Aviadiloj, trajnoj, ŝipoj, maŝinoj…
Kial ni ŝatas ”polvan odoron” de forveturo?
Ĉiu homo, sendepende de aĝo, ĉiam impetas al io nova, eĉ se malantaŭ restas ĉio kara, kutima, proksima.
Al ni ŝajnas, ke antaŭe atendas nin io mirakla, nekonata, eble ne tiel belega, sed … alia.
Ni postlasas ĉiutagan laboron, ŝatokupоjn,parenculojn kaj,komenciĝas freneza rapideco ĉion sukcesi. Transformiĝo en nova homo okazas en momento, kiam ni eliras el la domo por forveturi.
Ĉiuj prizorgoj, malagrablecoj, adiaŭaj vortoj, konsiloj de geamikoj-ĉio degelas kiel griza malhelo, kiel nuboj, kiuj videblas tra fenestroj de flugilo. Kio okazos tie, en estonteco?
Ĉu novaj homoj, konatiĝo kun longe atendata heroo, ino, aŭ renkontiĝo kun novaj, malnovaj konatuloj. Ni ankoraŭ ne scias, sed ŝategas eniri ĉitiun ĉiam novan, fremdan kaj samtempe konatan mondon. Iam ŝajnas,ke ni laciĝas pro vojo,tamen ni laciĝas pro malpacienco de atendado.
La landoj, urboj,stratoj – ĉiuj lokoj, kien ni revenas, post ioma tempo ŝanĝiĝas, sed ni revas reveni, eĉ se tie ni jam iĝos fremduloj.
Survoje ni povas “naĝi” en feliĉo nur pro ies karesa rigardo, simpla bonvola vorto, renkonto kun interesaj homoj, liberiĝi, kaj pleniĝi je stranga agrabla varmo, de piedoj ĝis la kapo.
Post reveno, ĉiuj malfacilaĵoj, malagrablaĵoj(se ili estis),iĝas bagatelojn,- aliiiĝas en io portempa, tute ne grava.
Sed el ĉiuj detaloj, bagateloj konsistas nia vivo, kaj post la vojoj, la vivo ŝajnas pli interesa, pli signifplena.
La vojoĵ neniam restas en pasinteco, ĉar povas alvoki denove, ĉio povas ripetiĝi (eble ne ĉio), sed, flueto de freŝa aero, kiun promesas la vojo, povas denove gajigi nin, eĉ se tioĉi daŭros nur momento.
Ĉiuj vojoj, kiuj veturigas nin al konataj, aŭ ne konataj lokoj, landoj, ne lacigas nin, ni laciĝas pro ne ĉiam plenumebla espero ekĝui novajn sentojn.
Ne scias, ĉu ekzistas la monumento al vojaĝanto, se ne estas, mi nepre konstruus, ĉar ni estas vojaĝanto, eĉ se ne vojaĝas, ni konstante revas pri la aventuroj, pri novaj vojaĝoj, rememoras malnovajn.
Nia cerbo ne akceptas penson, ke ni, ekzemple, jam ne povas lasi hejmon. Preskaŭ ĉiu homo vojaĝas ĉiam- en pensoj, en sonĝoj, en revoj…
Vojo, mallonga, aŭ longa, ne gravas, se ĝi estas en nia vivo, ĉitio signifas, ke ni ekzistas, vivas.
Same kiel naturo, la vojoj povas esti diversaj, sed por ĉiu vojaĝanto plej bona vojo estas tiu, kiu ĉiam atendas lin, atendas, bonvenigas kaj, neniam adiaŭas!