Semado
Maria Nazaré Laroca
Ni estas semoj el lumo,
kiujn Dio iam plantis
en la ĝardenojn de l’ Eterneco.
Vivo ne doloras,
ni nur bezonas kunvivi
kun la ekzistdolor’
ĉe l’ malfortikeco
de niaj limoj.
Do mi memoras sopire
la naivan lernejan kanton,
kiu ĉiam plorigis min:
“semeto kompatinda,
kun tiom da ĝojo
mi ekplantos vin nun
en la malluman grundon,
sed mi ne vin forlasos,
mi ĉiutage venos
surverŝi sur vian bedon
per malvarma akvo... "
Kiel doloras ekzistado!
Juiz de Fora. 18/08/2018.
Brazilo