La ĉambroj de la vivo

Raita Pyhälä

Poemo dediĉita al forpasinta amiko

En la koridoro de la vivo
malfermiĝas, fermiĝas pordoj.
Kuraĝe enrigardu ĉiun ĉambron!
Antaŭ enigma malhela pordo
mi longe staris sen ŝlosilo, konsternita.
Ion mi aŭdis de interne, sed kion?
Venis maljunulo iom kripla,
li nenion postulis aŭ demandis.
En siaj sulkaj manoj li portis teneron,
en sia buŝo komprenemon kaj saĝon.
Kaj tio estis la ŝlosilo!
Kia surprizo!
La ĉambron lumigis amo, puro, ĝojo.
Tie ludadis Esperante gejunuloj
maskitaj maljunece kiel li kaj mi.
Provu ĉiujn ĉambrojn! Ili malfermiĝos.
Ĉiuj ĉambroj ankaŭ fermiĝos,
unu post la alia.
Sed memoroj restos
ĝis la lasta pordo.
Kaj ĉu transe?