Iu batis per osto sur ŝtonon. Ĉio estis preta kaj la popolo kolektiĝis ĉe la krado por sekvi la plenumon de la tribunala decido. La rivero ŝaŭmis kaj puŝiĝis en truon ĉe la kaverna muro.
Netim promenis kun la juĝistoj laŭ la rivera bordo. Li tenis la kapon rekta kaj ŝajnis ne timi. Kiam ili proksimiĝis al al krado, li mallevis la kapon. Nur Sekv sciis, kial. La aliaj kredis, ke Netim pentas sian krimon. Nur Sekv sciis, ke li premis sian buŝon kontraŭ la buŝo de leda sako kaj blovis aeron en ĝin. Kaj Sekv sciis, kial li tion faris.
Ĉar antaŭ ioma tempo Netim petis Sekv sekvi lin al la kaverna periferio, for el la lumoj, kaj klarigis al li La Veron.
— Ekster la kaverno troviĝas alia mondo, Netim rakontis, –la mondo, kiun ili, grotanoj, neniam vidis. Kaj neniam vidos, se ili ne faros same kiel li. Kaj Netim donis konsilojn kiujn Sekv neniam forgesus. Kaj antaŭ ol Sekv iam devus paŝi en la riveron, ankaŭ li devus trovi iun, al kiu li povus plene fidi, kaj doni la scion al li.
Netim staris nun sur la krado, kies du plej supraj traboj estis levitaj flanken. La rivergardantoj rigardis atentege, ke nenio valora fluu preter ili tra la nun malfermita obstaklo. Kaj Estr ascendis su ŝtonon kaj levis sian torĉon. – Vi malobeis niajn regulojn, li diris. – Tial vi devas morti. Ni donas vin al la rivero, kiun vi profanis. Per via morto vi kompensos vian krimon kaj ni ne plu riproĉos vin.
— Mi pravas! kriis Netim. — Ekster nia mondo troviĝas alia mondo, tiu mondo el kiu venas ĉiuj niaj donaĉoj. La rivero ne naskas ilin, sed io kio troviĝas ekstere kaj estas pli granda ol ni.
La popolo murmuris kolere, kaj Netim paŝis en la fluon kaj forlasis sin al ĝi. Tuj li perdiĝis el la vivo kaj la rivergardantoj fermis la kradon.
La kondamno estis plenumita kaj la forto de la rivero fermis la buŝojn de skeptikuloj. La rivero estis pli forta ol ili, la rivero pravis kaj de troviĝis aliaj dioj.
La plej aĝaj de la tribo kolektiĝis ĉe la ĉefa fajro. Unue ili pritraktis normalajn ĉiutagajn aferojn, ordonis gardantojn por la krado, traktis la liston de la varoj, kiuj post la antaŭa kunsido fiksiĝis kontraŭ la krado, nombris brullignon kaj kalkulis ĝian suficecon. Da ligno la rivero feliĉe donis abunde kaj la eterna ĉefa fajro neniam estingiĝis.
Poste ili diskutis pri la nutraĵoj, porciigis la viandon de besto fiksiĝinta en la krado kaj dividis la fiŝojn kaptitajn de la fiŝista grupo.
— La tribo fartas bone, diris Estr. — Ligno kaj manĝaĵo suficas. La felon de la besto ni donos al tiu, kiu havas la vicon.
Kaj tiel Sekv ricevis la felon, kaj li certe sciis, kiel li iutage uzos ĝin.
— Sekvas lotumado pri la naskorajto, diris Estr. Li kaptis osteton, metis ĝin sur tamburan membranon, skuis la tamburon kaj nomis la virinajn nomojn kaj simbolojn. Poste li levis la tamburon alten kaj donis al ĝi la lastajn fortajn batojn. La virina koruso kantis per mallaŭta voĉo la himnon de nova vivo. Kaj la membrano malleviĝis kaj la aĝuloj kaŭris sur ĝi.
— Lumaĵ, diris Estr, kaj Sekv, kiu staris flanke, sentis emocian pikon en sia stomako. Nun estis ilia feliĉtago, ĉar Lumaĵ vivis kun li. Nun ili havis la rajton ricevi infanon, kiu plenigos la lokon postlasitan de Netim.
— Ni rajtas fari infanon, Sekv diris, kiam li revenis al ilia loĝloko.
— Finfine! kriis Lumaĵ kaj ĵetis sin sur Sekv.
— Kvankam mi kompatas Malic, diris Lumaĵ poste, kiam ŝi ripozis sur mola felo. – Ŝi atendas, kaj ili devas doni la bebon al la rivero tuj post la akuŝo.
— Iam venos ilia vico, konsolis Sekv.
— Eduku la infanon bone, li daŭrigis poste. – Ĉar mi ne estos eterne ĉe vi.
— Kial do? demandis Lumaĵ, kaj tute ne aspektis kontenta.
— Mi havas pli grandan taskon, respondis Sekv, kaj ekiris laŭ la luma rando al aliaj familioj.
— Nia kaverno estas granda, li diris ĉe la sekva loĝloko. — Kaj la rivero, kiu fluas tra ĝi estas granda kaj forta. Sed vi vidis lumon brili supre, tie, kie la fumo de niaj fajroj malaperas. Mi diras al vi, ke tie troviĝas alia mondo, kaj el tiu mondo alvenas nia rivero, kaj en tiun mondon ĝi iras kiam ĝi lasas nin.
— Ni ne kredas vin, ili diris. – Kaj se vi ne estus nia konato kaj amiko, ni denuncus vin kaj vi devus morti en la rivero. Sed nun, plibonigu vian konduton por ke vi vivu. Ne kredigu al ni tion kion ni ĉiuj scias malvero. Nia mondo estas ĉio kaj ekster ĝi troviĝas nenio.
Kaj Sekv daŭrigis sian iron antaŭen al la sekva loko kaj diris la samon, kaj same oni ankaŭ respondis al li, kaj pasis tempo kaj iun tagon Lumaĵ akuŝis etan filinon, kaj la filinon ili nomis Ĉarm.
Kaj do fine Sekv trovis junulon kiu leviĝis staren pro lia parolo kaj diris: Tiel ankaŭ mi pensas. Kaj la koro de Sekv pleniĝis de ĝojo, kaj li komencis per mallaŭta voĉo peri antaŭen la scion, kiun li mem ricevis jam antaŭ longa tempo.
— Tie ekster nia mondo troviĝas alia mondo. Tie sin paŝtas liberaj tiuj bestoj, kiuj mortaj iam fiksiĝas en nia krado. Tie kreskas sur siaj radikoj la arboj, kies trunkojn la rivero portas al ni por nia brulligno. Kaj tie flugas birdoj per siaj flugiloj, kaj loĝantoj similaj al ni teksas mirindajn ŝtofojn kaj portas akvon per plastaj siteloj, kaj en siaj boatoj ili transiras larĝajn akvojn. Kaj la rigado iras senlimen ĉar muroj ne troviĝas, kaj lumeco daŭras, kiel en nia malproksima fumtruo, krom nokte kiam tie sur enorma plafono briletas tiuj lumoj kiujn ankaŭ ni iam hazarde vidas tra la fumtruo ekster la lumo de nia ĉefa fajro.
— Kio estas tiuj briletantaj lumoj? demandis Jun kaj kliniĝis antaŭen.
— Ili estas foraj mondoj, respondis Sekv revante. – Tie troviĝas pli da tero kaj akvo kaj ĉielo kaj la senlima libereco ne havas finon.
— Mi kredas, diris Jun kaj sciis, kio iam okazos al li.
— Ne timu, respondis Sekv al lia timo kaj turnis sin ankoraŭ pli proksimen al la junulo. — Ĉar scio kaj saĝo venkos kaj timon kaj malliberecon, kaj ekstere nin atendas vivo sen manko de ligno kaj manĝaĵo. Vivo, en kiu ni estos liberaj, kaj en kiu ni neniam malsatos kaj frostos.
— Sed kiel ni povas iri tien?
— Aŭskultu do atente, diris Sekv kaj klarigis al li la rimedon. — Kaj post mia foriro transdonu la scion. Trovu iun, al kiu vi povos fidi, peru al li la scion kaj montru al li la vojon.
— Mi montros, diris Jun kaj kaŝis ĉi vortojn en sia koro.
Kiam la plej aĝaj grotanoj venis al Sekv, li eĉ ne timiĝis. Li jam longe sciis, ke jena momento venos.
— Vi scias, kial ni venis, diris Estr kaj la lumo de fajro rebrilis en liaj okuloj.
— Mi scias, diris Sekv kaj rigardis la estron en la okulojn, kaj el ties okuloj la fajra lumo trapenetris lian cerbon kaj li staris rekta.
— Kaj vi scias, kio okazos al vi?
— Mi scias. Vi mortigos la veron.
Lumaĵ premis la filinon kontraŭ siaj mamoj. — Kio okazos al mi nun? Kaj al la infano?
— Al vi okazos nenia malbono. Kaj mi ne estas en danĝero, ĉar mi preparis pli grandan sakon ol la antaŭaj. Iun tagon mi revenos kaj portos al vi eternan lumon, kaj tiam vi povos fieri pri la patro, kiu generis en vi tiel ĉarman infanon.
Tamen en la rigardo de Lumaĵ restis dubo kaj doloro, sed ŝi silentis ĉar ŝi sciis, ke Sekv nun bezonas ĉian eblan subtenon. Kaj Sekv iris kun sia leda sako al la fajro de Jun kaj klarigis: Se vi ne baldaŭ revidos min, faru pli grandan sakon ol tiu ĉi. Kaj Jun promesis kaj Sekv ne plu zorgis pri la estonteco de la mondo.
Iu batis per per osto sur ŝtonon. Grotanoj alvenis de ĉiu flanko por atenti la ekzekuton. Kaj en multaj mensoj ree mortos la penso pri libereco kaj ĝi vivos nur en Jun: Pli granda sako, tiu ripetadis starante sur loko, kie surfoj malsekigis lin.
Sekv paŝis laŭ la rivera bordo, kun rekta kapo, kaj iom antaŭ la krado li mallevis la kapon. Liaj lipoj premiĝis kontraŭ la buŝo de la sako, kiun li tenis subbrake sub la jako, kaj per fortaj blovoj li plenplenigis ĝin per aero.
Sekv paŝis singarde sur la malfermitan gradon kaj aŭskultis la vortojn de Estr, kaj fervora li eniris la riveron kaj la fluo prenis lin.
La akvo ekis treni lin per akcelanta rapideco. Jam post kelkaj virlongoj la tuta tunelo estis plena de akvo. Sekv malfiksis la sakon kaj levis ĝin al siaj lipoj, Kiam la pulmoj jam preskŭ krevis, li malfermetis la sakon kaj ensuĉis en sian buŝon iom da jam unufoje uzita aero. Rapide li fermis denove la sakon, sed tamen multo el la saka enhavo fuĝis for. Li maltrankviliĝis, sed kredis tamen je la sukceso. Baldaŭ li devis ree engluti pli da aero, kaj ree, kaj ree. Sed la iro daŭris kaj daŭris kaj la sako malpleniĝis. Li glitis laŭ la ebena plafono de la kanalo, kaj streĉante sian tutan forton li sukcesis malfermi la sakon ĝisekstreme. Li puŝis sian kapon en la sakon kaj provis suĉi en siajn pulmojn eĉ la lastajn aergutojn.
Subpiede de granda montaro puŝiĝis en valon rivero tra kavo en la monta flanko. En la loko, kie florantaj pomarboj sin spegulis sur la rivero, promenis laŭ borda pado juna knabino kaj ŝia avo. Birdoj kantis kaj estis printempo kaj la menso de la knabino plenis de vivo. Ŝi saltadis tien reen, plukis floron, aŭkultis venton kaj sentis la sunan varmon. Sed subite ŝi haltis kaj restis rigardi la fluon.
– Vidu, avo, ŝi diris, kaj ŝian printempon plenigis zorgo. – Droninta eta kompatinda simio.
– Strange, respondis la avo. – Da tiuj venas iam tiam. Kaj ĉiam ili havas la kapon en sako.
(Aperis antaŭe en Sferoj 6, 1988)