revis Saskia. „Ĉu vere ne okazis amoro?“ nekredeme demandis Sara, sed ŝia fratino povis trankviligi ŝin „Kompreneble, ni poste seksumis, sed Linus havis multe da tempo. Li ja masaĝis ĉiun parton de mia korpo. Estas klare, iam li atintigis ankaŭ mian pubon, sed li estis tre tre singardema. Li karesis kaj kisis min ĉie. Li eĉ atendis ĝis mi ne plu eltenis tion. Mi montris al li mian volupton, sed li ankoraŭ ne penetris min. Li lekis mian piĉjon kaj kareseme tuŝis mian klitoron kun lia lango.“ „Kaj ĉu vi tiam atingis la klimakson?“ insistis Sara, nun forte ekscitita per la rakonto. „Jes, kara Franjo. Estis la sama grandioza orgasmo, kiel mi spertis kiam ni havis nian unuan lesban amoron. Ĉu vi memoras, kara? Nur la spruĉo de la virlakto tiam mankis. Linus disdonis sian abundan ĉuron sur mian tutan korpon. Unue mi povis gluti kelkajn gutojn, poste li ŝmiris la spermon sur miajn mamojn kaj tiam li uzis ĝin por denove masaĝi mian tutan korpon. Vere, mi estis en paradizo“.
Sara nun ne plu eltenis la daŭrigon de la rakonto. Ŝi senvestigis sin kaj tute nude brakumis sian fratinon, kiu ankoraŭ sidis sur la sofo. Sara premis sian pubon sur ŝian buŝon kaj postulis tujan lekadon. „Atendu, mi ankaŭ nudigas min. Mi estos via lesba amantino“, bremsis Saskia. Tiam ambaŭ arde seksumis ĝis plena elĉerpiĝo. Brakumante ili poste ĝuis la multmeritan ripozon sur la sofo. Sara anoncis „Mi tuj preparos etan manĝaĵon, poste estas via vico por fari raporton“.
„Mia raporto certe ne estos tiel sensacia kiel la via. Sed miaopinie tamen estas grava afero. Dio Amoro trafis min per sia sago. Estas la una fojo, ke mi vere enamiĝis“, Sara fiere proklamis. „Kiu estas li?“ demandis Saskia senpacience. Sara nun priskribis lin: „Li nomiĝas Robin. Kaj, vi ne kredos ĝin, li estas telepatia! Mi lin konas ja nur kelkajn tagojn. Sed jam nun mi sentas grandegan feliĉon, ĉar la telepatia komunikado inter ni montras senliman amon kaj konfidon. Ne gravas, ke ni ankoraŭ ne vere seksumis. Mi nur iomete melkis kaj flutis lian faluson. Por la venonta semajnfino li invitis min veni al sia loĝejo. Poste mi denove raportos ĉion“.
Saskia respondis „Gratulon, Sara. Mi envias vin. Kiam vi prezentos lin al mi? Mi ne volas longe atendi“. Sara povis trankviligi ŝin dirante „Mi jam informis lin pri vi. Kaj la postvenontan semajnfinon mi invitis lin iri al mia loĝejo. Tiam vi devas ankaŭ veni“. Saskia tuj konsentis, sed iĝis iomete enpensiĝema montrante siajn zorgojn: „Se via Robin ankaŭ estas telepatia, ne plu eblas, ke ni ambaŭ gardus niajn sekretojn. Ĉu vi jam pripensis tion?“ Sara ridete respondis „Ne estos problemoj. Mi plene konfidas lin, do, vi ankaŭ povas. Krome mi jam informis vin pri liaj pensoj kaj sentoj. Kaj la epizodo en la parko, kiam mi flutis kaj melkis lin, ja nur okazis, ĉar mi estis parolinta pri vi kaj niaj intimaj rilatoj. Tio ege ekscitis lin. Estu fiera, ke vi eĉ neĉeestante havas tiun grandan influon al li“. La reago de Saskia estis nur „Ho ve, kion mi faros, mi jam nun hontas pri miaj malbonfaroj. Ĉu mi vere venu postvenontan semajnon?“
Robin ne sciis kiel komenci la ordigadon de sia apartamento. Jam delonge li ne ricevis vizitantojn. Krome li estis promesanta prepari memfaritan kukon. Restis nur du tagoj, tiam ŝi venos. Tial li unu horon pli frue ol kutime forlasis la instituton. Li eĉ ne renkontis ŝin en la metroo. Post la laboro la tuta vespero forflugis. Almenaŭ la loĝoĉambro estis nun en ordo. Li ankaŭ ne povis akcepti la proponon de Ron iri kun li al la gastejo, kie hodiaŭ ĉiuj spektos la televidan sendaĵon pri piedpilkado. Pli grave estis fari la necesajn aĉetojn. Sed ĝustatempe sabaton posttagmeze ĉio estis pretigita. La odoro de la freŝa kuko kaj kuirita kafo fluegis en ĉiu angulo de la loĝejo, kiu estis plene purigita kaj ordigita. Robin eĉ sukcese forĵetis la amason de malnovaj gazetoj sed ne zorgis pri novaj.
Dek minutojn antaŭ la fiksita horo alvenis Sara. Robin antaŭsciis, ke ŝi staris apud la dompordo. Li ricevis signalojn, kiuj devis trapasi kelkajn murojn. Eventuale lia telepatia forto intertempe pligrandigis. Iomete hektite li salutis ŝin: „Bonvenu, kara, bone ke vi jam bone alvenis. Eniru, mia loĝejo estas nun la via“. Sara ridetis kaj jam en la koridoro ambaŭ arde brakumis kaj kisis unu la alian. „Ĉu vi kunportis bonan apetiton por mia kuko? Ĉu vi ŝatus kafon?“, demandis Robin, sed Sara pensis iomete alimaniere „Jes, mi volonte gustumos vian kukon, sed unue lasu min gustumi vin, por kafo kaj kuko estas ankoraŭ tempo“.
„Kial ne?“ pensis Robin, kaptis kaj portis ŝin brakumante al la sofo. Tie li daŭrigis la karesadon. „Se vi ne ŝatas mian kukon, vi ricevos punon“, li mokis ŝin. Sekve de tio Sara komencis tikladon kaj post kelkaj minutoj ludan luktadon. Ambaŭ gaje amuziĝis kiel junaj infanoj. Anhelante Sara bezonis trinkaĵon. „Unue malvarma akvo, poste la kafo“, ŝi petis, kaj sidiĝis kun Robin je la manĝotablo. Robin enŝaltis la muzikon kaj ekbruligis la kandelojn. Li ĝojis, ke Sara ŝatis la hejmecan etoson, kaj li ĝojis, ke nun ankaŭ lia kuko trovis interesulon. Sara eĉ petis plian pecon. Dum la manĝado ambaŭ daŭre komunikiĝis ankaŭ telepatie. Robin denove ricevis la varman, agrablan senton, plena de simpatio kaj amo. Ankaŭ Sara rimarkis tion kaj ĝojis, ke Robin senĉese komplimentis ŝin. Li kompreneble emfazis sian pasion pri sia ĉevalvosta hararanĝo. Krome li entuziasme admiris ŝian belecon kaj allogon.
„Kion vi pensas, kara? Ĉu post la kafo ni promenu iomete denove en la parko“, demandis Robin kun evidenta rikano. „Mi scias, kion vi volas, vi ja nur volas, ke mi denove flutu vian viraĵon malantaŭ la arbustoj“, replikis Sara. Robin balbutis „Ne, ne. Ne estas tiel. Jes, vi vere tre bone traktis min. Mi ŝatas tion, sed hodiaŭ mi nur pensis pri la bona vetero. Estas tre bela parko apud mia domo, tie eĉ troviĝas granda birdokaĝo. Kaj ne forgesu la budon, kie oni ricevas la plej bonan glaciaĵon. Poste ni kompreneble reiros ĉi tien kaj tiam estas ankoraŭ sufiĉa tempo por alia aktiveco“. Sara konsentis. Promeno en parko ne povis domaĝi ion.
La grandaj arboj bone protektis la promenantojn kontraŭ la brulanta suno. Preskaŭ ĉiuj enombre starigitaj benkoj estis okupitaj. De tempo al tempo sportemaj aktivuloj kuretis malgraŭ la varmego. Ili ofte devis bremsi sur la mallarĝaj padoj por eviti kolizion kun promenantoj. Sara kaj Robin ne priatentis ilin. Man-en-mane aŭ dense enbrakiĝante ambaŭ promenis aŭ simple restis starantaj por kisado aŭ karesado. Ili ŝajne estis la solaj homoj sur la tuta tero. Ĉe la granda birdokaĝo ili trovis liberan lokon sur benko. Sed antaŭ la kaĝo kolektiĝis multaj spektantoj. Sara hodiaŭ tute ne interesiĝas pri birdoj, krome ŝi preferis pli trankvilan lokon. Tial Robin direktiĝis al la budo, kie oni vendis la plej bonan ĝlaciaĵon. Ankaŭ ĉi tie ne estis trankvila loko. Kompreneble, estis ja varmega somermezo. Do, Robin prenis nur du etajn glaciaĵpokalojn kaj ambaŭ iris hejmen.
Enirante la domon Robin proponis duŝadon, ĉar li ege ŝvitis pro la varmego. Sara ĝoje konsentis „Jes, volonte, tre bona ideo. Sed ne estus bone ŝpari akvon?“ Robin unue ne komprenis tiun demandon, sed li vidis la rideton sur ŝiaj lipoj. „Jes, ŝparu ni akvon kaj duŝu ni komune!“, li replikis, kaj en la lavĉambro nun okazis neevitebla inundo. Estis la unua fojo, ke Robin vidis sian amikinon nuda. „Jes, ŝi estas vere alloga“, li pensis kaj admiris ŝiajn belajn mamojn. Ankaŭ ŝia tuta korpo plaĉis al li, ankaŭ ŝiaj densaj pubharoj invitis liajn okulojn. Sara kompreneble registris tiujn pensojn sed ne komentis tion. „Ĉu vi povas sapumi min“, ŝi petis kaj donis al li la ŝampuon.
Nun Robin povis ne nur rigardi ŝin, li povis tuŝi ŝian tutan korpon. La ŝprucaĵo de la duŝo refreŝigis ankaŭ lin. Per senvorta komunikado li ricevis la ordonojn kien li devis direkti siajn manojn. Kelfoje li provis palpi aliajn korpopartojn, sed la signaloj, kiuj venis de Sara, klare riproĉis tion. Tial Robin pli kaj pli ekscitiĝis. „Kial vi ne permesas, ke mi sapumu viajn buklajn pubharojn?“, li plendis, kaj lia erektiĝanta peniso premis kontraŭ ŝiajn sidvangojn. Sed ŝi postulis paciencon: „Lasu tion! Estas ankoraŭ tro frue. Vi devas atendi, ĉar mi preferas seksumi en lito. Bonvolu porti min tien, sed sen sekigi nin. Mi amas amoron kun malsekaj nudaj korpoj“ .
Tio estis la ĝusta signalo por Robin. Li tuj forŝprucis la ŝampuon de ŝia haŭto kaj portis ŝin al sia dormĉambro. La avkvospuroj sur la tapiŝo ne gravis. En la lito ambaŭ brakumante sin rulis por trovi la ĝustan pozicion. „Eniru nun mian groton“, flustris Sara kaj prezentis sian malfermitan kavernon. Al tio Robin estis longe atendinta, sed li bone regis sian volupton. Li kisis sian amatinon unue sur la buŝon kaj tuj poste sur la malsupran pordon. Sara komencis laŭtan ĝemadon „Eniru, mi ne povas pli longe atendi“, kaj ŝi daŭrigis la ĝemadon, kiam Robin enŝovis sian faluson. Li ja kuŝis supre super ŝi kaj povis bone rigardi ŝian vizaĝon. De tempo al tempo, inter tre singardemaj puŝoj, li kisis ŝian iomete malfermitan buŝon gustumante ŝian abundan malvarmetan salivon. La telepatia komunikado transportis torentojn da varma amo kaj plifortigis la korpan ĝuegon. Tiaj mesaĝoj pri amo estis transsenditaj telepatie, nur akompanitaj per ĝemado: „Restu ĉe mi, mi amas vin. Promesu tion!“, „Jes, mi promesas, malrapidegu, mia amanto. Kisu min!“, „Atendu, mi enmetas mian kacon nun en vian buŝon, flutu singardeme, trifoje, tiam mi daŭrigos en via vagino“, „Estas grandioze, jes, vi bone faras tion“. Tia amora konversacio daŭrigis kelkan tempon ĝis Sara finfine kvazaŭ kvikis pro ĝojo kaj laŭte postulis de li „Ŝprucu nun! Mia groto bezonas vian lakton!“ Poste brakumante kaj kisante ambaŭ restis kuŝantaj sur la lito, iliaj manoj senĉese karesis la kunludanton. „Ĉu vi permesas, ke mi ankoraŭ iomete leku vian piĉon?“ demandis Robin. Li ne atendis la respondon kaj tuj komencis. Sara ankaŭ ŝatis tion. „Kiel estas la gusto? Donu al mi kelkajn gutojn“, ŝi ofertis, kaj Robin denove kisis ŝin sur la buŝon transdonante iom de la fluidaĵoj el la suba pordo. La amludo ne volas finiĝi. Sara denove suĉis lian penison kaj forlekis ĉiujn spurojn de la aventuro. Ambaŭ restis en sesdeknaŭa pozicio por kelkaj minutoj. Post mallonga komuna duŝado ili ellitiĝis por la nokta dormo.
„Ĉu vi bone dormas, kara?“ , demandis Robin, kiu tre frue vekiĝis kaj jam estis preparinta la matenmanĝon. „Atendu iomete, mi tuj venos. Jes, mi flaras la bonodoran kafon“, murmuris Sara ankoraŭ iom dormeme. Robin lernis, ke ŝi kutime longe dormas. Frumatene ŝi neniam estis tre aktiva. Tial ŝi ŝatis la servadon de la matenmanĝo kaj laŭdis sian gastiganton „Mi sentas min esti en nobla hotelo, vi ja eĉ kunportis freŝajn bulkojn!“ Robin donis al ŝi kison kaj deziris bonan apetiton. Pro la pasintaj noktaj aktivecoj ili ambaŭ kompreneble havis tre bonan apetiton. La kafo estis rapide forkonsumita, sed Robin tuj preparis novan poton rimarkigante „Kara, hieraŭ estis grandioza nokto. Ni konatiĝis nur ekde kelkaj tagoj, tamen mi sentas kvazaŭ vivi en longdaŭra rilato“. Sara konsentis, sed registris, ke Robin hezitis paroli pri alia afero. Ŝi kuraĝigis lin „Jes, vi pravas, ŝajnas ke niaj rilatoj estas jam firmiĝintaj. Tial vi povas ĉiam malkaŝe paroli kun mi. Krome mi ja tuj rimarkas, se vi havas problemojn, ĉu ne?“.
Robin respondis „Ne, ne estas tiel, sed mi iomete hontas, ĉar hieraŭ mi nek zorgis pri kontraŭkoncipon nek demandis vin pri tiu temo“. Sara trankviligis lin „Ne zorgu, kara. Hieraŭ tute certe estis nefekundinda tago por mi. Cetere, mi ne uzas kontraŭkoncipilan pilolon. Sed vi pravas, estas bone priparoli tion. La venontan fojon kunportu kondomon“. Robin konsentis, sed notis, ke tiu kontraŭkoncipila metodo ne estas tute sekura. „Sed mi scias, ke vi estas sekura partnero. Mi sentas plenan sekurecon ĉe vi. Mi eĉ ne kontraŭus, se ni ricevos bebon“, ŝi replikis. Robin ne estis atendanta tiun reagon. Li tuj brakumis ŝin kaj dankis pro la konfido: „Jes, vi pravas. Mi ankaŭ amas vin, kaj tiam ni jam nun komencu plani familion. Tamen mi pensas, ke ni devus atendi iomete“.
Prof. Lukas Fabre, la gvidanto de la aktuala instituta projekto, gvidis la seminarion pri la telepatio-projekto. La instituto planas pli detalan analizon de la fenomenoj, kiuj estis skribitaj pri la tiel nomata ‘telepatio-eksperimento’. Per tio oni tute ne pruvis, ke telepatio ekzistas. Temis ja nur pri signaloj el la cerbo, kiujn oni uzis por stimuli aliajn homojn. La gazetaro trovis la raporton pri la eksperimento interesa kaj publikigis sensacian kaj troigitan artikolon pri la esploroj. Verdire oni igis testpersonojn pensi pri unu vorto reprezentita de vico el la simbolo 0 kaj 1. Por memorigi tiun vicon, la testpersono movis siajn piedojn ĉe la nuloj, kaj la brakojn ĉe la simbolo 1. Se oni tiamaniere lernas, la cerbo produktas specifan modelon el cerbaj elektraj kurentoj. Kun tiuj elektraj signaloj oni stimulis la cerbojn de aliaj testpersonoj, kiuj troviĝis en fora loko. Ili kompreneble ne komprenis la signalojn, sed vidis etajn lumfulmojn. La modelo rilatas al la duuma kodo transdonita per la simboloj 0 kaj 1. La ‘mesaĝo’ nur estis komprenebla, se oni tradukis la kodon. (*) Eĉ se la priskribita eksperimento ne taŭgas kiel pruvo por telepatio, tio estas tre interesa metodo. La aktuala instituta projekto celis pli detalan analizon.
_______________
* laŭ la germana blogo de Marko Kovic, 7.09.14, modifigita
«Telepathie» Im Tages-Anzeiger: Warum Journalisten die Studien, über die sie berichten, auch lesen sollten.
https://www.skeptiker.ch/telepathie-im-tages-anzeiger/
„Kial vi ne estas nia testpersono? Tio estas via ŝanco, Robin“, proponis Ron. Sed Robin ne konsentis „Tiam mi ja devus konvinki mian amikinon Sara ankaŭ esti je dispono. Mi ne scias, ĉu ŝi volas. Do, ankoraŭ ĉi tie ne parolu pri tiu temo“. Ron komprenis tion, sed li jam preparis privatan planon por realigi la necesajn analizojn. Tial li ne plu interesiĝis pri la sekvanta diskuto en la seminario. Li delogis sian kolegon Robin kaŝe forlasi la aranĝon por plia babilado en la kafejo. Robin sentis konsciencriproĉon, sed Ron trankviligis lin. „Se prof. Fabre demandus vin pri via foresto, vi povas ja informi lin, ke estis nepre necese foriri, ĉar vi ja vere havas telepatian talenton kaj pri tiu ni devis priparoli, kompreneble nur kunlige de la instituta projekto. La profesoro certe komprenus tion.
En la kafejo Ron insistis, ke Robin parolu pri sia rendevuo kun Sara. „Vi estas vere tro scivolema“, plendis Robin, sed ne povis kontraŭstari sian kolegon. „Gratulon, Robin. Mi ankaŭ esperas, ke la rilatoj inter vi ambaŭ bone evoluiĝos. Se vi bezonas nuptoasistanton, informu min baldaŭ. Kaj, mi ankaŭ volonte helpas kiel bebogardanto“, ŝercis Ron. Robin iomete konsternite replikis „Estas ankoraŭ tro frue, sed mi dankas pro via oferto, kara Ron“. Li tiam parolis pri la venonta rendevuo kun Sara, kiam li verŝajne ankaŭ povos konatiĝi kun Saskia, la ĝemela fratino de Sara. Nun Ron eĉ pli forte instigis por akiri pliajn detalojn, sed Robin rifuzis tion, kaj tuj serĉis la plej bonan momenton por iri hejmen.
„Sara, aŭskultu! Okazis katastrofo!“ ploregis Saskia, kiu alvokis sian fratinon frumatene. Sara, je tia frua tempo ankoraŭ dormeme respondis „Vi scias ja, nia kunveno estas la venontan sabaton, ne forgesu tion“. Tio ne estis helpema por Saskia. Ŝi estis tute despera, ĉar Simon kaj Linus estis forlasintaj ŝin. La du junaj viroj lastan semajnon hazarde renkontiĝis dum futbala ĉampionado. Tie ili unue nur babilis, kaj post kelkaj bieroj registris, ke ili ambaŭ havis la saman amikinon. Por Simon tio verdire ne estis grava afero. Li ja ankaŭ konatiĝas kun tri aliaj virinoj. Tion li kompreneble ankaŭ ne konfesis al Saskia, sed li ne eltenis, ke Saskia havis amrilaton kun Linus. Per poŝtelefono li tuj skribis adiaŭan leteron al ŝi. Por Linus la sinteno de Saskia estis pli grava. Ĉiuj liaj esperoj estis nun malaperintaj. Li forlasis Saskian, kiu nun kun tre granda malĝojo plendis: „Li estis tiel ĉarma, eĉ la lastan tagon li vizitis min kun grandega florbukedo nur por adiaŭi. Mi poste ploris la tutan nokton“. „Mi ja ĉiam avertis vin, Saskia. Kial vi ne ĝustatempe faris decidon?“, rezonis Sara, kaj aldonis „Sed sabaton vi ja vizitos min, estos bona distraĵo por vi, tiam venos novaj impresoj. Mi hodiaŭ devas prepari ĉion. Ĉu vi povus kunpreni ion por manĝi, ekzemple bongustan terpoman salaton?“. Saskia promesis tion kaj senkonsolate finis la konversacion.
La vizitantoj povas veni, Sara bone laboris. Ŝi estis preparinta la manĝotablon. La trinkaĵo estis jam fridigita kaj sur la balkono staris la rostkrado por la bongustaj kolbasoj. Nur la karbo ankoraŭ ne estis fajrigita. Tiu estas tasko por Robin. Ŝian loĝejon ŝi ne aparte ordigis. Verdire ĝi ne estis tre pura, sed, egale, ŝi pensis „Mia fratino min ja konas, kaj por Robin ankaŭ estus bone, se li scias, ke mi ne tre bone mastrumas“. Sed ŝi forgesis ordigi ŝian ĉevalvostan hararanĝon. Pro tio ŝi rapide malaperis en la lavĉambron kaj ne aŭdis la tintantan pordsonorilon. Robin plurfoje premis la sonorilon, sed neniu malfermis la pordon. En tiu momento alvenis Saskia.
„Saluton. Vi certe estas Robin“, ŝi diris. Robin ektimis. Ŝi ja aspektis kiel Sara. „Jes, jes, sed mi ne atendis tiun similecon. Jes, mi estas Robin. Bonan tagon, Saskia“. Saskia helpis eniri la apartamenton, ĉar ŝi posedis duan ŝlosilon. „Franjo, kie vi estas? Ni jam alvenis“, ŝi vokis. Sara nun forlasis la lavĉambron kaj salutis siajn gastojn. Saskia prenis la florbukedon, kiun kunportis Robin, dirante „Mi zorgos pri la vazo“, kaj malaperis kuirejen. Tiun momenton utiligis Robin por arde brakumi kaj kisi sian amatinon. Saskia tro frue reiris prezentante la vazon kun la belaj floroj. „Koran dankon, mi ŝatas rozojn“, diris Sara, kaj metis la vazon sur la keston en la koridoro, aldonante „Kaj pardonu, Saskia, mi ankoraŭ ne ĝuste salutis vin, iru, vi ankaŭ ricevas kison“.
Robin registris, ke tiu kiso daŭris pli longe ol kisoj inter fratinoj. Sed li ja estis informita pri la specialaj rilatoj inter la ĝemeloj. „Hm, hm. Mi ankaŭ ankoraŭ ne ĝuste salutis vian fratinon“, rimarkigis Robin humurplene. Sara tuj komprenis la indikon, lasis Saskian kaj puŝis ŝin al Robin. „Nun, bone salutu ankaŭ mian amanton, kara Franjo“, ŝi postulis. Tion Saskia volonte faris. Ŝi brakumis kaj kisis lin kvazaŭ li estus ŝia amanto. Robin momete konfuziĝis, sed telepatie Sara trankviligis lin „Ne timu, kara. Mi ja permesas tion. Ĝuu ankaŭ la kisojn de mia fratino. Mi ne estas ĵaluza“. „Ĉu vi aŭdis, Robin? Do, koncentriĝu kaj kisu ĝuste!“ Saskia ordonis kaj ambaŭ nun interŝanĝis profundan langokison.
„Ĉesu nun!“, vokis Sara kaj gvidis siajn gastojn al la manĝotablo. Ŝi proponis, ke Robin sur la balkono preparu la rostadon. „Jes, mi volonte faros tion. Sed mi bezonas malvarman bieron. Tiam la karbo pli bone brulas kaj vi ambaŭ povas intertempe daŭrigi la kisadon“, deklaris Robin kun larĝa rideto. Sara donis al li botelon da biero kaj reiris al la manĝotablo por babili kun Saskia, kiu gratulis sian fratinon „Mi envias vin, Sara, via Robin estas vere alloga. Mi sentis plenan harmonion inter vi ambaŭ. Do, traktu lin bone. Mi certas, li estas la ĝusta por vi.“ Sara dankis pro la komplimentoj, ŝi vere ĝojis, ke ankaŭ ŝia fratino ŝatis lin. La rostado de la kolbasoj daŭris ankoraŭ, tial Sara disdonis la terpoman salaton de Saskia sur telerojn kaj ofertis ĝin ankaŭ al Robin. „Ne, ankoraŭ ne. La kolbasoj baldaŭ estos krustecaj, atendu“, li vokis.
Saskia ankaŭ ankoraŭ ne volis manĝi. Ŝi preferis intervjui sian fratinon pri la lasta rendevuo: „Ĉu vi tiam seksumis? Kiel li estis? Ĉu vi estis kontenta?“ Sara rakontis pri la grandioza rendevuo kaj precipe ankaŭ pri la nokta amorado. Ŝi ne hezitis priskribi ĉiujn detalojn al ŝi. Ĝemeloj ja neniam kaŝas sekretojn. Saskia tre interesiĝis pri la buŝaj spertoj de Robin, kaj Sara fanfaronis: „Jes, mi devas laŭdi lin. Ni ĝuis grandegan kuniĝon. Poste li ne forgesis bone leki mian pordon, tial mi ja ankaŭ rekompencis lin per denova flutado. Kaj mi forlekis lian bongustan ĉuron de lia faluso.“ „Ĉu vere? Ĉu vi ankaŭ poste kisis lin, por ke li ankaŭ gustumu sian propran virlakton? “ Sakia ĉiam denove demandis, sed Sara finis la konversacion per kiso al ŝia fratino, kiu jam nun sekse ekscitiĝis.
„La kolbasoj estas nun pretaj, ankoraŭ varmegaj, longaj kaj krustecaj! Venu nun kaj kunportu novan bieron kaj terpoman salaton!“ vokis Robin, kiu ankaŭ iomete ekscitite spektis la ardan kisadon de la ĝemeloj. Kaj nun ili ĝuis la piknikon sur la balkono. Robin havis tre bonan apetiton, kaj la biero ankaŭ bongustis. Sara gaje komentis tion „Jes, bone manĝu, vi ja hodiaŭ bezonas multe da energio, pli multe ol kutime“. Tiam ŝi ridete rigardis al sia fratino, kiu tuj komprenis tiun indikon, sed Robin ankoraŭ devis cerbumi „Kial, ĉu ni hodiaŭ planas penigan ekskurson, aŭ ĉu mi devas helpi en via loĝejo kaj tie fari pezan laboron?“ Nun Sara kaj Saskia ne plu eltenis reteni laŭtan ridon, kaj Robin eĉ malpli komprenis la kialon. Sara klarigis „Ne, ne, hodiaŭ ni ne ekskursos, kaj en mia apartamento vi ne devas labori. Tamen viro, kiu devas distri du virinojn, ĉiam bezonas energion, ĉu ne?“ Nun ankaŭ Robin sciis, kion la du virinoj kovis, sed li kontraŭis per alia ideo: „Vi tute eraris, mi hodiaŭ ne bezonas energion. Mi planas, ke vi ambaŭ tre energie kaj zorgoplene dorlotos min. Mi kuŝos sur la sofo, kelkfoje surdorse, kelkfoje surventre, kaj nur ĝuos vian traktadon“.
Sara proponis kompromison: „Eventuale ni ja povus ĝui la du eblojn. Unue vi bone amuzigos nin, kaj poste ni promesas bonan dorlotadon. Kion vi pensas? “ Robin nun konsentis ridete: „Tre bona ideo, mi ja sufiĉe manĝis, sed nun mi devas iomete promeni. Mi aŭdis, ke en la apudeco troviĝas bela botanika ĝardeno. Lasu nin esplori ĝin. Dum tio ni ja povas daŭrigi niajn planojn por la resto de la vespero“.
La triopo nun paceme direktiĝis al la botanika ĝardeno. Estis varma somera vespero, kaj sub grandaj arboj la tri trovis vere belajn lokojn. „Mi ankaŭ ŝatas la naturon“, revis Sara. Saskia ne ŝatis promeni plue kaj proponis: „Kaj mi ŝatas la ripozon en la naturo. Jen tri blankaj komfortaj seĝoj unu apud la alia. Tie ni sidiĝu kaj de tie ni havas bonan superrigardon al la buntaj florbedoj apud la granda herbejo“. Robin elektis la mezan seĝon, li ankaŭ nun favoris ripozon kaj kontente menciis „Mi estas feliĉulo, mi sidas en la ombro de granda arbo inter la du plej belaj knabinoj el la tuta mondo. Silentu. Neniu risku ĝeni min!“
Post la abunda manĝado estis vere bona ideo fari paŭzon ĉi tie. Krome, verŝajne pro la biero ĉiuj nun iomete laciĝis kaj fermis la okulojn. Neniu parolis ion, tamen okazis telepatia komunikado. La distancoj inter la tri seĝoj estis sufiĉe malgrandaj, por ke ĉiu povu sendi aŭ ricevi la cerbajn signalojn de la alia. Tiuj signaloj unue kvazaŭ balzamis sentojn de amo kaj amikeco. Robin sendis al Sara: „Mia kara, ĉu vi memoras nian unuan ‘virtualan’ amludon en la metroo? Mi ŝatus nun daŭrigi tion ĉi tie“. Tuj venis la respondaj signaloj: „Tio estas tre bona ideo. Tiam ni povas ja ŝpari multe da energio. Sed, ni ne estas solaj, vi devas permesi, ke ankaŭ mia fratino partoprenu nian komunikadon“. Robin riskis transsendi „Jes, kompreneble, sed tiam ŝi ja ankaŭ scius, ke mi volas senvestigi vin por karesado. Krome mi volas kisi vian suban pordon“. „Faru tion, mi ĝojas, kaj poste ankaŭ kisu mian fratinon. Mi permesas tion. Cetere, mi permesas tion ankaŭ por vi en la reala vivo. Sed pripensu. Povas veni la situacio, kiam mi ankaŭ volas seksumi kun alia viro. Mi esperas, ke vi tiam ankaŭ estos tolerema“. Robin iom post iom sentis pli fortan eksciton kaj demandis „Ĉu vi jam kokris min kun alia viro?“ Sara tuj asertis, ke ŝi neniam kokrus lin, kaj klarigis „Mi ĉiam demandus vin pri via permeso. Ne estus trompo aŭ kokrado. Krome mi esperas, ke ni ambaŭ ĉiam harmonie trovos la ĝustajn decidojn. Ne, mi ne havas rilatojn al alia viro, sed se mi havus tion, mi esperas, ke vi ne nur permesus tion, mi esperas, ke vi ankaŭ volas tion.“ Robin tute konsentis kaj dankis pro la konfido. Tiam li sendis ankaŭ signalojn al Saskia, kiu nun gaje partoprenis la telepatian amludon.
En sia menso okazis nun la jenaj virtualaj scenoj: Robin eksenvestigis la du virinojn kaj kisis ilin unu post la alia. Sara, sidante sur la komforta seĝo disetendis la gambojn kaj prezentis sian jam malsekan piĉon. Ankaŭ Saskia faris tion kaj permane masturbis ŝin. Ŝi devis ja atendi, ĉar Robin lekis la pubon de ŝia fratino. Post kelkaj minutoj Robin iris al la alia seĝo kaj lekis la piĉon de Saskia. „Ĉu vi nun komprenas nian averton pri la energio?“ ridete demandis Sara, masturbante kaj atendante sian amaton. Estis nur ‘virtuala ludo’, sed eĉ dum tio Robin registris, ke la virtuala seksumado ne bezonus energion. Krome li havis senfinan persistemon por kontentigi la du virinojn. Do li kelkfoje ŝanĝis la virinojn uzante ĉiam novan teknikon por la lekado. Saskia montris preskaŭ ekstazon kaj laŭdis lian inventotalenton: „Leku, suĉu, kisu, mordetu, tiklu, fingrumu! Vi faras tion tiel bone, neniam estu fino“. Ankaŭ Sara ĝuis la virtualan amoron, sed pretis nun por propra aktiveco kaj deklaris: „Nun estas via vico, kara. Forprenu viajn vestaĵojn kaj sidiĝu sur la meza seĝo. Ni volas nun trakti vian amorilon“.
Robin tuj obeis kaj sentis ne nur virtualan, sed ankaŭ realan erektiĝon. „Ĉu eblas travivi samtempe duoblan ĝuon? “, li pensis. Sed ne venis respondo. La du virinoj nun ankaŭ pruvis inventotalenton. Sara komencis kisi lin surbuŝe kun vigla subteno de sia lango. Dume Saskia lekis lian penison kaj arde flutis ĝin. Robin ĝemis pro eksciteco. Li ne plu povis distingi virtualajn disde realaj travivaĵoj. Li ja sidis sur seĝo en la botanika ĝardeno akompanita de du belaj virinoj. Sur la apuda pado preterpasis fremdaj homoj. Ili certe miris pro la stranga triopo, kiu nur sidis ĉi tie kun fermitaj okuloj. Sed nun estis ŝanĝo de la virtuala ‘programo’. Sara prezentis sian avidan piĉon kaj invitis lin enigi lian faluson. Apud ŝi ankaŭ Saskia prezentis sian vulvon. Robin nun staris malantaŭ du belegaj pugoj kaj admiris la sidvangojn. Tien kaj reen li puŝis sian stangon alternante la enirojn. Sara kaj Saskia kvikis volupteme. Estis Sara, kiu ordonis la finon de la virtuala ludo: „Pardonu min, iu devas kontroli ĉion. Ni ĝuis grandiozan ludon. Lasu nin nun iri hejmen por esplori la realan mondon“. Ĉiuj tri ĉirkaŭbrakis sin kaj per realaj kisoj revenis sur la teron.
Sara rimarkis, ke Robin estis ankoraŭ tre ekcitita. Ŝi ja abrupte interrompis la virtualan ludon. Alveninte hejmen ŝi tuj brakumis kaj kisis lin dirante „Kompatinda Robin, nun vi devas senvestigi vin en la reala vivo. Venu, Saskia, helpu min“. Ambaŭ ĝemeloj kune agis, do Robin ne povis sin defendi. Saskia kaptis lian penison kaj senpere enigis ĝin en sian buŝon. La gaja flutado komenciĝis. Post kelkaj minutoj Sara anstataŭis sian fratinon, kiu nun kisis lin. Tiu ludo sin ripetis plurfoje ĝis Robin ne plu eltenis sian ejakulon. La du ĝemeloj preskaŭ kverelis pro la freŝa spermo. Ĉiu volis sole formanĝi la plejmulton. Robin tre fiere fuĝis en la lavĉambron.
Saskia kompleze dankis, ke ŝi hodiaŭ povis partopreni tre intiman kunvenon kaj dirante „Mi nun forlasos vin. Vi estas juna paro. Mi ne devus ĝeni vin plue. Estis vere grandioza tago ĉe vi“. Sara respondis „Dankon pro la komplimento, Franjo. Vi ja scias, ke vi ĉiam estas bonvena“. Robin nun reiris el la lavĉambro, li parte komprenis la vortojn de Saskia kaj vokis: „Ne, ankoraŭ ne foriru. Mi devas demandi vin pri nia instituta projekto“. Li klarigis, ke la instituto serĉas telepatiajn testpersonojn. Li mem ne taŭgas kiel testpersono, ĉar li estis membro de la laborgrupo. „Sed vi ambaŭ estus bonaj testpersonoj. La instituto eĉ pagas etan rekompencon por via kunlaboro. Kion vi pensas?“ li demandis. „Kial ne? Ĉu vi scias, kiu gvidas la ekzamenadon? Aŭ ĉu estas vi mem?“, demandis Sara. Robin respondis „Ne, ne, mi nur estas la makleristo. Verŝajne estas d-ro Ron Adams, mia kolego, kiu zorgos pri la testpersonoj. Kion vi pensas, Saskia, ĉu vi ankaŭ partoprenos?“ Sed Saskia ankoraŭ ne povis decidi tion. „Atendu ĝis morgaŭ, mi pripensos la aferon. Mi nun vere diras adiaŭ! Bonan nokton“. Per tiuj vortoj ŝi kisis lin kaj sian fratinon, kaj foriris.
„La instituto kore dankas vin pro via preteco esti testpersonoj en nia telepatia-projekto.“, diris prof. Fabre al Sara kaj Saskia. Li tiam prezentis al ili d-ron Ron Adams, kiu gvidis la esplorojn. Ron, kiu jam sciis de sia kolego Robin, ke la du ĝemeloj venos hodiaŭ, ĝentile bonvenigis ilin „Bonvolu sekvi min, ni nun iros al la sekcio E, kie staras niaj MRB-aparatoj. „Kio estas MRB?“, demandis Saskia iomete timege. „MRB signifas Magneta resonanca bildigo. Tio estas sendanĝera metodo por kontroli la cerbajn aktivecojn“, klarigis Ron daŭrigante „Se vi pensas pri iu sporta aktiveco, ekz. se vi volas trafi balon, via motora imagaĵo produktas bildon en specifa regiono de la cerbo. Tion registras nia MRB-aparato. Se vi pensis pri alia afero, ekz. pri via loĝejo, alia cerba regiono aktiviĝis. Do, eblis interpreti, pri kiu afero vi pensas, ĉu pri la futbalo aŭ pri la loĝejo. Per tiaj metodoj ni eĉ sukcese komunikis kun komataj pacientoj“. „Dankon pro la klarigoj, d-ro Adams, sed ni ja feliĉe ne estas komataj“, replikis Sara. Ron ridete proponis „Bonvolu nomi min simple Ron, mi konfesas, tio ne estis konvena ekzemplo, pardonu min, sed mi esperas, ke vi nun iomete pli bone komprenas la signifon de la MRB-metodo“.
Alveninte en sekcio E Ron direktis la ĝemelojn al la MRB-aparatoj. „Ĉu ni devas forpreni niajn vestaĵojn ?“, demandis Saskia. Ron klarigis „Ne, vi ne devas esti nudaj, antaŭ ekzamenado oni nur devas kontroli, ĉu vi kunportis metalaĵojn, ekz. ornamaĵojn, ĉenojn, orelringojn ktp. La metodo ja uzas fortajn magnetajn kampojn. Metaloj povus kaŭzi danĝeron. Sed hodiaŭ vi ankoraŭ ne estas ekzamenataj per tiuj aparatoj. Ni iru nun al mia laborĉambro. Tie mi petas vin plenigi kelkajn demandarojn“. Sara kaj Saskia nun lernis, ke la kunlaboro en tiu projekto verŝajne daŭrus kelkajn monatojn. Por ĉiu semajno oni bezonus du tagojn por fari la esplorojn. Ron rimarkis, ke la novaj testpersonoj iomete maltrankviliĝis pro tiu longa tempo. Tial li provis kuraĝigi ilin „Jes, la esploro daŭras multe da tempo. Krome vi ja eĉ ne ricevos salajron. La instituto nur povas doni al vi etan rekompencon. Sed pripensu, ke vi ne nur helpus nian instituton. Ni esperas, ke la esploroj povos helpi pli bone kompreni nian cerbon. La rezultoj certe estos tre utilaj por la tuta homaro“. „Vi konvinkis nin, Ron. Ni klopodos pri bona kunlaboro“, proklamis Sara. Ron dankis en la nomo de la instituto kaj invitis la ĝemelan paron iri al la kafejo. Li tie ofertis kafon kaj kukon.
Ron tre ĝuis la ĉeeston de la du belaj virinoj, kiuj nun tre ofte venos. En la kantino Ron elektis bonan tablon kaj anoncis „Sidiĝu ĉi tie kaj atendu iomete. Mi nun alportos por vi kafon. Bonvolu decidi kian kukon vi ŝatus, estas nur du eblecoj“. Ron iris al la teko por fari la mendojn, ĝuste tiam Robin neatendite eniris la kantinon. „Por mi mendu kafon, kaj spiralkukon, se eblas“, li vokis kaj direktiĝis al la tablo, kie sidis la ĝemeloj. „Ho ve, mia kolego ankaŭ malsatas, tio iĝos multekosta afero“, ŝercis Ron. Intertempe Robin elkore salutis ambaŭ virinojn per mallongaj kisoj. Li sidiĝis apud Sara kaj atendis la servadon. Sara telepatie direktiĝis al Robin „Ĉu vi ankaŭ pensas, kion mi pensas, kara ?“. „Jes, vi pravas, sed ĉu tiu demando ne atingis ankaŭ vian fration?“, mense replikis Robin. Saskia tuj intervenis partoprenante la neaŭdeblan konversacion „Ja, ja, vi ambaŭ planas ion“. „Tute, ne, Franjo. Ni ja nur subite rimarkis, ke Ron estus bona partnero por vi. Sed ni nepre aranĝu komunan kunvenon kaj invitu lin“, klarigis Sara kaj interrompis la telepatian komunikadon ĉar Ron revenis alportante kafon kaj kukon.
„Jen viaj mendoj. Mi deziras bonan apetiton“, li diris aldonante „Sed mi petas, ke vi nun ne plu tiel kaŝe komunikiĝu. En tiu rondo mi estas la sola homo sen telepatia talento. Tamen mi bone rimarkis, ke vi komunikiĝis pri mi“. Robin respondis „Jes, vi pravas, mia kolego. Mi miras, sen telepatio vi montras bonan empation. Sed mi nur ekhavis la ideon inviti vin veni al mia loĝejo por nova komuna rondo. Kompreneble tiam neniu el ni uzos telepation“. Ron sekrete tre ĝojis pro tiu propono, li ne havis la kuraĝon mem fari tion. La propono donis bonan ŝancon por plia konatiĝo. Saskia multe plaĉis al li, verdire ankaŭ Sara, sed ŝi jam estis okupita.
La rondo en la kantino ankoraŭ babilis preskaŭ unu horon. Ili interkonsentis novan renkontiĝon je la venonta semajnfino. La rendevuejo ne estos la loĝejo de Robin, ĝi estis ja tro malgranda. Ili elektis la loĝejon de Saskia. Krome Ron fiksis la tagon, kiam la du viroj venu denove al la instituto pro la esplora projekto.
„Dankon, Saskia, ke vi ofertis vian loĝejon por nia kvaropa renkontiĝo. Mi ne volis fari tion, ĉar jam postmorgaŭ Robin komencos translokiĝi al mi. Li forlasos sian loĝejon kaj ni kunvivos en mia apartamento.“ eksplikis Sara. „Tio estas bona ideo. Li ŝparos ne nur multe da mono, li tiam ne plu tiel ofte uzos la metroon. Jes, mi komprenas tion. Vi certe baldaŭ fondos familion, ĉu mi pravas?“ demandis Saskia, kiu vere enviis sian fratinon. Sara provis iomete bremsi ŝian entuziasmon, ĉar ŝi ankoraŭ bezonis tempon por definitiva decido. Ŝi direktis la konversacion al alia temo „Kion vi pensas pri d-ro Adams? Li estas tre alloga viro. Ĉu vi rimarkis, kiel li alrigardis vin?“ Saskia replikis „Jes, li estas alloga homo, sed li ankaŭ alrigardis vin, mi pensas“. Sara ridete obĵetis „Ĉu vi estas ĵaluza, Franjo? Mi certas, ke li nur volas spekti, li ja scias, ke mi estas amikino de lia kolego“.
La plej granda problemo por Saskia estis, ke Ron ne povis telepatie komuniki. Ŝi timis komplikaĵojn dum renkontiĝoj kun ĉeestantaj telepatiuloj. „Estas ja bedaŭrinde, se ni renkontiĝos venontan semajnfinon, ni ne povos aranĝi tian ekscitan virtualan amludon, kiun ni travivis en la botanika ĝardeno“. Sara komprenoplene trankviligis ŝin „Ĉu vi vere nur pensas pri virtualaj aferoj? Dum nia venonta renkontiĝo ni povas ja tute libere kaj malkâse priparoli tion. Kaj, povas ja esti, ke ni komencos ne virtualan sed realan amludon, en kiuj ni ĉiuj partoprenos. Tio estas verŝajne pli ekscita ol virtuala amludo“. Saskia grandokule miris „Ĉu vi vere partoprenus en tia aktiveco?“ Sara donis la jenan respondon: „Kial ne, sed mi ne volas promesi ion. Mi devus ja unue priparoli la aferon kun Robin. Mi amas lin, tial li devas kompreneble aprobi tion. Kaj, se li ne volas, ni simple retiriĝus. Tiam vi estos certe konsolata de Ron“. Saskia nun konstatis, ke ŝi verŝajne troigis la problemon, kaj antaŭĝojis la venontan kvaropan rondon.
La tutan semajnon Saskia estis okupita. Neniu helpis al ŝi ordigi la ĉambrojn, fari la aĉetojn kaj kuiri sian faman gulaŝan supon. Finfine ŝi bone preparis la kunvenon kaj gaje bonvenigis siajn gastojn, kiuj alportis florbukedojn, kuketojn kaj aliajn frandaĵojn. Ĉiuj alvenis je la sama tempo. Starante en la koridoro ili salutis unu la alian per brakumoj kaj kisoj. Estis la unua fojo, ke Saskia ankaŭ kisis Ron, kiu iomete nekuraĝe sintenis. Sara tuj rimarkis tion, kaj forte ĉirkaŭbrakis lin dirante „Hodiaŭ ni ĉiuj estas amikoj, ne plu estos bariloj inter ni“. La vigla babilado dum la manĝado kaj poste estis tre interesa por Ron. Li demandis multon pri la telepatio. Evidentiĝis, ke li vere bedaŭras sian nekapablon. Robin raportis pri siaj spertoj kaj ankaŭ klarigis kiamaniere li atingis la kapablon por telepatio. Sara kaj Saskia priskribis la eblojn de tiu kapablo. Ili tre malkaŝe parolis ne nur pri la ‘normala komunikado’ per senaŭdeblaj vortoj, ili eĉ rakontis pri la interŝanĝo de sentoj. Ili ankaŭ traktis la ‘virtualan amludon’ de la lasta renkontiĝo. Kompreneble la lastaj informoj instigis Ron al plia pripensado. Li forlasis la kunvenon daŭre cerbumante la demandon, ĉu eventuale ankaŭ li mem povus ricevi aliron al tiuj nevideblaj antenoj.
En la instituto Ron ĉiam ĝojis, kiam la du fratinoj venis por la esploroj. Li akompanis ilin al la diversaj sekcioj, en kiuj ili estis ekzamenataj. Multaj demandiloj devis esti plenskribitaj. Li ankaŭ helpis ilin je tiu peza laboro. Krome, je la fino de ĉiu tago li invitis ilin iri al la kantino kaj alportis kafon. Saskia bone rimarkis, ke lia intereso por ŝi estis honesta. Kelkfoje li sopire rigardis al ŝi rekte en la okulojn kaj ŝi tiam ĝentile ridetis. Sed ne okazis plia alproksimiĝo. Ron evidente montris iom da nervozeco, ĉar ankaŭ Sara pleje ĉeestis. Dum tagoj, kiam Sara ne povis veni, la situacio tute ŝanĝiĝis. Ron tiam plej ofte kaj pli libere babilis kun Saskia. Evoluiĝis pli varma rilato, ekzemple, Ron nun eĉ kelkfoje riskis tuŝi ŝian brakon, kiam li gvidis ŝin tra la koridoroj. Sensacia evento okazis unu tagon, kiam Saskia sole kuŝis en la MRB-aparato. Ŝi devis koncentriĝi kaj alterne pensi pri du diversaj okupoj.
Ron pacience atendis sur benko en la sama ĉambro. Li ne povis fari ion ajn. La aparato bezonis minimume duonan horon por analizi la cerbon de Saskia. Ron fermis siajn okulojn kaj provis rilaksiĝi. Sed li ne povis ĉesi pensi pri ŝi. Li imagis, ke ŝi estas tre proksime al li. Ne estis la ĝusta loko, sed li revis de ŝiaj brakumoj kaj kisoj. Subite en lia menso aperis hela lumo, kaj li sentis agrablan varmon. Tiam li eĉ aŭdis dolĉan voĉon: „Atendu, mi devas resti en tiu aparato ankoraŭ por kelkaj minutoj, poste mi venos al vi“. Ron timigite ekstaris ĉirkaŭrigardante la tutan ĉambron. Saskia ankoraŭ kuŝis en la MRB-aparato. „Ĉu ŝi vere kontaktis min telepatie?“, li pensis. Li ne povis kredi tion. Sed estis la vero. Saskia, tuj post kiam ŝi eliris la aparaton, brakumis kaj kisis Ron. Ŝi flustris „Vi ja deziris tion, ĉu ne? Mi ricevis vian mesaĝon“. Nun finfine Ron vere apartenis al la kvaropa rondo. Kompreneble Saskia tuj informis sian fratinon. Kaj Sara kaj Robin tial proponis etan feston, sed ne nur por tiu afero. Ili planis anonci sian gefianĉiĝon.
La apartamento de Sara nun enloĝigis du homojn. Robin trovis sufiĉe grandan laborĉambron. Krome la nova apartamento disponis ankoraŭ pli kromajn ĉambrojn, por gasto kaj, kompreneble, por estontaj infanoj. Li ne malĝojis, ke li forlasis sian propran malgrandan loĝejon. Nun li ĝuis ĉiutagan ĉeeston de Sara. Por la venonta festo ili nur ordigis la loĝoĉambron kaj la ĉambron por gastoj. En la aliaj ĉambroj kaj eĉ en la koridoro troviĝis multaj kartonoj, ankoraŭ ne elpakitaj. Robin ne sukcesis fari tion en tiu mallonga tempo. Sed al la festo ja venos nur Saskia kaj Ron. Ili certe komprenus la situacion.
„Ĉu ni povas helpi elpaki la kartonojn“, demandis Saskia, kiu alvenis kune kun Ron. Sara respondis „Ne, ne, vi ja venis por festi hodiaŭ. La laboro estas prokrastita. Venu al la manĝotablo. Robin preparis bongustajn surprizojn“. La gastoj sidiĝis, kaj Robin plenigis la glasojn per ŝaumvino kaj ekstaris dirante „Estu bonvenaj. Hodiaŭ ni festas du eventojn. Unue estas sensacio. Vi ja scias, ke nun ankaŭ Ron neatentite atingis telepatian kapablon. La duan eventon vi verŝajne jam antaŭsciis. Ni hodiaŭ anoncas nian gefianĉiĝon“. Saskia kaj Ron laŭte gratulis. Sara alportis kroman botelon da ŝaŭmvino, kaj ĉiu ĝuis la bongustajn manĝaĵojn.
„Nun ni ne plu bezonas tiom multe paroli. Estas ja pli bone unue koncentriĝi je la bankedo. Krome ni nun ĉiuj povas komunikiĝi telepatie“. Tio bone funkciis. Eĉ Ron, la ‘komencanto’ bone partoprenis la mensan komunikadon. Multaj komplimentoj estis senditaj ĉiudirekten. Ŝercoj zorgis por serena etoso. Sara eĉ denove rememoris la pasintan ‘virtualan amludon’, kiu okazis sur la tri seĝoj en la botanika ĝardeno. Saskia tre ĝojis pri tio kaj sendis sian proponon al ĉiuj kunestantoj „Jes, lastan fojon ni estis triopo, hodiaŭ ni estas kvaropo. Sidiĝu nun sur la sofo kaj la fotelo. Tie ni fermu la okulojn por kvarope sperti amorajn aventurojn“.
Ron sidis sur la fotelo kun granda nervozeco, la aliaj komforte aranĝis sin sur la sofo. Sara iomete malhelumis la ĉambron kaj sendis la unuajn signalojn: „Karaj amikoj, estas nun tempo por malkaŝa komunikado. Ĉiu el ni estu preta kaj ne retenu siajn sentojn. Pripensu, ni nun eniras virtualan sferon. Tie ni ne devas malkaŝi ion. Permesu, ke mi gvidu vin. For de viaj vestaĵoj! Kaj ni komencu komunan masturbadon“. Ron timigite malfermis siajn okulojn. Liaj tri geamikoj sidis paceme sur la sofo. Li miris, ĉar neniu estis forĵetinta la vestaĵojn. Saskia flustris „Kara Ron, malfermu denove viajn okulojn. Vi devas koncentriĝi. Ne timu, estas ja nur ludo, kiu okazis en niaj cerboj“.
Li obeis. Post kelkaj minutoj li sentis la agrablan varmon kaj vidis, ke ĉiuj tute nudiĝis, ankaŭ li mem. Li nun suriris novan regnon. Robin, lia kolego, kiu sidis sur la sofo inter la du virinoj, jam malrapide traktis sian kacon per ambaŭ manoj. Dume Saskia kaj Sara karesis siajn piĉojn. Neniu ŝajne interesiĝis pri la alia. Ron eĉ aŭdis mallaŭtajn ĝemojn de la virinoj. Li sciis, ke tio estis nur virtuala perceptaĵo. Tamen atingis lin seksa ekscito. Li nun ankaŭ komencis masturbi sin. Aŭdeblis denove la virtuala voĉo de Sara: „Jes, vi bone faras tion. Jam du rigidaj penisoj atendas nin. Saskia, ni virinoj kaptu nun la falusojn por arda flutado!“
Jes, tiu agrabla flutado plaĉis al la viroj. Saskia englutis preskaŭ la tutan stangon de Ron. Sara iom pli singardeme lekis kaj mordetis la bastonon de Robin. La plezuro kreskis kiam la virinoj ankaŭ karesis la kojonojn permane aŭ perbuŝe. Ron fieris, ĉar li sentis, ke lia peniso tre forte rigidiĝis. „Ni ŝanĝu nun nian partneron“, ordonis Sara, kaj la flutado, nun iom variigita, denove komenciĝis. „La faluso preskaŭ krevas en mia buŝo. Ni enigu nun la amorilojn en niajn malsekajn grotojn,“ proponis Saskia, sed Sara intervenis: „Ho ve, mi forgesis postuli ĝustan piĉlekadon de niaj viroj. Tion ni vere bezonas. Kisu, suĉu, leku! Niaj truoj atendas viajn langojn“. La viroj bone kunlaboris. Iliaj buŝoj dorlotis la voluptemajn grotojn. Denove la virinoj nun pli laŭte ĝemis. Ron kaj Robin eĉ kelkfoje alternis la partnerinojn sed kompreneble ne trovis diferencon. Verŝajne neniu povas distingi ĝemelajn vulvojn. Nur la virinoj povis diferencigi la diversajn amorantojn. Ron ja estis pli bone razinta sin, do la stoplobarbo de Robin sin malkaŝis per tiklado.
Subite Sara neatentite interrompis la virtualan amludon. „Ĉesu!“, ŝi laŭte vokis. „Mi ne komprenas. Kial vi forrompis nian amoran aventuron? Ni eĉ ne vere startis ĝin“ demandis Saskia kaj ankaŭ Ron kaj Robin ne komprenis tiun ordonon. Sed Sara donis bonan klarigon „Mi ankaŭ bedaŭras mian intervenon. Tamen estis necese nun fari paŭzon. Pripensu, ni ĉiuj reale ne senvestiĝis. Se nia virtuala amludo estus daŭrigita, certe la viroj devus iatempe ejakuli, kaj la valora ĉuro tiam ŝprucus en la pantalono. Ne, tio ne estus bona finaĵo. Do, mi proponas trinki ion kaj poste ni kune iru al nia duŝejo. Ni daŭrigu nian aventuron nun en la reala mondo!“ Ĉiu konsentis, ankaŭ Saskia, kaj la malvarma biero helpis al adekvata refreŝiĝo.
La duŝejo estis tro mallarĝa por kvaropo. Saskia kaj Ron eniris kiel unua paro. Sara kaj Robin restis en la banejo kaj brakumis sin. Nur post kelkaj minutoj ili ankaŭ ĝuis la akvoŝprucaĵon. Elirante la duŝkabinon Sara vokis „Mi amas amoron kun malsekaj nudaj korpoj“ kaj puŝis sian korpon ne nur al Ron sed ankaŭ al la malsekaj korpoj de Saskia kaj Robin, kiuj ankoraŭ staris en la banejo. Ĉiuj nun ĉirkaŭbrakante karesis unu la alian. „Ek al la dormĉambro!“ vokis Sara, kaj la volupta kvaropo ĵetis sin sur la grandan liton por daŭrigi la amorajn aventurojn. Sed ĉi-foje ne plu estis grupa seksumado. La paroj ĝuis la konvencian sekskuniĝon.
Nur Saskia iomete bedaŭris tiun evoluon. Ŝia nova amoranto Ron vere plaĉis al ŝi, sed kaŝe ŝi ankoraŭ sopiris al Robin. Pli bone estus, se la du viroj samtempe traktus ŝin. Ron ja povus enigi sian stangon en ŝian vaginon. Kaj Robin ja povus bugri ŝin samtempe. „Koncentriĝu nun. Unue klopodu por ligi fidelan rilaton!“, postulis Ron, kiu telepatie bone kaptis ŝiajn dezirojn.
>>> F I N O <<<