Maro

Said Baluĉi

La ĝenerala direktoro
de Unuforme Senlaboriga Asocio
maldungis min.
Ne gravas!
Alia peĉo!
Nun li sidas en sia ĉambro
flarante la odoron de freŝa kafo
estras la tutan USAn.
Kaj mi, senkafe, sidas ĉe maro
kaj inhalas la spiron de l’ vasto
Baldaŭ
li petos min reveni
Sed kiel kunporti la maron?

Aprilo 2021