Maria Nazaré Laroca
Poemo
vekas
aŭroron
kaj ekŝaltas
tuj la sunon
nur por vidi
trembrili rosojn
sub ĉielruĝo,
kiu pentras
la hararon
de oldaj arboj.
Ebria
de roser’
matena,
akceptas
birdojn
la poemo:
arojn el paco,
kiuj pasas
tra la urba ĉielo.
Kaj la poemo
ekiras per
flugo halucina
de kolibro
serĉanta amon…
Tagmeze
eniras la poemo
konstruaĵon,
kie ripozas
la dormo
de masonisto.
Kaj do ĝi restas
tie kvieta
kaŝe kopiante
la revon homan
de ies koro.
Maria Nazaré Laroca
15-a de Junio 2017