Li estis viro kun anguleca vizaĝo. Kiam mi vidis lin unuafoje, li estis sidanta sur ligna seĝo, rekta kaj senkomforta, kiu faris lin eĉ pli kurba. Kuprokolora senbrila haŭto, premita de interne per elstarantaj ostoj. Ŝparema pri gestoj, kiam li movis siajn brakojn, ili aspektis kiel apenaŭ artikitaj, kvazaŭ baldaŭ forsaltontaj. La okuloj rigardadis, etaj, palpebrumantaj, kaj nenion diris, nenion montris pri tiu nepenetrebla menso; ili nur rigardadis, rekte kaj fikse. Tamen li rigardis min, kiam mi ekstaris antaŭ li kaj riskis:
– Bonan tagon!
Li grumblis ion. Nur. Kaj plu rigardis. Rigardis kvazaŭ gvate.
– Kion signifas tiuj du ringoj?
Efektive, ligitaj al malmultekosta kolĉeno, ĉirkaŭ la kolo, la viro havis du rustiĝintajn ringojn. Tio vekis mian atenton. Poste mi rigardis liajn manojn, kiuj estis krudaj, kun mallongaj, dikaj fingroj, plenaj de nodoj. Oni povis facile vidi, ke tiuj ringoj ne povus kuŝi ĉirkaŭ iu ajn el tiuj fingroj; ili estis etaj, kiel fingroringoj de infanoj. Ringoj por maldikaj fingroj.
– Neniu demandas, homoj ne emas ekscii. Vi demandis, mi klarigos. Kiel vi vidas, ili estas etaj ringoj, por delikataj fingroj. Neniu persono surportas parajn ringojn ligitajn al malnova ĉeno. Oni emas demandi. Mi rakontos, se vi paciencas. La unua ringo longe restis sur la kvara fingro de Malva. Nigra Malva, tre nigra. Mi ekkonis Malvan en fiŝfoiro, ŝi havis tranĉilon en la mano, kaj mi vidis, ke ŝi frapetas la ringon sur la tenilon de la tranĉilo. Ŝi tranĉadis skvamojn kaj marviandon tre lerte. Al la fiŝoj plaĉis, kiam Malva tranĉis ilin. Oni povis vidi je ŝia mieno esprimon de ĝuo, kiam ŝi dispecigis tiujn brilantajn, glatajn estulojn. Tiu klingo, en la internaĵo de homo, dancus feste. Makabran dancon. Malva estis ĵaluzema, vidva, kaj oni diris en la foiro, ke Malva tranĉis sian viron pro ĵaluzo. La korpo neniam aperis, oni diris, ke ĝi fariĝis nutraĵo de fiŝoj, rande de la kajo. Kaj ke pro granda ĵaluzo, Malva plu tranĉadis lian karnon pere de la refarita karno de fiŝoj. Ni decidis kunvivi geedze, kaj Malva neniam flankenlasis sian misteron, eĉ okaze de geedza intimeco. Mi neniam diris al ŝi, ke mi amas ŝin, ankaŭ ne ŝi al mi. Mi rigardis ŝin per ĉi tiuj miaj du etaj okuloj malfidemaj; ŝi ridetis, ridetadis, kaj mi neniam sciis, kion esprimas tiu rideto. Pasis tempo, unu pluvan tagon, nuboplenan kaj malvarman, ŝi vokis min kaj subite diris:
“Kiam mi foriros, vi prenu ĉi tiun ringon kaj pendigu ĝin sur vin per kolĉeno. Por via bono.”
Ĉu tio estis peto, ĉu minaco, kio? Estus vane peti klarigon, sed la forton de ŝia determino mi konstatis en la sekva tago: Malva mortinta sur la lito, kvazaŭ dormanta, preskaŭ ridetanta. Mi rigardis, mi forprenis la ringon de sur la kvara fingro, etan ringon, sensignifan, kaj mi pendigis ĝin per ĉi tiu kolĉeno Ĉi tie ĝi restadas. Mi enterigis Malvan en nuboplena vesperiĝo, la taglumo malaperis pli frue ol kutime.
Kaj la ringo ĉi tie kuŝas, sur ĉi tiu brusto malmola kaj seka, ĝis mia lasta tago en la mondo. Tamen mi ekkonis Dolores okaze de promenoj, kiujn mi faris ĉirkaŭ la foirejo. Ŝi laboris en vendejo de sorĉaĵoj. Mi venis por rigardi la statuojn, la negrojn kun blanka hararo, la sanktulinon blue vestitan, iujn koboldojn, kaj iujn miraklajn herbojn. Mi suferis pro iuj haŭtulceroj, Dolores proponis kuracadon. Ŝi receptis banojn, kiuj efikis eminente, mi tute puriĝis.
Komence, Dolores rigardis min iom strange, kvazaŭ ŝi esplorus ion. Ŝi faris ŝajne naivajn demandojn, mi rimarkis, ke ŝi observas min. Ĝis ŝi venis al la esenca punkto, same kiel okazis al vi.
“Kio estas tiu ringo, sur tiu kolĉeno?”
Mi ĉion rakontis; laŭ ŝia mieno, ŝi komprenis. Sed silentis. Mi atendis ian komenton, sed ĝi ne sonis. Nur rideto. Tre ĉarma, cetere. Tio devigis min reveni al la vendejo de sorĉaĵoj. De la oblikva interparolo al amindumo sufiĉis unu sola paŝo. Alia paŝo estis kundividi la malriĉan domon. Sed Dolores faris unu solan postulon, kiu sonis per ŝia milda, dolĉa voĉo, kaj eĉ ne ŝajnis postulo:
“La ringon oni devas prizorgi. Via forpasinta edzino certe estis tre ĵaluzema, ĉu? Tia virino, kiu ŝatas tranĉilojn?”
Mi konfirmis, mirante pri ŝia scio. Tiam ŝi finklarigis:
“Fingroringo en tia maniero, sur rustiĝinta kolĉeno, malhelpas, ke oni denove edziĝu. Kaj se oni forĵetas ĝin, des pli malbone. Unu fojon uzita, ĝi lasas la malicon de ĵaluzo algluita. Ekzistas nur unu solvo, se oni emas denove edziĝi: oni parigu alian ringon samspecan, ambaŭ kune pendu, por ĉiam, tiel ke unu puŝu la alian. Ringo de nova amo. Tie ĵaluzo trovas aŭdacon, kaj unu skrapiĝas kontraŭ la alia, kaj ambaŭ eluziĝas. Se vi volas, mi donos al vi unu mian ringon. Ŝi ridetis tiel ĉarme, ke mi akceptis, mi kredis. Nenion mi perdus, nenion.
Kaj ni geedziĝis kiel malriĉuloj, laŭ intenco kaj karesemo. Dum multaj jaroj, Dolores ĉiam dolĉis, ĉiam ridetis. Mi rajtas diri, ke mi estis feliĉa, se ĉi tiu vorto ne estas troa. Kiam ŝi mortis, mi tre malĝojiĝis, kaj mi ne plu trovis similan rideton, nek voĉon, nek saĝecon kompareblan. Ĝis mia lasta tago mi restos ĉi tie, rigardanta la mondon per miaj etaj okuloj kaj kun ŝi, eĉ se nevidebla.
Jen tio estas mia historio, kaj la historio pri ĉi tiuj du ringoj. Al mi plaĉis via pacienco, sinjoro.
Mi atendis iom pli, eble venos unu plia vorto, eble konkludo. Nenio. La viro rigardis ĉirkaŭ si, svage.