Longa vojo al mondcivitaneco

Raita Pyhälä

Unue aperis en Bjalistokaj kajeroj 2019

Al infano nia mondo unue ŝajnas grandega kvankam ŝli vidas nur tre malgrandan parton de ĝi. Ĝi povas konsisti el tendo en rifuĝejo, dometo en izolita vilaĝo, domego en neniam dormanta urbo. Kelkaj beboj naskiĝas en boatoj, surŝipe aŭ en arbaro, sentegmente. Kelkfoje iu naskiĝas subĉiele rande de dezerto. Kiel ili ĉiuj povus lerni pri mondcivitaneco? Ĉiu naskito havas sian medion, pri kiu ŝli lernas pli kaj pli, kiam la tempo pasas. Teorie kaj principe ni ĉiuj havas la saman rajton al mondcivitaneco, al egaleco, daŭra evoluo, sed tio estas nur semo, ideo, kiu ne ĉiuokaze ĝermas pro manko de ŝancoj kaj oportuno.

Kiam mi kreskis, mia malgranda mondo havis la diametron de deko da kilometroj. Ĝin ĉirkaŭis malhelverda arbaro, sunleviĝoj kaj sunsubiroj. Ĝi enhavis fulmotondrojn kaj nubojn. Arbojn mi konsideris amikoj. Ili donis al mi forton kaj konsolon. En tiu cirklo situis ankaŭ grenkampoj, bovinoj, ĉevaloj kaj aliaj bestoj. En ĝi staris kelkaj domoj, preĝejo, lernejo, biblioteko, pli fore muelejo, unu du vendejoj alidirekte, gekuzoj malofte renkonteblaj. Malantaŭ la arbarbarilo troviĝis lagoj, rokoj, bienoj kaj hejmoj de nekonataj homoj. Kun ili oni ne kutimis renkontiĝi, ili vivis kvazaŭ en alia mondo, kiu ne estis tute sama kiel la mia. Poste mi lernis legi kaj el la libroj leviĝis novaj pejzaĝoj, vivkondiĉoj kaj sortoj malsimilaj al la miaj. Mi lernis pli da vortoj, nocioj, nomoj kaj aferoj, kiuj de jaro al jaro ŝanĝis kaj pligrandigis mian mondkoncepton. Estis sekure, ĉar mi povis refermi ĉion legitan sub la kovrilojn de la libroj. Tial mi ne tro maltrankviliĝis. Male, la legitaĵoj nur pliriĉigis kaj plilarĝigis mian infanaĝan medion. Poste tamen okazis, ke mi malfermis kovrilojn de libroj danĝeraj al mi. Ties enhavo ŝokis, skuis kaj preskaŭ malsanigis min. Mi ne plu sciis, kion pensi. Mian mondon enombrigis granda malcerteco pri religioj, pri bono kaj malbono, pri vero kaj malvero, pri la homa kapablo juĝi kaj trovi la ĝustan vojon.

Kiel adoleskanto mi devis eliri el mia tamen sekura medio por malrapide kaj malfacile trovi la vojon al ia vivilo, metio, profesio en medio komuna al multegaj serĉantoj. Mi renkontis homojn, kies kutimoj, idealoj, revoj kaj principoj ne paralelis kun la miaj. Mi estis ĉikanata, malŝatata, repuŝita, kelkfoje amata kaj helpata, sed ĉiu el tiuj travivaĵoj poluris kaj multfacetigis mian koncepton pri la mondo kaj homa vivo. Mi lernis lingvojn kaj per ili mi eksciis pri aliaj pensmanieroj, aliaj kutimoj, aliaj kulturoj. Poste mi konstatis, ke per ĉiu lingvo oni lernas ĉefe pri tiulingva kulturo, pri tiulingva historio, kiu kutime estas la historio vidata en maniero interkonsentita de la lingva majoritato de la koncerna lando.

Kiam mi lernis Esperanton, mi iom post iom transpaŝis landlimojn, kiujn homoj desegnis per sango, politiko kaj traktatoj. Antaŭ mi malfermiĝis mondo sen limoj. Ĝi ŝajnis pli bunta, pli riĉa je filozofiaj mondkonceptoj, religioj, problemoj kaj solvoj. Mi konatiĝis kun personoj kaj ideoj, kun kiuj mi ne povus konatiĝi per la lingvoj posedataj de mi. Ili ja estis eŭropecaj, kvazaŭ unuokulaj, unudimensiaj. Mia mapo pri la mondo havis grandegajn blankajn makulojn. Pro Esperanto mi malrapide komencis distingi detalojn kaj vivojn en landoj kaj mondopartoj ignoritaj de mi. Mi ek-evoluis al zamenhofa homaranismo kaj havigis al mi pli abundan scion pri nia terglobo kaj ties loĝantoj.

Kompreneble mondcivitaneco estas ankaŭ movado, sed tiun oficialan flankon mi ne sufiĉe konas. Se ekzistus jam "Mondcivitana Pasporto" ligita al neniu ŝtato, tio povus helpi la nunajn Senpaperulojn. Ili ja ne venis de ekster nia planedo, sed neniu ŝtato volas agnoski ilin. Imagu ke ni teranoj iam en la futuro bezonos kosman pasporton. Kiu planedo akceptus nin?

Miaopinie mondcivitaneco estas la rajto de ĉiu naskito, sed ne nur rajto sed ankaŭ obligacio kaj plenumigenda devo lerni venki nian individuan aŭ ŝtatan deziron de sukceso kaj bonhavo. Instinkte ĉiu besto celas al la transdono de SIAJ genoj, al la daŭrigo de la vivo de SIA specio. La bestoj faras tion senkonscie kaj sen konscienco, laŭ sia naturo, sen peki. Neniu atendas de ili moralon. Ni homoj agas kiel bestoj defendante NIAN lokon sur la terglobo, fiere flirtigante niajn ŝtatajn flagojn, se ni havas konsciencon kaj sias kaj forte sentas, ke ni ne mortigu unuj la aliajn. Anstataŭe ni trovu vojon al mondcivitaneco, al la plenaj akcepto de la rajto de ĉiuj homoj vivi sur nia terglobo. Por tio ni bezonas ĉiujn niajn kapablojn, sciencojn, inventemon, saĝon, sed antaŭ ĉio internacian, interhoman malegoisman kaj racian moralon. Unu el la plej malfacilaj aferoj estas kompreni, ke oni ne juĝu kaj kondamnu homon edukitan en alia kulturo laŭ la kriterioj de la kulturo, kie oni mem hazarde kreskis. Tion antaŭvidis jam L. L. Zamenhof, kiu serĉis religion/moralon komune akcepteblan de la tuta homaro. Pri moncivitanismo li ne parolis, eble ne trovis tiun vorton, sed la direkton kaj celon de lia dumviva cerbumado ni povus nomi ankaŭ mondcivitanismo. Nia vojo al tiu celo estas longa. Ĉu tro longa?