Centmilaj jaroj

Pietari Virtanen

Kia estas do la homo, kiu ekiras al ĉi tia vojaĝo? Unu aferon pri li oni almenaŭ povas diri. Li ne enamiĝis. Certe lin ankaŭ ne movas aliaj sentofluoj: li estas senemocia persono. Sed tio tamen ne signifas, ke lin ne interesas la homaro. Ĝuste la homaro lin interesas, kaj li ne ŝatas iun aparte. Eble tamen iomete sin mem li ŝatas, ĉar sen eĉ ĉi tia kontakto kun individuo la vojaĝo ne sukcesus.

Do pri tio temas. Tial li enpaŝas kosmoŝipon, li faras tion sola kaj eĉ ne volas kunhavi aliajn. Tial lia komputero ne respondas al li voĉe. Kaj vere li ne aŭkultas kiel eble plej longe la terajn radioelsendojn. Eĉ en la unuaj tagoj li ne agas tiel. Li havas la devigajn kontaktojn kun la kosmohaveno, jen ĉio.

Same li ja izoliĝis jam antaŭ la ekiro. En la lerneja tempo li staris ĉepauze en korta angulo, dum la lecionoj li kaŝis sin sub siaj saĝo kaj timemo. Kaj antaŭ ol li estis en la lerneja aĝo, li estis tiu kiun oni ne akceptis en ludojn, kaj kiun la patro neniam levis en sian sinon.

Kion li do faras en sia kosmoŝipo kiam li aŭ ne dormas aŭ ne faras la taskojn, kiuj ligiĝas al la flugo? Li fantazias. Li ne pensas pri tio, kial li estas survoje, kaj kio okazos sur la planedo lin atendanta. Li pensas pri si mem. Li pensas pri tiu momento, kiam li revenos al sia hejmvilaĝo kaj iros en restoracion, kaj iu aliflanke de la salono vokos al li kaj poste ĉiuj rekonos lin kaj venos stari ĉirkaŭ li.

De tio oni jam rimarkas, kial li, en sia infanaĝo, restis sola. Li scias tion jam eĉ mem, kaj tial li survojas. Tial vanas timi, ke ĝuste li kosmomalsaniĝus. Ne, li estas forta kaj iun tagon li atingos la celon en plena sanstato. Ĉu tial surtere oni serĉis ĝuste lin, ĉu tial la esploristoj informiĝis pri lia juneco?

Iun tagon li do alvenas en sia celloko. Li flugas super la nekonata planedo kaj rigardas suben. Li havas preskaŭ nenion por fari. Li tenas la manojn nestreĉitaj ĉeflanke, sed liaj okuloj estas akraj. Kaj ĝuste en tiu momento, kiam ekas la tempo de decido kaj la alteriĝo okazas, ĝuste tiam plej klare montriĝas, kial vere lin oni elektis por tiu ĉi vojaĝo. Ĉar nun la aŭtomataj maŝinoj donas la stiradon al la homaj cerbo kaj manoj. Nun, kiam en liaj manoj nestas la danĝero kaj la respondeco, li ne timas kaj ne cedas. Li premas la sirilojn kaj piedumas la pedalojn, liaj okuloj akriĝas pli kaj la cerbo ekscitiĝas en plej superan streĉon. Li estas rapida kaj fidas sin mem, kaj kiam li mergiĝas en la nubojn, li ne timas kion li sub tiuj trovos. Kaj kion li do trovos? Tio ne plu gravas, ne post kiam la homaro eksciis, kio ĝenerale sur planedoj troviĝas. Tio lin ne ĝenas. Li surteriĝas kaj li havas neniajn antaŭjuĝojn. Li atendas nenion kaj li ne disreviĝos, se li nenion trovos. Kial li saltadus kaj kriadus, tio ne estas lia tasko. Li ne ĝojas, neniu surtere ja plu estas ĝoja. Li vagadas kaj observas la ĉirkaŭaĵon. Li katalogas kaj kolektas scion kaj alproprigas ĝin al si.

Li serĉas saĝon por la homaro, por ke iam li, post la reveno al la Tero, povus diri, ke li atingis ion. Li certe ne estas senmorta, sed eĉ pli inklinaj al morto estas la Tero kaj ĝiaj loĝantoj. Li rondiras tempon kaj spacon kaj konscias, ke lia laboro havas nenian signifon. Pro si mem li ĉi tion faras, kaj tial lin oni iam ekveturigis.

Nun mi devas rakonti, ke mi jam multfoje mensogis. Li ne estis soleca en sia infanaĝo, kaj oni ne lasis lin sola en la lerneja korto. Neniu ja plu ludas, kaj lernejoj ne troviĝas.

Kial mi diris, ke li iros en restoracion kaj neniu lin tie konos? Restoracioj ne plu ekzistas. La homoj manĝas el tuboj survande, kaj la nutraĵo venas al ili preta, ili havas nenian emon iri por rigardi la manĝadon far aliaj en malvastaj komunaj ejoj.

Sed li revenas al sia ŝipo kaj rondiras multfoje la novan mondon. Li kartografias ĝian surfacon, sondas ĝiajn mineralojn, mezuras ĝian akvokvanton, komparas la vivon kun tiu de la Tero. Kaj ĉu li nun plenumis sian devon? Ne vere, kaj kio estis lia devo? Ĉu li serĉis vivospacon por la homo, aŭ mineralojn, ĉu li aspiris galaksian kontakton, aŭ la Ĉielan Regnon?

Tute ne, La homo ne bezonas plian vivospacon, kaj pri krudmaterialo li ne sentas bezonon. Galaksian kontakton li jam havas, kaj la Ĉiela Regno ne estas ŝipe atingebla. Iun alian kaŭzon li do devis havi. Kial mi diras: devis, ĉu li ne plu havas kaŭzon?

Ne, mi kredas, ke li ne havas.

Mi ne kredas, ke li eĉ scias, kial li ekiris iam. Kaj mi ne kredas, ke eĉ iu alia tion scias, ĉar ankoraŭ mi mensogis. Ĉar tiom multaj jarcentoj jam pasis, ke tiuj kiuj lin lanĉis ne plu memoras lin eĉ per sia rasa memoro.

Eble la homaro ne plu ekzistas, ĝi jam ekstermis sin mem. Homoj ne plu troviĝas, kaj verdire eĉ ne la tuta terglobo. Eĉ tion ili ekstermis, kaj multon alian. Sed kion alian?

Tio estas ja tute klara jam en si mem. Ili detruis ankaŭ tiun ĉi nian vojaĝanton. Jam antaŭ la ekiro ili lin detruis kaj li neniam ekzistis. En fulmrapida ekflamo ili lin neniigis, per sia ruĝa akra fajro.

Sed mi ja mensogas ankoraŭ. Ili ne detruis sin. Ili sidas ĉemare, naĝigas siajn piedojn kaj manĝas fruktojn, kaj ili bezonas nenion. Ili havas ĉion kaj ili scias esti kontentaj, kvankam iam ili fartas strange. Kaj tiam, precipe, se la lumo estas plena kaj marakvo kvieta, ili levas la okulojn al la luno kaj pensas pri li, kiu vojaĝas ie fore, pri li,  kiu iam staris sola surkorte, kaj kiun neniu akceptis en ludon.

Aperis en Sferoj 4, 1986