Printempe

Maria Nazaré Laroca

Post trinkad’ el simfonio
majesta de Cecília,
en laŭdo al printempo,
silentas mi senpene.

Malrapide mi kvietiĝas
ĉe l’ rand’ de l’ pasintaj sonĝoj,
nur por aŭdi la pulsadon
de l’ efemereco mia
(kiel renaskiĝantaj floroj)
en la rivero de l’ vintro
pilgrimanta, kiu ne pasas.

Juiz de Fora, 22/09/2017.