Vesto

Maria Nazaré Laroca


Korp’ estas vesto vivanta,
kiun oni denaske gajnas.
Jen ĉiutaga miraklo –
poezie pri ĝi mi zorgas:
pano, kiu nutras revon,
kaj igas tolerebla tagon.

En ĉi tiu punkt’ de’ l vivo,
fiere kaj ĝoje mi diras,
ke mi kapablas ankoraŭ
mian korpon promenigi,

Dum horoj plenaj de lumo,
ĉu en urb’ aŭ en kampar’,
mi deziras, ke ĝi trinku
la tutan misteron bluan
de ĉi matenoj aŭtunaj.

Juiz de Fora, 27/04/2018.