Fantomoj estas nevideblaj, ankaŭ virusoj. Kaj ambaŭ hantas. La urbo estas preskaŭ senhoma, ĉiuj rifuĝas en siaj domoj. Malpli da aŭtoj surstrate. Pandemio. Kvaranteno.
Ĉiu urbo havas sian kvanton da mizeruloj, kiuj dependas de almozoj por vivi. Ili petadas sur trotuaroj, apud semaforoj, ĉe enirejoj de bankoficejoj. Nuntempe la urbo estas preskaŭ senhoma, almenaŭ en publikaj lokoj. De kiu do almozpeti? Homoj malsatas. Almozuloj estas homoj, havas stomakon kaj malsataĉas. Silente ili vagas tra la urbo kaj dormas sub markezoj. Ie kaj ie oni vidas ankaŭ infanojn vagantajn kiel hundoj. Malsataj infanoj.
Ĵurnaloj, televidstacioj kaj radiostacioj proponas, ke oni donacu nutraĵojn. Oni dismetas tabletojn kun afiŝoj: “Lasu ĉi tie vian nutrodonacon”.
Estas la deka vespere. Senbrua, iom malvarma vespero, aŭtuno jam regas. Apenaŭ zumas en la hejmo de Karlo la televidaparato. Lastaj noticoj susuriĝas en la tagofino: la viruso plivastigas sian invadon, pli da homoj mortas tute solaj, en intensflegaj hospitaloj. Kelkaj mortas antaŭ ol ili atingis taŭgan flegadon. Televidĵurnaloj iom monotone listigas statistikajn ciferojn.
Karlo enuas. Ĉiam la samaj noticoj. Deprime. Preferinde enlitiĝi. Li varmigas sian kutiman laktotason kaj verŝas ĉokoladpulvoron. Je la unua gluto, sonas la doma tintilo. Karlo ekmiras, estas jam kelkaj minutoj post la deka. Kiu sonorigas?
Karlo rigardas tra la fenestro. Post la ĝardeneta ferkadro ĉifonulo vokas lin: “Sinjoro, lasu min paroli al vi”.
“Ĉu danĝere?” – Karlo pensas. Li tamen malfermas la pordon, iom impulsiĝe, kaj paŝas al la homo.
“Sinjoro, pardonu min, sed mi malsatas. Ĉu vi povus helpi min? Io ajn manĝebla taŭgas. Aŭ monero.”
“Amiko, estas jam malfrue! Post la deka! Oni timas malfermi la pordon je ĉi tia horo!”
“Ĉu jam la deka? Ve, mi ne konscias pri la horo… Pardonu min, sinjoro, mi ne havas horloĝon. Vi pravas, estas jam malfrue… Jam ne indas ĝeni homojn je ĉi tia horo… Nun mi komprenas, kial ĉe aliaj domoj, kie mi sonorigis, neniu respondis. Pardonu… Mi foriras…”
Lia voĉo peze treniĝas. Li paŝas for, iom malfirme. Eble li estas ebrieta, li ŝanceliĝas laŭlonge de la trotuaro. Blovas malvarma venteto, folioj de kaŝtanarbo melankolie murmuras.
Karlo miras, ke tiel facile la almozulo rezignas pri sia almozo. Sed fakte estas tro malfrue, li devus veni antaŭe. Tamen li senpense flustras: “Momenton!” Sed la almozulo jam iras kelkajn metrojn for. Li ne aŭdas. La murmurado de la foliaro rivalas kun la hezita voĉo de Karlo.
Li revenas en la domon, ŝlosas la pordon, malŝaltas la televidon kaj la lumon. Lia ĉokoladlakto jam malvarmiĝis, li ne plu emas trinki. Li enlitiĝas, sed bezonas nekutime longan tempon por endormiĝi. Certe pro tio, ke mankas al li varmeta ĉokoladlakto en la stomako. “Ĉio en la vivo dependas de kutimoj”, estas lia lasta penso hodiaŭ.