Marianne Pierquin (Francio) + Said Baluĉi (Irano/Nederlando)
Ajlan aperis en Fenikso numero 1/2016 (januaro- februaro 2016)
Ajlan estis nur trijara. Dum iu tago kiam li ludis per sia pupeto “Dusti” vidis lin viro kovrita en tute nigra vestaĵo en kies dekstra mano estis pafilo kaj en la maldekstra mano flago nigra. La viro kriegis: “La kurdoj ne rajtas ludi kun Dusti, donu ĝin al mi” kaj perforte kaptis Dusti.
Ajlan plorante kuris al sia patrino kaj demandis ŝin:
– Panjo, kial mi estas kurdo? Kion signifas ĝi? Kial mi ne rajtas ludi kun Dusti?
Rejhane, la patrino, ne povis respondi ĉar alia nigre vestita viro estis ĉe ŝi.
Ajlan kuris al sia pli aĝa frato Qaleb:
– Fraĉjo, mi volas havi mian Dusti…
Sed la fraĉjo ne povis helpi. Ĉe li estis alia nigravestulo.
Ajlan, kiel kutime, fermis siajn okulojn kaj flugis al sia patro “Abdollah”:
– Paĉjo, mi volas havi Dusti, mian pupeton. Oni forprenis ĝin. Nigravestulo batas lin. Savu lin, mi petas…
Abdollah estis en frontoj de Kubani. Li ne povis helpi.
Ajlan fermis siajn okulojn kaj flugis al najbaroj. Iliaj urboj estis sekaj kaj neverdaj . Neniu helpis.
Ajlan fermis siajn okulojn kaj flugis al la sankta muro por peti diojn malantaŭ la muro. Neniu dio helpis lin.
Ajlan decidis transflugi la marojn. Estis danĝera vojaĝo ĉar ĉifoje ne eblis reveni. Tamen li faris tion. Li estis kuraĝa. Li ne timis longan vojaĝon.
La urboj estis verdaj. La homoj ne havis nigrajn vestojn. Ajlan petis de homoj pri sia Dusti. Ili promesis al Ajlan redoni al li lian Dusti sed kondiĉe ke li lasus ĝin al la homaro. Ajlan devis iri al la paradizo sen Dusti. Ajlan estis kuraĝa kaj akceptis la kondiĉon.
Morgaŭ matene ĉiuj komunikiloj de nia Terglobo skribis, filme montris, radie elsendis kaj interrete disdonis la novaĵon:
Ajlan iris al la paradizo kaj lasis sian Dusti al la homaro. Por rekompensi lian kuraĝon Eŭropa decidis akcepti 200,000 rifuĝintojn.