Repaciĝo

Maria Nazaré Laroca

Okazis la 4an de junio,
meze de pandemio,
la sennoma akcidento
rompinta ostojn
animon, sonĝojn: koŝmaro
plej bone priskribita
de Machado de Assis
en la brila ĉapitro "La deliro"
de famkonata ĉefverko. (1)

Sed kun dolor’ mi repaciĝis,
kiam finfine mi eksciis,
ke mi ne plu bezonas
demandi kial, sed kiel,
kiamaniere bridi
senzorge la suferon...

Kaj mi eklernis tiam,
ke mi ankoraŭ malnetas
el nefinita poemo,
kiu sin rekreas sentime
en la poezio de l' Vivo.

(1) Machado de Assis. Postmortaj rememoroj de Brás Cubas.

Juiz de Fora, 15/11/2020.
Brazilo