Supersemajnfino en Recifo

Maria Nazaré Laroca

En la sama semajnfino, jen tri radiantaj dimanĉoj en la brazila Venecio: literatura Recifo de Clarice, Manuel Bandeira, João Cabral... Recifo tiel simpla, kaj tiel rafinita, senkompara sindona Recifo: akceptema patrina koro! Mi konfesas, ke mi travivis (pardonon, Neruda!) momentojn de fajna ĝojo kaj ĉarmo, kronitajn ĉe l’ Esperanta Simpozio, kiu kunigis dekojn da koroj de gajaj brazilanoj senaĝaj, en festo de frateco kaj kulturo! Recife, 16/11/2019.