Vivsezonoj

Maria Nazaré Laroca

De longe ne plu someras…
Do mi prisemos printempon
en ĉidezertan aŭtunon,
ĉar jen vintro, kiu venas
en tristan dormon de l’ ostoj,
en silenton de l’ oreloj,
en ardecon de l’ okuloj.

Tamen por tio necesas,
malfermi la animon,
kaj eklumigi l’ Esperon,
kiam venos la rideto
el lum’ de ĉiu mateno.

Juiz de Fora, 06/05/2019.