Reveno
Maria Nazaré Laroca
Ĉi-dimanĉe matene,
mi akceptis la inviton de l’ ĉielo,
safirblua ŝvebanta lago,
kaj foriris el la hejmo sola.
Mi kunportis kuraĝon
kaj bastonon celante
promenon sur la placo
ĉiam bonveniga.
De tempo al tempo mi haltis
por admiri la poezion
de l’ koloraj nervuroj
de seka folio surgrunde...
L’ arto ekzistas
por ke la realo
ne nin detruu,
tion diris Nietzsche.
La naturo ekzistas
por ke mia humaneco
sin rekonstruu.
Juiz de Fora, 22/08/2021.
Brazilo