Pripensanta kaoson
Maria Nazaré Laroca
"La poemo, tiu stranga masko, pli vera ol la vizaĝo mem." (Mário Quintana)
Kaj subite
ekaperas viruso
kronita per morto,
kaj provokas
renversiĝon
en la mondo
perpleksa.
Falas mask’ de l’ egoismo,
kaj la tuta homaro
alian maskon ekuzas
kontraŭ malamik’ nevidebla,
kiu forrabis la tempon,
kaj ŝanĝis la ludregulojn.
Laŭ onidiroj,
ĉe maskbaloj
maskoj uziĝas
por elmontri
la personecon
de la uzantoj.
Hodiaŭ ankaŭ.
Juiz de Fora, 21/04/2020.
Brazilo