Ĉe kuracisto Zamenhof

Ĉendanco gvidata de Martin Strid


"Doktoro mia, kuracisto !
Ĉu estas ĝi inflam’ de histo ?
Jubile mi la tagojn startas.
Doktoro, ĉu mi bone fartas ?

Mi krevos tuj pro energio.
Sukcesas al mi simple ĉio.
Subite plenas mi de ĝojoj,
kurante saltas mi sur vojoj !"

Doktoro Zamenhof rigardas :
"Jen verda koro sankte ardas."
Kun ĝojo la doktoro diras,
ke ne malsano lin inspiras.

"Amik’ vi estas tute sana,
serĉado plua estus vana.
Ne estas ja malsana tristo.
Vi iĝis nur esperantisto !"