Poezio - freŝa venteto

Maria Nazaré Laroca (parolado kaj poemoj) kaj Paŭlo Sergio Viana (interteksto)
Esperanta Retradio, 15/04/2016



Eble vi miras, ke ni alportas la temon “Poezio” en la Esperantan RetRadion. Komprenu. Nin frapas ĉiutage, pere de televido kaj ĵurnaloj, sciigoj pri kruelaĵoj, milito kaj ĉiaspecaj perfortoj. Estas neeviteble, tia estas nia mondo. Ni bezonas kontraŭvenenon!

Ĉi tiu retejo proponas insulon da pozitivaj temoj, kontraŭ la ŝajna frenezo de nia mondo. Ni tute konsentas kun tiu principo.

Kaj se la intenco estas pensi pozitive, kial ne iom da Poezio, de tempo al tempo? Poezio estas ludo, kvazaŭ ni por momento klopodus rigardi la mondon per pli puraj okuloj. Ĝi donas ripozon al nia spirito, kiel muziko, kiel amika hundo, kiel amata infano. Ĝi faciligas al ni eniron en universon de alispecaj pensoj, alikoloraj. La brazila poeto José Paulo Paes difinis ĝin jene:

Poezio

estas ludo per vortoj,
same kiel oni ludas
per pilko, kajto, turbo.
Tamen,
pilko, kajto, turbo,
post longa ludado,
eluziĝas.
Ne vortoj:
ju pli oni ludas
per ili,
des pli novaj ili fariĝas.
Kiel akvo de rivero,
kiu estas ĉiam nova.
Kiel ĉiu tago,
kiu estas ĉiam nova tago.
Ĉu ni ludu per poezio?


Ni invitas vin okupi nin per iom da Poezio, de tempo al tempo. Ĝi estu por ni defendo kontraŭ malhomecigo. Ĝi funkciu en ni kiel kuracilo, kiel vakcino kontraŭ indiferento. Ĝi estu por ni speco de magia lorno, kiu permesas al ni vidi la mondon kun pli da dolĉeco kaj delikateco. Ekzemple, la proksiman fojon, kiam vi vizitos la maron, provu rigardi la pejzaĝon jene:

Trasomere

Kio ĉion reĝisoras?
Maro ludas simfonie:
onden iras homoj, homoj...

Verdarĝenta pulmo spiras:
ventr’ patrina ritme pulsas
laŭ brilŝauma partitur’.

Homamaso trasomeras,
sunombreloj bunte svarmas...
Ĉu foiro? Ĉu altar’ ?
Someranoj sin ofer(t)as
por adori sunon ...maron...

Ĉu feliĉas la estuloj?
Scivolemas la poeto.
Jen - aŭdiĝas voĉ’ sekreta -
plezurplenaj ekzistuloj!


Kiam minacas angoroj – neniu el ni estas imuna al angoroj – provu legi voĉe, malrapide, ritme kaj koncentriĝe poemon, kaj vi konstatos, ke viaj pensoj ricevos iom da forto. Eble vi mem sukcesos verki kelkajn versojn. Poezio interalie montras al ni la relativecon de nia mensa fenestro al la vivo:

Penseroj

Kvazaŭ fola mevo,
mia pens’ turniĝas
kaj fulme plonĝas
en lumglaŭkajn ŝaumojn.

Ĝi fluas zigzage,
nevideblajn fiŝojn
tuj alparolante.

Subite ĉielen
ĝi ĵetiĝas trafe
por senpere kapti
stelpoezion
kaj misteron ties.


Atentu ankaŭ, ni petas, la muzikon. La vivo nenio estus sen muziko. Kaj ĝi enestas ankaŭ en Poezio. Legu versojn kiel vi aŭskultas mildan flutan sonaton:

Vortludo

La liro de l’ muzo
poeziajn vortojn
lirike ludas
kaj dolĉe lirlas
ili likvore.

Vortoj lirikaj
sopire revas
pri lilaj lilioj...

Tute volonte
kaŝitaj versoj
poetojn dorlotas:
poemoj estontas.


Vidu, ni proponas nur kelkajn minutojn da Poezio, de tempo al tempo. Ne rifuzu al vi tion. Malfermu vian kofron al venteto freŝa, kiu eble renovigos vin por la vivopado, laŭ kiu ni nepre devos pluiri, morgaŭ, postmorgaŭ...