(Rememoroj pri Esperanto-renkontiĝoj en la eseoj )
“Skizo” el Polando
Estis jubilea (por Esperanto) 1987 jaro. Nia esperanta grupo el Armenio partoprenis UK-n en Varsovio. Post unu el kongresaj aranĝoj, ni intencis reveni hotelon. Ni trapaŝadis senbruajn stratojn kaj post ioma tempo komprenis, ke perdiĝis. Polaj gejunuloj, kiujn ni renkontis, ĝentile proponis akompani nin, kaj ni daŭrigis la vojon, trairante grandan ĝardenon. Dum vojo ni laŭvice rakontis (ruslingve kaj angle) al niaj kondukantoj pri Esperanto, pri fama kreinto de la internacia lingvo doktoro L. Zamenhof k.t.p.
Eble ni malbone posedis anglan lingvon,aŭ niaj novaj konatuloj ne estis atentemaj, pro nia ege entuziasma parolado, sed, kiam ni faris paŭzon, unu el simpatiaj junuloj serioze rigardis kaj demandis:”En kiu kliniko nun laboras L. Zamenhof?” Meznoktan silenton plenigis nia laŭta rido. Longe ni ne povis paroli, kaj kiam klarigis al niaj akompanantoj kialon de nia rido, komencis ridegi ili.
Post horo aŭ pli, ni atingis la hotelon.
Dum adiaŭo, niaj novaj geamikoj diris, ke nepre studos la lingvon Esperanto.
Ni ne scias, ĉu iĝis ili esperantistoj, aŭ ne, sed esperas, ke unuan rakonton pri la lingvo ili neniam forgesos.
Jen historieto, kiun ni ĉiam rememoras kun rideto.
PRESKAŬ VERA HISTORIO
Ili konatiĝis dum la Kongreso, kiu okazis antaŭ dudekkvin jaroj en unu el Eŭropaj urboj. Ili ne parolis pri la sentoj, ne diradis amajn vortojn, sed ĉiutage kune promenadis, havis komunajn temojn de konversacio, estis feliĉaj pro konatiĝo. Ili promesis renkontiĝi ĉiam, kiam okazos ebleco partopreni UK-n.
Poste ili korespondadis per leteroj, lastatempe jam per reto. La korespondado ne estis ofta. Kiel kutime faras multaj homoj, ili ambaŭ enmetis en Fejsbuk-n foton de junaĝo.
Ŝi ne sciis, havas Li familion, edziĝis aŭ ne, sed pensis, ke jes. Neniam, en mesaĝoj Ŝi ion demandis pri lia persona vivo.
Tiel okazis en vivo, ke Ŝi ne renkontis sian “princon” (alian kandidaton ŝi ne akceptus) kaj restis sola.
Kaj jen - laŭvica UK, ĉiu mallonga mesaĝo enhavis ĝojajn vortojn, ke ili revidiĝos dum malfermo, en Kongresa halo.
Multaj jaroj Ŝi gardis belegan verdan pupeton, kiun donacis Li.
En mesaĝo Ŝi skribis, ke la pupeto estos en ŝiaj manoj.
Jen alvenis la tago, kiam Ŝi kun amikinoj alveturis urbon, atingis hotelon kaj post kelkaj horoj de ripozo, eniris Kongresejon.
La pupeto estis en la sako. Ŝi elprenis ĝin kaj eniris halon.
Ŝi estis sufiĉe simpatia por kvindekkvin jaraĝa virino. Kompreneble, la jaroj ne estas bona amiko por aspekto, tamen ĉiu virino revas, atendas komplimentojn, bonajn vortojn, ne gravas, homoj parolas sincere aŭ ne.
Kiel ili interkonsentis, Ŝi atendis Lin ĉe unu el enirejoj, sed poste decidis eksidi en loko, de kiu povus ekvidi ĉiujn, kiuj eniras.
Ŝi proksimtempe ekvidis Lin. Li preskaŭ ne ŝanĝiĝis, ĝenerale, virojn la tempo kompatas. Kun sia, tiel konata rideto, Li salutis samideanojn kaj, rigarde serĉis Ŝin. Lia rigardo observis ĉiujn, tutan vicon de seĝoj, ŜIN, kaj daŭrigis la vojon malsupren.
Kelkaj minutoj Li staris apud Ŝi kaj… malsupreniĝis. Ŝi preskaŭ ŝtoniĝis sur seĝo kaj, havis nur unu penson: “Li ne ekkonis min”. Ŝi vidis Lin, vidis, kiel atenteme Li serĉis Ŝin inter esperantistoj.
Ŝi ekstaris kaj, ne scias kial, ŝanĝis la lokon, voje transdonis pupeton al iu infano, kiu kun gepatroj eniris halon.
Ĉiuj aplaudis, komenciĝis malfermo de UK. Ŝi iomete trankviliĝis kaj petis amikinojn, ke, se iu demandos pri Ŝi, respondi, ke Ŝi forestas pro okaza malsano.
“Li ne ekkonis min”-batadis penso la kapon.
Tamen Ŝi ne pensis, ke io povus neniigi la ĝojon de UK partopreno.
Kiam Li skribis kaj demandis, kie Ŝi estis, Ŝi respondis, ke ege bedaŭras pro foresto, eble venontan tagon ili renkontiĝos, sciante, ke nek morgaŭ, nek postmorgaŭ ĉitio ne okazos. Ŝi pensis pri tio, ke en amaso de partoprenantoj povas libere ĉeesti, ĉar Li Ŝin ne ekkonis.
Ĉitio ne estis tragedio de la vivo, sed estis fino de juneco en Esperantujo, fino de sensencaj revoj kaj… estis kompreno, ke ne eblas vivi per pasinteco.
AROMO DE BULGARA ROZO
Estis belega somera tago, unu el multaj similaj, sed samtempe tute alia, ĉar ni devis forveturi Bulgarion por partopreni nian unuan UK-n.
Ĉio, kiel kutime okazas unufoje, ŝajnis bonega, nova, interesa. Samgrupanoj estis ege amikemaj, ridetemaj, la vojo estis bela, ĉemara urbo Varna – plej bona el ĉiuj, la Kongresejo aspektis, kiel plej bona konstruaĵo.
Kun koro plena je ĝoja sento, ni eniris Kongreshalon, kie ĉio estis preta por inaŭgura malfermo de UK.
Feliĉaj vizaĝoj de diverslandaj esperantistoj, kiuj salutis tiel, kiel oni salutas bonajn
geamikojn, kortuŝis nin.
Brila, preskaŭ suna lumo de lustroj en halo kaj karesema aromo, kiu plenigis kaj kapon, kaj animon, multobligis ĝojan senton. Aromo estis tre trankvila, tenera, nedeviga, same, kiel esperanta etoso dum tutaj kongresaj tagoj. Nenio estas superflua, nenio malagrabla, ĉio prezentis bonegajn amikajn rilatojn, ĝojon de samideanoj, belecon de lingva sonado.
La programo, ĉiuj aranĝoj akcelis interkompreniĝon, amon al Esperanto, vekiĝon de ĉiuj bonaj sentoj.
Dum promenado tra urbo, ŝajnis, ke ĉiuj loĝantoj havis Esperanto-insignojn. Ĉiuj salutis kaj ridetis.
Unu el multnombraj neforgeseblaj memoroj estis konatiĝo kun novgeedza esperantista paro. Ŝi estis el Japanio, kaj li - el tiama Jugoslavio.
Pasis la jaroj, multaj el nia grupo (niaj samlandanoj) partoprenadis diversajn UK-jn, sed ĉiam, kiam mi sentas aromon de Bulgara rozoleo, mi rememoras mian unuan kongrespartoprenon.
Oni diras ege precise, ke en nia vivo ĉiu sento estas ligita kun iu evento. Mi havas multe da esperantaĵojn, memordonacojn, sed flakoneto kun rozoleo restas, kiel videbla kaj sentebla kara memoro de mia unua vizito en Esperantujon.
"Besame mucho"
Estis unu el belegaj IJK, kaj varma etoso, dum la kongreso, pli suniĝas ankaŭ pro belaj someraj tagoj.
Ĉiuj partoprenantoj manĝis en unu komuna manĝejo, kie ekzotikaj manĝaĵoj "konkursis" kun ĉarma muziko kaj belaj kantoj, kiuj sonis en manĝejo.
Famega belega kanto de Konsuelo Velaskes sonis pli ofte.
Simpatia kantisto, kiu sidis Inter muzikgrupo antaŭ nia tablo, jam alkutimiĝis legi per lipoj, kiam ni petis kanti la saman kanton.
Li ridetis kaj kantis, ŝajnas speciale por ni - du fraŭlinoj.
Ĉiuvespere ni planis proponi lin danci kun ni, ( vesperoj pasis tre gaje kun diversaj ludoj kaj dancoj).
Estis imago, ke li dancos same bele, kiel kantas.
Ni sidis ĉe tablo kun novaj geamikoj vespere, sonis muziko kaj...ni ekvidis lin- Besame mucho-n( kiel ni nomis lin).
Post unua rigardo, ni komencis ridegi, sed ne pro tio, ke nia heroo okazis tre malalta, sed pro tio, ke li estis ĉirkaŭita per 5- 6 fraŭlinoj kaj tute ne povis danci.
Tiu vespero estis same ĉarma kiel ĉiuj.
En lasta tago de nia aranĝo, ni denove ĝuis nian amatan kanton kaj ricevinte aeran kison de nia kantisto, salutis lin kaj diris - Dankon pro la kanto, hispanlingve kaj Esperante.
Ĝis revido, novaj geamikoj!
En oreloj ĝis nun sonas bela voĉo kaj lastaj strofoj de la kanto:
"Que tengo miedo tenerte, y perderte despues".
Artisto, florbukedo kaj...Esperanto-lecionoj.
Eseo
Estis fora tempo, kiam mi instruis bazan kurson de Esperanto.
Post lecionoj ni ofte ekskursis en la urbo, ripetis laŭvoje la frazojn, vortojn, nomojn de diversaj objektoj Esperantlingve.
La lernantoj, (ni ĉiuj estis preskaŭ samaĝaj) proponis trinki kafon en unu el kafejoj.
Mi ege ŝatas florojn, (kiel ĉiuj virinoj), kaj en tiu tago en miaj manoj estis luksa florbukedo - donaco de unu el lernantoj.
Ni alproksimiĝis al kafejo, kiu troviĝis en belega ĝardeno kaj eksidis, ĝis niaj junuloj foriris aĉeti la kafon.
Ni babilis Esperante kaj kaptis surprizplenajn rigardojn de "najbaroj". Post unu minuto unu el niaj knabinoj turnis la kapon dekstren kaj restis senmove. Poste la dua, kaj mi, laŭvice, ankaŭ eksilentis, kiam ekvidis lin - nian faman amatan aktoron - Aŝot Adamjan.
Talenta juna aktoro sidis tiel proksime, ĉe apuda tablo kaj trinkis kafon kun sia amiko.
Tute neatendite por mi mem, mi etendis manon kaj donis al li frolbukedon. Estis simpla signo de dankema spektanto.
Li ridetis, kore dankis kaj demandis, per kiu lingvo ni interparolas.
Per kelkaj frazoj ni rakontis al ili pri Esperanto.
Poste ni trinkis la kafon kaj rimarkis, ke ili ankaŭ finis trinkadon, sed li ion faradis kun nia bukedo.
Ni preskaŭ ŝtoniĝis, kiam ekvidis en liaj manoj kvar etaj florbukedoj( faritaj el unu). Li kun bondeziroj transdonis al ĉiu el ni, po unu.
- Ĝis revido, diris li,- Dankon al vi.
Ni, knabinoj, nur memoras, ke respondis kaj dankis Esperantlingve, aŭ pro ekmiro, aŭ pro lia ĝentila ago.
Sed li ĉion komprenis, ĉar denove ridetis per sia belega rideto, kiun ni memoras el konataj filmoj.
Li certe eĉ ne ekmemoros ĉitiun etan epizodon de la vivo, sed mi memoras pri tio, ke multaj dankemaj spektantoj donacis al li florojn, sed malmultaj ricevis florojn de la artisto.
Vere nia vivo konsistas el la rememoroj, kiujn iam ni ekdeziros rakonti.
Ankoraŭ foje pri la amo"
eseo/
El Esperanto-rememoroj
Iam, antaŭ multaj jaroj, ni, kun esperantistoj de nia urba klubo ofte veturadis dum ripozaj tagoj en bonegan ripozejon, kiu situis ekster la urbo.
(Eksterlandaj esperantistoj bone konas la ripozlokon, ĉar niajn Esperanto - aranĝojn ĝenerale ni organizis tie).
Tage ni supreniris apudajn montetojn, vespere kolektiĝis, kantadis amatajn Esperanto- kantojn, dancadis, rakontadis pri estontaj someraj planoj.
Mi forgesis mencii, ke estis vintraj ripoztagoj.
Unu el niaj "novbakitaj" esperantistoj amindumis nian amikinon.
Kiel ĉiuj junulinoj, ni ŝercis, ridis, kaj povra junulo, kiu, interalie havis fobion de alteco, neniam supreniĝis kun ni kaj sopire rigardis, starante malsupren.
La naturo estis belega, silentis blankaj neĝaj montetoj kun arboj, multaj el kiuj ankoraŭ havis foliojn.
Plej admirindaj estis arbustoj kun etaj ruĝaj fruktoj.
Blanka neĝo kaj ruĝaj " gutoj" aspektis preskaŭ fabele.
En tiu tago, post surmonta promenado, ni ĉiuj jam malsupreniris, kiam nia amikino ekkriis: "Kia beleco! Mi dezirus forŝiri unu branĉeton por memoro!"
Kio okazis post minuto? Nia amanto( lia "ombro" ĉiam okazis nemalproksime), kurante komencis supreniĝi. Li preskaŭ rampe, atingis arbuston kaj ni ekvidis, ke li singarde revenadis. En lia mano estis unu branĉeto kun ruĝaj fruktoj.
Neniu imagis, kiel malfacila estis por li revena vojo, ĉar lia mano estis okupita pro tre valora "donaco".
Nia amikino rigardis kun miro kaj ĝojo.
Sed plej "grava" ekmiro okazis post tio, kiam la junulo transdonis branĉeton. Nek unu frukto restis sur la branĉo, ĉiuj falis laŭvoje.
Lia vizaĝo iĝis blanka kiel neĝo, post tiuj teruraj( por li) agoj, ĉar li ne alportis "signon" de lia amo.
Sed la vizaĝo de nia amikino iĝis ruĝa kaj ŝi ridetis, dankis, ili longe staris, poste, interparolante, daŭrigis la vojon.
Ni ĉiuj malproksimiĝis, kaj nek iu ion diris.
Eble ni ekvidis unu simplan okazon - la amon, kiu vere estas sentima, kuraĝa, preta fari ĉion por alia homo, por homo, kiun ni amas.
KIO ESTAS ESPERANTO ?
Ĉu Esperanto estas la lingvo, kiun ni studis antaŭnelonge, aŭ antaŭ longaj, longaj jaroj, kaj ĝojas aŭ malĝojas pri tio? Aŭ Esperanto estas utopia ideo pri tio, ke homoj povas iĝi pli pacemaj, amikemaj, komunikemaj, homamaj.
Ĉu Esperanto estas novaj amikoj, inter kiuj povas esti homoj, tute ne similaj al ni, aŭ malnovaj, kiujn ni feliĉe renkontas? Ĉu Esperanto estas unika ebleco fari ĉion, por senti sin pli juna (saltadi, dancadi, krii kiel infano, aventuri) , alvoki ĉiujn homojn (akademianojn, profesorojn, urbestrojn k.a.) amike per la nomo?
Ĉu Esperanto estas ĝojo trovi sian duonon, aŭ ebleco flanke ekvidi, kiel kuniĝas tute diversaj popoloj, nacioj? Ĉu eble Esperanto estas novaj ideoj, interesaj projektoj, verkoj,konkursoj? Sed povas esti, ke Esperanto estas ne ĉiam agrablaj, ne ĉiam realaj eldiroj, rilate de politikaj eventoj, aŭ, foj de fojo, stulta, sensenca parolado. Ĉu Esperanto estas ĉiama deziro de ĉiu esperantisto partopreni Universalajn Kongresojn kaj diversajn internaciajn aranĝojn? Ĉu Esperanto estas nur laboro por iuj, aŭ rimedo por merkato? Eble Esperanto estas ofta miskompreno inter homoj en Asocio, aŭ Unuiĝo? Ĉu eble Esperanto estas la homoj, kiuj
celas starigi sian monumenton surbaze de Esperanto,aŭ estas la homoj,kiuj surpezas laboron por prospero de Esperanto?
Ĉu Eperanto estas belega muziko, bonegaj kantoj, bonsona traduko de famaj kantoj, verkoj, poemoj k.t.p.?
Ĉu Esperanto estas senpaga, sincera helpo al la samideanoj? Eble Esperanto estas neklarigebla sento, kiam nekonata samideano skribas al vi varmajn vortojn,aŭ tutkorajn bondezirojn.
Eble, eble, eble...
KIO ESTAS ESPERANTO? Ĝi estas, estas en nia vivo! Ĉu eble nur ĉi tio gravas?