Estas mi Esperantisto

Julio Baghy
Baladigita de Martin Strid


Ripete 13 sed rekante 9 el 25 batojpor strofo, entute 250 paŝoj dum 3 minutoj. Baladigis Martin Strid (2016) per ŝotisa melodio sveda.>(#: <:25> (/dodo do3re doTi TiSo; rere so3fa mido dodo; LaLa do3La LaSo SoSo; So3So Ti3re redo dodo <[la:mi]> mi3re mi3re doLa SoMi; So3So Tire redo do do <[So:do]> )×10 )
(&:
'1 Verda stelo sur la brusto ; iom palas pro la rusto. (; Mi ne estas purigisto (×:; estas mi esperantisto.) )×
'2 Kuŝas ie sub tegmento ; "Netuŝebla Fundamento". ; Tuŝu ĝin nur la Mefisto .....
'3 Polvkovrite sur bretaro ; putras mia SAT-vortaro. ; Tedas min la vorto-listo .....
'4 Gramatikon mi ne konas ; kaj gazeton ne abonas... ; Librojn legu la verkisto .....
'5 Mi parolas kun rapido: ; "Bonan tagon! Ĝis revido!" ; Ĝi sufiĉas por ekzisto; .....
'6 Pionirojn mi kritikas, ; la gvidantojn dorne pikas ; kaj konspiras kun persisto .....
'7 Por la venko mi esperas, ; sed neniom mi oferas. ; Mi ne estas ja bankisto .....
'8 Se baraktas en la krizo ; la movado, organizo, ; helpas mi nur per rezisto .....
'9 Flugas per facila vento ; el la buŝo Nova Sento. ; Ĝi sufiĉas por sofisto .....
'10 Post la mort' ĉe tombo mia ; staros "rondo familia", ; nekrologos ĵurnalisto: ; estis li esperantisto.)