Erotika novelo 2019
Enhavo
Tiu erotika novelo estas farita nur por plenaĝuloj. Ĝi prezentas seksumajn agojn. Se vi ne ŝatas tian prezentadon, tiam nepre ne legu tiun novelon.
„La ŝirmo ne plu funkcias! Rapidegu! Fuĝu al la bunkro!“, ekkriis Tido Ojenosi, kiu hodiaŭ deĵoris en la Centrejo por Defendado. Sur la ekrano videblis minimume kvin dronoj. Tiuj senpilotaj aviadiloj certe kunportis bombojn. Kaj mankis la tempo por kontraŭatako. Ĉiu haste forkuris. Tamen ne estiĝis timo. La teamo ja centfoje trejnis sin por tia situacio, kaj ĉiu fidis la kvaliton de la bunkraj muroj. Tie alveninte Tido tuj aktivigis la instalaĵojn por urĝa okazo. Ĉiu el la skipo okupis sian laborlokon, t.e. la aparatoj por komunikado kaj la konduktiloj por la defendado. „Forpafu ilin!“, vokis Tido, kaj Zane, la kompetenta teknikisto, enfokusigis la laseron.
„Pardonu, Nuka, pro la maltrankvilo. Mi bedaŭras, ke vi ne povas ĝui pli agrablan unuan tagon sur nia planedo“, senkulpigis sin Tido. Nuka Madaki, biologo de la Tero, ĵus alvenis per eta kosmoŝipo. La preparadoj por tiu vojaĝo ne inkludis militan trejnadon. Dum la lastaj jarcentoj oni neniam aŭdis ion pri milita konfrontado inter la homoj kaj reptiloidoj sur Proksima Polpmarso. Nuka nur sciis, ke sur tiu planedo, kiun sur la Tero oni nomas TR-713, ekzistas kolonio el ĉirkaŭ mil homoj. Ili ĉiuj loĝas sur Holar, la norda kontinento, kiu fakte estas insulo. Sur Lakano, la suda kontinento, ankaŭ insulo, vivas la reptiloidoj. Tiu speco estis alte evoluiĝintaj, inteligentaj reptiloj, kiuj devenis de dupiedaj dinosaŭroj. Ili havas similan grandecon kiel la homoj. En la pasinteco nur tre malofte okazis kontaktoj inter la reptiloidoj kaj la homoj. La kontaktoj limiĝis al la pacema minoritato de la reptiloidoj. La dua frakcio konsistis el tre primitivaj, plejparte necivilizitaj kompanoj. Evidentiĝis, ke tiuj agresemaj ‘samplanedanoj’ forlasis la paceman vivmanieron. La situacio iĝis tre danĝera. Ili inventis novajn armilojn kaj nun komencis konfrontadon kun la homoj. Taĉmento el kvin reptiloidoj eĉ sukcesis invadi loĝlokon en la suda parto de Holar. Tie ili kaptis kaj forkondukis tri junajn homojn, du virinojn kaj unu viron.
La riparado de la protektanta ŝirmo certe daŭrus kelkajn tagojn. En la centralo ĉiuj serĉis elirvojon aŭ kontraŭrimedojn. „Kial vi ne ŝanĝas la veteron?“, demandis Nuka. Ĉiu en la bunkro ekaŭskultis tiun ideon. Tido nekredeme respondis: „Mi ne povas kompreni tian proponon. Ĉu ĝi vere estas tute serioza?“. Nuka klarigis, ke reptiloj normale estas „sango-malvarmaj“ bestoj. Tio signifas, ke ili vere dependas de la varmo el la cirkaŭaĵo. Kontraŭe al tio, ekzemple la mamuloj havas „sango-varman“ korpon. Ili povas mem reguli sian korpan temperaturon. La reptiloidoj devas eviti malvarmecon. Tido nun komprenis la ideon kaj replikis „Jes, tre bona ideo, sed ni ne havas la rimedojn fari tion. Eventuale Paŭlo la 2-a povus helpi!“ „Paŭlo, kiu estas Paŭlo?“, demandis Nuka.
Intertempe la tuta teamo kolektiĝis ĉirkaŭ Tido kaj Nuka. Ili scivoleme partoprenis la konversacion. Helina, la unua sekurecoficirino, donis la respondon: „Paŭlo la 2-a estas nia potenca regento. Jam antaŭ nia alveno sur la planedon, ekde pli ol cent jaroj, li loĝas en kastelo apude de la granda golfeto. Paŭlo apartenas al la ordo de la Helviolaj Oktopodoj, sed estas sur pli alta nivelo kompare al la polpoj, kiuj vivas en la oceanoj de la Tero. Paŭlo havas nekompreneblajn trajtojn. Lia inteligenteco estas verŝajne la plej alta en la tuta kosmo. Krome li disvolvis diversajn novajn korpajn atributojn. Ekzemple, li povas elteni la restadon en la aero por pli ol tri horoj. Poste sufiĉas unuminuta subakviĝo. Tiam li denove povas restadi ekster la akvo. Paŭlo la 2-a dekomence subtenis nin. Jam la unuaj koloniistoj ricevis preskaŭ ĉion de li por supervivi la malfacilaĵojn de tiu planedo. Li permesis al ni partopreni siajn altajn teknikajn sciojn. Tial ni povis konstrui modernajn flugaparatojn kaj kosmoŝipojn. Ankaŭ la konstruplanoj por reaktoro en la mezo de nia kontinento venis de li. Do, li certe ankaŭ scipovas ŝanĝi la veteron por helpi nin“.
Tido tuj kontaktis la regenton kaj eksplikis la situacion. Post mallonga tempo la temperaturoj ĉie en Holar malleviĝis sub la frostpunkto. Grizaj nuboj aperis kaj dika neĝo ekkovris multajn regionojn. Nuka konfirmis „Jes, tio estas tre malbona vetero por reptiloidoj“. La teknikistoj sur Holar nun povis trankvile daŭrigi la riparadon de la protektanta ŝirmo. Krome Zane raportis, ke li sukcese pafe faligis kvar dronojn. La lasta post tio rapide fuĝis reen al Lakano.
Tamen neniu riskis forlasi la bunkron. Pro bona antaŭgardado la teamo disponis pri sufiĉa provianto. Tido invitis ĉiujn al komuna manĝado. Li eĉ ofertis unu vinbotelon. Estis bona ŝanco postfari la bonvenigon por Nuka. „Sanon al vi kaj bonan restadon sur nia planedo“, li tostis. La aliaj spontanee aplaŭdis. Ĉiu ĝuis la ripozon post la tumulto.
„Parolu plu pri via regento“, petis Nuka al Helina. Li ja nur sciis malmulton pri tiu oktopodo. Sur la Tero oni preskaŭ nur informis lin pri lia teknika potenco. Helina nun daŭrigis ŝiajn klarigojn: „Mi pensas, ke Paŭlo la 2-a vere bonvenigis nian alvenon. Li estis ja preskaŭ tute sola oktopodo ĉi tie. Mi nur scias, ke en la kastelo troviĝas akvario, en kiu alkreskas lia sola posteulo. Sed tiu estas ankoraŭ tre malgranda. Verŝajne li bezonus kvindek jarojn ĝis matureco. La unuaj koloniistoj raportis pri grandioza afableco, kiun ili spertis dum la renkontiĝoj en la kastelo. Paŭlo la 2-a ne postulis ion. Li nur ĝojis, se homoj de tempo al tempo vizitus lin por doni iom da distriĝo. Mi mem jam trifoje estis en la kastelo. Kompreneble la unuan fojon mi timis pro lia stranga aspekto. Sed post nur kelkaj minutoj tre varmaj sentoj atingis min. Paŭlo la 2-a ja nur komunikas telepatie. Li sendis al mi ondojn de paco kaj eĉ amo“.
„Mi ne kredas tion“, intermetis Nuka. Li ne povis kompreni, ke homo povus ricevi sentojn da amo de tia stranga kreitaĵo. „Ĉu vi troviĝis en hipnota stato?“, li demandis. „Ne, tute ne. Mi estis tute maldorma“, respondis Helina. Ŝi tiam raportis pri la disvolviĝo de la unua kontakto. La polpo tre singardeme petis ŝin por la ebleco tuŝi ŝian korpon per siaj tentakloj. Helina ne rifuzis tion. Ŝi ankaŭ tuŝis lian haŭton, kiu estis varma kaj velureca. Helina konfesis „Ja, mi vere ĝuis la ĉeeston. Mi permesis, kaj li tuŝis mian brakon. Unu el liaj tentakloj poste vagadis trans mia tuta korpo, kaj mi ne defendis min. Ja, estis tre agrabla unua kunveno“.
Nun la intereso de Nuka vere kreskis. Ankaŭ la aliaj silente aŭskultis la rakontadon. Tido raportis: „Jes, ankaŭ mi povus raporti similajn spertojn. Mi estas ja nur viro, sed la kontaktoj kun Paŭlo la 2-a ĉiam estas ekscitaj, estas kvazaŭ intima kontakto kun amata virino. Verŝajne Paŭlo ne nur estas virseksa estaĵo. Li ankaŭ havas virinajn trajtojn“. Helina konstatis tion: „Paŭlo la 2-a devas esti hermafrodito, kompreneble. Li ja ankaŭ mem produktis sian propran posteulon. Normale polpoj estas ja ambaŭseksaj, sed Paŭlo la 2-a estas tre speciala kreitaĵo. Ja, mi eĉ permesis seksumadon kun li. Vi devas scii, ke kelkaj de liaj tentakloj povas generi ne nur penis-similajn seksorganojn, li ankaŭ montris tentaklojn kun vulvaj lipoj. Mi mem tuŝis tion, kaj mi metis mian montrofingron en perfektan malsekan vaginon. Subite Paŭlo la 2-a telepatie sendis al mi sentojn de seksa eksciteco, kaj poste unu el liaj tentaklaj penisoj penetris mian truon“.
La rakontado de Helina rompiĝis, ĉar nova mesaĝo aperis sur la ekranoj. La teknikistoj intertempe sukcese riparis la protektantan ŝirmon. Nun oni ne plu bezonis la malvarmecon por la defendo kontraŭ la reptiloidoj. La neĝo rapide fandiĝis kaj ĉiu ĝojis pro la printempa vetero. Nuka profunde spiris. La rakonto de Helina incitis lian volupton, sed nun ja ne estis tempo por tia sentado. Li devis koncentriĝi al la postuloj de la teama kunlaboro. Ĉiuj forlasis la bunkron irante al la Centrejo por Defendado.
La ordonoj estis klaraj. Taĉmento el kvin milite trejnitaj soldatoj devis liberigi la tri forkondukitajn junulojn. Spionoj el Holar jam eltrovis la lokojn, kie ili estis enkarcerigitaj. Sed la malliberejo troviĝis meze de la ĉefa militbazo de la reptiloidoj. Tie koncentriĝis la plimulto de la malamikaj militaj fortoj. Do, ne eblis simple alveni kun potenca kanono. Post longa konsultado generalo Ivanov klarigis la planon. Tri soldatoj de la taĉmento uzu reptiloidan maskadon. Ili ne nur devu aspekti kiel reptiloidoj, ili ankaŭ devu moviĝi kaj paroli kiel la malamikoj. La du aliaj soldatoj restu en la flugaparato, ĉiam pretaj malaperi, se necesus. Krome oni unue planis akiri veturilon de la reptiloidoj por fortransporti la kaptitojn. La generalo decidis, ke Dimitri Fjodorov gvidu la operacion. Li bone parolas la reptiloidan lingvon. Dum la lasta jaro li eĉ deĵoris kiel spiono sur Lakano. Neniu rimarkis tion. Zane kaj Helina restos en la flugaparato, do sperta piloto kaj rutina sanitaristino. Morgaŭ, post nur unutaga trejnado, estos la ekflugo.
Dimitri ricevis dokumentojn, kiuj plene similas al originaloj el Lakano. Tie oni povis legi en la reptiloida lingvo, ke la tri kaptitoj estu fortransportataj al la ĉefa hospitalo de la reptiloidoj. Krome oni povis legi, ke verŝajne tre danĝera malsano infektis ilin. Tial la kamuflitaj kamaradoj portis kirurgiajn maskojn kaj ruĝajn gantojn el gumo. Do, perfekta maskerado, ĉiaspeca fiasko estis certe eliminata. Nuka denove atentigis la respondeculojn pri la grava signifo de la temperaturo. Tido povis trankviligi la teamon: „Jes, Paŭlo la 2-a promesis subtenon. Li zorgos pri vintra vetero en la cirkaŭaĵo de la militbazo“.
Zane stiris la etan spacveturilon tre proksime al la ĉefa militbazo de la reptiloidoj. La tri maskitaj soldatoj, estis Dimitri, Andrej kaj Jamal, saltis el la flugmaŝino. Feliĉe, ke apud la strato jam staris multaj ĵipoj, ĉiuj forlasitaj pro la malvarma vetero. Dimitri elektis la plej grandan kaj fiksis la ĝustan emblemon por montri, ke tiu veturilo apartenas al la sanitarista servo. La tri soldatoj nun veturis tra tomba silento, kiu regis sur la strato de la malamikoj. Ĉiuj reptiloidoj forrampis en siajn varmajn kavernojn. Neniu estis atendanta la operacion de la homoj. Dimitri ordonis, ke ekde nun ĉiuj nur parolu en la reptiloida lingvo, eĉ se temus pri homaj aferoj.
„Kre kal trata“ (Mi vidas ilin), flustris Andrej kaj montris al la metala kaĝo, kiu staris antaŭ la granda tendo. Nur unu reptiloido gardis la kaptitojn, kiuj tute nude malgraŭ la malbona vetero kaŭriĝis en unu angulo de la kaĝo. Evidentiĝis, ke ili vere suferis pro la frosto. „Tze krop ztoru. Kotraz!“ (Jen urĝa dokumento. Legu!), bruske proklamis Dimitri al la gardisto, kiu verŝajne eĉ pli frostis ol la nudaj kaptitoj. Li prenis la paperon kaj malaperis en la tendon. Nun Dimitri montris, ke li plene alkutimiĝis al la reptiloida vivmaniero. Li ŝajne tute sen intereso reiris al la ĵipo kaj ordonis, ke la du kamaradoj ankaŭ montru nur sian neaktivecon. Ĉiu streĉe atendis la finon de la situacio, ĉiam kun pretaj kaŝitaj armiloj. Subite nun du reptiloidoj eliris el la tendo. Ili haste malfermis la kaĝon kaj laŭte vokis „Vaa grotzi, kama kotcolo!“ (Tuj foriru, kunprenu la rubon!) kaj tuj denove fuĝis en la tendon. Dimitri nur povis rideti. Li gvidis la kaptitojn al la ĵipo, donis al ili dikajn lanokovrilojn, kaj senprokraste stiris la ĵipon al la eta kosmopramo.
Neniu estis atendinta tian facilan liberigon.
Post tiu sukcesa operacio ĉiu meritis kelkajn liberajn tagojn. Tido invitis sian kolegon de la Tero al vespermanĝo. Lia edzino, Neela, preparis abundan manĝotablon. Nur malofte venis gastoj. La ĉiutagaj postuloj normale ne ebligis tiajn aranĝojn. Do, ŝi tre ĝojis pri la vizitanto de la fora Tero. Iomete nervoze ŝi ofte kontrolis la tablon, la provianton kaj ankaŭ la vazaron en la kuirejo. Nuka ĝustatempe alvenis. Li kunportis etan skatolon kun teo de la Tero por la edzino de Tido. „Ah, koran dankon. Tio estas vere bona donaco! Kaj ĝi tiom longe veturis“, vokis Neela, kaj tuj metis la multvaloran skatolon en la vitrinon. Tido volis ankaŭ saluti sian kolegon, sed Neela ankoraŭ ne finis diri afablaĵojn. Krome ŝi plurfoje brakumis lin puŝante ŝian belforman korpon tute proksime al li. Nuka ŝatis tion, speciale la tuŝon de ŝiaj mamoj, sed li ja ne povis taksi, ĉu Tido reagus ĵaluze. La varma brakumo, per kiu Tido bonvenigis ankaŭ lin, trankviligis lin. Do, Nuka nun povis esperi vere familiecan kunvenon.
La manĝo kaj la biero bongustis. Nuka laŭdis sian gastigantinon: „Verdire, post longa tempo en la spacoŝipo mi hodiaŭ vivas en paradizo. Mi envias vian edzon, kiu certe ĉiuvespere ĝuas tian festenon“. „Ne, ne“, replikis Tido, „mia kara edzino nur tiel bone kuiras, se venas belaspekta juna viro el fora planedo“. „Mensogo!“, ŝi vokis aldonante „Ĉu vi forgesis lastan monaton, kiam Helina vizitis nin? Ankaŭ tiam mi preparis abundan bufedon, ĉu ne?“. Tido devis konstati tion, sed li obĵetis ridetante: „Nu, ja, Helina estas tute alia afero. Ŝi estas ja via tre intima amikino. Post tiu vizito mi eĉ timis, ke vi kaj ŝi planis fondi novan, lesban rilaton“. „Denove vi mensogas, mi nur memoras, ke vi kaj Helina tre dense kuŝis sur la sofo. Nuka, vidu! Mia edzo nun ekruĝiĝas!“
Nuka rimarkis, ke la vespero ĉi tie tre verŝajne ne estos enuiga. Evidentiĝis, ke tio ne estis vera kverelo. La gastiganta paro montris tre bonan humuron. Nuka nun provis ankaŭ partopreni la gajan konversacion: „Jes, mi ankaŭ ruĝiĝis kiam Helina en la centralejo rakontis pri la vizito ĉe Paŭlo la 2-a“. Neela ne komprenis tiun aludon, sed Tido klarigis la aferon tiamaniere ke Neela daŭrigis la gajan babiladon „Ne estas kaŭzo por ruĝiĝi, Nuka. Ĉi tie sur la Polpmarso ĉiu ĝuas viziton ĉe nia regento. Mi esperas, ke vi baldaŭ ankaŭ havos la ŝancon“. Tiam ŝi proksimiĝis al sia edzo kaj demandis „Kiam vi planas iri al la kastelo? Mi certe ankaŭ volas akompani vian kolegon de la Tero“. Nuka ja jam aŭdis pri tiuj evidente tre ŝatataj renkontiĝoj. La indiko de Neela denove vekis lian scivolemon. Do li turnis sin al Tido: „Mi tute ne komprenas tion. Ĉu vi ne ekĵaluzas, se via partnerino estas sekse stimulata kaj kontentigita per tiu besto?“
„Absolute ne, Paŭlo la 2-a ne estas besto. Se vi renkontus lin, vi tuj registrus, ke li verŝajne staras sur eĉ pli alta nivelo ol ni homoj. Krome ni loĝantoj de Polpmarso preskaŭ neniam estas ĵaluzaj. Jam en nia juneco ĉiu el ni povis iam viziti la regenton kaj tie ni lernis simple ĝui la seksajn travivaĵojn. Tiujn spertojn kompreneble ĉiu transmisiis ankaŭ al sia plej intima proksimulo. Se sur la Polpmarso iu amikiĝis kun alia, ili ambaŭ baldaŭ vizitas la regenton kaj tie ĉiu paro dekomence komune ĝuas la karesadon kaj ĉiujn aliajn seksajn agojn, kiujn donas Paŭlo la 2-a“, klarigis Tido. Neela konfirmis tion kaj arde kisis sian edzon. „Ne forgesu nian gaston“, rimarkigis Tido. Nuka unue ne komprenis tion, sed Neela kaptis la ŝancon por ankaŭ kisi lin. Ne estis nur simpla kiso sur la vango. Ŝi premis sian iomete malfermitan buŝon al liaj lipoj. Ŝia lango lerte eniris lian buŝon kaj tie malrapide moviĝis. Nuka ne povis tuj elteni tiun atakon kaj retenis sin. Tamen li nun ankaŭ iomete ekscitiĝis.
La triopo kune sidis sur la sofo, en la mezo Neela, kiu metis siajn brakojn sur la ŝultrojn de ambaŭ viroj. Tiam ŝi postulis kisojn: „Nun estas bona tempo, ke vi ambaŭ kisu min samtempe“. Ŝi tiris la kapojn de Tido kaj Nuka al si, tiel ke ili per la buŝoj ne povis eviti tuŝon de ŝiaj vangoj. Tido komencis leki ŝiajn orelajn lobojn. Neela denove metis sian langon en la buŝon de Nuka. Dum tio ŝiaj manoj vagadis sur ĉiuj regionoj de lia korpo. Ankaŭ Tido kaj Nuka aktivis per la manoj. Ne daŭris longe por senvestigi ŝin. Ĉiuj kvar viraj manoj nun senpere karesis ŝian haŭton. Nuka preferis masaĝi la mamojn kaj Tido direktis siajn manojn al ŝia pubo. Neela daŭrigis la kisadon, dume ŝi komencis ankaŭ senvestigi sian kunludantan gaston. „Helpu min, Nuka“, ŝi petis. Ŝi ne akceptis rifuzon. Nuka nun bone kunlaboris. Intertempe ankaŭ Tido tute nude stariĝis antaŭ ŝi kaj palpis ŝian vizaĝon per sia rigida faluso. Neela tuj glutis tiun voston sen ĉesigi la karesadon de la peniso de Nuka. Ŝi nun devis zorgi pri du bastonoj per manoj kaj buŝo, ŝi multfoje ŝanĝis siajn ilojn. Preskaŭ samtempe la du viroj ejakulis. La ĉuro ŝprucis grandparte al ŝia vizaĝo. Krome ŝiaj manoj provis kapti kelkajn porciojn. Nuka kaj Tido nun tre kontente intencis retiriĝi, sed Neela ne permesis tion. Ŝi ŝmiris per siaj glitigaj manoj la virlakton rekte al la vizaĵoj de ŝiaj amorantoj. Tion la du viroj ne estis atendintaj. Kune ili ambaŭ nun kisis la vizaĝon de Neela. Nuka sukcesis enigi sian langon en ŝian buŝon. Tiel ŝi ankaŭ povis ĝui la guston kaj la odoron de la freŝa kremaĵo.
Dum la resto de la vespero Nuka ne plu provis gajni pliajn informojn pri Paŭlo la 2-a. Li tute koncentriĝis al la neatendita amora aventuro. Pli ol du horojn ankoraŭ daŭris la eta orgio. Poste la triopo kunvenis en la duŝĉambro kaj ĝuis la malsekan refreŝigon.
La liberaj tagoj rapide forflugis. En la Centrejo por Defendado ĉiu denove okupis sian laborlokon. Senstreĉa etoso regis la skipon. Sed la hieraŭa amora aventuro ne atingis la deĵorejon. Tido kunvenigis la teamon por interŝanĝi la plej aktualajn informojn. Sur la ekrano aperis novaĵo proklamita de la registaro: „Karaj kuncivitanoj! La senrajta enmiksiĝo de la reptiloidoj ekigis vehementan proteston de nia registaro. Estas granda feliĉo, ke la Centrejo por Defendado povis liberigi ĉiujn kaptitojn. Ni jam akceptis la ekskuzon de la reptiloida registaro. Ili promesis plenan klarigon kaj ankaŭ adekvatan rekompencon. La ĝisnuna esplorado montris, ke nur malmultaj agresemaj individuoj el la reptiloida militistaro kulpis. La plimulto de la reptiloidoj restas pacemaj. La ĉefambasadoro morgaŭ vizitos nian ĉefurbon. Li kunportos novajn proponojn por la pliboniĝo de la rilatoj inter Lakano kaj Holar. Nia regento, Paŭlo la 2-a, ankaŭ bonvenigis tiun evoluon“.
La konferenco kun la ambasadoro de Lakano finiĝis kun bonaj rezultoj. La registaro de la reptiloidoj invitis delegacion de la sudo al rondvojaĝo. La planota itinero inkludis vizitojn en diversaj institutoj. Eminentaj politikistoj kaj sciencistoj de la reptiloidoj jam promesis sian partoprenon. La celo, kompreneble, estus la pliboniĝo de la rilatoj. Ankaŭ Nuka apartenis al la delegacio. Li ja estis la unua reprezentanto de la Tero. Aliaj membroj de la delegitaro estis interalie Tido, Helina kaj generalo Ivanov.
En la flugmaŝino, kiuj transportis la delegacion, Nuka prenis lokon inter Tido kaj Helina. Sidante apud Helina vere plaĉis al li. En lia kapo klare revenis la memoro pri ŝia raporto en la regenta kastelo kaj miksiĝis kun la amora orgio en la loĝoĉambro de Tido. Pro la konstanta, senŝanĝa susuro de la flugmaŝino Nuko iomete endormiĝis. En sonĝo li nun kuŝis nuda sur granda matraco kaj ne nur du nudaj virinoj, sed ankaŭ la tentakloj de la polpa regento karesis lin. Bedaŭrinde tiu sonĝo nur tre mallonge daŭris. Nuka timigite vekiĝis. Ĉu Helina estis rimarkinda ion? Li direktis sian rigardon al ŝi. Helina reagis kun afabla rideto. Ŝi ne rimarkis ion, sed ŝi bone ŝatis sian kolegon de la Tero. Nuka respondis ankaŭ per kompleza rideto. „Kion vi faris dum la pasintaj liberaj tagoj?“, demandis Helina. Nuka, nun iomete konfuzita, direktis siajn okulojn al Tido, kiu ankaŭ ridetis. „Mi ricevis inviton de Tido kaj ĝuis agrablan vespermanĝon“, respondis Nuka. Helina demandis: „Nur vespermanĝon? Mi ne kredas tion. Mi estas profunde ofendita, ke Tido ne invitis min ankaŭ“. Tido denove ridetis aldonante „Ja, mi esperas, ke Nuka ankaŭ ĝuis nian kunvenon post la manĝo. La venontan fojon mi certe invitos ankaŭ vin, mia kara kolegino“. Helina ofertis: „Mi proponas, ke vi, Neela kaj Nuka venu al mia loĝejo. Ne estos problemo, mi tiam preparos la verspermanĝon“. „Koran dankon!“, replikis Tido „Sed mi esperas, ke ne nur estos vespermanĝo. Mi jam nun antaŭĝojas ankaŭ vian aranĝon post la manĝo“. Helina bone komprenis tiun indikon. Ŝi nun sentis emon korpe alproksimigi sian kolegon, sed ne riskis tion, ĉar estis ja oficiala deĵorvojaĝo.
La fino de la flugo malebligis la daŭrigon de la amikeca konversacio. La planado de la privata kunveno ĉe Helina estis prokrastita. Ĉiu forlasis la flugmaŝinon kaj ŝanĝiĝis al la buso. Post kvaronhoro ili atingis la ĉefurbon de Lakano.
„Sol ŝri! (Bonan matenon!)“, vokis juna virina reptiloido kaj bruske prezentis sin. „Mi estas Zkalana, via gvidantino dum via rondvojaĝo“. Ŝia malhelverda uniformo emfazis la belformitan korpon. Aparte de ŝia vizaĝo la aspekto estis vere humaneca. Nuka miris pro tio kaj turniĝis al Tido, kiu mallaŭte klarigis: „Reptiloidoj ankoraŭ havas homajn trajtojn, ĉar ili posedas gravan kvoton de homa genmaterialo. En la pasitenco iu eminenta sciencisto ja kreis tiun rason kun helpo de la gentekniko“. Zkalana gvidis la delegacion al la hotelo. Tiu estis granda konstruaĵo kun 10 etaĝoj sen apartaj ĉambroj. La delegacio ricevis unu grandan salonon, pli bone dirite formetejon. En unu angulo troviĝis niĉo kun necesejo, akvokrano kaj duŝo, ĉiuj instalaĵoj tute malfermitaj. La meblaro estis tre primitiva, almenaŭ sufiĉe neta. „Estas granda feliĉo, ke nia skoltado daŭros nur tri tagojn. Ni certe supervivos“, trankviligis generalo Ivanov la delegacion.
„Ho ve“, plendis Helina. Du grandaj pladoj kun nedifinebla griza kaĉo troviĝis sur la longa tablo. Krome estis ofertita giganta staplo kun freŝaj verdaj folioj kaj kelkaj kruĉoj. Zkalana invitis la delegacion sidiĝi por vespermanĝo. Tido kuraĝigis la grupon kaj klarigis, ke tiu manĝo estas tre salubra oferto. Demonstrative li verŝis la ruĝan trinkaĵon en sian glason kaj prenis tri kulerojn da kaĉo. „Ne forgesu la salaton“, mokis lin Helina kaj donis al li du foliojn. Ŝi nur pensis, ke la venontaj tri tagoj estos bona ŝanco por fastado. Sed generalo Ivanov rimarkis la hezitadon kaj admonis la delegacion: „Ni ĉiu devus nun manĝi minimume unu plenan kuleron. Alikaze estus ofendo kontraŭ niaj gastigantoj. Krome mi povas certigi al vi, ke tiu vespermanĝo bone satigos“. La sekvantan matenon Zkalana gvidis la delegacion al la universitato. En la aŭditorio prof. Tkrok prezentis filmon pri Lakano. Krome li donis bonan superrigardon pri la tipaj trajtoj de la reptiloidoj. Nuka nun pli bone komprenis la animstaton de la reptiloidoj, kiu pro la genetika heredaĵo estas tre ŝanĝiĝema. Tio verŝajne ankaŭ influis la neatenditan atakon de kelkaj agresemaj militistoj. Prof. Tkrok denove petis pardonon pro tiu afero. Poste li traktis la seksan konduton de la reptilianoj. Li argumentis, ke tiu temo tre gravas por ĉiu vizitanto de Holar. Nur tiam oni havus la ŝancon eviti miskomprenojn.
Prof. Tkrok klarigis: „Reptilianoj estas seksemaj nur dum kelkaj tagoj de la monato. En tiu tempo ili havas grandajn problemojn bremsi sian voluptecon. Se ili tiam hazarde renkontiĝas kun sola aliseksa vidalvidulo, ili provas seksan alproksimiĝon. En tiaj situacioj ĉia kontraŭstaro estas interpretata kiel aprobo. Do, se vi ne ŝatas tian alproksimiĝon, vi nepre devas esti tute pasiva kaj silenta. Nur ne risku laŭtan malaprobon aŭ defendon! Voluptemaj reptilianoj normale estas korpe pli fortaj estaĵoj ol vi homoj. Tial mi rekomendas, ke vi restu trankvilaj“.
En la delegacio ekestis murmurado. „Se vi havas demandon, mi pretas por respondi“, reagis Prof. Tkrok „Jes, mi ŝatus scii, ĉu sola promenado en via lando estas danĝera por ni“, demandis Nuka. „Tute ne, se vi priatentas miajn konsilojn. Krome estas tre helpeme, se vi nur promenas en grupoj“, respondis la profesoro. Alia demando estis: „Ĉu seksumado inter homoj kaj reptilianoj povas kaŭzi gravedecon“. Prof. Tkrok ridetis: „Jes, kelkfoje jam naskiĝis idoj el tiaj kontaktoj. La infanoj estas tute sanaj kaj kompreneble montras atributojn de ambaŭ gepatroj“. Generalo Ivanov dankis por la sinceraj klarigoj kaj ruzete proponis: „Bona elvido! Se en la estonteco kreskus nia komuna idaro, la rilatoj inter niaj popoloj certe baldaŭ pliboniĝus“. Vere, tre humurplena indiko, kiu amuzis kaj la kunvenon kaj la profesoron.
La sekvantaj tagoj estis plenpakitaj per busveturado, vizitoj de lernejoj, agrikulturaj entreprenoj, uzinoj kaj diversaj institutoj. Neniam estis tempo por pensi pri seksaj aventuroj. Unu grava rezulto de la rondvojaĝo estis la ekkono, ke tiaj aranĝoj vere plibonigas la interrilatojn. Ankaŭ la komerco inter la du kontinentoj ricevis novajn impulsojn. La suda kontinento disponis pri riĉa vegetaĵaro, do, kial ne eksporti agrikulturajn produktojn? Rekompence la norda kontinento povis oferti multajn krudmaterialojn por la industrio.
„Kion vi kuiris, mia kara?“ demandis Tido kaj ĝojis, ke li ne plu bezonis manĝi tian strangan grizan kaĉon. Neela jam aŭdis pri tiu specialaĵo kaj tuj respondis mokante: „Mi ĵus preparis molan grizaĵon el fagopiroj. Vi certe ŝatas tion“. Feliĉe, ke tio estis nur ŝerco. Tido ricevis krustecan rostitan kokidon kaj grandan glason da biero. Neela ankaŭ ne forgesis la freŝan salaton kaj la frititajn terpomojn. Nun ŝi pacience aŭskultis la raporton de sia edzo. La informojn pri la seksa konduto de la reptilianoj ŝi ankoraŭ ne konis. Tio vere interesis ŝin, do ŝi tuj demandis, kompreneble ironie: „Mia karulo, ĉu viaj kontaktoj kun tiu ĉarma gvidistino estis sukcesplenaj? Kiam venos via unua hibrida bebo?“. Tido kompreneble povis bone trakti tiun mokadon kaj respondis: „Mi ne povis defendi min. Pardonon. La ĉarma gvidistino el Lakano ja estis tiel aktiva. Ŝi tute hazarde alproksimiĝis kaj eĉ nereteneble stimulis min. Ŝiaj akraj dentoj certe kaŭzis spurojn sur mia tuta korpo“. Tio estis la ĝusta indiko. Neela tuj postulis, ke Tido montru tiujn spurojn. Do ŝi senvestigis lin kaj tiam sekvis arda kontrolo de ĉiuj regionoj de lia nuda korpo.
„Vi fanfaronis! Mi ne vidas iun spuron. Mensogulo!“, vokis Neela. Tido ridete respondis per forta tiklado kaj laŭte proklamis „ne, mi tute ne kokris vin. Mi ja unue devas bone zorgi pri vi, por ke vi baldaŭ nasku nian komunan bebon. Nur post tio mi denove vojaĝos al Lakano al mia reptiliana dua virino“. Tiel la juna paro daŭrigis sian amludon ĝis malfrua nokto.
Je frua mateno Tido ellitiĝis kaj preparis sin por iri al sia laborloko. Dum matenmanĝo Neela demandis: „Kiam estos nia aŭdienco ĉe Paŭlo la 2-a? Ni ja nepre devas prezenti vian kolegon Nuka al li“. „Ĉu ankaŭ vi akompanos min? Mi pensas, ke vi ne bezonas fari tion“, opiniis Tido, sed lia edzino jam delonge antaŭĝojis la komunan viziton ĉe la regento. Tido ne povis forargumenti tion. „Konsentite!“, li finfine cedis al ŝia peto „Mi hodiaŭ kontaktos lin. Poste mi tuj informos vin. Ĉu vere ne estas ĝeno por vi, ke Nuka ĉeestos?“ Neela neis aldonante denove kun ruzega vizaĝesprimo: „Ne, tute ne, mi jam pripensis la eblecon iri al la regento sen vi. Mi estas ja vere sufiĉe kompetenta sole akompani vian kolegon. Vi povus ja sonĝi pri via ĉarma gvidistino el Lakano“.
En la Centrejo por Defendado ĉiu denove laboris kiel kutime. Generalo Ivanov sendis al la registaro la raporton pri la pasinta rondvojaĝo al Lakano kaj Tido kontaktis la regenton pro baldaŭa aŭdienco. Normale oni devas longe atendi, sed ĉifoje Paŭlo la 2-a tre rapide respondis, verŝajne ĉar dum la aŭdienco ankaŭ Nuka ĉeestus. Li estas ja gasto kiu devas reveturi al la fora planedo Tero jam en kvar semajnoj. Tido tre kontente informis sian edzinon, ke la aŭdienco estos postmorgaŭ.
Vendrede, post la laboro, komforta flugtaksio transportis siajn tri pasaĝerojn en unu horo al la kastelo. Nuka sentis sin iomete nervoza. Li ne parolis eĉ unu vorton. „Ĉu mi vere partoprenu tian strangan intiman renkontiĝon?“, li pensis. Kun pala vizaĝo li postrigardis la blankajn nubojn tra la fenestro. Neela bone kunsentis lian malkomforton kaj provis gajigi lin: „Ne timu, Nuka, Paŭlo la 2-a neniam perfortos vin. Vi ĉiam estas libera homo. Vi ĉiam povas reteni vin. Sed ni ambaŭ ja kunestos. Vi ja konas nin, ĉu ne? Ĉu vi ne memoras nian etan feston sur nia sofo?“ „Jes, tio vere estis agrabla kunveno. Mi ne kontraŭus se tio ripetiĝus“, konfesis Nuka. Nun ankaŭ Tido komencis paroli: „Ne zorgu pri tio. La venonta privata kunveno okazos baldaŭ, sed ne en nia domo. Helina jam invitis nin. Ŝi ja sentis sin treege ofendita, ke ŝi ne ĉeestis nian kunvenon.“ „Tre bona ideo. Mi ankaŭ ŝatas ŝin“, konsentis Neela. Tido ne povis reteni iomete provokantan rimarkigon „Ja, mia karulino, mi ja scias, ke vi havas lesban inklinon. Ne miru, kiam mi havos plezuron kun Nuka“. Tiu gaja konversacio vere helpis al Nuka. Krome helpis, ke Neela metis sian manon sur lian femuron. Ŝiaj fingroj tenere moviĝis al lia interkruraĵo, kiu kaŝiĝis premigita en la pantalono. Nuka nun iomete ne plu timis la venontan kunvenon ĉe la regento kaj perdis la palan vizaĝkoloron.
„Kial la nomo de via regento portas la aldonaĵon ‘La dua’?“, demandis Nuka. Tido klarigis: „Paŭlo estas la nomo de fama polpo, kiu vivis en granda akvario en Germanio. Li estis estaĵo, kiu ĝuste aŭguris la rezultojn de ok matĉoj dum la futbala mondpokalo en la jaro 2010. Li estis kvazaŭ la heroldo de la orakolo. Sed multaj homoj pensis, ke ne estis vera orakolo, ili supozis manipuladon. Tamen Paŭlo iĝis tre fama. Oni eĉ verkis kanton pri ĝi en Argentino. La unuaj homaj koloniistoj sur nia planedo, kiu ĉi tie renkontis la regenton, rememoris tiun nomon kaj proponis ĝin kiel alparolon. La regento pruvis bonan humuron kaj akceptis tion. Sed li insistis pri la eta aldono ‘la dua’ pro pli bona distingiteco.“
La flugtaksio alteriĝis antaŭ kolosa vitra konstruaĵo, en kiu troviĝis grandega banejo. „Ĉu tiu estas la kastelo?“, demandis Nuka. Tido klarigis, ke tiu banejo estas kvazaŭ bariero: „La halo kovras ringoforman kanalon, kiu servas kiel banejo ĉirkaŭ la kastelo. Ĉiu vizitanto devas naĝi tra tiu kanalo kaj eĉ subakviĝi por trovi la ĝustan alirejon por la kastelo. Ĉi tie apud la ŝtuparo ni devas senvestigi nin kaj meti niajn vestaĵojn en tiujn ŝrankojn. Ĉiu, kiu vizitas la regenton, devas esti tute nuda. Ne hezitu! Estas tre varma kaj pura akvo. Eniru la akvon!“ Tido naĝis antaŭe kaj senprobleme trovis la ĝustan ŝtuparon je la kontraŭa flanko, kie troviĝis la alirejo por la kastelo. Ĉi tie staris du homsimilaj robotoj, kiuj kontrolis ilin per zumanta skanado. Krome estis kontrolo per multaj kameraoj, kiuj estis fiksitaj je la muroj. La triopo nun paŝis tra longa koridoro. El multaj duzoj varma vento rapide sekigis ilin. Tiam, je la fino de la koridoro, ili atingis grandegan pordon. Ĝi aŭtomate malfermiĝis.
Tie li sidis sur nigra podio apud vasta akvobaseno, Paŭlo la 2-a, la granda helviola oktopodo, la regento de la planedo TR-713 (alinome Polpmarso).
Li ne moviĝis. Nur liaj du okuloj montris aktivecon. Li ankaŭ ne parolis. Nuka jam sciis, ke Paŭlo la 2-a komunikiĝas telepatie. Jes, nun lia cerbo ricevis la unuan alvokon de la regento. Estis varma bonvenigo kaj la oferto sidiĝi sur la komfortaj seĝoj antaŭ la podio. Paŭlo la 2-a ne nur komunikis kun Nuka. Li samtempe povis alparoli diversajn homojn, do ankaŭ Neela kaj Tido ricevis signalojn de li. Sed ne estis nur multobligado de la sama informo. Ĉiu gasto ricevis individuajn mesaĝojn kaj povis ankaŭ individue komuniki kun li. La diversaj komunikoj realiĝis sur strikte apartaj kanaloj. Tido kompreneble donis raporton pri la vojaĝo al Lakano. Tion kompreneble la aliaj ne rimarkis. Neela tuj komencis interŝanĝon de seksaj sentoj, ankaŭ tute sekrete. Kaj Nuka estis tre sinretena. Li preskaŭ ne sendis ion al Paŭlo la 2-a, kiu kompreneble registris tion kaj radiis la jenan mesaĝon:. „Bonvole malfermu vin. Mi sentas vian skeptikan sintenon. Tio estas tute normala. Sed mi volas pli bone kompreni vin. Permesu, ke mia nerva sistemo havu aliron al via. Vi povas ĉiuokaze bloki tion. Por mi estas granda ĝojo kontakti vin. Sed mi nun lasas vin pripensi la aferon. Rigardu viajn amikojn. Ili jam ĝuas la aŭdiencon ĉe mi.“
La kontakto al la polpo estis malkonektita. Nuka nun vidis kiel Neela ludis kun unu el la tentakloj de la polpo. Vere, ĝi generis penissimilan organon, kiun Neela gaje masaĝis. Samtempe alia tentaklo karesis ŝian nudan korpon kaj vagadis singardeme ĝis ŝia puba regiono. Nuka ekvidis novan penissimilan organon, kiu penetris la vaginon de ŝi. Neela evidente ĝuis la seksan ludon. Tamen ŝi turnis ŝin al Nuka, kiu nun ne plu estis tiel retenema. Intertempe lia kaco erektiĝis; Neela kaptis ĝin per sia dekstra mano. Ŝi nun traktis tri falusojn, du per manoj, unu per ŝia groto. Intertempe ankaŭ Tido partoprenis la seksajn agojn. Du tentakloj de la polpo zorgis pri lia eksciteco. Unu generis du volbaĵojn, kiuj similis al mamoj. Tiuj polpaj ‘mamoj’ karesis la vizaĝon de Tido. La alia tentaklo tiklis lian kacon ĝis videblis bona erektiĝo. Post kelkaj sekundoj aperis homsimila vagino, kiu avide glutis lian faluson. Nuka intertempe perdis sian reziston kontraŭ la polpo. Li permesis plenan konekton kaj per tio Paŭlo la 2-a tuj registris eĉ la plej sekretajn dezirojn de li.
Nuka deziris eniri la vaginon de Neela. La polpo tuj subtenis tion. Lia tentaklo kun la penissimila organo forlasis ŝian truon kaj gvidis ŝin al la faluso de Nuka. Sed la libera tentaklo nun serĉis alian taskon. Ŝajne ne estis limigo de la eblecoj: karesado, tiklado, masaĝo. Nuka preskaŭ perdis la konsciencon. Liaj manoj kaptis la tentaklon kaj ankaŭ redonis masaĝon kaj karesadon al ili. Li ne estis pensanta tion, li tute intime interagis kun tiu stranga besto! Dume li sentis plenan volupton. Subite el la pinto de la tentaklo eliris homsimila virina seksorgano, kiu tuŝis lian vizaĝon. Nekredeble, li ĝuis nun leki tiujn malverajn vulvajn lipojn. Samtempe li sekskuniĝis kun Neela. „Kion pensas Tido?“, li demandis sin, ĉar li timis, ke li estus ĵaluza. Sed Tido arde koitis kun polpa tentaklo. Li evidente tute forgesis sian edzinon. Paŭlo la 2-a, kiu ja registris ĉiujn pensojn de liaj kunludantoj, reagis per paŭzo. Liaj tentakloj retiris la imititajn seksajn organojn. Li nun subtenis la seksajn agojn inter la tri homoj sen sia intervenado. Nur tre karesaj tuŝoj per la pintoj de la tentakloj atingis la nudajn ŝvitantajn korpojn. Nuka sentis sin kiel sur la sofo de Tido. Li ne plu atentis la ĉeeston de la polpo. Post kelkaj minutoj ĉiu feliĉe kaj kontente reiris al la normala stato. Per varma brakumado, subtenata de la karesemaj tentakloj, la aŭdienco finiĝis.
Dum la reveturo la tri amorantoj sidis enpensiĝeme sur la seĝoj de la flugtaksio. La pasinta aventuro ankoraŭ longe postefikis. Neela turnis sin al Nuka: „Mi ĝojas, ke vi povis konfidi nian regenton. Via unua skeptikeco tute ne estis necesa.“ „Jes, vi pravas. Antaŭ la aŭdienco mi vere dubis ĉu estus bona ideo. Sed la kontakto kun Paŭlo la 2-a estis tre agrabla. Kaj impresis min, ke li ne malhelpis nian amoron je la fino de la kunveno“, rediris Nuka. Tido ankaŭ laŭdis la regenton: „Estas ĉiam grandioza afero, la konekto kun li. Nur tial mi povis elteni, ke mia edzino senhonte kokris min. Sed baldaŭ venos la venĝo. Mi jam antaŭĝojas la venontan feston ĉe Helina“. Neela ridetis, ŝi ja bone konis sian edzon kaj sciis, ke li estis, kiel ŝi mem, tute malpruda. Neniam ŝi spertis ĵaluzon de li. Do, lia minaco efektive estis nur ŝerco.
La tuta semajnfino sen aktiveco! Nuka tre malfrue ellitiĝis. Hodiaŭ li ne planis ion specifan. Promeno, ripozo, eventuale li ja povus daŭrigi la skribadon de sia taglibro kaj poste estus manĝado en bona restoracio. Li ja vere ŝatis la ĉi-lokajn kuirejojn. Eĉ la manĝaĵoj en la kantino de la centrejo bongustas. Nur la griza kaĉo de Lakano ne lasis bonan memoron. Post la matenmanĝo Nuka forlasis sian ĉambron por promeni tra la parko. Li estis ja biologo, sed ĝis nun li eĉ ne trovis la tempon por rigardi la florantajn plantojn apud la vojoj. Hodiaŭ estus bona ŝanco por fari tion.
Enombre Nuka ĝuis la someran posttagmezon. Li paŝis sur larĝaj padoj kaj de tempo al tempo kliniĝis por inspekti florojn, kiujn li ĝis nun neniam vidis. Atingante vastan ludkampon li sidiĝis sur benkon. Tri florojn li singardeme aranĝis sur la benko apud si kaj faris notaĵojn per elektronika libro. Ankaŭ la taglibro bezonis plian zorgadon. Sur la ludkampo staris grandega ŝtona figuro, rekonstruado de Paŭlo la 2-a, pli ol du metrojn alta, statuo laŭ naturo. Preskaŭ ĉiu detalo ĝustis, nur la helviola koloro montris kelkan eluziĝon kaj mankis la kopiaĵoj de la homaj seksorganoj je la pintoj de la tentakloj. Multaj infanoj grimpis sur la skulpturo. Ili vere ŝatis tiun polpon. Kelkaj krablis en la sablo sub la figuro, aliaj balanciĝis sur la disetenditaj tentakloj.
„Ĉu estas loko?“, petis lin ĉarma virino. Ŝi estis patrino, kiu vartis la ludantajn infanojn. „Jes, kompreneble“, diris Nuka kaj ŝoviĝis je la maldekstra rando de la benko. Li nun malŝaltis sian elektronikan libron kaj forprenis la ekzamenitajn florojn. La juna belulino demandis „Ĉu floroj apartenas al via hobio? Mi estas tre scivolema, pardonu min, mi ne volis ĝeni vian interesan okupadon.“ „Ne gravas“, respondis Nuka kaj eksplikis, ke li estis biologo de la Tero, kiu hodiaŭ nur ĝuis sian liberan tagon. La sekvanta agrabla babilado finfine direktiĝis al la skulpturo de la polpo. Nuka konfesis: „Mi ankaŭ estas scivolema. Ĉu viaj infanoj jam vizitis vian realan regenton? Mi ja ankaŭ estis tie.“
La juna patrino ridetis, ŝi tuj komprenis la demandon kaj konstatis „Ah, vi jam estis en la kastelo. Vi certe aludas la seksajn rilatojn inter la homoj de Holar kaj Paŭlo la 2-a. Jes, lastan monaton mi akompanis mian filinon kaj tri amikinojn al la kastelo. Tie ili havis la ŝancon por la unua rekta kontakto. Sed, Paŭlo la 2-a tute ne montris seksan aktivecon. Li nur lasis la infanojn ludi kun siaj tentakloj. Estis tre bona renkontiĝo. La knabinoj vere ĝuis la aranĝon. Post unuhora ludo la infanoj sole amuziĝis en la apuda banejo. Tiam Paŭlo la 2-a havis tempon nur por mi.“
Post tiu lasta rimarkigo ŝi triumfe turnis siajn okulojn al Nuka, kiu ridete respondis. „Ja, mi povas imagi tion. Mi mem ankaŭ spertis lian grandiozan traktadon.“ Ŝi tiam aldonis: „Estas ne nur la intima travivaĵo, kiu gravas. Ĉu vi scias, ke la kontakto kun Paŭlo la 2-a ankaŭ influas nian sanstaton?“ Nuka ne sciis tion, sed li nun lernis, ke ĉiu tuŝo de la polpa haŭto estas saniga. Estas ĉiam tre maldika tavolo el sekrecio sur la haŭto de la polpo. Dum intertuŝo ĝi povas facile difuzi tra la homa haŭto. Tiam la sanigaj substancoj atingas ĉiun organon per la sanga cirkulado. Krome la kontakto kun la polpo ankaŭ pozitive influas la psikon. Ŝajne per iaj ondoj aŭ nekonataj, eventuale elektromagnetaj kampoj, la polpo povas eĉ ripari pertubojn en la imuneca sistemo de la homo. „Dankon por la interesaj informoj. Vi estas tre simpatia instruistino“, Nuka adiaŭis kaj daŭrigis sian promenadon tra la parko.
Sub la krono de granda fago li trovis ombran trankvilan lokon. Ĉi tie li sidiĝis sur la tero apud la vojo kaj provis plenigi la notaĵojn en la taglibro. Sed li ne longe subtenis la necesan koncentradon. Verŝajne pro la altaj temperaturoj li fariĝis laca kaj kuŝiĝis sur la herbejo. La zumantaj insektoj ne malhelpis lian ekdormon.
Denove li vidis la grandan polpon. Ĉifoje ĝi naĝis en la oceano rekte apud li. „Kial mi povas tiom longe naĝi sub la akvosurfaco“, pensis Nuka kaj tuŝis la molan glitigan haŭton de la polpo. Diversaj fiŝoj preterpasis. Grandaj, malgrandaj. Plaĉa manĝaĵo por la polpo. En kelka distanco aperis nigra submarŝipo. Tuj ŝanĝiĝis la sceno. La polpo ĉirkaŭprenis la korpon de Nuka per siaj tentakloj kaj surakviĝis malantaŭ eta insulo. Ĉi tie subombre ĝi eksidis kaj lokumis sian homan akopananton apud si. Nuka ne moviĝis. Li estis plene malstreĉita kaj pasiva. La polpo karesis lian nudan korpon. Nun alproksimiĝis tri nudaj virinoj. Estis Neela, Helina kaj la belulino de la ludkampo. Ili ne priatentis lin. Ili nur okupiĝis pri la kontakto kun la polpo. Lascive Neela karesis unu liberan tentaklon, el kiu tuj sin montris malmolan penissimilan seksorganon. Ankaŭ la aliaj virinoj faris tion. Ili masaĝis la malsekajn stangojn. La virino de la ludkampo eĉ enigis la faluson en sian vaginon. Ŝi nun ĝemegis pro eksciteco. Neela, kiu troviĝis apud ŝi, kisis ŝin volutupteme. Nuka havis bonan rigardon al ŝiaj belformaj korpopartoj. La mamoj gaje moviĝis, sed la distanco estis tro granda por tuŝi ilin. „Kial neniu zorgas pri mia kaco?“, li envie pensis. La tentaklo, kiu ĉiam ankoraŭ karesis lin, nur traktis lian korpon escepte de la peniso. Nuka maltrankvile turniĝis. Subite la polpo malaperis. Ankaŭ la virinoj estis for. Nuka timigite vekiĝis. Li malfermis siajn okulojn kaj leviĝis al sidanta pozicio. Denove li ektimis. Apud li sur la herbo sidis Helina. Ŝi rapide formetis la elektronikan libron, en kiu ŝi verŝajne scivoleme foliumis dum lia sonĝa aventuro.
„Kion vi faras? Ĉu vi jam delonge sidas ĉi tie?“ demandis Nuka. „Ne, ne, mi nur promenis tra la parko kaj ĵus vidis vin kuŝanta ĉi tie. Mi nur unufoje rigardetis vian elektronikan libron, mi ja ne volas esti spiono. Sed vi devus pli bone sekurigi viajn datumojn, mi pensas!“ „Koran dankon, vi ja pravas. Mi aprezas vian konsilon“, konfesis Nuka kaj tuj malŝaltis la aparaton, en kiu ja troviĝis la taglibro kun tre privataj informoj. Helina nun provis trankviligi la iomete malagrablan situacion: „Vi scias, ke mi estas la unua sekurecoficirino en la centrejo. Mi ja ne volas, ke raporto pri nia venonta festo estu vaste publikigata.“ Nuka kaptis la ŝancon por daŭrigi la plezuran babiladon kaj aldonis: „Kion vi planis? Mi pensis, ke nur estos bongusta manĝaĵo. Ĉu poste estos iu krima agado? Ĉu ni elrabu la bankon?“ Helina ridetis „Ah, bona ideo, sed verŝajne la vespero pasos kiel kutime. Ni manĝos kaj poste vi nur sidos sur la sofo pro granda laceco. Sed mi esperas, ke tio ne okazos. Mi ja jam aŭdis pri viaj bonaj kvalitoj, kiujn vi montris en la loĝoĉambro de Tido. Ĉu mi povas legi ion pri tiu afero en via taglibro?“
Nun ŝi gaje denove kaptis la elektronikan libron. Tio estis nur ŝerco, sed Nuka tuj suprensaltis. Li provis regajni la aparaton, sed Helina lerte defendis sin. Uzante ĉiun forton Nuka ne sukcesis venki. Helina eĉ terenpuŝis lin, dume ŝi ankaŭ falis, sed elprofitis de tio. Ŝi nun sidis sur lia korpo kaj ŝiaj genuoj forte premis liajn brakojn. „Kapitulacu nun!“, ŝi postulis. Nuka rezignis. Li ne trovis rimedon kontraŭ tiu batalema sekurecoficirino. Li ne plu defendis sin. Anstataŭe li ĝuis nun ŝian postaĵon, kiu tien kaj reen ŝoviĝis sur lia subventro. Helina plenĝuis sian dominantan pozicion. Ŝi kliniĝis kaj bruske postulis: „Nun mi ricevas kison de vi. Kisu bone kaj uzu vian langon. Eventuale mi tiam estos iomete mildigita!“ Nuka obeis kaj antaŭĝojis la venontan feston ĉe ŝi.
En la Centrejo por Defendado la laboro komenciĝis kiel kutime. Ĉiu pro la ripoziga semajnfino hodiaŭ venis ĝustatempe kaj laborvole. Tido gvidis la matenan kunvenon. Temis pri la rilatoj kun Lakano. La venontan semajnon la ambasadoro de la sudkontinento planis viziton. Alija Okeke, la ĉi-loka ministrino por eksterlandaferoj, ankaŭ venos por inspekti la centrejon. Tial ĉiuj anguloj devus esti senmakulaj. Ĉiu kunlaboranto ricevis ordonon zorgeme ordigi ĉion. Tido emfazis „Ĉiam, kiam ni atendas gravan vizitanton, speciala purigado kaj ordigado estas necesa. Do, estas bona afero se iu vizitas nin. Nur tiam ni ne neglektas nian domon. Estas precize kiel en nia privata vivo, ĉu ne?“ Post tiu demando li direktis sian elrigardon al Helina, kiu tuj komprenis, kial Tido ekrigardis ŝin. Morgaŭ ŝi ja volis prepari la privatan renkontiĝon en sia loĝejo.
„Kial vi bezonas tiom da tempo? Helina certe jam atendas nin“, plendis Neela ĉar Tido ankoraŭ ne vestis sin. Sed Tido trankviligis ŝin: „Mia karulino, mi ne ŝatas hektikon. La tutan vesperon vi havos tempon amuziĝi tie. Kaj Nuka verŝajne ankaŭ ne ĝustatempe alvenos. Li ja devas ankoraŭ aĉeti la vinon.“ Tamen Nuka venis tre frue ĉar li bone memoris la hieraŭan kison en la parko. Tion li volis ripeti sen la aliaj. Kaj li sukcesis. Helina varme bonvenigis lin. Ŝia brakumado kaj kisado estis vere multesperigaj. Por Nuka estis nur bedaŭrinde, ke ankaŭ Tido kaj Neela frue alvenis. Sed nun okazis brakumado kaj kisado kun Neela. Helina devis bremsi siajn amikojn: „Bonvole unue gustumu mian gulaŝan supon. Malvarma supo ne bone gustas.“ La vinon de Nuka oni ankaŭ gustumis, do la kvar amikoj ĝuis la kunestadon.
„Ĉu sur la Tero virino atendas vin, Nuka?“, demandis Helina. „Ne, mi ankoraŭ estas fraŭlo. Mi serĉas mian amon en la tuta kosmo“, konfesis Nuka. Helina emis iomete moketi lin kaj aldonis „Nun mi estas eĉ pli scivolema. Hieraŭ mi vidis ja vian elektronikan taglibron. Ĉu tie estas notoj pri viaj kosmaj amaĵetoj?“ Tido partoprenis la incitetadon: „Ni ankaŭ estas scivolemaj. Ĉu vi povus voĉlegi kelkajn partojn el via teksta kolektado?“ Ankaŭ Neela ne volis reteni sin. Ŝerce ŝi daŭrigis la moketadon: „Ho ve, kion pensus mia edzo, se li trovus vian raporton pri la lasta kunveno en nia loĝoĉambro.“
Nuka intense cerbumis por trovi rimedon kontraŭ tiaj atakoj. „Vian edzon mi tute ne timas“, asertis li, „mi ja observis lin dum nia aŭdienco ĉe la polpo. Li tiam nur koncentriĝis al la seksaj organoj de la tentakloj kaj cetere ne interesiĝis pri sia edzino. Estis mi, kiu devis zorgi pri ŝi. Vere, mi neniam agas egoisme, mi nur volis helpi mian kolegon.“ „Vi estas vera ĝentlemano, Nuka. Mi esperas, ke vi ankaŭ hodiaŭ estos je mia flanko. Tido jam nun denove nur havas okulojn por nia ĉarma gastigantino Helina“, ŝercis Neela. Tiamaniere multaj aliaj ŝercoj aludis la amorajn rilatojn inter la kvaropo. La du vinboteloj, kiujn Nuka kunprenis, baldaŭ estis konsumitaj. Helina devis mem zorgi pri freŝa provizo. Tamen venis nun la tempo por la dua parto de la festo.
„Karaj amikoj, mi nun permesas al vi inspekti mian novan gastĉambron“, vokis Helina. Tido kaj Neela miris pri tio, kaj Neela demandis: „Ni ja bone konas vian loĝejon. Ĉu vi havas novan meblaron?“ Helina malfermis la pordon kaj ĉiu povis enrigardi. „Tio estas ja elreviĝo. Kial vi malplenigis la ĉambron? Vi ĝisfunde forprenis la meblaron.“, komentis Neela. Nur Nuka tuj komprenis la intencon de Helina. La tuta planko estis kovrita per dikaj nigraj tapiŝoj. En unu angulo troviĝis kelkaj kusenoj kaj granda skatolo kun mantukoj. Antaŭ la fenestro pendis nigra rulkurteno. Tiu aranĝo evidente ŝanĝis la destinon de la ĉambro. Ne plu estis simpla gastĉambro. Tio estis ideala ĉambro por seksaj ludoj en plena mallumo!
„Ek al la duŝo! Poste ni kunvenos en mia nova ĉambro“, proponis Helina. Nun ankaŭ Tido kaj Neela komprenis tion. Ĉiuj kvar amikoj rapide senvestiĝis. Estis iomete malvaste en la banĉambro, sed la komuna duŝado ŝparis akvon. Helina disdonis lanugajn bantukojn, kaj ĉiu reiris al la nova gastĉambro. Helina vokis: „Bonvenon, ne timu, mi nun ekŝaltas mallaŭtan muzikon kaj malŝaltas la lumon. Estas nur por via plezuro. Mi ankaŭ rekomendas plenan silenton. Do ne plu babilu nun!“
Vere, en la ĉambro oni ne plu vidis ion ajn. Nur la palposento ankoraŭ gravis. Nuka, kiu planis havi la unuan kontakton kun Helina, etendis siajn brakojn kaj movis ilin ĉiudirekten. Verŝajne ankaŭ la aliaj faris tion, ĉar diversaj manoj tuŝis lin. Post ĉiu tuŝo kompreneble sekvis palpserĉado de la kaptita korpo. Nuka sentis, ke samtempe du manoj palpumis lin. Ili vagadis de la brusto al la subventro ĝis lia kaco. Li ankaŭ pripalpis la proksiman korpon. Ĉu estis jam Helina? Sed bedaŭrinde lia mano nur trovis alian kacon, do, estis la vosto de Tido. Nuka frapis per manplato al liaj sidvangoj kaj daŭrigis la serĉadon en la mallumo. Finfine lia dekstra mano atingis molan mamon. Li ne povis distingi ĉu li trovis Helinan. Tamen li brakumis tiun nudan virinan korpon kaj ambaŭ kuŝiĝis sur la tapiŝo. Tre facile la buŝoj trovis la partnerajn lipojn kaj nun evidentiĝis, ke Nuka vere trovis sian ĝustan amatinon. Li ĝuis la saman langokison kiel li jam spertis en la parko kaj je la hodiaŭa bonvenigo.
La feliĉo ne longe daŭris. Tido ja intertempe eltrovis, ke lia nuna partnerino estis lia edzino. Hodiaŭ tio ne plaĉis al li. Ankaŭ Neela ne estis kontenta. Ambaŭ interkonsentiĝis senvorte ĝeni la amorantajn amikojn kvankam tio estis iomete nesporteska sinteno. Neela baldaŭ trovis la servopretan bastonon de Nuka kaj plene englutis ĝin en sian gorĝon. Tido dume premis sian korpon inter Nuka kaj Helina. Lia faluso avide tuŝis ŝian vizaĝon. Ŝi ne povis rifuzi tiun alproksimiĝon, ĉar ŝi vere ŝatas fluti viran karoton. Pro la malforta kontraŭstaro la atakantoj venkis kaj Nuka nun devis kontentiĝi kun Neela. Li ne bezonis penti pri tio. Neela lerte flutis lin. Krome ŝi ŝanĝiĝis al sesdeknaŭa pozicio. Ankaŭ Tido nun kontente amoris. Neniu diris eĉ unu vorton, sed aŭdiĝis volupta ĝemado kaj la ŝmacanta brueto de la aktivaj langoj kaj lipoj. Dum la lasta epizodo la du virinoj staris kvazaŭ kvarpiede kun horizontala korpo sur la tapiŝo. La penetrado okazis de malantaŭe. De tempo al tempo Tido kaj Nuka elektis la alian groton. Por la virino tiaj ŝanĝoj ĉifoje komenciĝis per tre forta puŝo. Tio kaŭzis laŭtan kvikadon. Por plialtigi la ekscitecon la du viroj pli ofte faris tion dum ĉiam pli mallonga tempo. Preskaŭ samtempe la du virinoj orgasmis. La viroj nun povis ŝpruci torentojn da virlakto en la malsekajn nestojn. Por kelka tempo la kvaropo paceme kuŝis tute proksime sur la tapiŝo. Tiam Helina enŝaltis mildigitan lumon. Estis tempo por denove viziti la duŝon.
T’skitor, la ambasadoro de Lakano, alvenis kun du akompanantinoj. Tido gvidis ilin al la instruejo, kie la tuta teamo de la Centrejo por defendado kolektiĝis. Alija Okeke, la ministrino por eksterlandaferoj, faris la bonvenigan paroladon: „Mi ĝojas, ke en tiu mallonga tempo ni jam aranĝis la duan kunvenon. Nur antaŭ kelkaj tagoj vi akceptis nian delegacion, kiu revenis kun neforgeseblaj impresoj. Estu bonvenigaj sur Holar. Estu scivolemaj! Mi deziras ĉion bonan por via hodiaŭa vizito. Kaj ricevu la plej elkorajn salutojn de nia Reĝo Paŭlo la dua.“ T’skitor dankis por la varma akcepto kaj transdonis grandan korbon plenigita de diversaj freŝaj fruktoj el Lakano.
La ĉambroj de la altrangaj gastoj troviĝis en eta hotelo tute proksime de la centrejo. Helina kaj Nuka gvidis la reptiloidojn tien. Sur la mallarĝa vojeto antaŭenpaŝis la ambasadoro apud Helina. Nuka postiris meze de la du reptiloidaj virinoj. „Mi estas Nuka Madaki, biologo de la Tero,“ li mallonge prezentis sin. „Ah, vi estas kolego, mi estas d-rino Zkoruve, biologino el Lakano, kaj jen Zkalana, nia ekspertino por turismo“, replikis la doktorino el Lakano. La sekvanta babilado kompreneble traktis biologajn aferojn. Zkoruve multe demandis pri la floroj, kiuj ornamis la vojeton. Bedaŭrinde Nuka nur povis doni magrajn informojn. Li ja venis de la Tero, kaj li ankoraŭ ne sufiĉe zorgis pri la tiea vegetaraĵo. Zkalana ne povis partopreni la konversacion. Sed ŝi sintenis iomete strange. Nuka rimarkis, ke dum la tuta vojo ŝi premetis sian korpon al lia flanko. Li ne kontraŭis tion, kompreneble ĉar li ja ĉiam ŝatis virinan ĉeestadon. Sed li ne bone komprenis ŝian nunan alproksimiĝon. Estis la unua tago de la vizito. Nuka neniam antaŭe spertis, ke fremda virino tiom rapide montris sian simpation. „Ni preskaŭ atingis nian celon“, vokis Helina. Ŝi montris al la proksima konstruaĵo apud eta lago. „Ĉi tie estas tre bona loko por fari foton“, proponis la ambasadoro, kaj ĉiu stariĝis antaŭ la bordo, la pitoreska lago en la malantaŭo. Nuka priservis la fotilon de Zkalana. Poste la grupo eniris la hotelon. La gastoj miris pro la luksa ekipaĵo. „Ho ve, mi forgesis la poŝeton de la fotilo, verŝajne ĝi ankoraŭ kuŝis sur la benko ĉe la lago. Ĉu vi povus akompani min, Nuka?“, demandis Zkalana kaj rapidegis al la eliro. „Kompreneble, sed ne tiel rapide. Ni ja havas tempon“, rimarkigis Nuka.
Alveninte ĉe la lago Zkalana tre ĝojis. La poŝeto de ŝia fotilo ankoraŭ atendis sur la benko. „Ĉu mi povas fari privatan foton de vi? Ĉu vi permesas?“, ŝi petis. Nuka ne povis rifuzi tion. Li stariĝis je la bordo de la lago. Sed ŝajne Zkalana ne estis kontenta. „Staru ne tiel nenature. Kaj montru tute normalan vizaĝesprimon“, ŝi plendis. Nuka klopodis kontentigi ŝin, sed li ne bone komprenis ŝiajn intencojn. Ŝi provis fari foton, sed ofte interrompis por postuli alian pozon de Nuka. Finfine ŝi sukcesis kaj dankis lin ne nur per vortoj, sed ankaŭ per arda brakumo. Nuka ektimis. „Nedankinde“, li balbutis kaj proponis nun fari foton de ŝi. Sed Zkalana malkonsentis. „Ne, ne, ĉi tie. Mi preferus promeni kun vi ĉidirekten. Venu kun mi tien al la belaj arboj kaj arbustoj!“ Nuka hezitis, sed ŝi puŝis lin al la dezirata direkto.
Malproksime de la vojeto, preskaŭ plene kaŝita per densaj arbustoj, Zkalana ĝoje vokis „Ĉi tie estas bona loko. Faru nun belan foton de mi!“ Nuka komencis alĝustigi la fotilon kaj koncentriĝis nur je la aparato. Li ne rimarkis, ke intertempe Zkalana demetis siajn vestaĵojn. Tute nuda ŝi nun staris sub la arbo. „Kion vi faris?“, li demandis timigite. Sed Zkalana nur ridetis kaj daŭre ŝanĝis siajn pozojn. Pro tio Nuka iĝis tute nervoza. Zkalana venis al li kaj premis sin per sia korpo al li kaj flustris „Mi deziras nur belan foton. Do koncentriĝu!“ Per tiuj vortoj ŝia mano lascive tuŝis lian subventron. Nuka ne bonfartis, sed li intertempe ne plu povis subpremi ekscitecon. Zkalana jam sentis lian malmolan interkruraĵon.
„Tio estas ja surprizo!“, ŝi diagnozis kaj provis senvestigi lin ankaŭ. Nun Nuka montris kontraŭstaron. Li forte forpuŝis ŝin kaj decidite postulis, ke ŝi tuj ĉesu kaj surmetu ŝiajn vestaĵojn. Sed Nuka ne sciis, ke dum amoraj interagoj reptilianinoj neniam akceptas defendadon. Kontraŭe, ĉiu defendo nur efikus plian seksan stimuladon. Ŝi pli intense nun provis fortiri lian pantalonon kaj ju pli Nuka defendis sin des pli ŝi plifortigis siajn seksajn atakojn. La rezulto estis finfine, ke ankaŭ Nuka estis tute nuda. Evidentiĝis, ke li sentis nun du kontraŭajn impulsojn. La unua estis la kontraŭstaro. Li ne volis simple akcepti tiun agreseman seksan atakon. Sed la dua impulso montriĝis per forte malmola kaco. Ankaŭ li, kiel Zkalana, sentis plian volupton dum la agresema alproksimiĝo. Kion fari? Li eĉ provis bati ŝin, sed ŝi respondis kun ankoraŭ pli forta ofensivo. Ŝi faligis lin. Nuka nun kuŝis surdorse kaj Zkalana sidis kun disetenditaj gamboj sur li. Ŝiaj genuoj premis sur liajn brakojn. Ŝi estis pli forta ol li. Per ŝiaj manoj ŝi ne nur batis lin, ŝiaj ungoj produktis ruĝajn spurojn sur lia haŭto. Krome ŝi kliniĝis kaj eĉ mordis lin forte. Nuka kriis pro doloro, sed li nun ankaŭ uzis tiun taktikon. Li mordis ŝin en ŝiaj mamoj. Zkalana ankaŭ sentis doloron. Ŝi ekkriis, sed ŝi ja bezonis tiajn atakojn por atingi seksan kontentecon. Ŝi nun ŝanĝis sian pozicion tiel, ke ŝia vagino nun puŝis kontraŭ lian faluson. Nuka ne povis fuĝi. Lia peniso estis nun viktimo de tiu seksavida reptiloidino. Ŝi rapidege levis kaj mallevis sian korpon.
„Mi estas tre scivolema. Kial ili ankoraŭ ne revenis? “, demandis Helina. Ankaŭ d-rino Zkoruve ne komprenis, kial Zkalana kaj Nuka bezonis tiom da tempo por trovi tiun poŝeton. „Eventuale ili ja enamiĝis unu al la alia“, ŝercis Tido. D-rino Zkoruve ekkaptis tiun indikon: „Ho ve, mi ne trakontrolis tion. Ĉu Nuka ricevis informojn pri la tipa seksa sinteno de niaj virinoj?“ Tido petis plian klarigon: „Ĉu eblas, ke Zkalana travivas sian sekseman periodon kaj ne povis bremsi sian voluptecon? Dum nia vizito sur via lando ni ricevis ja tiurilatajn informojn de Prof. Trok.“ D-rino Zkoruve konfirmis tion kaj vokis: „Helina, ni ambaŭ devas rapidegi al la lago, venu!“
Anhelante la du virinoj atingis la proksiman lagon. Sed la malaperinta paro ne estis videbla. „Ni serĉu tie, sub la grandaj arboj!“, proponis Helina. „Haltu! Tie, malantaŭ la arbustoj!“, flustris la biologino el Lakano. Evidente Zkalana kaj Nuka ĵus finis seksumadon. Ili ankoraŭ ne sukcesis resurmeti la vestaĵojn. Nuka ne povis kaŝi ĝustatempe la ruĝajn spurojn de la akraj reptiloidaj ungoj. Li aspektis tre elĉerpita. Nur Zkalana ne montris nek laciĝon nek penton. „Kial vi ĝenas nin“, ŝi malrespekte demandis. Helina volis respondi, sed D-rino Zkoruve retenis ŝin: „Estus vane, ne diskutu nun. Ni traktu la aferon morgaŭ.“ Senvorte la kvar reiris al la hotelo.
La sekvantan tagon D-rino Zkoruve turnis sin al Helina: „Mi pardonpetas. Mi bedaŭras la hieraŭan okazaĵon. Tio ne devas okazi denove.“ „Sed ne estis via kulpo, kaj krome nia kolego ja ne suferis de grandaj vundoj. Mi ja konas lin. Verŝajne li eĉ ĝuis tiun epizodon“, replikis Helina. La doktorino konfesis „Ja, tiu pritaksado eventuale ĝustas, sed mi pensas pri venontaj kunvenoj. Ni devas ĉiam timi, ke tiaj aferoj ripetiĝos, se reptilianoj renkontiĝas kun homoj. Mi ne konas solvon de tiu problemo“. Helina ankaŭ ne povis helpi, sed ŝi proponis kontakti la regenton: „Eventuale Paŭlo la 2-a povas doni konsilon. Nia reĝo ja jam tre ofte helpis nin.“
Paŭlo la 2-a estis la regento por Holar sed ne por Lakano. Tie oni preskaŭ eĉ ne konas lin. La nuna pliboniĝo de la kontaktoj inter la du kontinentoj estis bona argumento por rekta kontakto inter la reptiloida registaro kaj la polpo. T’skitor, la ambasadoro de Lakano tuj petis telefonan aŭdiencon. Paŭlo la 2-a kompreneble havis solvon por la priskribita problemo. Li prezentis du proponojn. La unua temis pli la evoluado de specifa medikamento, kiu taŭgus por bone influi la hormonojn de la reptiloidoj. Tiuj medikamentoj povus redukti la agreseman potencialon, kiu ĝis nun regas la seksan sintenon de la reptiloidoj. Atentinda estas unu kromefiko. Normale reptiloidoj ja nur estas seksemaj dum kelkaj tagoj de la monato. La medikamento plivastigus nun la daŭron de la seksa aktiveco al preskaŭ la sama nivelo kiel oni konas de tiu de la homoj. La dua propono temis pri genterapia projekto. Per virusa vehiklo oni enigus ŝanĝitan genan materialon en reptiloidajn reproduktajn ĉelojn. Do, tiel la venonta generacio ne plu bezonus prenigi la medikamentojn. Sed tiun intervenon oni poste ne povus nuligi. Tio signifis, ke la reptilianoj devus unue zorgeme diskuti tiun eblecon.
La tempo rapide forflugis. Restis ankoraŭ nur du semajnoj ĝis la reveturo de Nuka. Helina rekomendis al li: „Kaj mi pensas, ke dum la restanta tempo vi ne plu seksumas kun Zkalana. La danĝero pri severaj vundoj estas tro alta. Kaj mi ja bezonas nur sanan amoranton.“ „Kara Helina, mi dankas vin kaj ĝojas, ke vi vere ŝatas min. Sed mi certas, ke minimume dum la venontaj ses tagoj mi tute ne estos seksema. Verŝajne vi komprenas tion. Mi bezonas paŭzon“, klarigis Nuka. Iomete malĝoje Helina kisis lin sur la vango. „Ne gravas, kara, mi baldaŭ vizitos nian regenton en la kastelo.“, ŝi rimarkigis.
Unu semajno sen virinoj! Nuka la tutan tempon vere diligente laboris en la instituto por biokemio. Ĉi tie oni senpacience okupiĝis pri la produktado de la nova medikamento por reptilianoj. La regento mem ja donis la recepton. Oni bezonus verŝajne tri aŭ kvar monatojn por la proceso. Tiam Nuka jam estus en sia spacveturilo survoje al la Tero. Do, dum la venonta semajno Zkalana ne ricevus la ŝancon elprovi la novan medicinaĵon. Li vere bedaŭris tion. Sed Tido trankviligis lin. Li proponis, ke ŝi antaŭe, kune kun Helina kaj Neela, vizitu la polpon. Estus bona okazo por li unufoje kontakti ankaŭ la reptiloidinon. Certe li povas influi ŝin telepatie.
Tiu genia propono bele servis la celon de Nuka. En la lasta semajno li ja planis grandan adiaŭan feston. Tiam minimume Helina, Neela kaj Zkalana devus partopreni. Krome li kompreneble invitus ankaŭ ĉiujn gekolegojn. Helina jam mokis lin: „Vi ne restos longe sur la Tero ĉar vi bezonas ja la virinojn de la Polpmarso. Verŝajne jam post dek du monatoj vi denove estos ĉi tie.“ „Kial dek du monatoj?“, demandis Nuka. Helina nun ŝajne tre senŝerce kaj mallaŭte respondis: „Mi ja ne volis maltrankviligi vin. Sed eventuale vere estus oportune, ne, mi pensas, ke tio estas nepre necesa.“ Nuka plendis scivole: „Kial vi turmentas min? Pri kio temas?“ Helina nun finfine denove ridete replikis: „Ĉu vi ne scias, ke la reptiloida gravedeco daŭras dek du monatojn? Kaj ĉu vi forgesis vian ardan aventuron kun Zkalana?“ Nuka ne povis ridi. Li honteme konfesis, ke li ne antaŭe zorgis pri tiu ebleco. Senhelpe li alrigardis Helinan, kiu provis gajigi lin: „Ah, la probableco estas tre malalta. Kaj mi promesas ankaŭ ofte viziti Zkalanan kaj vian certe tre belan bebon.“ Nuka dankis pro la malefika konsolo kaj provis pensi pri aliaj aferoj.
Hodiaŭ Nuka post la laboro iris al la loĝejo de Tido. „Eniru, Nuka. Nun ni atendas nur ankoraŭ al Helina. Ŝi certe baldaŭ alvenos“, diris Neela kaj direktis Nukan al la loĝoĉambro. Tido jam preparis la manĝotablon. „Dum la vespermanĝo ni bone povas diskuti la planojn por via adiaŭa festo“, li proponis. Nuka dankis por la hodiaŭa invito kaj aldonis: „Tio estas bona ideo, mi ja ne havas loĝejon ĉi tie. Do, kie estus bona loko por la aranĝo?“ En tiu momento Helina alvenis. Ŝi kaptis la lastan parolon de Nuka kaj tuj reagis: „Tio ne estas problemo. Vi ĉiuj povas iri al mia domo. Verŝajne la ĉambroj estas iomete mallarĝaj, sed tio ja ne gravas. Tiam ni post la manĝo ja povus tre bone alproksimiĝi.“ Ĉiu konsentis kaj Nuka vere ĝojis pri tiu solvo. Li ankaŭ pensis kompreneble pri ŝia nova gastĉambro kaj bone rememoris la lastan kunvenon ĉi tie. Alia bona novaĵo ĝojigis Nukan. Helina raportis pri la lasta vizito ĉe Paŭlo la 2-a: „Ni ja kunprenis vian fortan amorantinon el Lakano. Estis granda travivaĵo por ŝi. Ankaŭ Paŭlo la 2-a ĝuis la kuneston. Li longe komunikis kun ŝi kaj poste ŝi perdis ĉiun agresemon. Sed tiu efiko restos nur por unu monato.“
Idealaj kondiĉoj por la lasta konveno. Preskaŭ la tuta teamo de la centrejo kolektiĝis en la loĝejo de Helina. Bone, ke Nuka prizorgis sufiĉan provianton. Sed pli grava estis la dua parto de la festo. Dek homoj kaj unu reptilianino nude kuŝiĝis en la malluma gastĉambro de Helina. Helina unue klarigis la regulojn por la komuna amludo: „Bonvolu ne paroli. Nur singardeme tuŝu viajn partnerojn. Se iu ne ŝatas alproksimiĝon, montru tion per malforta frapeto de via mandorso. Dum la venontaj kvin minutoj nur karesado kaj kisado surbuŝe eblas. Priatentu miajn signalojn. Se vi aŭdas la unan tintadon de mia sonorilo, ni komencu, post la dua signalo vi rajtas fari buŝan interlekadon aŭ suĉadon de la seksorganoj. Nur post la tria tintado ankaŭ fikado estas permesata.“
Neniu povis vidi iun ajn. Nur palpado eblis. Nuka sentis la tuŝojn de multaj manoj. Dum la arda interpuŝiĝo en mallumo la kontaktitaj korpopartoj ŝajne estis pli grandaj ol normale. Li koliziis kun gigantaj mamoj kaj longegaj ridigaj penisoj. Subite iu kaptis sian kacon kaj komencis agrablan masaĝon. Li unue ne sciis, ĉu virino aŭ viro faris tion. Per palpserĉo li trovis alian stalagmiton. Nuka ne volis esti malĝentila, tial li ankaŭ redonis masaĝon, sed verdire li preferus kontakton kun virino. Post kelkaj movoj li signis per mandorso sian rifuzon kaj daŭrigis la serĉadon. Li estis bonŝanca. Du molaj mamoj premiĝis al lia ventro, kaj aliaj du al lia dorso. Li estis nun kaptita samtempe per du amorantinoj. Nur karesi kaj kisi, li pensis kaj trovis malfermitan buŝon. La malsekajn lipojn akceptis eĉ langokison, dume la alia virino tenere gratis lian dorson. Ŝiaj manoj baldaŭ atingis lian penison kaj milde tuŝetis ĝin retirante la prepucion.
La signalo de Helina aŭdiĝis kaj la malantaŭe aganta virino tiris la korpon de Nuka al la tapiŝo. Ŝi nun trovis bonan pozicion por fluti lin. Ankaŭ la unua virino utiligis la ŝanĝitan pozicion. Nuka ja nun kuŝis surdorse, tial ŝi bone direktis sian vulvon al lia vizaĝo. Ŝiaj voluptemaj vulvaj lipoj frotis lian buŝon. Tiamaniere ŝi postulis lekadon de li. Ne estis facila afero por Nuka. Li ja volonte lekis piĉojn, sed samtempe li ja ankaŭ sentis la traktadon de sia viraĵo. Krome li volis ŝpari iom da energio por la aktivecoj post la tria signalo. Tial li vole nevole devis fari decidon. Per mandorsa signo li malakceptis la bonan flutadon kaj nur koncentriĝis je la lekenda piĉo.
Zkalana neniam antaŭe partoprenis tian grandiozan seksan ludon. Post ŝia vizito ĉe la polpo ŝi ja perdis la kutiman agresemon. Ŝi nun plene ĝuis tenerajn tuŝojn kaj ĉi tie trovis multajn okazojn por elprovi tion. Ofte ŝi rimarkis, ke la partneroj evidente ne ŝatis la konsiston de ŝia haŭto. Reptilianoj havas ja multajn homajn trajtojn, sed la haŭto estas grandskale tre malglata, ĉar la tuta korpo estas kovrita per etaj skvamoj. Tamen ŝi jam povis ĝui intensan lekadon de ŝia groto. Krome estis granda plezuro por ŝi, masaĝi kaj fluti tiom multe da rigidaj kacoj. Sed ankaŭ ŝi ofte donis la signon por rifuzi la partneron. En la mallumo ŝi daŭre provis trovi Nukan.
Verŝajne vere ekzistis komuniko per pensoj. Nuka malgluiĝis de la volupta piĉo kaj palpserĉante krablis inter la nudaj korpoj. Li ja konas la kvaliton de la haŭto de Zkalana. Sekvis multaj eraraj provoj. Lia vizaĝo eĉ koliziis kun rigida peniso. Por unu mallonga momento tiu bubo sukcese trovis la buŝon de Nuka, kiu ne povis malakcepti enigon. Estis stranga sperto. Nuka miris, ke li ne sentis antipation kontraŭ tiu atako. Li eĉ ŝatis la novan guston. La enirinta stango evidente kunportis ankoraŭ kelkajn restojn da ĉuro. Sed nun li ja serĉis Zkalanan. Tial li malakceptis la interesan partneron kaj finfine palpis al mamoj kovritaj per raŭka haŭto.
Tie ŝi estis. Renkonto kun forta brakumado, kisado kaj, tio apartenis al la nova sinteno de Zkalana, tenera karesado. Helina ĝustatempe donis la trian signalon kaj Nuka tuj ŝovis sian faluson en ŝian kanalon. Unu el la reguloj estis ja la evito de parolado. Sed nun ĉie aŭdiĝis ĝemado. Ankaŭ Zkalana ne povis reteni malbruon. Estis la kutimo de la reptilianoj strange krakadi dum sekskuniĝo. Tion kompreneble ankaŭ aŭdis Helina. Ŝi forlasis sian aktualan partneron kaj direktiĝis al la fonto de la stranga bruo. Per mandorsa signo ŝi komprenigis Zkalanan, ke ŝi nun ankaŭ bezonis adekvatan adiaŭon de Nuka. Zkalana hezitis. Sed kiam ŝi finfine liberigis Nukan, tuj poste nova bastono trovis ŝian truon kaj bone plenumis ŝiajn dezirojn. Helina nun feliĉe brakumis Nukan. Kiel kutime ambaŭ ĝuis ardajn langokisojn. Poste la amorilo de Nuka malaperis en ŝia pasia kanalo. Denove aŭdiĝis la brueto de la geamorantoj. Neniu donis sonorilan signalon por la finalo.
Antaŭ la tago de la reveturo Nuka ricevis la ŝancon adiaŭi la regenton. La renkontiĝo daŭris nur kvaronhoron. Tamen estis tre intensa komunikado. Paŭlo la 2-a donis al Nuka arĝentkoloran kapsulon kiu entenis vivantan ovon de la polpo. Speciala fluidaĵo vivtenis la embrion. Almetita dokumento enhavis detalan priskribon por la ĝusta traktado de la ovo post alveno sur la Tero. Paŭlo la 2-a klarigis, ke daŭrus ĉirkaŭ kvindek jarojn ĝis plenkreska polpo ankaŭ agus sur la Tero. Nuka promesis bonan prizorgon.
La rilatoj inter Holar kaj Lakano intertempe vere pliboniĝis. Komerco kaj turismo disfloris. La nova medikamento kontraŭ la agresemo (rilate al la seksa konstitucio de la reptilianoj) bone efikis kaj gvidis al ĝenerale pli pacema socio sur la suda kontinento. La politika partio, kiu postulis agnoskon de la polpo ankaŭ kiel regenton por Lakano, altiris multajn subtenantojn.
Zkalana iĝis la unua reptiloido, kiu nun daŭre vivis inter homoj sur la norda kontinento. Ŝi registris, ke la aventuro kun Nuka havis gravan sekvon. Ŝi preferis travivi gravedecon ĉe sia homa amikino Helina kaj atendi la revenon de Nuka post unu jaro. Gravedeco ne estas infektema, sed Tido kaj Neela forte klopodegis postkure ankaŭ atingi idaron.
> > > F I N O < < <
Unue mi dankas pro la ‘Vortaro de la Tabuaj vortoj en Esperanto’ (Hektor Alos, Kiril Velkov), en kiu mi trovis eĉ la plej intimajn esprimojn. Mi petas pardonon, se mi ne ĉiam prezentis senerarajn frazojn. Mi ŝuldas tre grandan dankon al la samideano, kiu senlace provlegis mian rakonton. Li krome donis multajn utilajn proponojn por plibonigi la tekston.
Till Taster, 2019