El la taglibro de Paŭla

Raita Pyhälä

Okazantaĵoj flosas kaj ŝanĝiĝas en la rivero de la tempo, driftas for. Mi, la notanto, notas kelkajn el la vivo de Paŭla dum la korona jaro.

Paŭla vekiĝas frue kiel kutime, eĉ tro frue. La malhelo de vintraj matenoj tedas, ĝis la naŭa aŭ deka horoj. Longe daŭras antaŭ ol la suno eklumigas la arbopintojn. Ŝi scias, ke ne longe estos lume, ofte venas nuboj, la suno neniam grimpas pli alten, ombroj longas. Malgraŭ tio Paŭla sentas sin kontenta, preskaŭ feliĉa. La radio dissendas klasikan muzikon ĝis la novaĵelsendo. En ŝiajn orelojn tenere penetras La Valse triste de Jean Sibelius. Ho, ŝi tute ne tristas, la Silvestro kaj Julo pasis en bona etoso ĉe la gefiloj kaj genepoj, ĉio en la tradicia maniero. Ŝi ricevis kiel donacon malgrandan ruĝan radion por sia noktotablo. Iom ŝin nun maltrankviligas tio, ke eble la laŭta muziko ĝenas la najbarojn malantaŭ la muro, ŝia aŭdo ja malboniĝis, ofte ŝi devas plilaŭtigi la sonon. Interrompas tamen ŝiajn pensojn mallonga mencio en la novaĵoj: en iu laponia skicentro iu nekonata malsano kaptis ĉininon: ŝi kaj ŝiaj du infanoj estas enkvarantenigitaj. Tiun sciigon Paŭla tamen rapide forgesas, pli interesas ŝin la veterprognozo: pluvo en la sudo, neniu neĝo tie, kvankam ĉiuj atendas la blankan kovrilon, kiu iom heligus la grizajn tagojn januarajn. La interrompita ĉeno de ŝiaj pensoj religiĝas al la duboj pri la normala laŭteco de la elsendo. Ĉu ŝi hodiaŭ iru al la pordo de la najbarino por demandi, ĉu la matenmuziko ĝenas ilin? Oni ja neniam scias, kio ĝenas kiun kaj pri kio homoj plendos. Sekvatage, demandinte la najbarinon, Paŭla ekscias, ke la muziko vere ĝenas ŝian familion en la semajnfinaj frumatenoj, kiam ili ŝatus dormi pli longe. Paŭla bedaŭras, pardonpetas kaj decidas havigi al si aŭskultilon, kies sonon nur ŝi mem aŭdos.

En Les Issambres ĉe la Lazura bordo de la Mediteraneo dum februaro-marto en dek kvar jaroj okazis MES, Mediteranea Esperanto-Semajno. Paŭla aliĝis jam dufoje. La tiea printempa medio, la internaciaj partoprenantoj, la varia programo kaj precipe la nekredeble bonaj manĝoj de la kasteleca feriocentro logas ŝin. Ŝi provas konvinki sian svedan amikinon Karina kunvojaĝi. Kvar okuloj ja vidas pli ol du, ili povos helpi unu al la alia sur la vojo, sed Karina hezitas, ankaŭ ŝi aŭdis ion pri nova nekonata malsano, kiu aperis en Ĉinio kaj minacas almenaŭ Eŭropon. Paŭla anstataŭe parolas pri la blua maro, la sunbrilo, palmoj, verdaj parkoj, buntaj floroj, varmo kaj la frandaĵoj de la restoracioj. Ŝi diras al Karina, ke ŝi sola aliĝos eĉ se Karina ne. Paŭla ne volas pasigi semajnon en vintra Stokholmo kun Karina sed en printempa suda Francio. Ili diskutas kaj disputas en siaj telefonvokoj ĝis Karina decidiĝas: Ankaŭ ŝi flugos malgraŭ siaj maltrankvilo kaj duboj.

En la flughaveno de Stokholmo vidiĝas amaso da homoj serĉantaj siajn giĉetojn, tirantaj siajn bagaĝojn, kafumantaj kaj manĝetantaj en restoracioj. La tax-free-vendejoj altrudas siajn nekalkuleblajn logaĵojn. Ie kaj tie paŝas pasaĝero kun vizaĝo duonkovrita per masko. Ĉu oni timas la novan malsanon? Ĉu tia masko vere ŝirmas? Karina kaj Paŭla interparolas pri tio dum la flugo. Karina kredas, ke la malsano timigas kaj oni ja devus ŝirmi sin. Paŭla iom ŝercas, trovas la maskitojn amuzaj kaj kompatindaj, ŝi nek agnoskas la danĝeron nek vere kredas, ke la maskoj utilos. Jam la aviadilo flugas super la Alpoj. Spirhaltiga montara pejzaĝo disetendiĝas sub la alta sennuba ĉielo. Neĝkovritaj akraj pintoj kaj timige krutaj deklivoj blanke brilas sub la suno. En la ombraj abismoj oni vidas nur malhelon, nokton. Kelkloke malfermiĝas valeto, aperas vilaĝetoj, bienetoj, preĝejo. Paŭla pensas pri homoj de la pasinteco, soldatoj kaj fuĝantoj grimpantaj kaj pereantaj, perditaj. Ŝi pensas pri la deziroj de la kredantoj, pri la preĝejoj, kiuj konstruiĝis el la granda bezono, fido kaj espero de la montaranoj. Ili klare komprenis, ke ili pluvivas nur de la graco de Dio en naturo, kiu multon donas kaj multon postulas. Nun la aviadilo jam postlasas la Alpojn, superflugas la vesperan Mediteraneon, malaltiĝas por surteriĝi en Nico. Ĉiun ondeton de la blua marvastaĵo kronas ora lumkresteto. La vespera lumo efikas kiel sorĉo.

Por norduloj la printempo en Nico ŝajnas nekredebla miraklo. Paŭla apenaŭ fidas siajn okulojn kaj nazon, sian haŭton, kiu jam sciigas, ke estas varme kaj iel ĉarme somerece. Tio, kion Paŭla kaj Karina imagis kaj esperis en siaj arktaj urboj, nun fariĝas flarebla, tuŝebla, atentokapta. Ili ne havas nek vortojn nek tempon priskribi siajn travivaĵojn, siajn sentojn. Ili nur ĝuas. La gastigontoj akceptas la du gastinojn per afablaj vortoj, elkoraj ridetoj. Manĝotablo atendas. Tamen la gastigantoj ne manpremas, ne brakumas, ne paroli pri kisetoj. Iom modeste kaj ŝerce ili klarigas, ke nuntempe en suda Francio oni salutas unuj la aliajn per ŝuopinta tuŝeto aŭ per kubutoj. "Vi certe aŭdis pri la korona viruso, aŭ ĉu vi nomas ĝin kronviruso?...Bonan apetiton!" Post la manĝo, vinoj, fromaĝoj, bakitaj pomoj, kuko kaj kafo oni sentas sin sekura, laca sed scivolema pri la artaĵoj en la hejmo de la gastigantoj. Kunplezure ili rakontas, kie en Afriko la statuoj kaj ornamaĵoj estis aĉetitaj aŭ ricevitaj. Ĉiu objekto havas sian interesan historion.

Sekvatage la gastigantoj ofertas aŭtan vidaĵoturneon en Nico. Kio povus esti pli bona? - Nenio! La aŭto preteriras la varian arkitekturon de la Promenado de la Angloj. La gastoj tra la fenestroj de la aŭto vidas pli ol ili povas atenti: homoj promenas kun grandaj bukedoj da sunflavaj mimosoj surbrake, iuj vestitaj en peltaĵoj kaj botoj, aliaj pli leĝere, printempece. Kiom da belaj virinoj! Sur la strando iu pretigas sin por matena sinbanado, alia sekigas sian tremantan korpon per granda bantuko. Ambaŭ turnas la dorson al la urbo, ili dediĉas sin nur al la maro. La turistoj surpriziĝas pro statuoj tre modernaj: mentono sub peza etaĝdomo, kisopretaj ruĝaj lipoj, seĝo sanceliĝanta en aero.... sed kvankam la trafiko ne ankoraŭ multas, oni ne povas haltigi la aŭton por foti ĉion fotindan. Kia domaĝo, ke ne en Nico la novgastinoj restos, ĉar ilin atendas la MES multe pli okcidente, kaj ankaŭ ili ĝojatendas la MESon. Survoje tien nur pliiĝas kaj pliiĝas la sorĉe somereca etoso. Ne nur mimosoj, sed violoj, tulipoj, primoloj, iridoj, belisoj, lekantetoj, krizantemoj, sovaĝaj ĉiamverdaj mediteraneaj pinoj kun surprize grandaj strobilegoj, aliaj arboj nekonataj, kaj ĉiam la maro maldekstre, pli malpli proksima, rokoj, rokegoj, plaĝoj, plaĝetoj, sed ankaŭ altaj bariloj kun pikdrato supre, firmaj pordegoj kun seruregoj kaj elektraj kodaroj. Homoj kiuj posedas tro multe evidente ekskludas aliajn kiuj havas tro malmulte.

Karina kaj Paŭla kun siaj veturigantoj alvenas en la Feriokastela parkejo je la tagmanĝa horo. Elaŭtiĝas tie aliaj vojaĝintoj, ridetas, salutas per mansvingo aŭ la jam konata ŝuopinta tuŝeto. La per kreto manskribita menuo ĉe la enirejo de la restoracio ŝajnas enigma al nefranco. La literoj diferencas de tiuj en la Nordio, ne paroli pri la nomoj de la pladoj. Baldaŭ la alvenintoj vidas, ke la manĝaĵoj estas bele metitaj sur bufedaj tablegoj, oni elektu lauplaĉe: legomojn, salatojn, fruktojn, fromaĝojn, jogurtojn, desertojn, tortojn, kukojn, fiŝaĵojn tie kaj viandaĵojn tie ĉi. Paŭla demandas Karinan, ĉu ŝi ividas glaciaĵojn. -Jes, ŝi trovas, jen la glaciaĵoj . Jen boteloj da vino surbrete, prenu kiun vi volas. Tra fenestregoj videblas verdaj palmoj, akvo kiu lirle fluas de la Kastelo al ŝprucanta fontano ĉe la fino. Ĝardenisto kaŭras ĉe la florbedo, sarkas, tondas, plantas, akvumas. Pli fore la maro, ĉiam la maro. Dum ventegoj oni aŭdas ĝin.

Komenciĝas la lecionoj. La plej supran nivelon arigas ĉirkaŭ si rusa intruisto Mikaelo Bronŝtejn. Li subtenas la atenton de la grupanoj per gitaro kaj kantoj, anekdotoj, ampleksaj scioj pri gramatikaĵoj, vortaro, la historio de Esperanto kaj esperantistoj en Rusio. Tamen la studantoj plilongigas la paŭzojn, ili ja renkontas konatojn kaj geamikojn de longe neviditajn kaj nun studantaj en aliaj grupoj. Starante inter la densa babilantaro oni facile forgesas la horaron. Oni aŭdas krokolidadon, ridojn. Iu virino kritikas, ke S-ro Bronŝtejn uzas anekdotojn elpensitajn de viroj pri virinoj, kontraŭ edzinoj, bopatrinoj, fraŭlinoj, amitinoj. Sed tiajn ŝercojn kaj anekdotojn oni ja plej ofte rakontas. Ĉu la kialo estas, ke la virinoj mem ne havas tempon elpensi anekdotojn pri viroj? Inoj ja havas multe da laboro kiel dommastrinoj, patrinoj, edzinoj, helpantinoj? Laŭ Paŭla ankaŭ kelkaj el la kantetoj uzataj dum la supera kurso ofendas virinon, kiu esperas interseksan egalecon.

Dum la longa posttagmeza paŭzo la kursanoj profitas de la bela marbordo, se ne pluvas. Ili promenadas laŭ la ĉestranda strato en grupoj, en paroj, solaj. Unu tagon Karina kaj Paŭla haltas antaŭ monumento dediĉita al la elŝipiĝo de la 45a divizio usona. La alveno de tiu liberiga soldataro okazis je la sesa horo tridek en la 15a de aŭgusto 1944. Nun samloke du ne malgrandaj knaboj konstruas sablokastelon, feliĉaj pro la suno kaj varmo, memkonfidaj kaj vigle kunlaboremaj. Alitage Karina rimarkas ekspozicion pri la piloto kaj verkisto Saint-Exupery en la surstranda muzeeto. Preskaŭ ĉiutage la du promenantinoj trovas benkon en kvieta loko por sidiĝi kaj aŭskulti, observi la ondojn. En tagoj kiam la vento ege fortas ili observas la surfantojn. Vespere okazas ankoraŭ unu leciono por ĉiu grupo, post tio la komuna vespermanĝo, filmoj, koncertoj, prelegoj ilustritaj de fotoj en granda salono. Post koncertoj oni povas ankaŭ danci. La ĝentila viraj partoprenantoj dancigas ĉiujn. Dum la paŭzoj kaj manĝoj la kursanoj pli kaj pli parolas pri la korona viruso. Ili komparas siajn sciojn. La organizanto de la MES dissendas al iliaj retpoŝtaj adresoj informojn venintajn el Italio, kie la situacio malboniĝas. La informoj trankviligas la ricevantojn, ĉar la itala kuracisto donas sekvindajn konsilojn kaj asertas, ke la viruso mortos, kiam la temperaturo plialtiĝos super 24 gradoj. Post du tagoj tamen venas kontraŭaj informoj kaj konsiloj, nenio ŝajnas firma kaj fidinda. Sento de nesekureco kreskas. Ĉe la enirejo de la granda manĝejo aperas boteloj da desinfektaĵo. Ne ĉiuj klientoj uzas tion, sed la kelnerinoj dankas tiujn kiuj uzas. Oni aŭdas, ke ne ĉiuj kiuj aliĝis al MES kuraĝis veni pro timo de infektoj. Tamen oni grupfotiĝas gaje babilante. Ĉiuj volas montri sin plej eble sanaj kaj belaj. En la antaŭa vico nepre staru la amindaj gejunuloj, kiujn rusa instruistino venigis el Siberio. Dum MES ili turnas ĉies kapon: juneco, ridemo, sano, ekzotiko.

* * * * *

Dum la flugo reen al Stokholmo apud Karina sidas belaspekta grizhara sinjoro en moda vesto. Duonon de lia vizaĝo kovras blanka masko. Malgraŭ tio li salutas Karinan kaj ekparolas kun ŝi, svede aŭ angle, Paŭla ne aŭdas. Duonfluge li liberigas sin de la masko, kiun amikoj donacis al li kiel sekurigilon. La masko ne estas komforta, la okulvitrojn kovras vaporo el sub la masko. Paŭla palebrumas al sia amikino kaj endormiĝas.

En la ŝipo inter Stokholmo kaj Helsinko ne troviĝas multaj pasaĝeroj. Paŭla aŭdas, ke avertoj pri la kronviruso fortimigas vojaĝemulojn. En la granda restoracio multegaj tabloj sen sidantoj. Ankaŭ Paŭla jam ektimetas, decidas reiri en sian kajuton kaj resti tie ĝis la mateno... De la haveno ŝi urĝe tramas al sia hejmo. Ŝi rimarkas, ke multaj entramuloj maskis sin; ne paroleme ili fiksrigardas la preterglitantajn historiajn konstruaĵojn. La havena urboparto famas pro la admirindaj domegoj kaj ortodoksa katedralo konstruitaj antaŭ ol Finnlando ĉesis esti aŭtonoma parto de la Rusa Imperio. Nun la secesia arkitekturo logas turistojn. Oni ne ankoraŭ divenas, ke la turismo tute ĉesos kaj la landlimoj estos fermitaj. Paŭla ne scias, ke ankaŭ la Esperanto-kurso, kie ŝi instruas kelkajn pensiulojn, estos baldaŭ fermita. La tuta servodomo, kie kunvenas diversaj kluboj kaj studrondoj, fermiĝas venontsemajne. Bonŝance ŝi jam montris siajn fotojn pri la MES al la studantoj. Lernejoj fermiĝas, anstataŭas la kutiman instruadon tiel nomata distanca instruado. (Maŭro Torre siatempe nomis tion malĉeesta aŭ neĉeesta instruado.) Restoracioj, bibliotekoj, teatroj, noktokluboj, sportejoj fermiĝas. Artistoj vane pretiĝis prezenti programojn - la publiko ne rajtas veni. Virtualaj retaj kunsidoj kaj eventoj anstataŭas la planitajn. Eĉ la UK zorgeme kaj ame preparita en Montrealo ne okazas. Anstataŭe okazas Virtuala kongreso, virtualaj kluboj, virtualaj vizitoj al muzeoj.

Somere Paŭla retiriĝas al sia privata feriodomo en la orienta insularo de la Finnlanda Golfo. Tie ŝi forgesas la urbajn limigojn, ŝi dolĉe vivas en natura kvaranteno. Dum du tri monatoj ĉiuj norduloj profitas de la varmo kaj lumo de la neniam tute subeniranta suno. Pro la fermo de la interŝtataj limoj Paŭla ne plu renkontas Karinan. Ili komunikiĝas per video-vokoj pertelefonaj. Ĝuste antaŭ la MES iu konato, kiu havigis al si la plej novan modelon de Samsung, donacis sian malnovan saĝtelefonon al Paŭla. Tiam Paŭla ne sincere dankis, ŝi trovis la telefonon malfacila kaj nenecesa. Ŝi ne sciis, kiel kaj kiomgrade ĝi ŝanĝos ŝian vivon , kiam poŝtaj sendaĵoj malfruos aŭ haltos kaj vojaĝado iĝos pli kaj pli neebla. Ŝi ne sciis, ke venos tempo, kiam oni ne rajtos vojaĝi de la sudo de la lando al la nordo de la lando. Ŝi ne sciis ke policanoj kontrolos la homojn ĉe la limoj de la provincoj. Ŝi ne sciis, ke la malsano kovim-19 pli kaj pli disvastiĝos en la regiono ĉirkau la ĉefurbo pro la denseco de la loĝantoj. Dankon al malpli densa populacio en la nordo kaj en la orienta insularo, ĉirkaŭ Paŭla okazas malpli da malsaniĝoj.

Unue la familianoj kaj geamikoj hezitas viziti Paŭlan, pro timo de infekti ŝin per la virusoj de la ĉefurbo, sed Paŭla diras, ke pli malbone efikas sur ŝin la longa soleco ol la virusoj. Plie, ŝi bezonas helpon, ĉar ŝi ne havas aŭton, kaj la vendejoj situas je distanco de dudek tridek kilometroj. Trinkakvon amikoj devas transporti al ŝia dometo en plastaj kanistregoj el komuna pagenda krano; sen aŭto tio ne eblas. Do, vizitadas ŝin helpemaj geamikoj kaj familianoj. Veninte ili ankaŭ amuziĝas, malstreĉiĝas de la urbaj zorgoj. Ili ŝatas kajaki, kanui, bani sin en la maro, tranokti en tendo, fumaĵi kaj rosti fiŝojn por subĉielaj manĝoj, ĝui la malnovan saŭnobanon, kiun ili ĉiuvespere hejtas per ligno. Ili ŝatas rigardi la fajron en kaĥelforno. Sufiĉe ofte pluvas, la akvo plenigas barelojn kaj malsekigas la fruktoarbojn kaj florbedojn. Ĉiuj tre bone dormas, pli bone ol en la urbo. Maturiĝas ĉerizoj, riboj, mirteloj. La somero dolĉe forglitas kaj ĝian pason markas la laŭmonataj floroj: peonioj, rozoj, tropaeloj, asteroj en la ĝardeno, lekantoj, galioj, ulmario, epilobio en la naturo. Tio estas kvazaŭ la feriodoma kalendaro. En aŭgusto la naturaj plantoj jam pretigas siajn semojn, sed en florbedoj flagre floras kalenduloj, tagetoj, cinioj. Tiuj sudaj plantoj ne komprenas, ke jam estas la sezono faligi la petalojn kaj garantii la kreskon en la sekva jaro. Papilioj profitas de la lasta poleno, abeloj kaj cetonioj tranoktas en floroj. Ili ne havas forton ekflugi antaŭ ol la matensuno varmigas ilin. Paŭla konservas prunojn kaj pomojn, jam ŝi faris fragokonfitaĵon. Steloj, kiuj ne vidiĝis en junio-julio, reaperas fine de aŭgusto, same la luno, de longe nevidita. Baldaŭ rekomenciĝas studado en lernejoj kaj normala vivo. Oni esperas, ke la kronviruso estas venkita. Somere ĝi ja ne multe ĝenis, en la kampara idilio homoj povis forgesi ĝin.

En novembro-decembro aŭdiĝas onidiroj pri pliaj ondoj de kovim-19. Paŭla rimarkas, ke homoj rekomencas timi. La aŭtoritatoj rekomendas, ke parencoj kaj familianoj ne renkontiĝu, kvankam kutime tio ĉiam faratas Kristnaske. Geamantoj loĝantaj en malsamaj landoj ne povas renkontiĝi, ŝtatlimoj fermiĝas. La renkontiĝojn kaj plezurojn anstataŭas singardemo, malpermesoj, soleco. Malgraŭ ĉio tio Paŭla celebras la Novjaron kun sia filino Katja kaj ŝia koramiko Peter en la malnova somerferia dometo, kiun ili diligente hejtas per fajro en la kaĥelfornoj. Katja kaj Peter ne plu estas junaj sed en la fino de siaj kvindekaj jaroj. Ili trovis unu la alian en la reto antaŭ unu jaro. Paŭla ĝojas pro ilia ekvilibra amrilato. Mirakle, ke ankaŭ la fraŭlina kaj ironia Katja nun malfermiĝas kiel printempa burĝono, ridetas, ĵetadas tenerajn rigardojn al Peter. Ankaŭ Peter ofte ridetas, fajfetas gajajn melodiojn, riparas kadukaĵojn, helpas proprainiciate. Li laboras kiel mikrobiologo en la Universitato sed nun distance. Kampare li rondiras kun binoklo ĉe la kolo, observas la naturon, veteron, birdojn, insektojn.

Falas la unua neĝo, Paŭla balaas kaj forĵetas la neĝon de sur la padoj. La arboj kaj la korto aspektas mirinde nove. La strukturon de la senfoliaj arboj elstarigas blanka neĝo sur ĉiu kurbo, fendo kaj branĉo. Prujno scintilas sur la maldikaj branĉetoj. Oni bezonas poŝlampon por iri al la eksterdomaj necesejo kaj saŭno. En la posttagmeza ĉielo ekbrilas stelo post stelo, ĉar la suno frue kaŝas sin. Krepuske ĉiu arbospeco, ĉu betulo, acero, frakseno, tremolo aŭ alia , rekoneblas, ĉar la branĉaroj ĉarme malsamas. La altaj picegoj, kiuj ŝirmas la ĝardenon de nordaj ventoj, staras malhelverdaj. Jam posttagmeze Paŭla ekbruligas kandelojn kaj lanternojn sur la fenestrobreto de la verando. La triopo festas Silvestron per frandaĵoj kaj muziko. Peter ludas Auld Lang Syne kaj kantas ĝin finne kaj angle. Esperanton li ne posedas.

En februara mateno Karina telefonas por demandi, ĉu Paŭla aŭdis la novajojn. Ne, ŝi ne aŭdis, ke pli ol duono el la vakcinoj fabrikataj por la pandemio estas aĉetitaj de la plej riĉaj ŝtatoj de la mondo. Tio signifas, ke dek kvin elcentoj de la homaro uzas pli ol kvindek elcentojn de la vakcinoj. Sudafrika kuracisto en televido aŭguras, ke la kronviruso ne malaperos sed povas fatale reataki la evoluintajn landojn, se la vakcinado ne antaŭeniras en ĉiu ŝtato. Nek Paŭla nek Karina scias, kiam ili estos vakcinataj. Karina promesas retelefoni vespere. Ŝi zumas strofojn el Pro iamo longe for kaj proponas, ke vespere ili virtuale tostu al pli solidareca futuro, kvankam jam estas februaro. Ili ja povas vidi unu la alian telefone. La vivo neniam plu estos tia, kia ĝi estis antaŭ la kronjaro. La Mediteranea Esperantosemajno ne okazas en 2021.


La kruĉojn jen ni levu kaj
salutu el la kor’,
kaj trinku simpatie pro
la iamo longe for!
Do jen la manojn, kamarad’,
ni prenu kun fervor’
kaj trinku ni profunde pro
la iamo longe for!
Robert Burns, trad. Reto Rossetti
(“La nica literatura revuo”, 1957, 2/6, p. 230)