Ĉi-dimanĉan matenon,
plonĝas l’anim’ en la placon
fare de suno kaj espero,
kaj mi serĉas benkon
sub protekto de l’arboj
kiuj min rigardas bonkore,
kaj bonvoleme.
Mi fermas la okulojn,
kaj mi sentas min marŝi
inter du dimensioj;
apud mi ia mondo
nevidebla vibras
ardvivplene, altirita
de tio, kio mi estas.
Mia korpo
survojas
al morto;
sed mi ne.
Jen la sekreto
de mia ĝojo,
malgraŭ ke malfrua,
sed ĝi la ĉielon
pli bluigas, la brizon
pli dolĉigas, kaj la vivo
fariĝas pli leĝera.
Juiz de Fora, 12/01/2020.
Brazilo