Mi nomiĝas Aina Rafenontsoa, sed ĉiuj nomas min Aina. Aina estas malagasa nomo, kiu signifas vivo. Unue mi ne sciis, ke mi ne havas veran patron aŭ patrinon, kaj mi eĉ ne sciis, ke mi devis havi ilin. Mi edukiĝis en vartfamilio. Mia adopta patrino diris al mi, ke mi havis ĉirkaŭ du jarojn, kiam ŝi levis min de la strato. Mi diras „levis“, ĉar miaj veraj gepatroj forĵetis min kiel rubon. Mia naskiĝdato estis nekonata, do mia nova panjo elektis la 18an de julio kiel mian naskiĝtagon. Ŝi rakontis al mi mian historion, kiam mi havis 12 jarojn. Mi estis malĝoja, sed tia estas la vivo. Ŝi vidis, kiom multe mi suferis pro ĉio ĉi, kaj klarigis al mi, ke ne gravas, ĉu oni havas verajn gepatrojn aŭ ne, se estas iu, kiu amas nin kaj zorgas pri ni. Mi povas diri, ke mi tre ŝatas mian patrinon, ŝi estas bonkora kaj tre bela. Kvankam mi ne estas ŝia vera filino, ŝi ĉiam donis al mi la amon kaj teneron, kiujn mi bezonis. Ŝi ĉirkaŭbrakis min kaj ĵuris, ke mi estas la plej kara, kiun ŝi havas en la mondo.
Ŝi havas ankaŭ du aliajn infanojn: Tendry kaj Valisoa (kiu signifas donaco). Mi amas ankaŭ ilin, same kiel ili amas min. Ni estis kiel veraj gefratoj, kvankam kelkfoje mi sentas malplenon en mi, tiun malplenon, kiu konstante memorigas min, ke mi estas nur adoptita knabino kaj ke venos la tago, kiam ili laciĝos de mi kaj elpelos min. Sed ĝis tiam, tiu tago neniam alvenis. Male, la ligo, kiu fortigis nin, kreskis tagon post tago. Mi nur feliĉis; ankaŭ ili feliĉis pri mia ĉeesto.
Iun tagon, la suno jam subiris, kaj la nokto jam komencis fali, mi kaptis panjon plorantan. Mi tuj pensis, ke eble pro mi ŝi ploras, mi scivolis, kian stultaĵon mi faris? Kaŝiĝinte malantaŭ la pordo, mi rigardis ŝin. Tiam ŝi elprenis foton, mi ne sciis, kiu estas sur la foto, sed ŝi komencis flustri ĉe la foto. Tiam mi konstatis, ke tiu foto estis la kaŭzo de ŝiaj larmoj, ne mi.
Ŝi metis la bildon sur la tablon, jen mi vidis viran vizaĝon; paĉjo! Li estis sufiĉe forta kaj bela, kiel la herooj en la filmo. Li havis fosilon en sia dekstra mano. Mi malĝojis vidante panjon plori, sed miaj piedoj frostiĝis, mi ne povis eniri. Sed eble panjo sentis mian ĉeeston, ŝi turnis sin kaj vidis min:
- „Kara, kion vi faras ĉi tie?“, panjo diris sekigante siajn larmojn.
- „Nenion, panjo, mi nur paŝis laŭ la antaŭĉambro kaj vidis vin plori.“
- „Ho pardonu, knabino. Vi ne devus vidi tion ĉi.“
- „Panjo, diru al mi, ĉu paĉjo mortis pro mi?“
- „Kio? Kion vi diras, kara?“
- „Diru al mi, panjo.“
- „Sed ne. Kial vi diras tiajn sensencaĵojn? Aŭskultu, via paĉjo mortis, ĉar li volis.“
- „Kion vi celas?“
- „Vi komprenos, kiam vi estos sufiĉe granda kaj matura.“
- „Sed mi jam estas granda kaj matura, panjo.“
- „Ne, karulo, nur via korpo estas granda, sed mankas al vi ankoraŭ matureco de la spirito. Nun iru al via ĉambro kaj prilaboru viajn lecionojn.“
- „Mi kuiros unue.“
- „Ne, ne. Mi faros. Vi studos.“
- „Bone.“
*****
La jaroj pasis tro rapide, la tempo forflugis kaj nia vivo malpliboniĝis de tago al tago. Panjo maljuniĝis, kaj niaj studoj ne plu progresis bone, ĉar problemo nin persekutis. Estis tagoj, kiam ni manĝis nenion, kio signifas, ke kompleta malriĉeco nin trafis.
Tial venis al mia kapo ideo: Mi pensis ĉesi studi, kaj eklabori. La salajro de panjo jam ne sufiĉis por ni, kaj plie ŝi malsaniĝis preskaŭ ĉiutage, dum ŝia salajro baziĝas sur ŝiaj labortempoj.
Iun sabaton, kiam ĉiuj ankoraŭ dormis profunde, mi iris al la kamparo. Antaŭ ol mi foriris, mi lasis noton sur la tablo por ne maltrankviligi ilin.
Mi pasigis mian tutan tagon promenante en la arbaro. Mi pensis pri tio, kion mi faru por helpi mian patrinon, ĉar ŝi ĉiam diris al mi, ke la ĝusta decido estas en naturo kaj silento. Antaŭe, mi ankoraŭ ne certis, ĉu mi volas ĉesi studi, sed en la arbaro mi vidis la aferon pli klare. Mi devis fari tion. Estos malfacile, mi diris al mi, sed mi faros.
Vespere, kiam mi revenis hejmen, miaj frato kaj fratineto atendis min ekster la pordo, kun siaj vizaĝoj torditaj kaj rigardantaj al la spaco. Kiam ili vidis min, iliaj vizaĝoj brilis kaj ridetis.
- „Kie vi estis, fratino?", Tendry demandis.
- „Mi ĵus serĉis iom da freŝa aero.“
- „Ĉu por preni freŝan aeron?", li scivolis. „Dum tuta tago?"
- „Jes, Tendry. La aero estis tiel freŝa tie, kien mi iris, ke mi ne vidis la tempon pasi.“
- „Panjo atendas vin interne", balbutis Valisoa.
- „Jes, Valisoa, mi venas.“
Panjo sidis en la salono. Jen kion mi nomas loĝoĉambro tie, ĝi estas preskaŭ malplena ĉambro, du seĝoj, kafotablo kaj malnova televidilo. Jen ĉio, kio estis tie.
- „Panjo, Valisoa diris al mi, ke vi volas paroli kun mi.“
- „Jes, sed antaŭ ĉio, ĉu mi povas scii, kion vi faris en la kamparo la tutan tagon?“
- „Fakte…“
- „Vi scias, ke mi maltrankviliĝis. Mi eĉ pensis, ke vi ne revenos.“
- „Mi bedaŭras, panjo. Mi promesas, ke mi ne faros tion denove.“
- „Bone, mi fidas vin kaj ne perfidos vin.“
- „Jes, panjo.“
- „Fakte, mi havas vere bonajn novaĵojn por diri al vi, venu sidiĝi.“
- „Mi aŭskultas vin.“
- „Rigardu tiun ĉi gazeton, kiu anoncas, ke familio serĉas purigistinon por labori nur tage.“
- „Montru al mi. Mi provos mian sorton tiam.“
- „Kio? Kaj viaj studoj? Vi havas nur 15 jarojn, Aina.“
- „Mi pensis, ke vi serĉas laboron por mi.“
- „Ne. Ĝi estas por mi. Mi forlasis mian malnovan laboron, ĝi estas tro laciga, kaj mi ne plu estas tro juna.“
- „Panjo, mi pensas, ke vi ne plu laboru. Vi apenaŭ povas stari sur viaj gamboj lastatempe.“
- „Kaj kiu manĝigos nin, diru al mi?“
- „Mi. Ne koleru, panjo, sed mi forlasos la lernejon definitive. Mi laboros ekde nun.“
- „Mia karulino, ĉu vi rimarkas, kion vi diras? Vi ne scias, ke laborigi neplenaĝulojn estas malpermesite laŭ leĝo.“
- „Mi scias tion, tamen estas multaj neplenaĝuloj, kiuj laboras, sed la leĝo ne zorgas.“
- „Sed mi zorgas.“
- „Panjo, mi petas. Mi vidas, ke vi multe suferas kaj via malsano pli kaj pli fortiĝas, do lasu min provi ĉi-foje.“
La diskuto preskaŭ ne finiĝis. Mi estis obstina, kaj panjo eĉ pli. Sed finfine, ŝi konsentis provi tion. Mi estis tiel feliĉa, mi diris al mi, ke se mi penos, mi gajnos sufiĉe da mono, kaj Tendry kaj Valisoa neniam devos dormi malsataj denove.
Estis jam preskaŭ noktomezo. Ĉio estis tiel trankvila en la ĉirkaŭaĵo. Eĉ la hundoj, kiuj bojis ĉiunokte, ŝajnis esti for. Kia senŝarĝiĝo! Mi ne povis forigi la ideon iri labori la sekvan tagon. Mi karesis la densajn harojn de Valisoa, imagante, kia estos mia unua labortago. Mi esperis nur, ke la estro dungos min, alie ĉiuj miaj revoj detruiĝos.
*****
Mi atendis la matenon, kvazaŭ mi atendus la alvenon de Kristo, mi estis tiel senpacienca.
Tuj kiam aperis taglumo, mi ellitiĝis kaj forkuris por serĉi la adreson skribitan en la gazeto.
Estis longa vojo inter la domo kaj la urbo, kie loĝis tiuj ĉi riĉuloj. Sed kun kuraĝa koro, nenio estas neebla. La vetero estis tiel bela en tiu tago, la suno estis milda, mi ne sentis lacecon.
Sur la stratoj homoj rapidis iri al laboro. Aŭtoj ĉie, biciklantoj, motorcikloj; apenaŭ plu eblis transiri la straton.
Post kelkaj horoj da serĉado, mi finfine trovis la domon. Ĝi estis tre granda kaj bela. La ĝardeno estis bone prizorgita. Mi neniam vidis tian ĉielan hejmon.
Mi sonorigis, kaj tre bela virino venis por malfermi la pordon por mi:
- „Good morning, Miss“, ŝi diris kun neriproĉebla angla akĉento.
- „Good morning“, mi balbutis.
- „Come in please and have a seat.“
- „Thanks.“
- „Would you like something?“
- „Ĉu vi povas paroli la francan, bonvolu? Mi ne tre lertas pri la angla.“
- „Jes, kion mi povas oferti al vi?“
- „Nenion. Mi ĵus venis, ĉar mi vidis la anoncon, laŭ kiu vi serĉas mastrumantinon.“
- „Jes, sed se mi ne eraras, vi estas ankoraŭ neplenaĝa. Ni ne povas dungi infanojn ĉi tie.“
- „Mi havas jam 15 jarojn. Cetere mi vere bezonas tiun ĉi laboron. Miaj gefratoj ankoraŭ studas, kaj mia patrino estas tre malforta, ŝi ne plu povas labori.“
- „Jes, mi povas kompreni vian situacion, tamen ni ne povas preni vin. Vi estas ankoraŭ juna.“
- „Bonvolu.“
- „Ni faru unu aferon, revenu morgaŭ matene je la 10a, atendu min antaŭ la pordego. Mi trovos ion pli facilan por vi por fari.“
- „Dankon, sinjorino.“
- „Fitia.“
- „Sinjorino Fitia. Mi estas Aina.“
- „Mi ĝojas renkonti vin, Aina.“
- „Ankaŭ mi. Ĝis revido, kaj ĝis morgaŭ.“
- „Atendu. Ĉu vi loĝas malproksime?“
- „Jes, iomete.“
- „He, iom da mono por la buso.“
- „Dankon, sinjorino Fitia.“
Mi forlasis la domon kun peza kapo. Kiel mi diros al panjo, ke mi maltrafis la laboron. Ŝi kulpigos min, ke mi ne aŭskultis ŝin. Neniu familio prenus min pro mia aĝo. Mi metis la biletojn, kiujn Fitia donis al mi, en la poŝon. Mi ne kuraĝis elspezi eĉ groŝon, mi eĉ ne manĝis.
La suno estis tiel malalta, ke la ombro de la arbo jam malrapide etendiĝis. Vidante la infanojn ludantajn sur la stratoj, petantaj preterpasantojn pri malgrandaj panpecoj, mi rememoris pri mia deveno. Se mi ne estus havinta mian adoptan patrinon, mi certe farus la samon, kiel tiuj ĉi infanoj. Larmoj fluis sur miaj vangoj. Mi ploris kun malĝojo kaj kompato pri tiuj ĉi infanoj, sed ankaŭ kun ĝojo, ĉar mi bonŝancis.
Estis preskaŭ mallume, kiam mi revenis hejmen.
- „Panjo, malfermu, estas mi, Aina.“
- „Fine vi alvenis. Vi ne scias, kiom multe vi timigis min. Mi pensis, ke vi perdiĝis survoje.“
- „Ho panjo! Mi ne plu estas infano.“
- „Jes, mi scias; sed vi ne bone konas la urbon, kompreneble mi maltrankviliĝis.“
- „Vi pravas, panjo. Sed, mi jam estas ĉi tie, venu kaj lasu min brakumi vin.“
- „Dankon kara. Do diru al mi, kiel pasis via tago?“
- „Nenio! Ili ne akceptis min, ĉar mi estas tro juna por labori por ili.“
- „Nun vi vidas, ke mi pravis. Sed obstina, kia vi estas, vi neniam aŭskultas min.“
- „En ordo, panjo. Mi efektive ricevis iom da mono, ĝi estis donacita al mi.“
- „Mi esperas, ke vi ne ŝtelis ĝin.“
- „Ne! Neniam!“
- „Dum monatoj mi restis hejme la tutan tagon, ĉar la febro denove kaptis min.“
- „Kaj nun, kiel vi fartas?“
- „Pli bone!“
- „Ĉu vi volas, ke mi preparu por vi tason da teo?“
- „Ne, karulino. Iru ripozi, vi devas esti laca.“
- „Kie estas Tendry?“
- „En sia ĉambro.“
- „Mi iras vidi lin kaj dormos poste, kara panjo.“
- „Bonan nokton, mia koreto.“
La ŝtuparo estis tre malluma en nia dometo, mankis elektro, ni foje uzas kandelojn, foje kerosenajn lampojn. Silento regis de ĉiuj flankoj. Miaj amikoj, la musoj, ŝajnis dormi profunde tiun nokton.
Mi frapis la pordon de mia frato multfoje, sed li ne respondis, verŝajne li dormis. Sed stranga bruo interrompis la silenton. Mi rapidis por vidi, de kie venas la bruo, kaj vidis mian fratineton Valisoa kuŝantan sur la planko. Ŝi falis de la seĝo, kie ŝi sidis. Mi rapide malfermis la pordon kaj portis ŝin en nian ĉambron.
- „Valisoa! Vekiĝu. Valisoa!“
- „Jes, kio okazis al mi?“
- „Vi svenis. Ĉu vi manĝis hodiaŭ vespere?“
- „Ne! Ni atendis, ke vi alportu al ni ion por manĝi. Sed ĉar vi alvenas nur nun, ni preparis nenion.“
Mia koro frostiĝis aŭdinte tiun vorton. Ili esperis, ke mi alportos al ili manĝaĵon, sed mi tute ne aĉetis ion. Granda larmo ankoraŭ eliris el miaj malgrandaj okuloj. Mi estis tiel malĝoja pri mia fratineto.
- „Sed kion vi denove faris en la manĝoĉambro?“, mi demandis.
- „Mi studis, fratino! Kaj mi atendis la alvenon de Tendry.“
- „Kion vi celas? Ĉu li ne estas en sia ĉambro?“
- „Ne, li foriris hodiaŭ posttagmeze, li ankoraŭ ne revenis; kaj panjo ne scias tion.“
- „Ĉu vere? Estas preskaŭ la 9a. Aŭskultu, mi preparos al vi teon, ne moviĝu!“
- „Ne, mi ne ŝatas trinki teon ĉiam. Ne zorgu, mi dormos nun, sed vi atendas Tendry. Riproĉu lin, kiam li alvenos.“
- „Bonan nokton, kara! Mi promesas al vi, ke morgaŭ vi manĝos.“
La vizaĝo de Valisoa estis tiel pala, ke oni povis vidi la malĝojon kaj doloron, kiujn travivis la etulino. Mi scivolis, kial ŝi ne havas la ŝancon esti kiel ĉiuj aliaj knabinoj. Kial ŝi naskiĝis meze de tiu ĉi dezerto kaj daŭre vivas en infero, kiu malrapide forbruligas ŝin? Kion ŝi faris por meriti tion ĉi? Ŝi tamen neniam plendis. Kio ajn okazis, ŝi ankoraŭ ridetis. Kia kuraĝa knabino! Ŝi estas eĉ pli forta ol mi. Mi ploris iam ajn, ie ajn, kiam io ne estis en ordo.
Estis jam post noktmezo, kiam Tendry kviete malfermis la pordon. Li marŝis per piedfingroj, ne suspektante, ke mi atendis lin ĝuste ĉe la enirejo.
- „Ah!“, li suspiris. „Vi timigis min.“
- „Kie vi estis? Cetere, kial vi ne venis hejmen antaŭ noktmezo?“
- „Mi bedaŭras, fratino, sed amiko invitis min al festo.“
- „Kia festo? Kaj vi ne petis permeson de panjo?“
- „Mi timis, ke ŝi ne permesos al mi iri, do mi diris nenion.“
- „Tendry, ĉu vi rimarkas la gravecon de tio, kion vi faris?“
- „Jes, jes, mi scias! Mi scias, ke vi maltrankviliĝis pri mi. Mi promesas, ke mi ne faros tian aferon denove.“
- „Bone! Mi esperas, ke vi manĝis ĉe tiu ĉi festo.“
- Jes, kaj mi ankaŭ alportis tri pecojn da pano, por vi, panjo kaj Valisoa.
- „Ili jam dormas, vi donos tion al ili morgaŭ.“
- „Bone! Jen via.“
- „Dankon.“
Tiu ĉi nokto estis longa. Mi pensis kaj pripensis kion fari. Mi karesis la densajn harojn de Valisoa, pensante pri pli brila estonteco. Sed kiel mi provizos mian familion? Ĉar mi ne povis fermi la okulojn, mi legis libron de Jack London.
- „Kial vi ankoraŭ ne dormas?“, Valisoa flustris.
- „Mi ne povas, kara.“
- „Sed ĉu ankaŭ vi ploras?“
- „Miaj okuloj nur doloras.“
- „Ne mensogu Aina, diru al mi, kio okazis?“
- „Mi havas nenion por diri al vi. Vi dormu plu.“
- „Ĉu vi ne mem iam diris al mi, ke ni estas ne nur fratinoj, sed ankaŭ amikoj? Kaj ke amikoj rakontas unu al la alia siajn historiojn, siajn sekretojn kaj dividas tion, kion ili sentas?“
- „Jes, mi diris tion, sed mi povas certigi al vi, ke estas nenio. Mi nur legis tiun ĉi libron, kaj la rakonto igis min plori.“
- „Eble, sed mi certas, ke vi havas problemojn. Bonvolu diri al mi. Krome amikoj subtenas la alian, kiam tiu travivas malfacilajn tempojn. Kial do vi kaŝas de mi, kion vi sentas?“
- „Vi estas ankoraŭ juna, Valisoa. Mi ne volas, ke vi suferu pro nenio.“
- „Mi havas preskaŭ dek jarojn, Aina.“
- „Bone, vi insistas, do aŭskultu min atente. Mi ne plu povas daŭrigi miajn studojn. Mi devas labori por prizorgi vin kaj Tendry.“
- „Sed panjo estas ĉi tie por labori, ĉu ne?“
- „Ŝi estas jam maljuna kaj laca nun. Ŝi ne plu havas la forton nutri nin, eĉ la luprezon ŝi ne plu povas pagi per sia eta salajro. Mi devas preni tion sur miajn ŝultrojn, kiel vi diris.“
- „Ĉu vi jam trovis laboron?“
- „Ne! Ankoraŭ ne.“
- „Ho, krome vi ne havas 18 jarojn. La leĝo malpermesas laborigi infanojn sub 18 jaroj. Neniu volas havi problemojn kun la polico.“
- „Sed kion vi pensas, ke mi faru?“
- „Atendu ĝis kiam vi estos sufiĉe aĝa, tio estas la sola maniero eviti problemojn.“
Min frapis la tre pensemaj vortoj de Valisoa. Mi pensis la tutan nokton, ĉu mi estas muta? Mi promesis al mi, ke de nun mi batalos, mi ne malŝparos mian tempon kompatante min.
La sekvan matenon, mi vekiĝis frue. Mi metis la aĵojn de mia fratineto kaj mia frateto en iliajn valizojn.
Mi kuiris: Mi preparis rizan supon kun jambuo kaj iom da salikoko. Ĉiuj estis tiel feliĉaj, ĉar en la pasintaj monatoj ni gustumis nenion tiel bonan.
*****
La matenmanĝo finiĝis, mi pretis iri al la renkontiĝo kun Fitia. Panjo iom miris, sed mi klarigis ĉion al ŝi.
Mi marŝis dum horoj. La suno estis tiel varma, ke mi ne povis rapidigi miajn paŝojn. Kiam mi alvenis al la urbo, mi estis elĉerpita.
Mi atendis Fitia ĉe la pordego, kaj la tutan tempon mi nur revadis. Mi rigardis, jen panjoj tenantaj siajn infanojn dum ili piediris sur la trotuaro, jen patroj veturantaj por venigi siajn infanojn al lernejo. Kie estas miaj gepatroj, mi scivolis? Ĉu ili foje pensas pri mi?
Fine, la portalo malfermiĝis, juna knabino ĉirkaŭ 17-jara eliris, akompanata de du viroj, elegante vestitaj per malhelaj okulvitroj ... Mi rapide kaŝis min, sed la fraŭlino vidis min. Ŝi gestis, ke mi proksimiĝu, sed mi ankoraŭ suspektis.
- „Saluton fraŭlino“, ŝi diris ridetante.
- „Saluton.“
- „Vi estas Aina, mi supozas?“
- „Jes. Ĉu Fitia estas ĉi tie?“
- „Jes, ŝi venos post minuto.“
- „Bone, dankon.“
Ĉi tiu knabino estis tiel bela, same kiel Fitia. Eble ili estis fratinoj. Mi ĉiam estis fascinita de la grandeco de ilia domo kaj la brilo de ilia ĝardeno. Mi scivolis, ĉu nia vivo povus iam ŝanĝiĝi. Mi ankoraŭ havis iom da espero, ĉar neniu celas esti malriĉa por ĉiam; mi nur devos pene labori kaj ĉio ŝanĝiĝos.
- „He, Aina!“, Fitia vokis min.
- „Ho“, mi suspiris, „ĉu vi alvenis?“
- „Jes, jam delonge, sed vi estis tiel envolvita en viaj pensoj, ke mi ne volis interrompi vin.“
- „Mi bedaŭras, Fitia.“
- „Ne gravas!“
- „Sed vi parolas mian lingvon?“
- „Jes, iomete. Kiel fartas via familio?“
- „Estas bone! La mono, kiun vi donis al ni hieraŭ, permesis al ni bone manĝi hodiaŭ matene.“
- „Mi ĝojas aŭdi tion. Sed aŭskultu, ni ne povas resti ĉi tie, ni iru al pli trankvila loko.“
- „Kiel vi deziras.“
Estis la unua fojo, ke mi renkontis riĉan, belan, elegantan junulinon, kiu estis tiel afabla kaj kompatema al knabino malriĉa kaj malbone vestita kiel mi.
Ŝi bone komprenis la suferojn de aliaj. Kontraŭe, en mia vilaĝo la riĉuloj estas netuŝeblaj. Se vi rigardas ilin, ili forturnas siajn okulojn kaj palpebrumas. Kiam vi alproksimiĝas al ili, ili iras metron for, kvazaŭ vi havas infektan malsanon.
Fitia estis eksterordinara juna virino, ŝi eĉ prenis mian manon, kvazaŭ ni konus unu la alian jam de ĉiam. Ne estis distanco inter ni du; ŝi eĉ laŭte ridis, kiam mi rakontis al ŝi amuzajn aferojn.
Ŝi estis tre lerta, kaj ŝia vizaĝo estis sufiĉe amuza: iomete akra nazo, ruĝa kiel pajaco, adorindaj vangoj, tufoj de blondaj haroj super la okuloj. Ŝiaj desegnaj vestaĵoj montris ŝian korpon, kaj ŝiaj ŝuoj estis tiel belaj. Homoj rigardis nin atente sur la stratoj; ili verŝajne scivolis kial riĉa knabino kiel Fitia promenas kun malpli ol nenio, kia estis mi. Sed ili ambaŭ ne zorgis. Ni ŝajnigis, kvazaŭ ni estus solaj en la mondo. Ni nur feliĉis.
- „Ĉu vi ne pensas, ke ĉi tie estas pli bone?“
- „Jes, estas mirinde kaj trankvile tie ĉi.“
- „Jes.“
- „Do pri kio ni parolas nun?“, mi demandis, senpacienca scii, kion Fitia povus fari por helpi min.
Ŝi diris nenion, sed senespere serĉis ion en sia sako. Fine ŝi elprenis foton.
- „Vi vidas tiun ĉi bildon, jen mia panjo kaj mia fratineto Fifaliana (kio signifas ĝojo). Miaj gepatroj disiĝis, kiam ŝi naskiĝis.“
- „Estas malĝoje“, mi respondis
- „Jes, kaj kiam ili eksedziĝis, Fifaliana loĝis kun panjo kaj mi kun paĉjo. Kiam ŝi estis 8-jara, paĉjo venigis ŝin al nia domo, ĉar ŝi tre suferis pro la malriĉeco de mia panjo.“
- „Kiel virino, kiu havis riĉan viron kiel edzon, povus esti malriĉa?“, mi demandis al mi mem. Sed mi ne diris tion al Fitia, ĉar ĉiu havas sian historion, kaj ĉiuj aferoj okazas pro iu kialo.
- „Ĉar mia fratineto estis malsana kaj tiel maldika, mi devis prizorgi ŝin persone, kvankam ni havis plurajn servistojn. Vi eble demandas vin, kial mi diras al vi ĉion ĉi?“
- „Ne, mi tre bone komprenas, kial. Kelkfoje ni ne bezonas koni unu la alian por dividi niajn sekretojn, nur fremdulo aperas, kaj ni elpakas nian tutan suferon.“
- „Jes, vi pravas. Sciu, la unuan fojon, kiam mi renkontis vin, mi tuj sentis korinklinon al vi, kaj vi jam inspiris min kun konfido.“
- „Dankon, Fitia, bonas aŭdi tian aferon de iu kiel vi. Bonvolu daŭrigi.“
- „En ordo. Iun tagon paĉjo sendis nin al la domo de nia onklino por iom da tempo. Tio ŝajnis stranga al ni, ĉar li neniam lasis nin iri ien krom al lernejo, kaj jam ĉio. Li ĉiam enfermis nin hejme, kvazaŭ ni estus liaj malliberuloj.“
- „Estas kruele, vi tamen estas liaj infanoj. Kiel li povas fari tian aferon?“
- „Vi ne scias ĉion, mia kara! Estas io pli malbona ol tio. Sed atendu! Li sendis nin al onklino, ĉar li havis gravan laboron kaj ne povis bone gardi nin.“
- „Ŝi estis afabla al vi, mi supozas?“
- „Male, ŝi estis la diablo mem. Ŝi insultis nin la tutan tempon, ŝi ne amis nin, ĉar ni estis filinoj de nia patrino ...“
- „Ŝi ne ŝatas vian patrinon?“
- „Tute ne! Iun vesperon, antaŭ ol dormi, mi kaptis mian fratineton plorantan, mi demandis ŝin kial, kaj ŝi diris al mi: ‚Kial la gepatroj disiĝas? Tuj kiam io misfunkcias, ili ne havas tempon por pardonpeti kaj ripari aferojn, sed ĉiam rapide disiĝas.‘“
- „Kaj vi respondis kion?“
- „Mi diris al ŝi, ke tio estas nur portempa, kaj ke poste ĉio estos bona. Mi diris tion al ŝi nur por konsoli ŝin, sed mi jam sciis, ke la situacio neniam pliboniĝos.“
- „Kaj via fratineto, kie ŝi estas nun?“
- „Ŝi mortis, ili murdis ŝin.“
Aŭdante tiun vorton, mi subite kapturniĝis. Ni sidis en la ombro, sed al mi estis varme, mia ŝvito falis kvazaŭ pluvo. Mia koro bategis rapide kaj mia spirado iĝis forta.
Mi estis tiel surprizita kaj mi ankaŭ timis, timis ion, kion mi ankoraŭ ne sciis. Fitia, vidante mian subitan ŝanĝiĝon, proponis al mi botelon da akvo kaj donis al mi kelkajn pilolojn. Mi glutis ilin same rapide, eĉ ne demandante, kion aŭ kial. Kvazaŭ magie, mi sentis min bona kaj trankviligita.
- „Kio okazis al vi?“, Fitia demandis ameme.
- „Mi pensas, ke estis sunfrapo.“
- „Kaj nun, kiel vi fartas?“
- „Bone. Pardonu, sed mi interrompis vin en via rakonto. Nun vi povas daŭrigi. Kiel ili murdis vian fratinon, kaj kial?“
- „Promesu al mi unue, ke vi ne rakontos al iu ajn, kion mi diros al vi.“
- „Fidu min, mi estas silentema kiel tombo.“
- „La tempoj pasis tiel rapide, la komenco de la lerneja jaro alproksimiĝis, do ni devis iri hejmen. Ni havis duonpatrinon, ŝi kaj mia patro jam havis du infanojn. Ili feriis antaŭ mi, kaj Fifaliana iris al la domo de nia onklino. Sed kiam ili alvenis, ili jam revenis de siaj ferioj. Mi ne ŝatis ilin, ĉar ankaŭ ili ne ŝatis min.“
- „Kia rakonto!“, mi flustris.
- „Kiam ni venis hejmen, mia duonpatrino preparis aĵojn, por ke ni manĝu. Ŝi neniam antaŭe faris tion. Ĉar mi ne malsatis, mi donis mian parton al Fifaliana. Ve, post tiu ĉi manĝo, mia fratineto endormiĝis por ĉiam.“
- „Ĉu tio signifas, ke ŝi venenis vian fratinon?“
- „Jes. Ŝi fakte volis mortigi min kaj ne Fifaliana. Sed mi ne tuŝis la manĝon, kaj do Fifaliana manĝis la venenon. Post la entombigo de mia fratino, mia duonfrato Sarobidy diris al mi, ke lia patrino planis ĉion antaŭ longe, ŝi puŝis mian patron mortigi min, sed ĉar patro rifuzis, ŝi mem faris tion.
- „Kia teruraĵo! Fakte ŝi estas la diablo persone.“
- „Tio estas vera. Ĝis nun mi amare pentas, ke mi ne mem prenis ĉi tiun manĝon. Se mi estus preninta ĝin, mia Fifaliana ankoraŭ vivus nun.“
- „Ne kulpigu vin mem, Fitia. Vi ne povis scii, kaj ne estis via kulpo.“
- „Mi scias, sed mi ne povas. Mi ankoraŭ sentas min kulpa.“
- „Sed kial ŝi volis mortigi vin?“
Fitia ne povis respondi mian demandon, ĉar ŝia telefono sonoris, do ŝi akceptis la vokon. Mi iom foriris por ne aŭdi ŝian konversacion, kaj ankaŭ por iom streĉi miajn gambojn. La vetero estis tiel bona en tiu tago, ke mi volis resti en tiu loko. La milda vento estis tiel bela, ke ĝi milde karesis mian vizaĝon kaj flirtigis miajn harojn.
Birdoj kantis super mi, ili estis tiel feliĉaj.
Pasis kelkaj minutoj. Fitia mansvingis al mi, ŝia telefona konversacio finiĝis.
Mi rapide alproksimiĝis kaj sidiĝis sur la saman lokon.
- „Pardonu, estis Sarobidy, mia duonfrato, kiu vokis min.“
- „Ne, ne gravas.“
- „Vi demandis min, kial mia bopatrino volis mortigi min?“
- „Jes.“
- „Estas simple“, ŝi diris, plorante. „Ŝi volas havi la riĉaĵojn de paĉjo sole por si mem kaj ŝiaj infanoj. Por ŝi, mi estas malhelpo al ŝia feliĉo.“
- „Sed, ĉu oni povas tiel ami monon?“
- „Jes, mia karulino. Kiam vi amas monon tiom, vi povas fari ĉion ajn.“
- „Sed estas via rajto kiel filino de via patro ricevi vian parton de la heredaĵo, se li iam mortos.“
- „Eĉ vivanta li ne lasas min tuŝi liajn eŭrojn kaj dolarojn, precipe kiam lia edzino estas hejme, kaj imagu, kion ŝi farus, se paĉjo mortus.“
Mi klarigis, ke esti riĉa ne sufiĉas por esti feliĉa, kaj esti malriĉa ankaŭ ne. Sed kie estas la vera feliĉo, mi diris? Kie estas feliĉo? Ni vivas en tiu ĉi mondo, ni laboras, ni oferas multajn aferojn, nur por havi tiun ĉi damnan feliĉon. Sed ĉio estas vana. Eble feliĉo ne ekzistas, eble ĝi estas nur legendo kreita por trankviligi doloron. Mi komprenas nenion pri la vivo.
Tiam homoj laboras, nur por pluvivi. Do mi faros same, mi laboros por mia familio kaj mi, por pluvivi. Feliĉo, forgesu ĝin. Aŭ ni simple atendu paradizon, jes, paradizon, eble tie ni trovos veran feliĉon.
La okuloj de Fitia larĝiĝis, provante reteni ŝiajn larmojn. Sed mi prenis ŝin tuj, senhezite, ŝi brakumis min tiel forte, ke mi ne povis spiri. Mi ne plendis, male mi estis tiel feliĉa profunde interne, ĉar finfine mi utilis al iu sur tiu ĉi planedo. Ŝi ploris sur miaj ŝultroj. Ĉu ŝi ne flaris mian odoron? Ĉu ŝi ne rimarkis, ke miaj vestaĵoj tiel longe odoras je ŝvito? Aŭ ĉu ŝia funebro estis tiel forta, ke eĉ ŝia nazo povis flari ion ajn? Aŭ ĉu ŝi estis tiel humila, ke ŝi ne zorgis pri tiaj aferoj?
Subite grandaj nuboj kovris la ĉielon. Ĉiuj birdoj forflugis, formante belajn bildojn sur la ĉielo, por atingi sian neston. Pluvis tagmeze, estis strange. Eĉ la vetero estis malĝoja. Eĉ la naturo komprenis nian doloron.
- „Pardonu“, Fitia suspiris. „Mi certe vundis vin.“
- „Sed tute ne!“
- „Sciu, hieraŭ vi tre bonŝancis ne renkonti mian patron kaj mian bopatrinon.“
- „Kial vi diras tion?“
- „Fakte, hejme, ni ne serĉas purigistinon. Estas paĉjo, kiu bezonas homojn por ĉerpi sangon de ili aŭ eĉ forigi organojn.“
Mi miregis. Miaj manoj tremis kaj mia buŝo frostiĝis. Ŝia paĉjo okupiĝis pri komerco de organoj. Sed kia malico! Kun la mortiganta duonpatrino kaj la ŝakristo kiel patro, mi ne plu havis vorton por priskribi tiun ĉi familion.
- „Se ili estus ĉeestintaj hieraŭ, mi ne estus en tiu ĉi mondo hodiaŭ“, mi diris al mi.
- „Vi devas esti ŝokita, aŭdante ĉion ĉi“, diris Fitia post minuto da silento.
- „Ŝokita ne sufiĉas por esprimi mian emocion“, mi respondis seke. „Via familio tiam estas familio de ...“
Mi eksilentis, por ne vundi ŝin.
- „Vi pravas, ke mia familio konsistas el murdistoj.“
- „Sed kial vi restas kun ili?“
- „Mi foriros. Ĝuste hodiaŭ. Mi iras al mia patrino.“
Mi perdis ĉiun esperon pri la laboro. Mi pensis, ke Fitia vere helpos min trovi iujn, sed ĉar ŝi iros al sia patrino, ĉio estas perdita por mi.
- „Vi scias, ke mia patrino, post rompo kun paĉjo, fariĝis prostituitino.“
- „Kio?“, mi diris surprizite. „Sed, ĉu ŝi ne laboris?“
- „Ne, fakte ŝi ankoraŭ estis en mezlernejo, kiam ŝi renkontis paĉjon. Enamiĝinte, ŝi blinde sekvis ĉion, kion paĉjo diris al ŝi, do ŝi forlasis siajn studojn kaj forkuris kun li.“
- „Kaj nun?“
- „Nun ŝi havas alian laboron. Ŝi kompatas min, vi scias.“
- „Jes, mi komprenas.“
Guto da pluvo falis de la ĉielo. Jen ĝi, estis tempo forlasi tiun ĉi lokon. Nigra aŭto kun kirasaj fenestroj ekiris rekte antaŭ ni du. Estis la ŝoforo de Fitia, kiu venis por preni ŝin. Mi iom hezitis sidiĝi sur la malantaŭan seĝon de la aŭto, ĉar ĝi estis tiel pura. Mi timis, ke miaj ĉifonoj malpurigos ĝin.
- „Venu“, diris Fitia, trenante min per la brakoj.
- „Ne“, mi diras. „Mi iros hejmen piede.“
- „Vi venu kun mi, ni iros al la domo de mia patrino, mi donos al vi iom da mono, vi ne perdos la tutan tempon por nenio.“
- „Ne gravas. Vi havas pli gravajn zorgojn. Ne zorgu pri mi.“
- „Aina, mi insistas. Necesas, ke vi venu. Mia patrino scias, ke mi vizitos ŝin kun vi, ŝi seniluziiĝus, se vi ne venus.“
- „Ĉu vi certas, ke estas en ordo, se via aŭto estas malpura pro miaj vestaĵoj kaj ŝuoj?“
- „Ne, ne, ni ĉiam povas purigi ĝin, ĉu ne?“
*****
Ni veturis ĉirkaŭ kvaronhoron. Ekstere pluvis. Ni devis iomete halti kaj atendi, ke la pluvo iomete trankviliĝu, ĉar la aŭto havis problemojn moviĝi, kaj la ŝoforo havis problemojn vidi la vojon.
Mi silentis en tiu ĉi luksa aŭto. Mia menso iris aliloke, transiris unu riveron, poste alian, naĝis laŭ la mara longo, fine venis al la mezo de bela ĝardeno. La ĝardeno de miaj revoj. Subite mi pensis pri panjo, Valisoa kaj Tendry; ili certe atendis min nun. Mi imagis panjon kun ŝiaj magraj vangoj preskaŭ ostosimilaj, ŝi devas esti ĉe la sojlo, legante malnovan ŝiritan libron aŭ rigardante bildojn de sia forpasinta edzo.
Ho mia patrino, mi amas ŝin tutkore.
- „Pri kio vi pensas?“, Fitia demandis.
Mi ektimis, ĉar mi ankoraŭ perdis miajn pensojn.
- „Kion vi diris?“
- „Mi demandis: Pri kio vi pensas?“
- „Pri vivo kaj mizero.“
- „Alian tagon, vi rakontos al mi iom pri via vivo, se vi volas, kompreneble.“
- „Jes!“
- „Ni alvenis. Atendu, la ŝoforo malfermos la pordojn por ni.“
- „En kiu domo loĝas via patrino?“
- „Ĉu vi vidas la flavgrizan? Tie ŝi loĝas.“
Ŝi montris al luksa domo kun granda florĝardeno. Du aŭtoj estis parkitaj meze. Tri ferocaj hundoj ligitaj en kaĝoj komencis boji, kiam ni alvenis. Purigistino, ĉirkaŭ kvindekjara, venis por bonvenigi nin. Ŝi estis aparte afabla. Ŝi eĉ helpis min demeti mian malsekan jakon.
Ni atendis en la salono, Fitia kaj mi. La purigistino ofertis al ni varman kafon, ĉar ni tremis pro la malvarmo, pli precize mi. Fitia ne povis atendi pli longe. Ŝi ekstaris por iri rigardi, kiam subite malfermiĝis iu pordo.
Elegante vestita sinjorino eliris el malluma ĉambro. Ŝi aspektis malĝoja, ŝiaj okuloj estis ŝvelintaj kaj ruĝaj; ŝi portis neĝblankan robon, longan por kaŝi siajn piedojn. Kiel mi povus priskribi ŝin? Tiel bela ŝi estis, kaj anĝela! Eĉ juna novedzino ne povis vivi kun ŝi ... Fitia similis al ŝi kiel du akvogutoj.
- „Panjo!“, kriis Fitia.
- „Mia filino! Fitia. Venu, lasu min kisi vin kaj tuŝi vin.“
Sed stranga afero okazis, la sinjorino, la patrino de Fitia, ne povis marŝi sola. Viro tenis ŝin, dirante al ŝi, kien ŝi metu siajn piedojn. Nur post kelkaj sekundoj mi rimarkis, ke ŝi estas blinda. Kial Fitia ne diris tion al mi? Kial tiel agrabla persono ne havas la ŝancon vidi sian belecon?
La vivo estas kruela kelkfoje.
- „Sed kio okazis, panjo?“, Fitia miris.
- „Vi celas miajn okulojn?“
- „Jes ... Vi eĉ havas kuglan markon sur via frunto. Sed kiu faris tion al vi?“
- „Estis via patro, kara.“
- „Kion vi celas? Ĉu mia patro sendis al vi siajn gardistojn?“
- „Ĝuste!“
- „Sed kion faris viaj gardistoj? Ĉu ili ne protektis vin?“
- „Fakte la gardistoj de via patro venis dum la meso. Ili atendis ekstere, kaj kiam mi eliris el la preĝejo, ili pafis. Miaj gardistoj nenion povis fari.“
- „Kaj mi sciis nenion pri tio. Mi bedaŭras, panjo.“
- „Ne zorgu. Mi vivas, nur tio gravas. Kaj tion ĉi ni dankas al Dio, ĉar estas preskaŭ neeble postvivi kuglon, kiu trapikas la frunton por eliri malantaŭ la kapo.“
- „Jes, dankon, vi scias, ke mi ne povis elteni la penson perdi vin.“
- „Kial Fifaliana ne venas kaj kisas min?“
Fitia larĝe malfermis la okulojn, ŝi verŝajne scivolis, kial ŝia patrino faris ĉi tiun demandon.
- „Fifaliana?“, balbutis Fitia. „Sed panjo, ĉu vi ne sciis tion?“
- „Kion … kion?“
- „Ke Fifaliana mortis.“
La aminda sinjorino metis siajn manojn al sia buŝo. Ŝi estis en ŝoko. Ŝiaj vidhandikapitaj okuloj denove ruĝiĝis. Grandaj larmoj ruliĝis laŭ ŝiaj vangoj. Ŝi eĉ ne havis la vortojn por esprimi sian doloron. Ŝiaj lipoj tremis. Ŝia vizaĝo pli kaj pli malheliĝis.
Eĉ mi preskaŭ ploris. Mi povus imagi ŝian suferon; patrino, kiu ne scias pri la morto de sia filino, kiu ne ĉeestas ŝian entombigon kaj kiu eĉ ne povis adiaŭi ŝin, nek kisi lastan fojon ŝian senvivan korpon. Tio estas la plej terura torturo, kiun oni povas fari al patrino.
Krom mia patrino, mia biologia patrino. Ŝi neniam amis min de kiam mi naskiĝis, do scii aŭ ne scii, ke mi mortis, ne influus ŝin. Mi certas, ke ŝi ŝatus vidi min mortinta post mia eliro el ŝia utero. Sed ĉar mi estis bela kaj tre vivanta, nenion ŝi povis fari krom lasi min inter la fetora rubo por sufoki la odorojn.
- „Kial vi ne diris al mi?“, ŝi demandis post kelkaj minutoj.
- „Mi pensis, ke paĉjo alvokis vin. Li promesis tion al mi.“
- „Kaj vi ankoraŭ kredas je la mensogo de via patro?“
- „Mi tiom ĉagreniĝis pro la morto de Fifaliana, ke mi ne povis ĝuste pensi.“
- „Kiel ŝi mortis? Ĉu ŝi suferis?“
- „Ne, normale mi devus morti, ĉar la veneno estis destinita por mi.“
- „Kio? Kia veneno?“
- „La nuna edzino de paĉjo ne amas min. Ŝi pensas, ke mi estas obstaklo, ĉar ŝi volas havi la posedaĵojn de paĉjo por si kaj siaj infanoj. Do ŝi faris venenan manĝon por mi, sed bedaŭrinde mi ne malsatis tiun tagon, kaj Fifaliana manĝis ĝin.“
- „Ho mia Dio! Kia terura virino. Mia eta Fifaliana, mia knabineto, ŝi, kiu faris nenion malbonan.“
- „Pardonu panjo, mi tre maltrankviliĝas, ĉu vi scias?“
- „Ne estas via kulpo, ke ŝi mortis. Sed la sola eraro, kiun vi faris, estis fidi vian paĉjon kaj forgesi telefoni al mi, almenaŭ sciigi min.“
- „Panjo, pardonu min, mi petas vin. Mi scias, kiom multe vi suferas nun.“
- „Kion mi faris por meriti tiun ĉi senfinan doloron? Unue ili deprenis vin de miaj brakoj, kaj elpelis min kun Fifaliana. Tiam Fifaliana denove estis forprenita de mi por esti mortigata. Kaj nun mia vidkapablo estas forprenita. Ho Sinjoro! Tio estas neeltenebla.“
- „Iutage ili pagos ĉion, kion ili faris.“
- „Certe. Mia venĝo estos terura, vi povas kredi min.“
- „Kaj la sango, kiun ili verŝos, turnos sin kontraŭ ilin.“
- „Ĉu vi povos montri al mi la tombon de mia filino?“
- „Jes, kompreneble.“
*****
La pluvo fine ĉesis, mi devis ĉesigi ilian konversacion por diri al ili, ke venis la tempo por foriri, al mia eta kabano.
Ili saltis, kiam mi tusis por purigi mian gorĝon, ŝajne ili tute forgesis min.
La patrino ne volis, ke mi foriru, ĝis ŝi donos al mi vestaĵojn, manĝaĵojn kaj aliajn aĵojn, pri kiuj mi eĉ ne konis la nomon. La vestaĵoj apartenis al Fifaliana, mi hezitis akcepti ilin, sed Fitia konvinkis min. Finfine, tiu ĉi Fifaliana ŝajne estis afabla knabino, kiam ŝi vivis, do ŝi ne havus problemon, kiam mi kaj Valisoa portas ŝiajn vestojn.
La ŝoforo ellasis min ĉe mia domo. La pakaĵoj estis pezaj, mi eĉ ne povis levi la valizon.
*****
Kiel la antaŭan tagon, estis preskaŭ mallume, kiam mi revenis hejmen. La lumo de la kandeleto brilis tra la lignaj muroj de nia domo, kaj mi povis vidi la longajn harojn de panjo en la kuirejo.
Tendry kaj Valisoa studis kune en angulo, dum panjo kuiris. Ŝi ŝajnis feliĉa kaj en bonega stato; ŝi eĉ kantis, dum la bongusta manĝo boletis en la poto.
La domo estis bonorda kaj pura. Eĉ niaj polvaj malnovaj fotoj ŝajnis reakiri sian brilon. La fotoj de paĉjo, kiuj kutime montriĝis sur la muroj de ĉiuj ĉambroj, estis forigitaj.
Panjo alkuris al mi tuj kiam mi malfermis la pordon. Ŝi observis min per aspekto tiel dolĉa kiel mielo, kun kontenta rideto sur ŝiaj malgrandaj lipoj.
Ni restis en tiu ama silento dum momento. Mia frato kaj mia fratineto rigardis nin sen diri eĉ unu vorton, ankaŭ ili nur feliĉis.
„Kia belega panjo ŝi estas hodiaŭ, malgraŭ ŝia aĝo kaj malsano“, mi pensis. La sulkoj malaperis de ŝia frunto, restis nur natura beleco.
Pasis kelkaj minutoj, tiam ŝi brakumis min kaj kovris min per kisoj. Mi ne komprenis la kialon de ĉio ĉi, sed mi ne kuraĝis demandi. Mi nur ĝuis la momenton, ĉi tiun momenton tiel agrablan, tiel specialan kaj ĉefe nekutiman.
Cetere ŝajnis, ke panjo venkis sian malsanon, ne plu estis spuro de paleco sur ŝia vizaĝo, eĉ ŝiaj antaŭaj fortoj revenis al ŝi; nur ŝia maldikeco restis.
Sed kio okazis? Aŭ ĉu nur miraklo falis de la ĉielo?
Mi ne havis la respondon en tiu preciza sekundo. Eble poste, mi pensis al mi.
Kiel bonaj estis tiuj patrinaj brakumoj, ŝiaj karesoj valoris pli ol miliono da mono, kaj ŝia "Mi amas vin" sufiĉis por ke mi travivu jarcentojn.
Estis feliĉo! Fine mi sentis, kio estas vera feliĉo. Mi ne devis morti por koni veran feliĉon, mi nur devis havi mian panjon forte brakumitan. Ankaŭ mi ne bezonis multan monon sub la kuseno, mi nur bezonis meti mian kapon sur la ŝultrojn de panjo, aŭskultante ŝiajn amajn vortojn.
Fitia pravis: Ŝi diris al mi hodiaŭ posttagmeze, kiom valoras havi ĉiujn riĉaĵojn en la mondo, se vi ne feliĉas? Pli bone vivi en kabano plena de ĝojo anstataŭ en pompa loĝejo plena de sufero.
Fine, mi rompis la silenton demandante:
- „Kio okazas, panjo? Kial vi estas tiel stranga hodiaŭ?“
- „Ĉu vi trovas strange, ke via panjo karesas vin?“, ŝi koleris.
- „Ne koleru, mia panjo. Fakte mi estas feliĉa, tre feliĉa eĉ. Mi amas vin, panjo.“
- „Mi vin ankaŭ, mia filino. Tendry, Valisoa, venu por familia brakumo.“
- „Jes, panjo“, ili respondis.
Ni staris delonge.
- „Ni sidiĝu“, panjo diris. „Vi certe volas scii, kio okazas.“
- „Jes!“, kriis Valisoa.
- „Fakte, mi volis festi la naskiĝtagon de ĉiuj tri hodiaŭ. Ni neniam antaŭe havis feston, do ...“
„Sed hodiaŭ estas nenies naskiĝtago“, Tendry diris iom surprizita.
Nur mi sciis, ke tio estas la dato de la morto de paĉjo. Do memore al nia paĉjo ŝi faris tion ĉi. Ŝi volis konservi pli bonan memoron pri tiu dato, ĉar eble ŝi laciĝis plori ĉiujare, kiam tiu tago alvenos.
Ŝi pravis, panjo meritis esti feliĉa.
- „Mi faris iom da kuko. Tendry, iru preni ĝin, mi havas ĝin sur la tablo de Aina.“
Kuko! Mi memoris la unuan fojon, kiam mi manĝis kukon. Estis kiam mi havis 5 jarojn, estis la unua kaj la lasta fojo. Mi saltis pro ĝojo, kiam panjo diris al mi, ke estas kuko ĉe la domo de la onklino. Mi havis kremon de frunto ĝis mentono, ĉar mi ne sciis kiel manĝi ĝin. Ĉiuj ridis, kiam ili vidis min, sed mi ne zorgis, mi daŭre ĝuis mian kukon.
Valisoa havis la saman esprimon kiel mi, kiam ŝi vidis Tendry alproksimiĝi kun kuko en la mano.
- „Sed panjo, ĉu vi sciis baki kukon?“, Valisoa demandis.
- „Jes“, respondis panjo. „Mi povas fari multajn aferojn.“
- „Dankon, panjo, vi feliĉigas nin“, mi diris.
- „Mi naĝas en feliĉo, miaj infanoj. Mi tiom amas vin.“
Estis la 23a horo vespere. Ni revenis al niaj ĉambroj. Ĉiuj povis ĝui ĉion, kion panjo faris. Ni nur feliĉis.
Ni eĉ ne havis tempon rigardi la donacojn, kiujn donis al mi la patrino de Fitia. Sed ne urĝis. Morgaŭ estis ankoraŭ alia tago.
Tuj kiam mi kuŝiĝis sur la lito, dormo deŝiris min de la mondo. Sed mi konsterniĝis, kiam panjo vokis mian nomon. Mi kuris kvazaŭ freneza al ŝia ĉambro. Je mia surprizo, panjo kuŝis sur la planko. Ŝi spiris terure malbone. Ŝia mano, tremante, provis ekpreni la liton, sed ĝi ne povis. Mi telefonis al mia frato tuj, por helpi min suprenlevi ŝin al ŝia lito. Ni metis dikan kusenon sub ŝian kapon, por ke ŝi iomete spiru. Ŝia vizaĝo, kiu antaŭe brilis, paliĝis kvazaŭ ŝi havus anemion. Ŝi multe tusis. Mi tiom timis.
- „Kion vi havas?“, mi demandis.
- „Mi kredas, ke venis la tempo, ke mi forlasu tiun ĉi mondon.“
- „Kio? Ne parolu ion stultan, panjo“, grumblis Tendry.
- „Aŭskultu, miaj infanoj, mi ne havas multan tempon, sed antaŭ ol forri, mi devas diri al vi ion gravan.“
- „Panjo“, mi diris petege, „ne rapidu, ni ankoraŭ bezonas vin.“
- „Kara, vi estas jam sufiĉe granda, mi certas, ke vi povos prizorgi vian fraton kaj vian fratineton.“
- „Ne, panjo, mi eĉ ne povas trovi laboron, kiel mi povus prizorgi ilin?“
- „Vi venos tien, vi estas forta. Memoru preĝi, Dio ĉiam estos tie por subteni vin.“
- „Panjo!“, Tendry ploris. „Ni ne povas vivi sen vi, vi scias tion. Kial do vi diras ĉion ĉi?“
- „Tendry, ne senkuraĝiĝu; morto estas vojo, kiun ĉiu estaĵo devas alfronti iun tagon aŭ alian. Mia vojaĝo finiĝas tie ĉi, sed vi tri daŭrigos. Penu kune, amu unu la alian. Gardu unu la alian. Nur tion mi volas.“
- „Jes, panjo.“
- „Promesu al mi, ke vi ne rezignos pri vi mem, kiel ajn.“
Kaj ni promesis al ŝi, kion ajn ŝi volis. Ni faris tion ne, ĉar estis necese, ni faris tion, ĉar ni vere estis ligitaj inter ni kaj amis unu la alian.
Noktomeze tre akre, ŝi laste spiris. Oni diras, ke post malbona vetero, venas bona vetero, sed ĉe ni estis inverse. La bona vetero antaŭis la malbonan.
Nun mi komprenis, kial okazis tiu ĉi subita ŝanĝo. Morto jam estis sur nia sojlo kaj panjo sentis ĝin. Ŝi preparis la domon kaj sin mem por sia foriro.
La naskiĝtaga manĝo estis la lasta manĝo kun ŝi. Kial ŝi ne avertis nin, ĉar ŝi certe sciis profunde, ke ŝi mortos?
En la kabano eĥis krioj de malĝojo. Rivero da larmoj fluis, malsekigantaj la inertan, malvarman, senvivan korpon de panjo. Nia panjo malaperis, malaperis por ĉiam. Ni neniam revidos ŝin.
Mi devis esti forta, Valisoa kaj Tendry ne povis akcepti facile la okazaĵon.
Mi ne havis elekton, mi estis la plej maljuna kaj mi devis esti forta por ili. Mi glutis mian malĝojon kaj mian suferon, mi tenis ilin en mi.
Ĉar la okuloj de panjo restis malfermitaj, kiam ŝi mortis, mi fermis ilin. Mi prenis ŝiajn ostajn manojn kaj metis ilin laŭ ŝia korpo. La sekvan matenon Tendry foriris por informi la najbarojn.
Dum la entombigo, Fitia kaj ŝia patrino venis. Ilia ĉeesto donis al ni grandan komforton. Ni ne konis ilin sufiĉe bone, sed ili estis kiel familianoj por ni, ili helpis nin finance kaj morale.
La vortoj de la pastro ege tuŝis min. Li diris: „Aŭskultu, en la vivo estas tempo por ĉio; tempo por ami, tempo por malami; tempo por paroli, tempo por silenti; tempo por ĵeti ŝtonojn, tempo por repreni ilin; tempo por vundi, tempo por kuraci; tempo por konstrui kaj tempo por detrui; tempo por ridi, tempo por plori; tempo por naskiĝi kaj tempo por morti, kaj tempo por funebri, do estu fortaj. Ni ĉiuj foriros iun tagon.“
*****
La vivo daŭris. Ni devis translokiĝi al pli malgranda domo, ĉar la malnova estis tre granda kaj malplena sen panjo. Kaj la luprezo estis iom multekosta por mi.
Mi laboris ĉe la domo de la patrino de Fitia, matene kaj posttagmeze, instruante klasojn, kiujn ŝi pagis por mi.
Ĉiusemajne, mi, Tendry kaj Valisoa promenis kune. Foje ni iris al la parko, foje ni iris al la kamparo. Tio permesis al ni ne pensi tro multe pri panjo.
- „Aina“, plendis Valisoa, „ĉu estas ankoraŭ malproksime?“
- „Ne, mi respondis. Ni baldaŭ alvenos.“
- „Ĉu vi foje pensas pri panjo?“
- „Jes, kompreneble. Mi pensas pri ŝi preskaŭ ĉiam.“
- „Kaj vi, Tendry?“
Tendry levis la ŝultrojn. Ekde la morto de la patrino, li fariĝis avara pri siaj vortoj.
Oni devis fari al li demandojn por igi lin paroli, alikaze li povus silenti la tutan tagon.
- „Tendry, mi havas demandon.“
- „Jes, granda fratino.“
- „Ĉu vi jam havas amatinon?“
- „Ah, kio?“, li diris kun larĝe malfermaj okuloj
- „Vi aŭdis.“
- „Ne, mi ne havas. Mi ja havas nur 14 jarojn nun.“
- „Estas en ordo tiam. Koncentriĝu unue je viaj studoj.“
- „Jes, kaj vi? Ĉu vi baldaŭ edziniĝos?“
- „Ne diru sensencaĵojn, frato!“
- „Se vi edziniĝos“, kriis Tendry, „ĉu vi forlasos nin?“
- „Kompreneble ne, karulo. Neniam mi vin forlasos.“
- „Cetere, diris Tendry heziteme, mi volis demandi vin, ĉu vi havas iom da mono por aĉeti novajn kajerojn. Studentoj ridas pri mi en la lernejo, ĉar ĉiuj miaj kajeroj estas en malbona stato.“
- „Bone, mi aĉetos al vi hodiaŭ vespere, ne zorgu.“
- „Dankon, granda fratino.“
Mi multe laboris ĉiutage kaj nokte por provizi mian etan familion. Iliaj studoj estis mia prioritato. Mi havis grandan revon por ili, mi volis, ke Tendry fariĝu advokato kaj mia eta Valisoa fariĝu kuracistino. Sed ili havis siajn proprajn revojn.
Iun vesperon, ni ĵus finis la vespermanĝon, mia frato kaj mia fratino estis dormontaj, kiam la telefono, kiun Fitia donacis al mi, sonoris. Mi rapide ekprenis ĝin. Je mia surprizo, timigita, tremanta voĉo atendis min. Fitia ploris. Ĉar ŝi neniam revenis al la domo de sia patro, ŝia patro planis mortigi ŝin. Li timis, ke lia propra filino denuncos lin al la aŭtoritatoj.
Feliĉe Sarobidy, la duonfrato de Fitia, aŭdis ĉion. Li tuj informis la patrinon de Fitia kaj ŝi rakontis pri tio al sia filino. La sola solvo estis sendi Fitia al alia lando, ĉar la gardistoj de sinjoro Salvador estis pli multaj kaj potencaj ol la patrino de Fitia.
Evidente, Fitia ne volis foriri. Ni amikiĝis tiel, ke estis preskaŭ neeble disiĝi. Ŝi provis konvinki sian patrinon trovi alian eliron, sed estis neniu, krom morto.
La sekvan tagon, ŝi intencis preni aviadilon al fremda lando. Tio signifis, ke ni ne havos tempon por adiaŭi. Sed neniel mi povis lasi mian amikinon iri sen akompani ŝin. Mi prenis mian mantelon kaj kuris al ŝia domo, kiu estis 3 kilometrojn for de la mia. Mia timo pri nokto kaj mallumo subite malaperis. Mi nur volis vidi mian amikinon. Brakumi ŝin tiel forte, ke ŝi ne forgesos min, kiam ŝi alvenos al sia nova hejmo.
Mi transiris la urbon per longaj paŝoj. Ĉio estis tiel trankvila, la nokto estis profunda kaj la luno ankoraŭ ne aperis; aŭtoj estis malabundaj en la strato. Subite senhejmaj hundoj aperis por tremigi min pro timo. Ili pretis mordi min krude, sed feliĉe viro ĉirkaŭbrakis min kaj kondukis min en sian aŭton. Mi ne sciis, kiu li estas, probable ankaŭ li ne konis min.
- „Kien vi iras?“, li demandis min. „Estas mallume kaj vi promenas sola sur la strato, do ĉu vi ne timas?“
- „Fakte, amikino de mi foriros morgaŭ. Se mi ne iros al ŝia hejmo hodiaŭ vespere, mi eble neniam revidos ŝin.“
- „Ho jes? Ĉu ankoraŭ malproksime?“
- „Ne, estas unu kilometron for. Sed vi povas lasi min ĉi tie, ne plu estas hundoj.“
*****
La mistera viro ridis. Li daŭre fikse rigardis min per siaj brunaj okuloj. Embarasite, mi turnis la kapon por admiri la belecon de la urbo. Sed dum la tuta tempo mia penso estis ĉe li, ĉe tiu ĉi nekonato, kiu aperis de nenie kaj savis min. Li estis aparte bela: lia eta pinta nazo, liaj dikaj brovoj, liaj haroj, kiuj kaŝis parton de lia frunto. Ĉiuj ĉi detaloj formis lian belan vizaĝon. Mi ne sciis la nomon de lia odoro, sed ĝi ebriigis min. Ial mia koro komencis bati pli rapide, mi sentis min pli kaj pli malkomforta apud li. „Kio okazas?“, mi pensis.
La motoro fine haltis. Mia mistera viro elkuris kaj tiam malfermis la pordon por mi. Kiel brava li estis! Eta „dankon“ eliris el mia buŝo, kaj mi rapidis eksteren. Mi eĉ ne rimarkis, ke mi jam estis antaŭ la domo de Fitia. Sed kial tiu ĉi viro sciis, ke mi devis iri ĝuste al tiu ĉi loko? Mi ne sciis.
- „Venu!“, li diris. „Ĉi tien vi volis iri, ĉu ne?“
- „Jes“, mi respondis malrapide. „Sed kiel vi sciis tion?“
- „Mi jam vidis vian bildon sur la telefono de mia fratino. Mi estas Sarobidy, la duonfrato de Fitia.“
- „Ah! Mi komprenas pli bone nun. Sed kial vi ne diris tion al mi?“
- „Mi volis surprizi vin.“
- „Nu, vi faris.“
Estis jam malfrue, kiam ni alvenis antaŭ la domo. La malvarmo pli kaj pli fortiĝis, kaj la vento disblovis miajn harojn tuj kiam mi elpaŝis eksteren.
Post parkado de sia aŭto, Sarobidy prenis mian manon kaj kondukis min al la luksa domego.
En kontakto kun lia varma mano, mia koro denove bategis.
„Ĉu mi enamiĝis?“, mi demandis al mi. Enamiĝinta al fremdulo? Eble! Finfine, li estis tre bela kaj alloga, mia koro ne povis ne bati por li. Mi provis kaŝiĝi profunde en ĉi tiu stranga sento, sed mi ne povis. Mi tremis. Mia frunto estis inundita de ŝvito, malgraŭ la frosta malvarmo.
- „Ĉu en ordo?“, demandis Sarobidy.
- „Jes, kial?“, mi diris, ŝajnigante scii nenion.
- „Vi tremas, sed vi ŝvitas samtempe. Mi pensas, ke vi malvarmumis. Jen, surmetu mian jakon kaj venu.“
Mi estis tiel feliĉa. Havi lian jakon super miajn ŝultrojn estis kiel sonĝo. Kion pli mi povus esperi? Ja li neniam povis ami min. Ni estis tiel malsamaj sur ĉiu nivelo. Do mi ĝuis la momenton.
La pordo al la domo estis malfermita, homoj certe atendis la alvenon de Sarobidy. Fitia vidis min eniri kaj estis tre surprizita; ŝi alkuris por kisi min, flustrante, kiel feliĉa ŝi estis vidi min.
Dume Sarobidy alproksimiĝis al sia bela patrino kaj kisis ŝin ame sur la frunton. La patrino de Sarobidy, certe sentante la molajn lipojn de sia vicfilo, ridetis iomete kaj poste levis la brakon por karesi la harojn de la knabo.
Mi scivolis, kial Fitia diris, ke ŝiaj duonfratoj kaj duonfratinoj ne ŝatas ŝin. Sarobidy ne avertus ŝin pri la danĝero, kiu atendas ŝin, se li malamus ŝin. Kaj li ne venus tiel malfrue por adiaŭi ŝin. Sed eble io okazis en ilia familio, kio igis Sarobidy ŝanĝi sian sintenon al Fitia. Mi ne sciis. Mi imagis ĉion ĉi en mia menso.
Sarobidy rompis la silenton, kiu regis en la ĉambro.
„Fitia“, li diris, „ni petu iun prepari varman teon por Aina. Mi pensas, ke ŝi malsaniĝos.“
Fitia ne respondis. Ŝi nur kapjesis kaj tiam rapidis al la kuirejo kaj subite revenis kun taso da teo en la mano.
- „Al kiu lando vi iros?“, mi demandis, rigardante mian tason da teo.
- „Mi restos ĉi tie, mi nur ŝanĝas la urbon.“
- „Tio estas tro riska“, diris Sarobidy. „Se vi restos ĉi tie, paĉjo trovos vin kaj mortigos vin, mi certigas al vi.“
- „Ne zorgu, knabo“, la patrino de Fitia mallaŭte respondis. „Ni jam planis ĉion, por ke via patro neniam trovu ŝin.“
La servistoj finis enpaki la aĵojn de Fitia en la valizojn. Estis tempo por adiaŭi. La panjo de Fitia ekstaris por ĉirkaŭbraki sian knabineton. Larmoj fluis laŭ ŝia dolĉa vizaĝo; ŝi havis tiom da malĝojoj kaŝitaj profunde en la okuloj. Tio kompreneblas, ŝi perdis multon en sia vivo, tiu ĉi virino. Ankaŭ mi preskaŭ ploris.
Du fortaj viroj prenis la valizojn. Fitia eniris la aŭton kaj la motoro ekfunkciis. Aŭdiĝis la bruado, kiu iom post iom malaperis.
*****
Estis nur mi, Sarobidy, kaj la patrino de Fitia en la granda ĉambro. Mi volis foriri, sed Sarobidy gestis, ke mi atendu iomete. Li intencis porti min hejmen. Mi denove sentis ekstreman ĝojon invadi mian koron; mi intencis pasigi pli da tempo kun li.
Mi demetis mian jakon, ĉar estis al mi tiel varme post trinkado de la teo. Sarobidy ekkriis, kiam li vidis la cikatron sur mia brako.
- „Kio okazis al vi?“, li demandis. „Kio estas tiu signo sur via brako?“
- „Estas bone“, mi respondis, provante kaŝi la cikatran parton. „Ĝi estas cikatro, kiun mi havis de kiam mi estis malgranda. Sed kreskante, ĝi ankaŭ kreskas kun mi.“
- „Sed ĝi aspektas kiel litero.“
- „Jes, ĝi estas la litero A. Mia patrino pensas, ke mi estis bruligita intence per gladilo, kiam mi estis bebo. Kaj ŝi prenis tiun ĉi literon por igi ĝin la inicialo de mia antaŭnomo.“
Per ĉi tiuj vortoj, mi eksilentis. Mi konstatis, ke mi diris tro multe. La panjo de Fitia demandis min, kial mia panjo ne sciis precize, kio okazis al mi. Ĉar kutime, se ŝi estus mia vera patrino, ŝi devus scii, kial tiu litero estas gravurita sur mia brako. Mi devis diri al ili la veron pri mi, pri mia adopta patrino.
*****
Estis jam preskaŭ taglumo, kiam Sarobidy kaj mi forlasis la domon. Ili tiel interesiĝis pri mia rakonto, ke ni ne rimarkis, ke la tempo pasis. Sarobidy lasis min eliri antaŭ nia kabano kaj foriris baldaŭ. Mi volis inviti lin por teo, sed mi tro hontis pri nia mizera domo.
Mi kuŝis en lito kun larĝe malfermaj okuloj. Mi ne povis dormi tiun nokton, pensante pri Sarobidy. Mi havis lian vizaĝon profunde en miaj pensoj. Mi eĉ ne plu povis pensi pri io alia.
La sekvan matenon, surprize, Sarobidy venis al nia domo. Li estis aparte bela kaj eleganta. Liaj striktaj ĝinzoj perfekte taŭgis por li. Kaj lia rideto nur pliigis la sentojn, kiujn mi havis por li.
Mi tre hontis inviti lin al mia humila loĝejo, sed li ne hezitis promeni tra la arbaro, kiu servis kiel nia pordo.
Post malgranda taso da teo, ni foriris por veturi al la patrino de Fitia. Ni diskutis pri ĉio kaj nenio survoje. Ni ridis. Foje ni eĉ tenis manojn, sen rimarki tion, ni estis tiel feliĉaj.
Subite stranga bruo venanta de la motoro fortranĉis nian agrablan diskuton. Post surdiga zumado, la motoro eksilentis kaj la aŭto haltis. Ni ankoraŭ estis malproksime de la hejmo, kaj la ĉirkaŭaĵo estis arida. Ruĝetaj herboj ornamis ambaŭ flankojn de la vojo. Neniuj birdoj en la blua ĉielo.
Estis varmege. La suno brilis tiel, ke mi devis porti la ruĝan ĉapelon, kiun Fitia donis al mi antaŭ ol ŝi foriris. Sarobidy komencis ekzameni la maŝinon dum kelka tempo, dum mi sidis trankvile sur la kompatinda herbo apud la aŭto. Mi admiris mian misteran knabon, silente. Mi ne plu havis la vorton por priskribi kiom ĉarma li estis. Liaj dikaj nigraj haroj brilis en la suno kaj lia eta akra nazo aspektigis lin kiel fama artisto.
Post kelkaj provoj li ne povis fini la riparon, li devis telefoni al mekanikisto. Atendante la alvenon de la sinjoro, Sarobidy sidiĝis apud mi. Mi denove sentis tiun ĉi misteran senton; mia koro bategis, mia ŝvito komencis kovri mian vizaĝon, kaj miaj manoj tremis. „Ho! Kiel stranga estas la amo!“, mi diris al mi.
- „Kio okazis al vi? li flustris. Estas varme, sed vi tremas.“
- „Mi fartas bone“, mi respondis mallaŭte.
Li ridetis, rigardante min moke. Eble li sciis, kion mi sentas en mi. Sed mi provis kaŝi tion.
- „Fine“, mi suspiris, „jen la vento, mi pensis, ke mi forpasos kun tiu ĉi freneza varmego.“
- „Ne nur la varmego, Aina, estas io alia, kio ĝenas vin.“
- „Kio?“
- „Mi pensas, ke vi amas min“, li rikanis.
- „Sed vi estas tute freneza, Sarobidy!“
Mi estis embarasita. Kiel li povus diveni miajn sentojn. Mi ne sciis, kion diri aŭ kion pensi.
- „He! Ne estu tiel timema! Jen aferoj, kiuj okazas.“
- „Sed kiel …“
Mi ne finis mian frazon kaj mi sentis liajn lipojn froti miajn, kun neklarigebla moleco. Feliĉo! Paradizo sur la Tero! Ĝi ankoraŭ ekzistas. Mi sentis mian kapon turniĝi; mi sentis, ke la mondo haltas kaj estas nur ni du sur ĉi tiu planedo. Ni eĉ ne rimarkis la alvenon de la mekanikisto. Li eble jam sufiĉe atendis kaj ŝajnigis tusi por altiri nian atenton.
- „Ho, junuloj“, li suspiris.
- „Pardonu, sinjoro“, Sarobidy tuj ekstaris.
- „Ne gravas. Mi rapide rigardos la aŭton, ĉar mi iom hastas.“
- „Bone, dankon.“
La telefono sonoris. La panjo de Fitia telefonis al Sarobidy, demandante, kie ni restis. Tuj kiam la aŭto estis riparita, ni revenis sur la vojon rapide.
- „Ĉu vi ne frenezas, ke mi kisis vin?“, Sarobidy demandis min.
- „Ne, kial vi pensas tiel?“
- „Ĉar mi surprizis vin sen peti vian permeson.“
- „Ne zorgu! Sed mi bedaŭras, se mi ankoraŭ ne povas kisi.“
- „Ho jes! Ĉu estas via unua fojo?“
- „Jes! Ĉu mi povas demandi vin pri io?“
- „Jes, ne hezitu.“
- „Ĉu vi amas min?“
- „Jes Aina, ekde la unua tago, kiam mi vidis vin, mi ne povis pensi pri io alia.“
Mi dankis la Ĉielon pro tiu ĉi tago. Tiu, kiun mi amis, amis ankaŭ min. Kion alian mi povus voli? La doloroj de la pasinteco ŝajnis malaperi; miaj internaj vundoj resaniĝis.
*****
La patrino de Fitia jam atendis nin ĉe la pordo. Portante longan blankan robon, ŝi aspektis kiel anĝelo. Ŝiaj haroj en bukloj kaj ŝiaj oraj orelringoj elstarigis ŝian belan vizaĝon. Kiel mi volus aspekti kiel ŝi!
- „Ĉu vi fartas bone?“, ŝi demandis, vidante nin alveni.
- „Jes“, Sarobidy diris per la kapo.
Li jam telefone klarigis, kio okazis al ni. Ŝi tre maltrankviliĝis pri ni, kiel montris ŝia vizaĝo.
Post taso da teo, ŝi kondukis nin al ĉambro tiel granda kiel korbopilka ludejo. La pordoj estis tiel grandaj, ke eĉ 3 dikaj virinoj povus eniri samtempe, sen la plej eta problemo.
Sennombraj sportaj ekipaĵoj plenigis la ĉambron. Ĉio estis nova kaj ĵus instalita. Mi ne sciis kiel uzi ilin aŭ kiel ĉiuj funkciis, sed mi ne kuraĝis demandi. Mi nur pensis pri tio, kiel mi purigos la ĉambron kun ĉiuj ĉi aferoj en ĝi.
- „Ĉio ĉi estas via, Aina“, la patrino de Fitia diris, fiksrigardante min per siaj brunaj okuloj, kun rideto sur la lipoj.
Mi preskaŭ svenis, kiam mi aŭdis tiujn vortojn. Mi scivolis, ĉu mi aŭdis ĝuste aŭ ĉu miaj oreloj ludas trukon al mi. Mi frostiĝis. Eĉ miaj lipoj rifuzis moviĝi.
- „Aina, mia kara, ĉu vi aŭskultas min?“
La lasta persono, kiu nomis min "mia kara", estis panjo. Ŝi kutimis paroli al mi tiel. Ĝi alproksimigis nin, kaj mi ankoraŭ sentis ŝian amon profunde en mi, ĉiufoje, kiam ŝi diris tiun vorton al mi.
- „Jes, sinjorino, sed mi pensas, ke mi ne komprenis, kion vi diris al mi.“
- „Mi diris, ke tiu ĉi gimnastikejo estas via.“
- „Bone! Mi purigos ĝin tuj, sinjorino. Ne zorgu.“
- „Ne, vi ne komprenas mian oferton. Mi volas diri, ke mi donacas al vi ĉi tiun salonon kun ĉiuj aĵoj en ĝi.“
- „Sed sinjorino, kial? Cetere mi ne scias, kion fari kun ĉio ĉi.“
- „Mi klarigos, ne zorgu. Kaj Sarobidy, li helpos vin estri la salonon.“
Kia bona novaĵo! Tiu ĉi grandega ĉambro kun la tuta luksa aparataro tie estis mia. Sed kial? Mi estis kaj feliĉa kaj maltrankvila. Ĉar la plej multaj el la riĉuloj neniam fordonas aferojn senpage, ili ĉiam atendas ion rekompence. Kion ŝi povus atendi de mi? Mi miris. Mi nur atendis ŝian klarigon antaŭ ol diri dankon. Krome, mi havis dubojn, mi ne sciis, ĉu estas racie akcepti tiun ĉi tentan proponon, aŭ ĉu mi devas rifuzi.
La suno estis tre milda tiutage; la vento blovis kaj la nuboj kolektiĝis. La pluvo ne estis malproksima. Mi amis la pluvon, ĝi memorigis min pri panjo. Kiam pluvis, ŝi restis antaŭ la fenestro, admirante la gutojn falantajn sur la teron. Kaj la melodio, kiun ni aŭdis tra la pluvo, donis esperon kaj la ĝojon vivi. Ĉar post malbona vetero, bona vetero. Post la pluvo, la suno brilos. En mia vivo, kvankam mi havis amason da problemoj, mi ĉiam pensis, ke pli aŭ malpli frue mi gustos feliĉon, kaj mia feliĉo jam komencis frapi la pordon. Estis Sarobidy, mia amo.
Mi perdiĝis en miaj pensoj, la panjo de Fitia prenis mian brakon kaj dolĉe ridetis al mi; ŝi certe divenis, kion mi pensis.
- „Aŭskultu min, mia karulino!“, ŝi diris. „Mi rakontos al vi bonegajn novaĵojn, sed ne zorgu, estas nenio malagrabla.“
- „Jes sinjorino, mi aŭskultas vin“, mi diris per tremanta voĉo.
- „Fakte mi estas via panjo.“
Miaj okuloj malfermiĝis kaj miaj kruroj tremis, ke ili ne plu povis teni min. Mi sidiĝis milde, kaj sentis, ke mia spiro malrapide malfortiĝas. „Ĉu mi ankoraŭ estas sur la tero?“, mi scivolis. Sarobidy tuj iris por preni akvon. La patrino de Fitia, ankaŭ mia patrino, se Dio volis, sidiĝis antaŭ mi. Ŝiaj teneraj manoj karesis mian vizaĝon. Kial estis tiom da diferencoj inter ni du! Ŝia haŭto estis tiel delikata, dum la mia estis tiel malmola.
- „Pri kio vi pensas?“, ŝi demandis. „Ĉu vi ne estas feliĉa?“
- „Jes, mi estas, sed mi ne povas kredi tion.“
- „Vidu, jen la marko sur via brako, mi metis ĝin sur vin. Mi scias, ke tio estis kruela de mi, sed mi nepre volis retrovi vin post kelkaj jaroj.“
- „Sed kial vi do forlasis min?“
- „Vi jam scias la malfacilaĵojn, kiujn mi havis kun via patro, mi devis forlasi vin, sed mi bone sciis, kiom multe vin amas tiu ĉi sinjorino, al kiu mi donis vin. Ŝi ankoraŭ ne havis infanojn, kiam ŝi akceptis vin.“
Mi trinkis la akvon kaj eksilentis. Mi ne volis plu memori la pasintecon, mi volis nur ĝui la nunan momenton. Kelkaj larmoj fluis sur miaj vangoj, mi finfine estis feliĉa. Mia patrino, kiu malaperis dum tiom da jaroj, reaperis, en neimagebla maniero, en mia vivo. Mia feliĉo estis kompleta. Kion alian mi povus peti? Nenion. La bona Sinjoro prenis mian unuan patrinon, kaj donis al mi la duan, ĝuste kiam mi plej bezonis ŝin. Dio vere planas ĉion! Tiuj, kiuj havas fidon, neniam estas perditaj, mi nur tiam konstatis. Kiomfoje mi surgenuiĝis, petegis Dion, ke li montru al mi la vojon, ke Li lumigu kaj briligu mian sunon, sed la rezultojn mi ricevis nur nun. Mi eĉ kelkfoje pensis, ke Li ne ekzistas, kaj ke Li ne respondas al la preĝoj de malriĉuloj kaj suferantoj. Sed mi eraris.
La sekvan tagon, mi kaj mia frato kaj fratino iris loĝi kun panjo. Ili estis tiel feliĉaj ke ili povis daŭrigi sian edukadon sen zorgi pri kotizoj, provizoj kaj ĉio ĉi. La vivo pluiris kiel la mekanismo de horloĝo.
Ne estis malfacile akcepti, ke ŝi estas mia vera panjo. Ŝia korinklino plenigis min per ĝojo, ĉiutage. Mi rakontis al ŝi pri mia rilato kun Sarobidy, sed ĝi devis esti rompata. Ni ja estis duonaj gefratoj. Tamen ni konservis kontakton, kaj ni ankoraŭ amis unu la alian, sed alimaniere. Danke al panjo, ni povis disiĝi sen havi gravajn vundojn. Ho jes! Tia estas la vivo!
Sarobidy kaj mi kune prizorgis la gimnastikejon, li instruis al mi ĉion. Sed ĉar nia patro kaj ties edzino tiom indignis pri nia patrino, ni devis foriri iom poste, por eskapi el iliaj intencoj mortigi la patrinon. Feliĉe Sarobidy estis tie por averti nin. Ĉio devis esti vendata. Ni ekloĝis ĉe Fitia, kie ŝi daŭrigis siajn studojn. Ni rekomencis nian vivon. Kia ĝojo kaj feliĉo!
Mi volis daŭrigi miajn studojn, sed mi ne plu havis tro da emo al lecionoj kaj esploroj. Mi koncentriĝis pri tio, kiel gajni monon kaj havi pli bonan vivon. Mi sukcesis, kun la helpo de mia familio. Mia aminda familio.
Jaroj pasis, mi trovis la viron de mia vivo; aŭ eble inverse, la viro de mia vivo trovis min. Ni geedziĝis kaj foriris por vivi kune.
Mia sorto estis vivi en mizero antaŭ ol gustumi la mielon de la vivo.