Mi sidis kun dorso kontraŭ la vando kaj okulumis la pordon. Tiel mi sidis jam longe. Mi sidis kaj gapis. Mi kalkulis la bordajn boltojn, observis la ansojn. Mi atendis.
Ĉar trifoje oni frapis sur la pordon.
Kompreneble mi estus devinta rondkuri, aranĝi kontaktojn, skribi raportojn kaj engluti medikamentojn. Nenion mi faris. Mi nur sidis. Eĉ mi ne dubis pri mia racio.
Mi memoris.
Mi estis eta knabo. Mi sidis en nia somerdometo en la lumo de elektra lampo. En la kameno fajris veraj ŝtipoj. Ni estis riĉaj.
Mi sidis tie ĉe la tablo, rande de la lumo, kaj aŭskultis, kiam la avo rakontis pri la avo de lia avo, ripetadis ties memoraĵon el sia infanaĝo. La patrino iam provis interrompi la avon: “Ne parolu tiel, kiam la infano aŭskultas”. Sed la avo svingis sian manon kaj daŭrigis. Li rakontadis, kvazaŭ li mem estis tiu pra-avo, kaj lian rakontadon akompanis en la vintra nokto la terura ululo de elektrona lupo en radio.
“Ankaŭ tiam estis malluma vintronokto, samspeca kiel la jena. Sed la lupo estis vera, kaj da tiuj estis multaj. Ankaŭ la kameno estis pli granda, ĝi estis enorma. En ĝi oni bruligis unumetrajn betulŝtipojn.
En nia domo estis nur unu ĉambro. En tiu unu sama ĉambro loĝis dek homoj. Ĉe la pordo sidis la domaj viroj sur longaj benkoj. Ĉe la kuirforno laboradis la virinoj, la infanoj rampis sur la planko, kaj en la plej malproksima angullito la malsana avino estis preta por morto.
Tiutempe oni povis morti hejme. Oni ne kuracadis aŭ flegis vane. Kiam la tempo venis, oni mortis, kaj la parencoj portis el draŝejo kadavrobreton, larĝan tabulegon, sur kiu estis gravurita kruco. Oni lavis la mortinton kaj vestis per longa blanka ĉemizo. Sur la kadavrobreto oni portis la mortinton en malvarman draŝejon por atendi la transporton al la tombejo. Iam vintre la kadavro devis ofte multajn monatojn kuŝi glaciiĝinta hejme, antaŭ ol oni povis aranĝi la transporton el la nevoja vilaĝo al la preĝejo. Tiel ankaŭ ĉe ni, ni loĝis en arbarego.
Tiun vesperon neĝis. Blankaj grandaj flokoj ŝvebis malantaŭ la fenestro, ardante en la lumo de la fajro. En la ululadon de lupoj miksiĝis la nervoza bojado de nia hundo. La fajro flagris. La olea lampolumo velkis . La ĉambro atendis.
“Venas vizitantoj”, diris la olda mastro. Ni ĉiuj turnis nin ale al la pordo, atentante la knaradon de la neĝo sub la premanta piedo, eble la henadon de ĉevalo, la sonon de timona tintilo. Sed ne, ekstere estris plena silento. La bojanta hundo kuris laŭlonge de la bovineja muro. Fine ankaŭ la hundo ekululis. Ĝia ululo similis tiun de la lupoj, sed aŭdiĝis de pli proksime.
Kaj ĝuste tiam, dum la bestaj voĉoj eĥis plej fortaj, iu frapis sur la pordon trifoje. Forte kaj senhezite.
Ni sidis atendante, kun vizaĝoj direkte al la pordo, kaj nun disfalis la ŝtipoj en la fajrujo, kaj la ĉambron plenigis konfuze ruĝa brilo.
“Enen”, kriis iu per forta, klara voĉo, kaj kiam ni turnis nin por rigardi, ni vidis la avinon, kiu duone leviĝis. Ŝiaj okuloj brilis ale al la pordo kaj la sendenta buŝo turniĝis en rideton.
La pordo malfermiĝis. Tra frosto kaj neĝo paŝis enen malhelmantela ulo. La malvarmo estingis la olelampon. La ĉambro estis tiom malhela, ke la vizaĝon de la veninto ni ne povis distingi sub la kapuĉo. La vizitanto portis ion pezan sur sia dorso. Kun silentaj paŝoj li venis en la ĉambromezon kaj svingis sian ŝarĝon sur la plankon. La tuta konstruaĵo skuiĝis. La fremdulo turnis sin ale al la angulo kaj riverencis al la en krepusko videbla virina konturo. Poste li turniĝis kaj revenis al la pordo. Post lia malapero la pordo fermiĝis, la olea lampo ekbrulis kaj ankaŭ la fajrujaj cindroj heliĝis.
La junaj viroj de la domo kuris post la fremdulo. Ili malfermis la pordon kaj rigardadis la korton. Tuj ĉe la pordo komenciĝis netuŝita krustneĝo. La luna lumo brilis sur ĝi.
La avo rapidis meti pli da ŝtipoj en la fajron. La lumo atingis ree ĉiujn angulojn. Mezplafone brilis en la griza larĝa tabulo ĉizita kruco.
La kadavrobreto estis portita enen. Kaj la avino estis morta.”
Mi sidis kun dorso kontraŭ la vando kaj okulumis la pordon. Mi sidis longe kaj vivis fojon post fojo en miaj pensoj la nokton en la praa finnlanda arbaro. Mi preskaŭ aŭdis la lupan ululon en miaj oreloj.
Mi sidis kaj pensis. Mi timis, kompreneble. Kiu ajn estus timinta. Mi devintus observi la eksteran ĉirkaŭaĵon, sed mi ne faris tion. Eble tio okazis per aŭtomataj aparatoj, eble ne.
La elektraj lumoj malfortiĝis iom post iom. La brilo de ruĝaj kaj flavaj gvidlumoj ŝanĝiĝis en braĝokulojn. Mi sidis dorso kontraŭ la vando, gapis al la pordo de mia kosmoŝipo kaj atendis.